HISTORIO DE IKUE 1903-1983 (N. Hoen) – Ĉapitro 3
La fondo de IKUE
Ekzistis siatempe – kaj ankoraŭ nuntempe – iom da konfuzo rilate la ekzaktan jaron de fondo de IKUE.
Mi opinias, ke la ekzakta jaro de la fondo de IKUE estas 1910, kiel i. a. montriĝas el artikolo de f-ino Truus Durenkamp (tiama ĝenerala sekretariino de IKUE) en EK de aprilo 1960.
Ŝi klarigis ke, dum la Barcelona kongreso en septembro 1909, la ĉeestintaj katolikaj kongresanoj en unu el siaj apartaj kunvenoj, «pro la kreskado de la Esperanto-movado inter la katolikoj esprimis la deziron… ke okazu ĉiu-jare speciala kongreso de katolikoj… Ankaŭ oni decidis la starigon de katolika Unuiĝo Esperantista kaj kompilis provizoran regularon, ĉio laŭ proponoj de patro A. Dombrovski el Kovno (Rusujo), kiu pro la por tiu tempo grandega distanco ne povis ĉeesti. Abato Austin Richardson el Bruselo estis elektita provizora prezidanto. Oni ankaŭ proponis, ke en ĉiu lando estu starigota nacia societo kiel sekcio de K.U.E. La provizora regularo aperis en EK de novembro 1909, kun peto ensendi eventualajn rimarkojn kaj kritikojn. Ĉar la afero estu definitive aranĝata dum la unua internacia kongreso de katolikaj esperantistoj en 1910 en Parizo».
En sia artikolo Truus Durenkamp plue konstatis:
«Post tiuj preparoj, nia Unuiĝo estis oficiale fondata en Parizo la unuan de aprilo 1910, kaj abato Richardson estis la unua prezidanto. Dum la preparoj, oni do parolis pri KUE, sed la definitiva regularo portis kiel subskribon la oficialan nomon: Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE)».
Cetere, jam de pluraj jardekoj en la oficialaj publikaĵoj de IKUE (inkluzive de la plej lasta statuto) estas indikita 1910 kiel jaro de fondo de la Unuiĝo.