HISTORIO DE IKUE 1903-1983 (N. Hoen) – Ĉapitro 5
Unua nederlanda periodo
Pro diversaj motivoj, oni decidis provizore daŭrigi la eldonadon de EK en Tours (Francio). Tamen, komence de 1912 aperis komuniko kiu tekstis: «La sperto montris, ke malutilas al la intereso de EK la granda distanco inter la redaktejo kaj la administrejo. Praktikaj motivoj do instigis nin, direktoron kaj redaktoron, transloki la administrejon kaj presejon en Nederlandon».
En EK de marto 1912 sac. Decoene, misiisto en Kanado, komunikis, ke kardinalo Van Rossum skribis laŭvorte al li (franclingve): «La Esperanto de d-ro Zamenhof estos tre profitiga al la Eklezio».
Modela organizo
En novembro 1912, la ĝenerala sekretario Knaapen priparolis la gravan temon, kiel diverslandaj samideanoj «povus aliĝi al IKUE»:
«Oni permesu al mi eldiri tie ĉi, ke laŭ mia opinio la maniero, je kiu niaj nederlandaj samreligianoj aranĝas sian organizon, estas modela. Konforme al la Regularo de IKUE, verkita kaj aprobita dum «Nia Unua» en Parizo, kies art. 3-a ordonas: «…starigi naciajn kaj regionajn katolikajn esperantistajn ligojn en diversaj landoj» , la nederlandaj samcelanoj sub la nomo «Nederlanda Katoliko» starigis katolikan ligon esperantistan, episkope aprobitan. Personoj, kiuj ne estas anoj de iu loka unuiĝo katolik-esperantista, sed apogas la ligon per laŭstatuta kontribucio, estas favorantoj».
La funkcianta IKUE-estraro entute estis tre aktiva en la instigo de plua fortigo de IKUE, internacie sed ne malpli nacie, i. a. proponante al ĉiuj landaj aktivuloj modelojn laŭ kiuj ili aranĝu la katolikajn esperantistajn organizaĵojn en siaj respektivaj landoj.
En decembro 1912 Frans Sleijfers, la administranto de la «Internacia Eldona Societo Espero Katolika», sciigis al la abonantoj de EK: «Dum la jaro 1912 granda nombro da fervoraj amikoj de EK multe laboris por nia kara revuo. Kore, korege, je la nomo ankaŭ de la direktoro-redaktoro, mi dankas pro ilia multvalora, multŝatata kunhelpo. La bona Dio benu ilin miloble!».
Tamen jam kelkaj monatoj poste, en marto 1913, post ne pli ol kvin monatoj, ĝenerala sekretario Knaapen propravole abdikis sian postenon.
Morto de Austin Richardson
La 19-an de aŭgusto 1913 mortis subite, en aĝo de 70 jaroj, Austin Richardson, religia direktoro de EK kaj prezidanto de IKUE.
El la multaj artikoloj dediĉitaj al lia memoro ni citas ĉi tiun eldiron:
«Li (Richardson) estis vere la plej nobla kaj sincera esperantisma samideano, kaj pro tio li en tuta Esperantujo ĉiam kaj plene estis respektita kaj honorita. Sed pro tio ankaŭ nur la malamikoj de Esperanto, konante lian gravan influon kaj nepran fidelecon, malpli afable kontraŭstaris lin. Lia merito kiel bonega esperantisto per tio nur pligrandiĝas».
Dum la tuj posta IKUE-kongreso en Romo (la Kvara) estis elektita kiel nova prezidanto sac. J. Patrick Parker el Kilmyshall-Fers-Cowerfeld (Irlando). Sac. J. Bianchini el Fontanafredda (Italio) estiĝis la nova ĝenerala sekretario, dum f-ino Marie Larroche el Parizo estis elektita kasistino.
Dek jarojn EK
Redaktoro Smulders en speciala artikolo atentigis pri la dekjara ekzistado de EK (1903-1913), kaj petis al ĉiuj abonantoj kiel «festdonacon» memore de Peltier kaj de la aliaj pioniroj, klopodi «varbi almenaŭ unu, se eble kelkajn abonantojn». Iom fiere li konstatis: «EK aperis regule ĉiumonate dum lastaj du jaroj, io, kio ĝis tiam, neniam okazis… Antaŭe ĝi kutime eliris tute neregule, tiel neregule, ke ĉiu ajn pro tio estia malkontentega».
Responde al enketo pri la ekzistantaj naciaj kaj religiaj ligoj de katolikaj esperantistoj, venis pozitivaj reagoj: de la «Angla ligo de katolikaj esperantistoj»; de la ligo «Nederlanda Katoliko»; de la katolika grupo «Berlin» el Germanio; el Katalunlando (Hispanio); de la «Aŭstria Katolika Ligo Esperantista»; kaj el Saksio (Germanio), kies respondo estis: «En Germanio ekzistas la Bavara, la Saksa, la Okcidenta Germana ligoj kaj diversaj malgrandaj katolikaj esperantistaj societoj».