Hejmo Nekategoriita MARIJA BELOŠEVIĆ

MARIJA BELOŠEVIĆ

naskiĝis en Zagrebo (Kroatio) la 18an de julio 1965. Ŝi agas kiel katolika ĵurnalistino kunlaboranta kun kelkaj kroataj katolikaj naciaj komunikoj. Ŝi plenumas la taskon de la sekretario de la Kroata asocio de la katolikaj ĵurnalistoj. Pro sia profesia agado, ŝi i.a. komencis pristudi la historion de la organiza laikaro kaj eblecojn pri la engaĝigo de laikoj en Eklezio. La organizan E-movadon aktive partoprenas jam 31 jarojn, i.a. gvidante E-kursojn, organizante kaj kunorganizante eventojn, prelegante ĉe diversaj aranĝoj kaj E-societoj en pluraj landoj. Lastatempe ŝi komencis okupiĝi pri tradukado. En la internacia E-movado ŝi plenumis diversajn taskojn, i.a. TEJO-komitatano C, A-komitatano de UEA (por ILEI), B-komitatano de UEA, sekretario de ILEI. Momente ŝi en IKUE plenumas la funkcion de la vicprezidantino. Krom la 15an Ekumenan Esperanto-kongreson (2001), ŝi ankaŭ (kun)organizis la kongresojn de IKUE Rimini (2008), Parizo (2010) kaj Zagrebo (2011). Ŝi starigis valorajn eksterajn kontaktojn por IKUE kun la reprezentantoj de kelkaj aliaj grandaj katolikaj asocioj, ekz. la Fokolar-movado. Ankaŭ ŝi reprezentis “Espero Katolika”-n ĉe kelkaj gravaj katolikaj aranĝoj kaj la E-elsendon de Radio Vatikana ĉe la kunvenoj de radio-aŭskultantoj okaze de la Universalaj kongresoj. Krome ŝi faris IKUE’n videbla dum pluraj UK-oj (faka foiro, faka forumo, ksm.). Surbaze de ĝisnunaj spertoj, estonte al IKUE ŝi pretas aparte kontribui je kampoj: internacia/ekstera agado (igi IKUE pli rimarkebla en Esperantujo kaj en kristana movado ĝenerale), kongresoj de IKUE/EEK kaj aliaj arangoj (fakaj, regionaj), landaj sekcioj/reprezentantoj, informado kaj organizante diversajn servojn por la membraro.