Hejmo Spirita vivo preĝoj PREĜOJ: MAJO

PREĜOJ: MAJO

1a de majo: SANKTA JOZEFO, PATRONO DE LA LABORISTOJ

Sankta Jozefo, modelo kaj patrono de la laboristoj,
ni turnas nin al vi kun fido.
Helpu nin trovi en la laboro ne nur nian ĉiutagan vivtenon,
sed ankaŭ fonton de merito por la eterna vivo.
Vi, vivante apud Jesuo, Filo de Dio, kaj Maria lia Patrino,
havis la feliĉon enpenetri iliajn altegajn intencojn;
konsentu al ni estimi la laboron, kaj ami ĝin samkiel vi ĝin amis.
Faru ke ni agadu kun spirito de pentofaro,
kun diligenteco kaj paco, konsciaj fari la volon de Dio,
dum Li vokas nin daŭrigi kaj pliperfektigi la verkon de lia kreado.
Ni povu konsideri nian vivon kiel tagon de penado kaj de semado,
atende de la ripozo kaj de la rikolto, en la eterneco.
Sankta Jozefo, propetu por ni kaj protektu kaj gardu
nian ĉiutagan penadon en la mondo de l’ laboro. Amen.

2a de majo: SANKTA ATANAZIO, Episkopo kaj Doktoro de Eklezio
(295 – 2an de majo 373)

HIMNO AL SANKTA ATANAZIO
Jesuo, premio kaj krono
de viaj fidelaj servantoj,
gloru vian nomon.

Konsentu al via Eklezio,
kiu respektegas sanktan Atanazion,
la venkon super la malbono.

Sekvante viajn spurojn
sur la vojo de la kruco,
li plaĉis al Dio la Patro.

Saĝa kaj vigla,
li atestis la Evangelion
per vortoj kja faroj.

El la urbo de la sanktuloj,
kie li regnas glorplena,
li nin gvidu kaj protektu.

Al vi Kristo estu laŭdo,
al la Patro kaj al la Spirito
en jarcentoj da jarcentoj. Amen.

3a de majo: SANKTAJ FILIPO KAJ JAKOBO, apostoloj

Forlasinte la surterajn aĵojn, vi sekvis Kriston, kaj markita per la inspiro de la Sankta Spirito, de Li vi estis sendita al la perditaj gentoj por konverti la homojn al la lumo de la kono de Dio, ho apostolo Filipo; plenuminte la batalon de via dia deziro, inter multspecaj turmentoj vi transdonis vian animon al Dio. Preĝpetu Lin, ho beatega, donaci al ni sian grandan mizerikordon. Ho Sankta Apostolo Filipo, propetu ĉe la mizerikorda Dio por ke li konsentu al niaj animoj la forigon de la kulpoj. Amen.

PREĜO AL SANKTA JAKOBO LA PLI JUNA, APOSTOLO
Sankta Jakobo, vi montris al ni tre konkretan kaj praktikan kristanismon, indikante al ni, ke la fido devas realiĝi en la vivo precipe en la amo al la proksimulo kaj aparte en la sindevigo por la malriĉuloj (Jak 2,26): “Kiel la korpo aparte de la spirito estas malviva, tiel ankaŭ fido aparte de faroj estas malviva”.
Vi nin instigis forlasi nin en la manojn de Dio en ĉio kion ni faras, ĉiam eldirante la vortojn: “Se la Sinjoro volos” (Jak 4,15) tiel instruante al ni ne tromemfidi plani nian vivon en memstara kaj interesita maniero, sed doni spacon al la nesondebla volo de Dio, kiu konas la veran bonon por ni.
Sankta Jakobo, via vivo kaj viaj vortoj estu ĉiam por ĉiu el ni forta ekzemplo, al kiu konformigi nian vivon por fariĝi veraj disĉiploj de Kristo Jesuo. Amen.

4a de majo: BEATA JOHANO MARTENO MOYE
(Fondinto de la Fratinoj de la Dia Providenco de Porthieu)
(27an januaro de 1730 4an de majo 1793)

PREĜO AL LA DIA PROVIDENCO
Ho Dio nia Patro,
vi inspiras al ni la elekton de vivo malriĉa kaj sobra,
sed ankaŭ la konfidon kaj la sinfordonon al via Providenco.
Helpu nin serĉi ĉiam la Regnon de Dio kaj ĝian justecon,
kun fideleco al la sindevigoj de nia vokiĝo,
por esti indaj ricevi el via boneco,
per propeto de Maria nia Patrino
kaj de sankta Jozefo, patro de la Dia Providenco,
la spiritajn kaj materiajn bonaĵojn kiujn ni bezonas.
Dankon, Patro.
Amen.

5a de majo: SANKTA TOSKA

Dio nia Savanto, elaŭdu nin, kaj kiel ni ĝojas en ĉi tiu festotago de Sankta Toska, tiel faru ke ni ankaŭ estu pie edukataj el ĝi, kun devota animo. Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu kun vi vivas kaj regnas, en unueco kun la Sankta Spirito, Dio, dum ĉiuj jarcentoj da jarcentoj. Amen.

6a de majo: BEATA ANNA ROSA GATTANO
(14an de oktobro 1831 – 6an de majo 1900)

PREĜO AL LA SANKTEGA TRIUNUO
Verkita de Fratino A. Rosa Gattorno
Eterna Patro, ni oferas al la Koro de Via Dia Filo kunigita kun tiu de Via amata Filino Maria Patrino de Dio; pro tiuj du kunigitaj Koroj konsentu al ni la gracon… kiun ni arde petas de Vi. Patro nia, Saluton Maria, Gloro….
Vorto enkarniĝinta, pro la internaĵoj de tiu karitato, kiu pelis vin foroferiĝi sur la altaro de la Kruco kaj tie morti por ni, konsentu al ni la gracon… kiun ni arde petas de Vi. Patro nia, Saluton Maria, Gloro….
Sankta Spirito, Dia Fajro, pro tiu elverŝo de amo per kiu, en la koncipo de la Filo de Dioen la sino de la Sanktega Virgulino Maria, vi kunlaboris al la granda mistero de nia elaĉeto, konsentu al ni la gracon… kiun ni arde petas de Vi. Patro nia, Saluton Maria, Gloro….

7a de majo: SANKTA AGOSTINO ROSCELLI, sacerdoto
(27an de julio 1818 – 7an de majo 1902)

Ho Patro,
kiu en beata Aŭgusteno Roscelli
donis al ni la ekzemplon de Sacerdoto
fidela, humila kaj malriĉa,
konsentu ankaŭ al ni la ĝojon
servi al Vi en la gefratoj
kun animo simpla kaj sindona.

Enskribu en la gloran liston de la sanktuloj
kiujn la Ekezio respektegas surtere
ĉi tiun Vian servanton,
kaj donacu al ni, per lia propeto,
la helpon de la gracoj
kiujn ni preĝpetas kun viva fido.
Per Kristo nia Sinjoro.
Amen.

8a de majo: BEATA MARIA TERESA DEMJANOVICH
(26an de marto 1901 – 8an de majo 1927)

PREĜO POR LA SANKTPROKLAMO
Ho Plej Sankta Triunuo
arde amata de la Beata Maria Teresa,
koncedu, ke ni, same kiel ŝi,
rekonu ĉiutage
pli multe Vian Dian Ĉeeston en niaj animoj.

Ni petegas al Vi,
ke Vi daŭre donu signojn, kiuj montras,
ke Via humila servantino
elgŭas la Gloron kun Vi en la ĉielo;
ni petas, ke tuj venu la tago,
kiam ni povos daŭre omaĝi ŝin venere kaj ame.
Gloro al la Patro, kaj al la FIlo,
kaj al la Sankta Spirito,
kiel estis en la komenco,
tien nun, kaj en eterno.
Amen.

9a de majo: BEATA BENINCASA EL MONTEPULCIANO, ermito
(1375 – 9an de majo 1426)

Ho Dio, kiu el beata Benincasa retiriĝinta al agema soleco faris vivan atestanton pri via Filo, konsentu ke, per la kontemplado kaj la konvertiĝo de la koro, ni travivu pli libere la evangelian sindevigon. Per nia Sinjoro. Amen.

10a de majo: SANKTA JOHANO EL AVILO, Sacerdoto kaj Doktoro de la Eklezio
(6an de januaro 1499 – 10an de majo 1569)

KRISTO PLI AMIS OL SUFERIS
Do Kristo pli amis ol suferis! Ho amo de Dio, vi estas pli granda ol vi sukcesas tion pruvi! La vundoj de via korpo parolas al ni pri via amo, sed ne sufiĉe pri la grandeco de ĉi tiu amo. En la interno de via koro estas kaŝita ĉi tiu grandeco. La vundoj estas nur fajrero el ĉi tiu senlima amo.
La plej granda signo de la amo estas doni la vivon por siaj amikoj. Sed tio ne povis sufiĉi al Kristo… Kaj ĝuste ĉi tiu grado de amo malsaĝigas la bonajn animojn, ilin lasas mirŝokitaj…
Ho Jesuo, ŝtelisto de la koroj, la forto de via amo rompis eĉ la korojn plej malmolajn. Vi ekfajrgis la tutan mondon per via amo. Ho Saĝo de mia Jesuo, ebriigu mian koron per la vino de via amo; bruligu ĝin per ĉi tiu fajro, vundu ĝin per la sagoj de via amo. Ĉi tiu via kruco estas arbalesto kiu trafas min ĉe la koro.., Kaj sciu la tuta mondo ke mia koro estas vundita!
Kion vi faris, mia dolĉega amo? Ĉu vi venis por sanigi min? Ĉu vi venis por instrui al mi vivi kaj min malsaĝigis? Ho sankta malsaĝo, mi ne vivu sen vi! Amen.

11a de majo: BEATA ZEFFIRINO NAMUNCURÀ, salesiana aspiranto
(26an de aŭgusto 1886 – 11an de majo 1905)

Sinjoro Jesuo, ni Vin dankas ĉar vi vokis al la vivo kaj al la fido Ceferinon, filon de la indiĝenaj popoloj de Sudameriko.
Nutrante sin per la Pano de la Vivo, li kapablis respondi tutkore, ĉiam vivante kiel disĉiplo kaj misiisto de l’ Regno.
Li volis esti utila al sia popolo aliĝante al via Evangelio kaj surprenante sian krucon ĉiutage por sekvi Vin en la humilaj okazaĵo de la rutina vivo.
Per lia propeto ni preĝas, ke Vi memoru pri tiuj, kiuj ankoraŭ estas pilgrimantaj en ĉi tiu mondo (oni preĝpetu silente la intencojn, kiujn ĉiu portas en sia koro)
Faru ke ankaŭ ni povu lerni de li: lian amon al sia familio kaj al sia lando, lian sindonemon kaj lian gajecon kun ĉiuj gefratoj, lian spiriton de repaciĝo kaj de komuneco, por ke iun tagon ni povu festi kun li kaj kun ĉiuj sanktuloj en la eterna Pasko en ĉielo. Amen.

12a de majo: SANKTA LEOPOLDO MANDIĆ, sacerdoto
(12an de majo 1866 – 30an de julio 1942)

NAUTAGA PREĜO AL SANKTA LEOPOLDO MANDIĆ
Ho Dio, Patro ĉiopova, Vi pliriĉigis Sanktan Leopoldon
per la abundo de via graco;
konsentu al ni, per lia propeto, vivi
en la fordoniĝo al via volo,
en la espero pri via promeso,
en la amo pri via ĉeesto.
Gloro al la Patro…

Ho Dio, vi manifestas vian ĉiopovon precipe
en la mizerikordo kaj en la pardono
kaj volis ke sankta Leopoldo estu pri ili via fidela atestanto;
pro liaj meritoj, konsentu al ni celebri,
en la sakramento de Repaciĝo,
la grandecon de via amo.
Gloro al la Patro…

Ho Dio nia Patro, en Kristo via Filo, mortinta kaj releviĝinta,
vi elaĉetis ĉiun nian doloron kaj volis
sanktan Leopoldon patreca ĉeesto de konsolo;
enverŝu en niajn animojn la certecon
pri via ĉeesto kaj via helpo.
Gloro al la Patro…

Ho Dio, fonto de kunuleco por ĉiuj viaj gefiloj,
vi volis Kriston ununura paŝtisto de via Eklezio;
per la propeto de sankta Leopoldo, silenta profeto
pri spirita ekumenismo, enverŝu en nin vian Spiriton,
por ke ni scipovu preĝi kaj donaci la vivon
por la unueco de ĉiuj kredantoj en vi.
Gloro al la Patro…

Ho Dio, vi volis Marian patrino de Kristo kaj de la Eklezio
kaj ĝojigis la vivon de sankta Leopoldo
per tenera devoteco al la Madono;
konsolu nian vivon per la graco de ŝia patrina boneco.
Gloro al la Patro…

Ho Dio, glora Sinjoro kaj Patro de la vivo, ni konfidas
al via amo niajn esperojn kaj niajn preĝojn;
per la propeto de sankta Leopoldo rigardu bonvole
al vaj gefiloj kaj elaŭdu niajn humilajn petojn.
Per Kristo nia Sinjoro. Amen.

13a de majo: SANKTA MARIA DOMENICA MAZZARELLO
(Fondintino kun Don Bosco de la Filinoj de Maria Helpantino)
(9an de majo 1837 – 14an de majo 1881)

Sankta Maria Dominika Mazzarello kiu,
obeema al la Sankta Spirito
kaj laŭ la ekzemplo de Maria Sanktega,
plenumis fidele la Volon de Dio,
havigu al mi de la Sinjoro la gracojn
spiritajn kaj surterajn kiujn mi bezonas,
por realigi Lian amoplanon pri mi.
Faru ke mia vivo,
subtenata de la forto de Eŭkaristio
kaj de la helpo de la Sanktega Virgulino,
fariĝu atesto pri fido kaj pri karitato,
je gloro de Dio kaj por la plivastigo de Lia regno
en la mondo. Amen.

14a de majo: SANKTA MATIASO, LA APOSTOLO

Ho glorplena Sankta Matiaso, la plano de Dio falis sur vin por preni la lokon de Judaso kiu perfidis sian Majstron.
Vi estis elektita laŭ la duobla signo de la justeco de via vivo kaj de la voko de la Sankta Spirito.
Havigu al ni la gracon praktiki vian saman justecon de vivo kaj esti vokataj de tiu sama Spirito al la senkondiĉa servo al la Eklezio kaj, post vivo de fervoro kaj bonfaroj, helpu nin esti enkondukataj en la ĉielan patrujon, al porĉiama prikanto de la laŭdoj de l’ Patro, de l’ Filo, kaj de la Sankta Spirito. Amen.

15a de majo: SANKTA IZIDORO LA TERKULTURISTO, laiko
(ĉ. 1070/80 – la 15-an de majo 1130)

PREĜO POR LA TERKULTURISTOJ
Patro Sankta,
de vi malsupreniras la pleneco de ĉiu beno
kaj al vi supreniras la voĉo de la popolo
kiu benas vian nomon.

En Via korfavoro protektu ĉiujn terkulturistojn
kaj iliajn laborilojn,
faru ke, per sia laboremo kaj sia helpo,
ili povu manifesti la mirindaĵojn de Via kreitaro.

Per propeto de Sankta Izidoro la Terkulturisto
konsentu ho Sinjoro al ĉiuj terkulturistoj
kaj al ni ĉiuj, koron puran, por ke Via semo
alportu multajn fruktojn en nian vivon.

Ekbruligu en niaj koroj
la karitaton al ĉiuj niaj gefratoj,
por ke kuniĝintaj en Via nomo
kaj pasiginte en la paco
kaj en la honesteco la surteran vivon,
ni povu iam veni ĝui Vin en paradizo
Amen.

16a de majo: BEATA VLADIMIR GHIKA, sacerdoto kaj martiro
(25an de decembro 1873 – 16an de majo 1954)

Dio ĉiopova kaj eterna,
kiu donis al beata Vladimir, sacerdoto kaj martiro,
la forton atesti la vivan ĉeeston de via amo
ankaŭ dum la persekuto,
donacu al ni, per lia propeto kaj lia ekzemplo,
la gracon persisti en via servado.
Per Kristo nia Sinjoro. Amen.

17a de majo: SANKTA PASKALO BAYLON, franciskana religiulo
(16an de majo 1540 – 17an de majo 1592)

PREĜO POR MALSANULO
Teren kliniĝintaj antaŭ via altaro, ho glorplena Sankta Paskalo, al vi ni levas nian varman preĝon favore al malsanulo kiu, el la lito de siaj doloroj, petegas vian helpon kaj esperas je via potenca propeto. Ho nia kara Sanktulo, la sennombraj gracoj, kiujn senĉese vi akiras de Dio, avantaĝe al viaj devotuloj, diras al ni, ke vi estas nia granda Defendanto, nia potenca Peranto, nia ĉiela Kuracisto.
Aŭskultu, ni vin petas, la plorĝemojn kaj la suspirojn de iu via kara devotulo, forviŝu liajn larmojn, mildigu la akrajn dolorojn kiuj afliktas lin, sanigu tiun korpon turmentitan de tiom da danĝeraj malsanoj.
Ho, kiom estas dolĉe kaj konsole povi reveni ĉe la piedojn de via altaro kune kun tiu al kiu vi bonfaris, kaj kunkanti la solenan himnon de laŭdo kaj danko kiel signon de porĉiama dankemo. Amen.

18a de majo: SANKTA FELIKSO EL CANTALICE, kapuceno
(1515 – 18an de majo 1587)

Ho Dio, kiu en Sankta Felikso el Cantalice
donis al la Eklezio kaj al la Franciskana Familio
luman ekzemplon de evangelia simpleco
kaj de vivo konsekrita al via laŭdo,
donacu al ni ke ni sekvu lian ekzemplon
serĉante kun ĝojo kaj amante nur Kriston.
Li estas Dio, kaj vivas kaj regnas kun vi,
en la unueco de la Sankta Spirito,
dum ĉiuj jarcentoj da jarcentoj.
Amen.

19a de majo: BEATA JOZEFO CZEMPIEL, sacerdoto kaj martiro
(Jozefka, Pollando, 21a de septembro 1883 – Dachau, Germanio, 19a de majo 1942)

Ĉiopova Dio, Bona Paŝtisto de Via ŝafejo,
kiu pridonacis per la gracoj de sacerdoteco kaj martireco Vian servanton Jozefon,
filon de Silezia Tero, faru,
ke li estu por ni ekzemplo de Krista sacerdoto sindonema senrezerve al Dio kaj homoj,
senprofita zorgo pri la plej malriĉaj kaj sentima atesto de Vero.
Donu, ke ni povu ĝui lian ĉielan protekton en batalo
kontraŭ la peko de alkoholismo kaj narkotismo
kaj ankaŭ estu fidelaj al Vi ĝis la morto.
Per Kristo Nia Sinjoro.
Amen.

20a de majo: SANKTA BERNARDENO EL SIENO, sacerdoto
(8an de septembro 1380 – 20an de majo 1444)

Ho Dio, kiu donis al la sankta sacerdoto Bernardeno
nekutiman amon al la sankta nomo de Jesuo,
pro liaj meritoj kaj liaj preĝoj
donacu al ni la spiriton de ĉi tiu via amo.
Per Kristo nia Sinjoro.
Amen.

21a de majo: SANKTA CRISTOBAL MAGALLANES JARA KAJ KUNULOJ, martiroj

Sankta Cristobal Magallanes Jara,
meksika martiro, vi petis anticipe,
de Dio kaj de la Sanktega Virgulino,
la gracon de l’ martiriĝo por la bono de la Eklezio kaj de la Lando.
Preĝu por ni.
Amen.

22a de majo: SANKTA RITA, virgulino
(ĉ1381 – 22an de majo 1447/1457)

PREĜO AL SANKTA RITA POR LA PACO EN LA FAMILIO
Ho Dio, aŭtoro de la paco kaj amoplena gardanto de la karitato, alrigardu korfavore kaj mizerikorde nian familion. Vi vidas, ho Sinjoro, kiel ofte ĝi estas malkonkorda kaj kiel la paco malproksimiĝas de ĝi. Kompatu nin. Faru ke revenu la paco, ĉar nur Vi povas ĝin konsenti al ni.
Ho Jesuo, Reĝo de la paco, aŭskultu nin pro la meritoj de Maria Sanktega, reĝino de la paco, kaj ankaŭ pro la meritoj de via fidela servantino, Sankta Rita, kiun Vi pliriĉigis per tioma karitato kaj dolĉeco ke ŝi estis anĝelo de paco ĉie ajn kie ŝi vidis malkonkordon. Kaj vi, kara Sanktulino, preĝu por havigi al ni ĉi tiun gracon de la Sinjoro sur nian familion kaj sur ĉiujn familiojn en malfacilaĵoj. Amen.

23a de majo: SANKTA JOHANO BAPTISTO DE’ ROSSI, sacerdoto
(22an de februaro 1698 – 23an de majo 1764)

Ni rekomendas al Vi, Sinjoro, la junularon:
la infanojn, la adoleskantojn kaj la lernantojn;
la soldatojn, la gefianĉojn, la novgeedzojn, la junajn gepatrojn.
Donacu al ili la sanon, la saĝon kaj la ĝojon vivi
je Via ĉeesto.
Igu ilin viaj amataj gefiloj.
Konsentu al la instruistoj, al la edukistoj kaj al la estroj
vian spiriton de komprenemo kaj de amo.
Amen.

25a de majo: SANKTA MARIA MAGDALENA DE’ PAZZI, virgulino
(2an de aprilo 1566 – 25an de majo 1607)

Ho Patro, kiu vokas nin restadi en la Triunuo, faru ke ĉiutage ni malfermu nan vivon al la agado de la Spirito, por ke, per propeto de Sankta Maria Magdalena, Ĝi donacu al ni sian Pacon kaj bildigu ĉiam pli vivaj la trajtojn de la Filo, kiu ne hontis voki nin siaj fratoj kaj fratinoj. Li estas Dio, kaj vivas kaj regnas kun Vi, en la unueco de la Sankta Spirito, dum ĉiuj jarcentoj da jarcentoj. Amen.

26a de majo: SANKTA FILIPO NERI, sacerdoto
(21an de julio – 26an de majo 1565)

PREĜO AL SANKTA FILIPO NERI
(de KARD. JOHN HENRY NEWMAN C.O)
Ho mia kara kaj sankta patrono Filipo,
mi min ĵetas en viajn brakojn kaj pro amo al Jesuo,
pro amo al tiu amo kiu faris el vi elektiton kaj sanktulon,
mi petegas vin preĝi por mi,
por ke kiel Li kondukis vin al la ĉielo,
tiel same siatempe Li konduku al la ĉielo ankaŭ min.

Vi spertis la suferojn kaj la danĝerojn de ĉi tiu vivo;
vi bone konis, kian takson oni devas fari pri la atakoj de la malbonulo,
pri la mokoj de la mondo kaj pri la tentoj de la karno kaj de la sango.
Vi lernis kiel estas malforta la homa naturo
kaj kiom estas perfidema la homa koro,
kaj tio plenigis vin per tiel tenera simpatio kaj kompatemo
ke ankaŭ nun vi ĝuas la ĝojon de neeldirebla gloro
kaj de neeldirebla feliĉo;
vi povas, mi tion scias, dediĉi penson al mi.
Memoru do pri mi, ho mia kara sankta Filipo,
memoru pri mi, kvankam kelkfoje ŝajnas ke mi forgesas vin.
Havigu al mi ĉiujn aferojn kiuj estas al mi necesaj
por persisti en la graco de Dio kaj agadi por mia eterna savo.
Havigu al mi per via potenca propeto
la forton necesan por batali bonan batalon,
doni ateston pri mia Dio kaj pri mia religio,
meze de la pekuloj, la forton elteni kiam Satano
volus moki min aŭ min devigi fari ian malbonon,
la forton superi min mem, plenumi mian tutan devon
kaj tiel esti sen kulpo en la tago de la juĝo.

Vazo de la Sankta Spirito, apostolo de Romo,
sanktulo de la pratempoj,
preĝu por mi.
Amen.

27a de majo: SANKTA AŬGUSTENO DE KANTERBURIO, episkopo
(26an de majo 604)

Ho Sinjoro, kiu per la predikado kaj la mirakloj de beata Aŭgusteno, Via Konfesanto kaj Episkopo, bonvolis doni al la angla popolo la lumon de la vera fido, faru ke, per lia propeto, la koro de tiuj kiuj perdiĝis estu redonita al la unueco de Via vero, kaj fariĝu Via volo. Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo, kiu vivas kaj regnas kun Vi en la unueco de la Sankta Spirito, en la jarcentoj da jarcentoj. Amen.

28a de majo: BEATA ANTONI JULIAN NOWOWIEJSKI, episkopo kaj martiro
Libiene (Oparow) Pollando, 11a de februaro 1858 – Dzialdowo, 28a de majo 1941

Ni laŭdegas Vin Dio, Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo kaj adoras Vian mizerikordon.
Vi faris Beatan Ĉefepiskopon Antonio Julian inda en la tago kaj horo, kiam li konfesante Vian sanktan nomon Jesuo, dediĉis sian vivon pro la Evangelio,
pro la Eklezio kaj pro la pola nacio.
Rememorante la grandecon de tiu ĉi ofero ni petas,
ke pro lia protekto Vi donu al ni la necesajn gracojn, por ĉiutaga vivo.
Ni deziras en sano kaj malsano, en ĝojo kaj malĝojo,
en forto kaj malforto kiel ankaŭ dum la agonio, fidi al Vi kaj atesti pri Vi.
Per Kristo nia Sinjoro. Amen.

29a de majo: BEATA HELIA DE SANKTA KLEMENTO (Teodora Fracasso)
(17an de januaro 1901 – 25an de decembro 1927)

Sanktega Triunuo,
ni Vin laŭdas kaj benas
ĉar Vi elektis Fratinon Helian de Sankta Klemento
kiel malgrandan viktimon de Via Mizerikorda Amo;
ni Vin dankas ĉar Vi lasis elverŝiĝi en ŝia animo
la ondojn de Via senfina tenero,
kaj humile ni Vin preĝpetas ke Vi bonvolu ŝin glori
por la sanktigo de la animoj
kaj Via pligranda gloro.
Patronia, Saluton Maria, Gloro. …

30a de majo: SANKTA JOHANA DE ARKO, virgulino
(ĉ.1412 – 30an de majo 1431)

1 – Ho glora Virgulino Johana de Arko, kiu, venka en tiom da bataloj, estis subteno al viaj soldatoj kaj teruro al la malamikoj, akceptu min, mi petas, sub vina protekton, kaj havigu al mi kuraĝigon en la batalado de la sanktaj bataloj de la Sinjoro. Gloro al la Patro….

2 – O glora Virgulino Johana de Arko, kiu fortika en la fido kaj en la pietato, travivis la jarojn de via junaĝo en anĝela pureco, helpu min konservi ĉiam, en ĉi tiuj tempoj tiel malfacilajn, mian animon sen la malpuraĵoj de la peko kaj la veneno ne nekredemo. Gloro al la Patro…

3 – O glora Virgulino Johana de Arko, kiu ĉiam obeis, ankaŭ per la forofero de la familiaj amemoj, al la ĉielaj voĉoj kiuj konigis al vi la dian volon pri la tasko konfidita de Dio al via humila brako, faru ke mi fidele plenumu la diajn volojn kaj akceptu obeeme la bonajn konsilojn kaj la admonojn de miaj gepatroj kaj superuloj. Gloro al la Patro…

4 – O glora Virgulino Johana de Arko, kiu en la nomo de Dio kaj viaj Sanktaj Patronoj, venkis, en sangaj kaj obstinaj bataloj, la malamikojn de via patrolando kaj de via reĝo, subtenu mian malfortecon en la akra kaj ĉiutaga batalo kontraŭ maj spiritaj malamikoj, la mondo, la diablo, la karno, por ke mi venku por servi al la Reĝo de la Ĉielo kaj atingu la veran patrolandon de Paradizo. Gloro al la Patro…

5 – O glora Virgulino Johana de Arko, kiu, por la vero kaj la justeco, alfrontis la maljustecon de fiaj juĝistoj, la suferojn de longa malliberigo, la perfidon, la forlason kaj la teruran turmenton de la ŝtiparo, kie vi estis vivbruligita, subtenu min, mi plorpetas, en la sincera kaj kuraĝa proklamo de la fido, kaj asistu min ĝis la morto, por ke mi gardu senmakula kaj netuŝita ĝian altvaloran trezoron. Gloro al la Patro…

31an de majo: SANKTA FELIKSO EL NIKOZIO, kapuceno
(5an de novembro 1715 – 31an de majo 1787)

Ho Sankta Felikso,
filo de la Sicilia tero,
atestanto pri la amo de Kristo,
kultanto de Beata Virgulino Maria,
frato inter fratoj samkiel Sankta Francisko el Asizo,
gardu kaj protektu ĉiujn serĉantojn de Dio.
Portu ankoraŭ hodiaŭ, en via sako,
la pacon kaj la bonon,
la amon de Dio kaj la esperon.
Sankta Felikso, viro de l’ silento kaj de l’ aŭskulto,
propetu ĉe
la Patro por ke Li regeneru nin,
la Filo por ke Li savu nin,
la Spirito por ke Ĝi sanktigu nin kaj por akiri… (oni petu la gracon…)
por ke kun vi ni povu laŭdi la Sinjoron eterne.
Amen.