Hejmo Nekategoriita Mesaĝo de la Papo Urbi et Orbi Kristnasko 2017

Mesaĝo de la Papo Urbi et Orbi Kristnasko 2017

Neoficiala traduko en esperanto

Karaj fratoj kaj fratinoj, bonan Kristnaskon!

                     En Betlehemo, el Virgulino Maria, naskiĝis Jesuo. Li ne naskiĝis pro homa volo, sed pro la ama donaco de Dio Patro, kiu «tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke ĉiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon» (Joh 3,16).

                    Ĉi tiu evento renoviĝas hodiaŭ en la Eklezio, pilgrimanta en la tempo: la fido de la kristana popolo retravivas en la liturgio de Kristnasko la misteron de Dio kiu venas, kiu alprenas nian morteman karnon, kiu fariĝas malgranda kaj malriĉa por nin savi. Kaj tio plenigas nin per kortuŝo, ĉar tro granda estas la tenereco de Patro.

                    La unuaj, kiuj vidis la humilan gloron de la Savanto, post Maria kaj Jozefo, estis la paŝtistoj de Betlehemo. Ili rekonis la signon anoncitan al ili de la anĝeloj kaj adoris la Infanon. Tiuj viroj humilaj sed viglaj estas ekzemplo por la kredantoj de ĉiu tempo, kiuj, fronte al la mistero de Jesuo, ne skandaliĝas pro lia malriĉeco, sed, kiel Maria, fidas la vorton de Dio kaj kontemplas per simplaj okuloj lian gloron. Antaŭ la mistero de la Vorto fariĝinta karno, la kristanoj de ĉiuj lokoj konfesas, per la vortoj de  evangeliisto Johano: «Ni vidis lian gloron, gloron kvazaŭ de la solenaskita de la Patro, plena de graco kaj vero» (1,14).

                    Hodiaŭ, dum sur la mondo blovas ventoj de milito kaj iu jam postrestinta modelo de evoluo daŭre produktas homan, socian kaj median malboniĝon, Kristnasko vokas nin al la signo de la Infano, kaj al la rekono de li en la vizaĝoj de la infanoj, precipe de tiuj, por kiuj, kiel por Jesuo, «ne estas loko por ili en la gastejo» (Luk 2,7).

                    Ni vidas Jesuon en la infanoj de Meza Oriento, kiuj daŭre suferas pro la pligraviĝo de la streĉitecoj inter Israelanoj kaj Palestinanoj. En ĉi tiu tago de festo ni petas de la Sinjoro la pacon por Jerusalemo kaj por la tuta Sankta Lando; ni preĝas, por ke inter la partioj venku la volo rekomenci la dialogon, kaj fine oni povu ĝisatingi intertraktitan solvon, kiu ebligu la pacan kunekziston de du Ŝtatoj inter limoj de ili interkonsentitaj kaj internacie rekonataj. La Sinjoro ankaŭ subtenu la strebon de tiuj, kiuj en la internacia Komunumo estas animitaj de la bona volo helpi tiun turmentitan Landon trovi, malgraŭ la seriozaj baroj, la konkordon, la justecon kaj la sekurecon, kiujn de longa tempo ĝi atendas.

                    Ni vidas Jesuon en la vizaĝoj de la siriaj infanoj, ankoraŭ markitaj de la milito, kiu sangokovris la Landon en ĉi tiuj jaroj. Povu la amata Sirio fine retrovi la respekton al la digno de ĉiu persono, pere de komuna sindevigo rekonstrui la socian plektaĵon sendepende de la etna kaj religia aparteno. Ni vidas Jesuon en la infanoj de Irako, ankoraŭ vundita kaj dividita de la militaĵoj, kiuj koncernis ĝin enj la lastaj dek kvin jaroj, kaj en la infanoj de Jemeno, kie estas okazanta milito grandparte forgesita, kun profundaj humanecaj sekvoj sur la loĝantaro, kiu trasuferas malsaton kaj disvastiĝon de malsanoj.

                    Ni vidas Jesuon en la infanoj de Afriko, precipe en tiuj, kiuj suferas en Suda Sudano, en Somalio, en Burundo, en Kongolanda Demokrata Respubliko, en Centrafrika Respubliko kaj en Niĝerio.

                    Ni vidas Jesuon en la infanoj de la tuta mondo, kie la paco kaj la sekureco estas minacataj de la danĝero de streĉitecoj kaj de novaj militoj. Ni preĝas, ke en la korea duoninsulo oni povu superi la kontraŭstarojn kaj plikreskigi la reciprokan konfidon, je la intereso de la tuta mondo. Al Jesuo Infano ni konfidas Venezuelon, por ke ĝi povu rekomenci serenan interalfronton inter la diversaj sociaj komponantoj, avantaĝe al la tuta venezuela popolo. Ni vidas Jesuon en la infanoj kiuj, kune ku iliaj familioj, trasuferas la perfortojn de la konflikto en Ukrainio kaj ĝiajn seriozajn humanecajn sekvojn, kaj ni preĝas, por ke la Sinjoro konsentu kiel eble plej baldaŭ la pacon al tiu kara Lando.

                    Ni vidas Jesuon en la infanoj, kies gepatroj ne havas laboron kaj penas havigi al siaj gefiloj sekuran kaj serenan estontecon. Kaj en tiuj, de kiuj estis ŝtelita la infaneco, devigitaj labori ekde infanaĝo aŭ rekrutitaj kiel militistoj de senskrupulaj dungosoldatoj.

                    Ni vidas Jesuon en la multaj infanoj devigitaj forlasi siajn Landojn, vojaĝi tutsolaj en malhomaj kondiĉoj, facila kaptaĵo de la fikomercistoj de homaj estuloj. Tra iliaj okuloj ni vidas la dramon de tiom da truditaj migrantoj, kiuj endanĝerigas eĉ sian vivon por alfronti lacigajn vojaĝojn, kiu kelkfoje finiĝas per tragedio. Mi revidas Jesuon en la infanoj, kiujn mi renkontis dum mia lasta vojaĝo al Mianmaro kaj Bangladeŝo, kaj petdeziras, ke la internacia Komunumo ne ĉesu strebi, por ke la digno de la malplimultoj ĉeestantaj en tiu mondoparto estu taŭge ŝirmata. Jesuo bone konas la doloron ne esti akceptata kaj la penon ne havi lokon, kie kuŝigi sian kapon. Nia koro ne estu fermita kiel siatempe la domoj de Betlehemo.

                    Karaj fratoj kaj fratinoj,

                    ankaŭ al ni estas montrita la signo de Kristnasko: «infaneto ĉirkaŭvindita…» (Luk 2,12). Kiel la Virgulino Maria kaj sankta Jozefo, kiel la paŝtistoj de Betlehemo, ni akceptu en la Infano Jesuo la amon de Dio fariĝinta homo por ni, kaj nin devigu, per lia graco, igi nian mondon pli homa, pli inda je la infanoj de hodiaŭ kaj de morgaŭ.

KRISTNASKA BONDEZIRO

POST LA MESAĜO AL ROMO KAJ AL LA MONDO

                    Al vi, karaj fratoj kaj fratinoj, venintaj el ĉiuj mondopartoj en ĉi tiun Placon, kaj al tiuj, kiuj el diversaj Landoj estas konektitaj per radio, televido kaj la aliaj komunikiloj, mi adresas mian koran saluton.

                    La naskiĝo de Kristo Savanto renovigu la korojn, veku la deziron konstrui pli fratan kaj solidaran estontecon, alportu al ĉiuj ĝojon kaj esperon. Bonan Kristnaskon!

(tradukis Antonio de Salvo)

LA UNUA PAROLADO DE PAPO FRANCISKO

Fratoj kaj fratinoj, bonan vesperon!

Vi scias, ke la devo de la Konklavo estis doni Episkopon al Romo. Ŝajnas, ke miaj fratoj la Kardinaloj iris preni lin preskaŭ je la fino de la mondo… sed ni estas ĉi tie… Mi vin dankas pro la akcepto. La dioceza komunumo de Romo havas sian episkopon: dankon! Kaj antaŭ cio, mi deziras preĝi por nia emerita Episkopo, Benedikto la 16a. Ni ĉiuj preĝu por li, por ke la Sinjoro benu lin kaj por ke la Madono gardu lin.

[Trapreĝo de Patro Nia, Saluton Maria kaj de la Gloron al la Patro].

Kaj nun ni komencu ĉi tiun iradon: Episkopo kaj popolo. Ĉi tiun iradon de la Eklezio de Romo, kiu estas tiu, kiu estras en la karitato ĉiujn Ekleziojn. Irado de frateco, de amo, de konfido inter ni. Ni ĉiam preĝu por ni: unuj por la aliaj. Ni preĝu por la tuta mondo, por ke estu granda frateco. Mi bondeziras por Vi, ke ĉi tiu eklezia irado, kiun ni hodiaŭ komencas, kaj por kiu helpos min mia Kardinalo Vikario, ĉi tie ĉeestanta, estu fruktodona por la evangelizado de ĉi tiu tiom bela urbo!

Kaj nun mi deziras doni la Benon, sed antaŭe – antaŭe mi petas al vi komplezon: antaŭ ol la Episkopo benu la popolon, mi petas, ke vi preĝu la Sinjoron, por ke Li benu min: la preĝo de la popolo, petantan benon por sia Episkopo. Ni faru silente ĉi tiun vian preĝon sur mi.

[Silenta preĝo]

Nun mi donas la Benon al vi kaj al la tuta mondo, al ĉiuj bonavolaj viroj kaj virinoj.

[Apostola Beno]

Fratoj kaj fratinoj, mi lasas vin. Multajn dankojn pro via akcepto. Preĝu por mi kaj ĝis baldaŭ! Ni revidiĝos baldaŭ: mi volas morgaŭ iri preĝi ĉe la Madono, por ke Ŝi savogardu la tutan Romon. Bonan nokton kaj bonan ripozon!