HISTORIO DE IKUE 1903-1983 (N. Hoen) – Ĉapitro 2

La unua Papa Beno

La jaro 1906 fariĝis ankaŭ la jaro de la unua Papa Beno por la celoj de la katolika Esperanto-movado.

La franca katolika pioniro Louis de Beaufront (kiu ankaŭ verkis la unuan katolikan preĝareton) skribis leteron al la direktoro de EK, petante «rapide sendi kolekton de EK al Monsinjoro prof. Luigi Giambene de Vatikano», prelato kaj sekretario de la Roma Esperantista Grupo «Imperiosa Civitas», kiu prezentis la kolekton de EK al la Papo Pio la Deka en privata aŭdienco, la 2-an de junio. Poste Mons. Giambene raportis, ke la Papo tre afable ricevis lin, akceptis la EK-kolekton, kaj legis laŭte poemon de Dombrowski, el la unua numero de EK, dirante ĉe ĉiu verso: «Mi komprenas». Rilate peton pri Papa Beno, Pio la Deka diris: «Mi ne skribas nun, sed mi sendos al vi skribaĵon pri tio».

La dua Universala Esperanto-Kongreso intertempe proksimigis, ĝi malfermiĝus la 28-an de aŭgusto 1906 kaj okazus en Ĝenevo (Svislando). Granda estis la intima ligiteco, kiu ekzistis en tiu periodo inter la katolika Esperantista vivo kaj tiu de la ĝenerala Esperanto-movado. Ankaŭ en Ĝenevo, la katolikaj Esperantistoj deziris kongresi «kun la aliaj». Tial papa aprobo de la celoj de la internacia katolika movado estus egale grava por la ĝenerala movado kaj por la sukceso de la Dua Universala Kongreso en Ĝenevo.

Precize la 28-an de aŭgusto 1906, je la malfermo de la Universala Kongreso, Peltier ricevis de Vatikano kopion de itallingva letero, kies originalo estis adresita al Mons. Giambene, kaj kiu tekstis jene: «Mi ricevis la honoran komision sciigi al vi, ke la Sankta Patro favoranime kaj kun speciala plaĉo bonvolis akcepti la aperintajn numerojn de la revuo “Espero Katolika”, kiun vi humile prezentis al Li je la nomo de Pastro Emile Peltier. Bonvolu, tre respektinda Monsinjora Moŝto, konigi al la nomita pastro la papan plaĉon kiun Lia Sankta Moŝto donis al li kaj al la redaktoroj de la revuo». La vatikanan leteron subskribis Mons. Giovanni Bressan.

La Dua Universala Kongreso

Estis la unua fojo, ke la katolika esperanto-movado, en la persono de Peltier, ricevis papan benon.

Rapide la novaĵo disvastiĝis inter la kongresanoj de «la Dua», kaj la direktoro de EK ricevis multajn gratulojn de ĉiaj samideanoj, katolikaj ka nekatolikaj. Franca traduko de la vatikana letero estis sendita al ĉiuj gazetoj en Ĝenevo, kaj ĉiuj publikigis ĝin.

«Dum la sekvantaj tagoj, multaj Esperantistoj esprimis la deziron, ke la vatikana letero estu legata dum la ĝenerala kunsido de la Kongreso, tial ke ĝi alportos al Esperanto grandan kaj ŝatindan helpon. Laŭ tiu deziro, la prezidanto komunikis la leteron al la kongresanoj, la vendredon, en kunsido matena. «Niaj amikoj, la katolikoj – diris la prezidanto – ricevis de la Papo altan aprobon, kiun ni komunikas al la kongreso».

La legado de la letero estis salutata per unuanima kaj longdaŭra aplaŭdo de la kongresanoj. Karlo Bourlet, kvankam liberpensulo, deklaris, ke «tiu fakto estas tre grava por la progresado de Esperanto, kaj li ĝin tre plezure aplaŭdas. Li esprimis la deziron, ke la anoj de aliaj religioj aŭ filozofioj same klopodu por ricevi similan aprobon de la estroj, por montri, ke Esperanto estas vere neŭtrala lingvo, kiu povas kaj devas utili al partioj kaj ideoj».

La 31-an de aŭgusto la katolikaj Esperantistoj, kiuj ĉeestis la Ĝenevan Kongreson, sendis dankleteron al Pio la Deka kaj telegramon al la Episkopo de Tours, kiu kiel unua donis episkopan aprobon al EK.

La 2-an de septembro de tiu sama jaro 1906, Peltier faris – por la unua fojo en la mondo – predikon en Esperanto, dum S. Meso en la preĝejo Sankta Francisko de Ĝenevo, ricevinte por tio permeson de la ĝenerala Vikario de tiu urbo.

Krizo alproksimiĝas

Peltier denove malsaniĝis, kvankam lia spirito estis nerompita, kaj malfacilaĵoj revenis rilate la regulan eldonon de EK. En 1906 li publikigis pri tio klarigon:

«Pro malsano de la direktoro tiu numero aperis ankoraŭ malfrue kaj enhavas nenion pri la nuna religia batalado en Franclando. La decembra numero espereble kontentigos niajn legantojn».

En decembro 1906 Peltier donis pli intiman deklaron, kiu estis vere kortuŝa, kvazaŭ «de persono al persono», aŭ en aliaj vortoj, direktita al la koro de la EK-leganto, oni eĉ povus diri al ĉiuj katolikaj esperantistoj.

Sub la titolo «Kelkaj klarigoj», Peltier konfesis:

«La legantaro de EK konstatis de kelkaj monatoj malfruon en la apero de la revuo kaj plendis al la direktoro; aliaj ne plendis skribe, sed kredeble plendis enkore… Klarigoj estas do necesaj.

Mi ofte diris en EK, ke mi devas zorgi pri ĝi ekster miaj profesiaj devoj. Mi ne estas escepto; preskaŭ ĉiuj batalantoj de Esperanto sammaniere agas. Sed tiuj, kiuj konas min, kiuj vidas min ĉe kongresoj, scias ke mi ne estas korpa fortulo! Okazis do, ke la laboro ĉiam pligrandiĝis de tri jaroj, kaj ke samtempe miaj korpaj fortoj ne pligrandiĝis… eĉ kontraŭe etiĝis!

Depost la lasta kongreso mi estis ĉiam malbone fartanta. De la komenco de decembro, mi estis tute malsana. Mi iom resaniĝis fine de decembro, kaj tial povis fini la verkadon de EK-novembro. Poste mi denove remalsaniĝis kaj estas ankoraŭ malforta. Ŝajnas do, ke tiu stato ne povos daŭri tre longe: aŭ mi devos min dediĉi plene al «Espero Katolika» kaj al la disvastigo de Esperanto inter katolikoj – kaj tio estas mia plej ega deziro – aŭ devos tute forlasi EK kaj Esperanton por plenumi miajn profesiajn devojn».

Sekve Peltier demandis al la EK-legantoj:

«Kion do mi faros? Mi ne scias. Tio dependas de vi, karaj legantoj. Se mi povos vivi sole per “Espero Katolika”, se mi povos forlasi la oficon de profesoro, mi elektos la unuan vojon. Por tio estas necese, ke ni duobligu la abonantaron kaj mi liveras al vi rimedon, sur la flava folieto enmetita en tiu ĉi numero de EK.

Se mi ne povos vivi per EK, pro la nesufiĉa nombro de abonantoj, tiam mi devos forlasi EK, kaj tio estos por mi fortega ĉagreno, kaj kruela frapo al mia koro».

La rezulto de la «flava folieto» – la varbilo por novaj abonantoj por EK – estis bedaŭrinde malgranda, ĉar ne pli ol ĉirkaŭ 100 novaj abonantoj por EK sin anoncis, kaj do ne solviĝis la financaj problemoj de la fondinto de EK.

Malgraŭ tiu seniluziiga fakto, Peltier proponis en januaro 1907 novajn iniciatojn:

«La direktoro de EK iom post iom resaniĝas. Li esperas aperigi DU numerojn monate por ke la revuo estu ĝustatempa. Baldaŭ reaperos la ordinaraj rubrikoj».

La moralaj kaj spiritaj fortoj – domaĝe ne la korpaj – estis simpe enormaj, kaj estis nur tiuj fortoj, ĉerpitaj el plej profunda fido en Dio, kiuj subtenis la senmezure admirindan eltenon kaj kuraĝon de Peltier.

Progresado aŭ morto

Sacerdoto Peltier, tamen, ne fermis la okulojn antaŭ la kriza situacio de sia sanstato. En marto 1907 li kvazaŭ filozofie prirezonis sian sorton, siajn realajn ŝancojn pri resaniĝo, en neforgesebla artikolo: «Progresado aŭ morto»:

«Sidante en mia ĝardeno, en salika kajuto, dum tute kontraŭvola ripozo por aerkuracado, mi longe pripensis tiun aferon. Mi preĝis por ricevi lumon de Dio. Mi demandis min multfoje, ĉu mi haltos sur la vojo, aŭ ĉu mi antaŭen iros?

Ĉu por «Espero Katolika» estos morto aŭ progresado? Ĉu mi kiel komercisto pesos la materiajn profitojn kaj malprofitojn? Ĉu la direktado de EK estas komerca afero aŭ apostolado?

Certe mi jam konsideris ĝin kiel apostoladon. La homaj motivoj devas do cedi al la supernaturaj motivoj. Mi tamen, tion mi konfesas, ankoraŭ ŝanceliĝis. Mi tiam malfermis la Evangelion kaj legis: «Kiam Mi sendis vin sen sako, sen monujo, sen ŝuoj, ĉu io mankis al vi? Kaj ili respondis: nenio mankis al ni… (Luko 22,35). Kaj sur alia paĝo: «Diris (Jesuo) al Simono: konduku plenmaren kaj disĵetu viajn retojn por fiŝkapti». Kaj respondante Simono diris al Li: “Majstro, la tutan nokton laborintaj ni nenion kaptis. Tamen pro parolo via mi disĵetos la retojn”. Kaj farinte tion ili kaptis multnombron grandegan da fiŝoj…» (Luko 5,5). Fine mi legis: «Se vi havus fidon kiel grajnon de sinapo, vi dirus al tiu monto: transiru de tie ĉi tien, kaj ĝi transirus: kaj nenio estus al vi neebla» (Mateo 17,19).

Per la graco de Dio troviĝas en mia koro tiom da fido kiom necesa por transporti montojn, sed fido por ke mi ne ŝanceliĝu decidi: “Espero Katolika” ne mortos. Mi ne haltos sur la vojo. Mi ne rezonos kiel komercisto, sed kiel apostolo de Jesuo Kristo. Mi forlasos la profesoradon, kaj Dio zorgos pri la necesaĵoj de mia vivo; kaj nenio mankos al mi. Pro la parolo de Kristo, mi ankaŭ disĵetos mian reton kaj ĝoje, kaj senlace, kaj prospere…».

En ekstrema «krio» por helpo kvazaŭ li antaŭsentis ke la findecido pri homa sorto kaj vivo kuŝas en la manoj de Dio, en aprilo 1907 Peltier petegis emocie la legantojn de EK:

«La laboro antaŭ ni estas grandega: sed la divido de la laboro inter multaj igas ĝin facile farebla. Ĉiu do elektu parton de la tasko, laŭ siaj ecoj. Ne lasu min penadi sola en la redakcio, en la propagando, en la ĉiam plia perfektigo de “Espero Katolika”. Ĉiu el vi fosu sulkon, ĵetu semon, kaj baldaŭ la kampo estos kovrita de admirinda rikolto!».

La krizo de la sanstato de E. Peltier tamen rapide akriĝis. Kvankam li en kelkaj artikoloj en EK ankoraŭ eĉ preparis la programon por specialaj kunvenoj de katolikaj esperantistoj dum la tria Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazis en aŭgusto 1907 en Kembriĝo (Cambridge) en Anglio, Peltier devis anonci en julio 1907:

«La nuna stato de mia sano ne permesas al mi ĉeesti la trian kongreson. La katolikaj esperantistoj estas petataj turni sin tutkonfide al Richardson, sekretario de la katolika komitato, pri informoj kaj ĉiuj aferoj koncerne la katolikajn kunvenojn».

En la sama numero de EK, li eĉ ankoraŭ proponis «Projekton de frataro de katolikaj pastroj», kun la celo: «Unuigi la katolikajn pastrojn diversnaciajn por faciligi inter ili per Esperanto rilatojn pri pastraj sciencoj kaj ĉiuspecaj religiaj aferoj». Plue li publikigis projekton de societo: «La abelo Esperantista», amika unuiĝo de katolikaj komercistoj kaj industriistoj el diversaj nacioj.

Evidente, Peltier antaŭsentis, ke la tagoj de sia tera vivo jam rapide trakuris la sablohorloĝon, kiu mezuris la tempon, kiun Dio ankoraŭ fiksis por la apostolo de la katolika Esperantismo. Senripoze li anoncis novajn iniciatojn en EK, ekzemple en oktobro 1907:

«Ni fondis ĉe ni Esperantistan Presejon, la “Presejon S. Martino”, por presi EK kaj eldoni katolikan libraron. Tiu fondo estis jam de longe dezirata de multaj el miaj amikoj, kaj tre neĉesa por nia agado.

Aldone mi faris grandan donacon por realigi tiun longe deziratan fondon. Ni esperas, ke niaj amikoj pli kaj pli helpos nin per sia simpatio, per sia efektiva helpo, per multigado de la abonoj, aĉeto de la libroj eldonitaj de ni».

Intertempe estis okazinta la tria Universala Esperanto-Kongreso en Kembriĝo; dum ĝi, en Diservo en la preĝejo de Nia Sinjorino kaj de la Anglaj Martiroj, la 11-an de aŭgusto Sac. A. Richardson predikis esperantlingve kaj voĉlegis telegramon el Romo, en kiu Mons. Giambene anoncis la permeson, doni en la nomo de la Papo la papan benon, kondiĉe ke la Episkopo de la Kembriĝa diocezo donu plenan permeson; ĉi tiu, tre favora al Esperanto, volonte donis sian konsenton. La katolikaj francaj ĵurnaloj «La Croix»«Le Peuple» kaj «L’Univers» publikigis la telegramon, pri kiu Peltier raportis en oktobro 1907:

«Ni bedaŭras ke ni ne havas la plenan tekston de la papa reskripto, sed ni scias, kaj plezure faras la rimarkon, ke por la unua fojo la vortoj “tria kongreso Esperanto” troviĝis en oficiala dokumento Roma. La Sankta Patro benis la esperantistajn katolikojn, kunvenintajn ĉe Esperanto-kongreso».

La fino alproksimiĝas

En septembro 1907 Peltier pilgrimis al Lourdes, de kie li revenis – tiel li opiniis – «korpe pli forta kaj sana»; li eĉ promesis al la Sankta Virgulino, «kiel ateston pro mia resaniĝo», la publikigon de kelkaj miraklaj faktoj okazintaj en Lourdes. En junio 1908 li pilgrimis por la dua fojo, kaj en julio samjare li fiere anoncis la aperon de la promesita libreto, titolita «La lando de mirakloj».

Tamen, la pliboniĝo de lia sanstato montriĝis nekonstanta. Ekde aŭgusto 1908 EK ne aperis, pro nova sankrizo de la direktoro; ĝi reaperis nur komence de 1909 (duobla numero januaro-februaro), kun jena deklaro:

«Skribinte tiun artikolon, mi malobeas la ordonojn de mia kuracisto pri plena ripozo. Tial, mi faros ĝin tre mallonga. Kiel papilio, post ŝajna morto, eliras pli brilanta el sia malliberejo, tiel EK post ŝajna morto, eliras el la gravega krizo, pli viva, pli forta, tute reorganizita.

Komitato direktanta kaj tre lerta ĉefredaktoro, al kiu vi povas plene konfidi, prenis sur sin la tutan laboron. Mi estas certa, ke neniu el niaj karaj abonantoj forlasos la revuon, en momento kiam ĝi bezonas plej energian helpon. Ĉiuj restos fidelaj al EK…

Memoru ke propagando estas vana, se ni ne estos utilaj. Mi esperas, karaj legantoj, ke tiu ĉi alvoko estos aŭdita».

Parolante pri «Komitato direktanta» por EK, Peltier fakte sciigis, ke lia sanstato estas tiom kritika, ke en plena interkonsento kun li mem, komitato por certigi pluan eldonon kaj prizorgon de EK ankaŭ post lia (eble proksima) morto, formiĝis, kun la membroj: Sac. Austin Richardson (direkcio), kiu transportis la administracion kaj redakcion de EK al Parizo, Claudius Colas (ĉefredaktoro) kaj Mons. Dombrovski (ĉefa kunlaboranto).

En multpaĝa artikolo en la sama numero de EK, la «komitato direktanta» konigis siajn redakciajn planojn, post enkondukaj vortoj de profunda kaj sincera malĝojo «de la esperantistaro, pri la foresto de nia kara amiko kaj majstro (Peltier), al kiu kruela malsano malpermesis pli longan laboron».

La nova komitato emfaze deklaris, ke Sac. Peltier «havis la meriton esti el la unuaj, kiuj komprenis la gravecon de Esperanto por la bono de la homaro kaj de la religio. La mondo katolika komprenos, en la estonteco, lian grandan meriton, kaj lin konsideros kiel apostolon».

La morto de Emile Peltier

La neeviteblo okazis en februaro 1909.

Lastan fojon, komence de tiu jaro, la fondinto de EK pilgrimis al Lourdes, petante al Maria: «… aŭ resanigi lin aŭ doni al li la gracon morti ĉe la sanktejo…» (citaĵo el artikolo de Josee Guivy en EK de marto 1909).

Estis tiu lasta graco kiu estis donita al li. Sacerdoto Emile Peltier efektive mortis en Lourdes, la 16-an de februaro 1909.

En artikolo, en nigra kadro, de marto 1909, estis anoncita per kortuŝaj vortoj la morto de la fondinto-direktoro de «Espero Katolika»:

«Espero Katolika funebras. Ĝia fondinto, nia plej kara amiko abato E. Peltier mortis. Tiu morto, superflue estas diri, naskas en ni profundan doloron. Abato E. Peltier estis vera apostolo; lia vivo estis admirinda ekzemplo de laborado senĉesa, de konstanta sindonado. Unu el la unuaj li komprenis la utilecon de Esperanto por la sankta Eklezio; li projektis unuigi ĉiujn kristanojn en unu ŝafaro, sub la konduko de tiu, kiu estas laŭ nia katolika kredo, la unika Paŝtisto. El tiu bela penso naskiĝis Espero Katolika».

Kaj Claudius Colas, la ĉefradaktoro de EK, skribis:

«El tia vivo post tia morto ni devas tiri tri konkludojn. La revo de abato E. Peltier ne estas ankoraŭ efektivigita. Li montris al ni, aŭ pli vere, li malfermis al ni “la vojon en kiun rekte, kuraĝe kaj neflankiĝante” ni devas iradi. Lia verko devas postvivadi. Espero Katolika, lia kara revuo, estis, ĝis tiu lasta momento, lia plej kara, plej konstanta priokupado. Li enmetis en niajn manojn sian amatan infanon. El la ĉielo, kie ni ne dubas, lia bela animo purigita de longa suferado ripozas apud Dio, li preĝos por ni.

Pace ripozu, sankta amiko! Vian ekzemplon sekvante, ni daŭrigos ĝis plena triumfo la noblan laboron, kiun por Dio kaj por la homaro vi kurage entreprenis».

La tombo de E. Peltier en Lourdes

Pri tiu tombo P. Louis Bourdon en EK de aprilo-majo 1983 publikigis artikolon, atentigante, ke ĝi estas en ne inda stato: nur restas kelkaj ŝtonpecoj

Sekve de tuj lanĉita monkolekto, estis eble starigi tre longedaŭran ŝtonon, kun la indiko sur steleo: «Pastro Emile Peltier, 1870-1909, fondinto de Espero Katolika, ekumena Esperanto-revuo».

HISTORIO DE IKUE 1903-1983

Enkonduko de la aŭtoro Nikolao Hoen

  • Ĉapitro 1
    La antaŭ- kaj unua periodo de «Espero Katolika»
    La unua «Espero Katolika»
    Vekiĝu, Esperantistoj!
    Episkopa aprobo
    Bulonjo-ĉe-Maro
    Ekumena agado
  • Ĉapitro 2
    La unua Papa Beno
    La Dua Universala Kongreso
    Krizo alproksimiĝas
    Progresado aŭ morto
    La fino alproksimiĝas
    La morto de Emile Peltier
    La tombo de E. Peltier en Lourdes
  • Ĉapitro 3
    La fondo de IKUE
  • Ĉapitro 4
    Dua franca periodo
    La proprieto de «Espero Katolika»
    Nova evoluo
  • Ĉapitro 5
    Unua nederlanda periodo
    Modela organizo
    Morto de Austin Richardson
    Dek jarojn EK
  • Ĉapitro 6
    La unua mondmilito
  • Ĉapitro 7
    Aŭstria periodo
    Konfuzo
    La unuaj IKUE-Konsuloj
  • Ĉapitro 8
    Periodo de la «Komunikoj»
    Reapero de «Espero Katolika»
  • Ĉapitro 9
    Denove franca periodo
  • Ĉapitro 10
    Hispana periodo
    Nova direkto kaj vivo
    Misteroj
    Li mortis kiel martiro
  • Ĉapitro 11
    Dua nederlanda periodo
    Ĉu neaktiva?
    Denove: la posedrajtoj de «Espero Katolika»
  • Ĉapitro 12
    Himno de IKUE
    Mortas pioniroj
  • Ĉapitro 13
    La dua mondmilito
    Necesaj decidoj
    F-ino Larroche
  • Ĉapitro 14
    Nederlanda-belga periodo
    Rekonstruo kaj reviviĝo
    IKUE ekfloras
    Konferenco «Drakenburgh»
  • Ĉapitro 15
    Roma Kongreso
    Kontrakto kun UEA
    Belga periodo
    Morto de pioniro
    Truus Durenkamp
    50 jarojn EK
    Pli ampleksa EK
    Beno de Johano la 23-a
  • Ĉapitro 16
    Ora jubileo de «Espero Katolika»
    Nova Testamento en EK
    Jubileo Durenkamp
    «Adiaŭ!»
    Panelo en Jerusalemo
  • Ĉapitro 17
    Fonduso Emile Peltier
    Gravaj ŝanĝoj
    La formato de Espero Katolika
    Ŝanĝoj en IKUE
  • Ĉapitro 18
    «Vento de novismo…»
    Papa aŭdienco
    Petrus Heilker mortis
    Pri «Kristana Kulturo»
    Radio Vatikana
  • Ĉapitro 19
    Germana periodo
    Novaj evoluoj
    Stefan Maul nova redaktoro
    Alia revua vizaĝo
    Esperanto en la Meso
    Maul kritikas
    Honora Prezidanto de IKUE
  • Ĉapitro 20
    Kunlaboro kun KELI
    Radikalaj ŝanĝoj
  • Ĉapitro 21
    Itala periodo
    Sepdekjara «Espero Katolika»
    Morto de prezidanto Longoni
  • Ĉapitro 22
    Pola periodo
    Radio Vatikana
    Apostola beno
  • Ĉapitro 23
    Pola-itala periodo
    Doloriga perdo por IKUE
    Nova IKUE-statuto
    Mortis Flammer
    Notaria akto
    Pola animzorganto
  • Ĉapitro 24
    Nova prezidanto
    Elstara aktivulo
    La Papo ne salutis en Esperanto
    Pri esperantaj diservoj
    Landaj reprezentantoj
    Ekumena Kongreso kun KELI
  • Ĉapitro 25
    Konsekro al Maria
    Dua jarmilo de Maria
    Kongreso pri paco
    Malapero de pioniroj
    Multnombre en Pollando
  • Ĉapitro 26
    80-jara jubileo de «Espero Katolika»
Page Reader Press Enter to Read Page Content Out Loud Press Enter to Pause or Restart Reading Page Content Out Loud Press Enter to Stop Reading Page Content Out Loud Screen Reader Support