Hejmo Nekategoriita MILOSLAV ŠVÁČEK

MILOSLAV ŠVÁČEK

naskiĝis la 2an de februaro 1941 en Střítež nad Ludinou (Ĉeĥa Respubliko). Ĝis nuna Prezidanto de IKUE kaj gvidanta aktivulo de la Katolika Sekcio de Ĉeĥa E-asocio. Redaktoro de “Dio Benu”, organizanto de Katolikaj Esperanto-Tendaroj en Sebranice apud Litomyšl kaj ankaŭ organizinto de kelkaj IKUE-Kongresoj okazintaj en Ĉeĥa Respubliko. Dum la komunisma epoko en la tiama Ĉeĥoslovakio li estis persekutata pro la Katolikaj Esperanto-Tendaroj en Herbortice, kiujn li organizadis. En 2008 li ricevis Medalon Komenio de la magistrato de la urbo Přerov pro la propagando de la urbo per Esperanto. En 2009 la Ĉeĥa episkopara konferenco donis al li memor-medalon.