HISTORIO DE IKUE 1903-1983 (N. Hoen) – Ĉapitro 7

Aŭstria periodo

Nur post kvinjara interrompo, en januaro-februaro 1920, EK ree aperis, provizore eldonita en Aŭstrio.

La redaktoro, la benediktana sacerdoto Ludoviko Koller, deklaris en la enkonduka redakcia artikolo: «EK, konservante fidele la Zamenhofan Esperanton, estos organo internacia kaj neŭtrala en katolika senco». Kiel direktoroj estis menciitaj: sacerdoto Francisko Meŝtan, prezidanto de la «Aŭstria Katolika Ligo Esperantista», sacerdoto Ludoviko Koller, kaj ĵurnalisto Johano Schroder (kiu, tamen, prenis sur sin la taskon de la administracio): La «direktoraro» faris urĝan alvokon al la legantoj: «…indulgo, pacienco, subteno».

En marto 1920 Smulders, en sia funkcio de direktoro-redaktoro de la menciita akcia societo «Espero Katolika» faris principan rezervon rilate la eldonrajton de la revuo:

«EK nun estas eldonita en Aŭstrio memstare, sendepende de la Akcia Societo EK. La eldono en Aŭstrio staras sur propraj piedoj. La Akcia Societo kvazaŭ pruntedonis EK al la novaj direktoroj en Aŭstrio almenaŭ dum la 1920-a».

La «Akcia Societo Espero Katolika» restis do la vera posedanto de EK, kaj tio montriĝis vivnecesa por EK, kiam, je iniciato de d-ro M. J. Metzger, dum la sesa internacia kongreso de IKUE, en 1920 en Hago (Nederlando), estis fondita «Internacio Katolika».

Metzger agis precipe en sia funkcio de reprezentanto de la «Mondpacligo Kruco Blanka», kaj priskribis la celon de «Internacio Katolika» jene: «La klopodoj por kreado de universala internacio katolika, kiuj jam antaŭ la tutmonda milito eliris de la “Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista”(IKUE), kaj dum la milito trovis organizaĵon, la “Mondpacligo Kruco Blanka”, nun atingis siajn celojn».

Laŭ Metzger, la Haga kongreso (1920) decidis, ke la nova organizaĵo «Internacio Katolika»transprenos la taskojn de ambaŭ unuiĝoj, kaj precizigis: «Al tiu celo precipe devas servi internaciaj priparoloj, kunvenoj kaj kongresoj k.t.p.; kaj internacia katolika organo “Internacio Katolika”aperos, por servi al la interŝanĝo de opinioj kaj spertoj de la tutmonda katolikaro».

La intencoj de Metzger signifis fakte la proksiman malaperon de «Espero Katolika» kaj IKUE.

Konfuzo

Memkompreneble, tuj post la Haga kongreso (kiu ricevis benon de Papo Benedikto la 14-a), en la internacia kaj Esperanto-movado ĉiuflanke eksplodis protestoj pri la planoj de Metzger, kaj en oktobro aperis en EK jena deklaro de la direktoraro:

«Por malebligi konfuzon, ni atentigas nian legantaron jam nun pri tio, ke laŭ deziro de la estraro de la “Anonima Societo Espero Katolika” – la sola materia posedanto de la internacia revuo katolika “Espero Katolika” – tiu ĉi revuo ankaŭ dum la venonta jaro 1921 estos eldonata en Wien de la nuna direktoraro kun la nuna titolo».

Dum ĝenerala kunsido de la «Akcia Societo» en Hago, la 14-an de aŭgusto 1921, tiu propono estis akceptata.

Poste, la «Akcia Societo» reprenis mem la eldonon de EK, denove sub la redaktado de Smulders.

«Internacio Katolika», malgraŭ ĉio, provis realigi siajn celojn, kaj ekeldonis propran organon sub la nomo «Katolika Mondo».

Carlo Sarandrea, per artikolo de decembro 1983 (en jubilea numero okaze de la 80-jara ekzistado de EK), koncize karakterizis jene la «aŭstrian periodon»:

«Dum la konfuza epoko, kiu sekvis la aperon de Internacio Katolika kaj de ĝia esperantlingva organo “Katolika Mondo”, ne estis facile kompreni pri du unuiĝoj (IKUE kaj IKa) inter si konkurantaj. Smulders strebis klarigi la situacion, sed post esperigaj interrilatoj estiĝis novaj kvereloj, ĝis la problemo konkrete solviĝis pro la laceco aŭ morto de la interbatalantoj kaj pro la progresiva malesperantiĝo de IKa. La lasta numero redaktita de Smulders aperis en julio 1922: koncerne la kaŭzojn de la halto, oni menciis “financajn kialojn”, sed ankaŭ aliajn gravajn problemojn, cetere facile imageblajn. Menciindas, ke en tiuj jaroj EK aperis eĉ 98-page, laŭ rekordo neniam plu atingita».

La unuaj IKUE-Konsuloj

Historie ni ne neglektu, ke en ĉi tiu periodo realiĝis nova struktura elemento en IKUE.

Por la unua fojo, ĉefestraro prenis la iniciaton, nomi proprajn (IKUE)-konsulojn, ekzemple, por Nederlando, en Alkmaar, Cuyk, Deurne, Eindhoven, Helmond, Udenhout, Venlo kaj Venray.

La samo okazis baldaŭ poste ankaŭ en aliaj landoj.

HISTORIO DE IKUE 1903-1983

Enkonduko de la aŭtoro Nikolao Hoen

  • Ĉapitro 1
    La antaŭ- kaj unua periodo de «Espero Katolika»
    La unua «Espero Katolika»
    Vekiĝu, Esperantistoj!
    Episkopa aprobo
    Bulonjo-ĉe-Maro
    Ekumena agado
  • Ĉapitro 2
    La unua Papa Beno
    La Dua Universala Kongreso
    Krizo alproksimiĝas
    Progresado aŭ morto
    La fino alproksimiĝas
    La morto de Emile Peltier
    La tombo de E. Peltier en Lourdes
  • Ĉapitro 3
    La fondo de IKUE
  • Ĉapitro 4
    Dua franca periodo
    La proprieto de «Espero Katolika»
    Nova evoluo
  • Ĉapitro 5
    Unua nederlanda periodo
    Modela organizo
    Morto de Austin Richardson
    Dek jarojn EK
  • Ĉapitro 6
    La unua mondmilito
  • Ĉapitro 7
    Aŭstria periodo
    Konfuzo
    La unuaj IKUE-Konsuloj
  • Ĉapitro 8
    Periodo de la «Komunikoj»
    Reapero de «Espero Katolika»
  • Ĉapitro 9
    Denove franca periodo
  • Ĉapitro 10
    Hispana periodo
    Nova direkto kaj vivo
    Misteroj
    Li mortis kiel martiro
  • Ĉapitro 11
    Dua nederlanda periodo
    Ĉu neaktiva?
    Denove: la posedrajtoj de «Espero Katolika»
  • Ĉapitro 12
    Himno de IKUE
    Mortas pioniroj
  • Ĉapitro 13
    La dua mondmilito
    Necesaj decidoj
    F-ino Larroche
  • Ĉapitro 14
    Nederlanda-belga periodo
    Rekonstruo kaj reviviĝo
    IKUE ekfloras
    Konferenco «Drakenburgh»
  • Ĉapitro 15
    Roma Kongreso
    Kontrakto kun UEA
    Belga periodo
    Morto de pioniro
    Truus Durenkamp
    50 jarojn EK
    Pli ampleksa EK
    Beno de Johano la 23-a
  • Ĉapitro 16
    Ora jubileo de «Espero Katolika»
    Nova Testamento en EK
    Jubileo Durenkamp
    «Adiaŭ!»
    Panelo en Jerusalemo
  • Ĉapitro 17
    Fonduso Emile Peltier
    Gravaj ŝanĝoj
    La formato de Espero Katolika
    Ŝanĝoj en IKUE
  • Ĉapitro 18
    «Vento de novismo…»
    Papa aŭdienco
    Petrus Heilker mortis
    Pri «Kristana Kulturo»
    Radio Vatikana
  • Ĉapitro 19
    Germana periodo
    Novaj evoluoj
    Stefan Maul nova redaktoro
    Alia revua vizaĝo
    Esperanto en la Meso
    Maul kritikas
    Honora Prezidanto de IKUE
  • Ĉapitro 20
    Kunlaboro kun KELI
    Radikalaj ŝanĝoj
  • Ĉapitro 21
    Itala periodo
    Sepdekjara «Espero Katolika»
    Morto de prezidanto Longoni
  • Ĉapitro 22
    Pola periodo
    Radio Vatikana
    Apostola beno
  • Ĉapitro 23
    Pola-itala periodo
    Doloriga perdo por IKUE
    Nova IKUE-statuto
    Mortis Flammer
    Notaria akto
    Pola animzorganto
  • Ĉapitro 24
    Nova prezidanto
    Elstara aktivulo
    La Papo ne salutis en Esperanto
    Pri esperantaj diservoj
    Landaj reprezentantoj
    Ekumena Kongreso kun KELI
  • Ĉapitro 25
    Konsekro al Maria
    Dua jarmilo de Maria
    Kongreso pri paco
    Malapero de pioniroj
    Multnombre en Pollando
  • Ĉapitro 26
    80-jara jubileo de «Espero Katolika»
Page Reader Press Enter to Read Page Content Out Loud Press Enter to Pause or Restart Reading Page Content Out Loud Press Enter to Stop Reading Page Content Out Loud Screen Reader Support