1.4. Joh 5,1-3a.5-16
Post tio estis festo de la Judoj, kaj Jesuo supreniris al Jerusalem. En Jerusalem apud la Pordego de Ŝafoj estas lageto, nomata en la Hebrea lingvo Betesda, havanta kvin portikojn. En tiuj kuŝis amaso da malsanuloj, blinduloj, lamuloj, velkintoj. Kaj tie estis unu viro, kiu estis tridek ok jarojn en sia malforteco. Kiam Jesuo vidis lin kuŝantan, kaj sciis, ke li jam de longe malsanas, li diris al li: Ĉu vi volas fariĝi sana? La malsanulo respondis: Sinjoro, mi ne havas iun por enĵeti min en la lageton, kiam la akvo moviĝis; sed dum mi venas, alia paŝas malsupren antaŭ mi. Jesuo diris al li: Leviĝu, prenu vian liton, kaj iru. Kaj la viro tuj fariĝis sana, kaj prenis sian liton, kaj iris. Kaj estis la sabato en tiu tago. La Judoj do diris al la resanigito: Estas la sabato, kaj al vi ne konvenas porti vian liton. Li respondis: Tiu, kiu min sanigis, diris al mi: Prenu vian liton, kaj iru. Ili demandis lin: Kiu estas tiu homo, kiu diris al vi: Prenu kaj iru? Sed la resanigito ne sciis, kiu tiu estas; ĉar Jesuo jam formoviĝis pro la tiea homamaso. Poste Jesuo trovis lin en la templo, kaj diris al li: Jen vi fariĝis sana; ne plu peku, por ke io pli malbona ne okazu al vi. La viro foriris, kaj diris al la Judoj, ke Jesuo estas tiu, kiu lin sanigis. Kaj la Judoj persekutis Jesuon pro tio, ke li tion faris en sabato.
2.4. Joh 5,17-30
Sed Jesuo respondis al ili: Mia Patro ĝis nun laboras, kaj mi laboras. Pro tio do la Judoj des pli celis mortigi lin, pro tio, ke li ne nur malobservis la sabaton, sed ankaŭ diris, ke Dio estas lia propra Patro, kaj pretendis esti egala al Dio. Jesuo do respondis kaj diris al ili: Vere, vere, mi diras al vi: La Filo ne povas per si mem fari ion, krom tio, kion li vidas la Patron faranta; ĉar kion ajn Li faras, tion la Filo tiel same ankaŭ faras. Ĉar la Patro amas la Filon, kaj montras al li ĉion, kion Li mem faras; kaj Li montros al li farojn pli grandajn ol ĉi tio, por ke vi miru. Ĉar kiel la Patro levas la mortintojn kaj ilin vivigas, tiel ankaŭ la Filo vivigas tiujn, kiujn li volas. Ĉar la Patro juĝas neniun, sed Li donis ĉian juĝon al la Filo, por ke ĉiuj honoru la Filon tiel same, kiel ili honoras la Patron. Kiu ne honoras la Filon, tiu ne honoras la Patron, kiu lin sendis. Vere, vere, mi diras al vi: Kiu aŭskultas mian vorton, kaj kredas al Tiu, kiu min sendis, tiu havas eternan vivon kaj ne venas en juĝon, sed jam pasis de morto en vivon. Vere, vere, mi diras al vi: Venas horo kaj jam estas, kiam la mortintoj aŭdos la voĉon de la Filo de Dio; kaj la aŭdintoj vivos. Ĉar kiel la Patro havas en Si mem vivon, tiel Li donis al la Filo ankaŭ, ke ĉi tiu havu en si mem vivon; kaj Li donis al li la rajton fari juĝon, ĉar li estas la Filo de homo. Ne miru pro tio; ĉar venas horo, en kiu ĉiuj, kiuj estas en la tomboj, aŭdos lian voĉon, kaj eliros; la farintoj de bono, al releviĝo por vivo; sed la farintoj de malbono, al releviĝo por juĝo. Mi ne povas per mi mem fari ion; kiel mi aŭdas, tiel mi juĝas; kaj mia juĝo estas justa, ĉar mi celas ne mian propran volon, sed la volon de Tiu, kiu min sendis.
3.4. Joh 5,31-47
Se mi atestus pri mi mem, mia atesto ne estus vera. Estas alia, kiu atestas pri mi; kaj mi scias, ke vera estas la atesto, kiun li atestas pri mi. Vi sendis al Johano, kaj li atestis pri la vero. Sed la atesto, kiun mi ricevas, ne estas el homo, tamen mi tion diras, por ke vi estu savitaj. Li estis la lampo, kiu brulas kaj lumas; kaj vi volis ĝoji kelkan tempon en lia lumo. Sed la atesto, kiun mi havas, estas pli granda ol la atesto de Johano; ĉar la laboroj, kiujn la Patro donis al mi por fini, tiuj samaj laboroj, kiujn mi faras, atestas pri mi, ke la Patro min sendis. Kaj la Patro, kiu min sendis, atestis pri mi. Vi nek aŭdis iam Lian voĉon, nek vidis Lian formon. Kaj vi ne havas Lian vorton restantan en vi, ĉar vi ne kredas al tiu, kiun Li sendis. Vi esploras la Skribojn, ĉar vi opinias, ke en ili vi havas eternan vivon; kaj ili estas tio, kio atestas pri mi; kaj vi ne volas veni al mi, por havi vivon. De homoj mi ne prenas gloron. Sed mi vin scias, ke vi ne havas en vi la amon al Dio. Mi venis en la nomo de mia Patro, kaj vi min ne akceptas; se alia venos en sia propra nomo, vi lin akceptos. Kiel povas kredi vi, kiuj prenas gloron unu de alia, kaj la gloron, kiu venas de la sola Dio, vi ne serĉas? Ne pensu, ke mi akuzos vin antaŭ la Patro; ekzistas unu, kiu akuzas vin, Moseo, al kiu vi esperas. Ĉar se vi kredus al Moseo, vi ankaŭ kredus al mi, ĉar li skribis pri mi. Sed se vi ne kredas liajn skribojn, kiel vi kredos miajn vortojn?
4.4. Joh 7,1-2.10.25-30
Kaj post tio Jesuo iradis en Galileo; ĉar li ne volis iradi en Judujo, ĉar la Judoj celis mortigi lin. La festo de la Judoj, nomata la festo de laŭboj, proksimiĝis. Sed kiam liaj fratoj supreniris al la festo, tiam li ankaŭ supreniris, ne malkaŝe, sed kvazaŭ sekrete. Tiam kelkaj el la Jerusalemanoj diris: Ĉu li ne estas tiu, kiun oni celas mortigi? Kaj jen li parolas maltime, kaj ili diras al li nenion. Ĉu eble la estraro certe scias, ke ĉi tiu estas la Kristo? Tamen ni scias, de kie ĉi tiu estas; sed kiam la Kristo venos, neniu scios, de kie li estas. Jesuo do, instruante en la templo, ekkriis kaj diris: Vi jam min konas, kaj vi ankaŭ scias, de kie mi estas; kaj mi ne venis de mi mem; sed Tiu, kiu min sendis, estas vera, sed Lin vi ne konas. Mi Lin konas, ĉar mi estas de Li; kaj Li min sendis. Oni do celis kapti lin; sed neniu metis sur lin sian manon, ĉar lia horo ankoraŭ ne venis.
5.4. Joh 7,40-53
Iuj do el la homamaso, aŭdinte tiujn vortojn, diris: Vere ĉi tiu estas la Profeto. Aliaj diris: Ĉi tiu estas la Kristo. Sed kelkaj diris: Tamen ĉu el Galileo la Kristo venas? Ĉu la Skribo ne diris, ke la Kristo venas el la idaro de David kaj el la vilaĝo Bet-Leĥem, kie David estis? Tiel fariĝis pro li malkonsento inter la homamaso. Kaj iuj el ili volis kapti lin, sed neniu metis sur lin la manojn. Tiam la oficistoj revenis al la ĉefpastroj kaj Fariseoj, kaj ĉi tiuj diris al ili: Kial vi lin ne alkondukis? Respondis la oficistoj: Ankoraŭ neniam tiel parolis homo. La Fariseoj do respondis al ili: Ĉu vi ankaŭ estas erarigitaj? Ĉu kredis al li iu el la regantoj, aŭ el la Fariseoj? Sed tiu homamaso, kiu ne scias la leĝon, estas malbenita. Tiam Nikodemo (tiu, kiu venis nokte al Jesuo, estante unu el ili) diris al ili: Ĉu nia leĝo juĝas iun, se antaŭe oni ne aŭskultis lin, kaj ne sciiĝis, kion li faras? Ili respondis kaj diris al li: Ĉu vi ankaŭ estas el Galileo? Esploru, kaj vidu, ke neniam el Galileo venas profeto. Kaj ĉiu iris al sia domo.
6.4. Joh 8,1-11
Sed Jesuo iris al la monto Olivarba. Kaj li revenis frumatene en la templon, kaj la tuta popolo venis al li; kaj li sidiĝis, kaj instruadis ilin. Kaj la skribistoj kaj Fariseoj alkondukis virinon, kaptitan en adulto; kaj stariginte ŝin en la mezo, ili diris al li: Majstro, ĉi tiu virino estas kaptita adultante, en la faro mem. En la leĝo Moseo ordonis al ni tiajn ŝtonmortigi; sed kion vi diras? Kaj tion ili diris, provante lin, por povi lin akuzi pri io. Sed Jesuo sin klinis, kaj per fingro skribis sur la tero. Kiam ili ankoraŭ demandis lin, li leviĝis, kaj diris al ili: Kiu el vi estas senpeka, tiu unua ĵetu sur ŝin ŝtonon. Kaj denove li sin klinis kaj skribis sur la tero. Sed aŭdinte tion, ili eliris unu post alia, komencante de la plej maljunaj kaj ĝis la lastaj; kaj restis Jesuo sola, kaj la virino staranta en la mezo. Kaj Jesuo leviĝis, kaj diris al ŝi: Virino, kie ili estas? ĉu neniu vin kondamnis? Kaj ŝi diris: Neniu, Sinjoro. Jesuo diris al ŝi: Ankaŭ mi vin ne kondamnas; iru, kaj de nun ne plu peku.
7.4. Joh 8,12-20
Jesuo denove parolis al ili, dirante: Mi estas la lumo de la mondo; kiu min sekvas, tiu ne iros en mallumo, sed havos la lumon de la vivo. La Fariseoj do diris al li: Vi atestas pri vi mem; via atesto ne estas vera. Jesuo respondis kaj diris al ili: Kvankam mi atestas pri mi mem, tamen mia atesto estas vera; ĉar mi scias, de kie mi venis, kaj kien mi iras; sed vi ne scias, de kie mi venis, nek kien mi iras. Vi juĝas laŭ la karno; mi juĝas neniun. Tamen, eĉ se mi juĝas, mia juĝo estas vera; ĉar mi ne estas sola, sed mi kaj la Patro, kiu min sendis. Estas ja skribite en via leĝo, ke la atesto de du homoj estas vera. Mi estas atestanto pri mi mem, kaj la Patro, kiu min sendis, atestas pri mi. Ili do diris al li: Kie estas via Patro? Respondis Jesuo: Vi konas nek min, nek mian Patron; se vi konus min, vi konus ankaŭ mian Patron. Tiujn vortojn Jesuo parolis en la trezorejo, dum li instruis en la templo; kaj neniu arestis lin, ĉar lia horo ankoraŭ ne venis.
8.4. Joh 8,21-30
Jesuo do denove diris al ili: Mi foriras, kaj vi serĉos min, kaj vi mortos en via peko; kien mi iras, tien vi ne povas veni. La Judoj do diris: Ĉu li sin mortigos? ĉar li diras: Kien mi iras, tien vi ne povas veni. Kaj li diris al ili: Vi estas de malsupre, mi estas de supre; vi estas de ĉi tiu mondo, mi ne estas de ĉi tiu mondo. Mi tial diris al vi, ke vi mortos en viaj pekoj; ĉar se vi ne kredos, ke mi estas, vi mortos en viaj pekoj. Ili do diris al li: Kiu vi estas? Jesuo diris al ili: Laŭ tio, kion mi diradis al vi de la komenco. Mi havas multon por diri kaj juĝi pri vi; sed Tiu, kiu min sendis, estas vera; kaj tion, kion mi aŭdis de Li, mi parolas al la mondo. Ili ne komprenis, ke li parolas al ili pri la Patro. Jesuo do diris: Kiam vi levos la Filon de homo, tiam vi scios, ke mi estas, kaj ke mi ne faras ion per mi mem; sed kiel la Patro instruis min, tion mi parolas. Kaj Tiu, kiu min sendis, estas kun mi; Li ne lasis min sola; ĉar mi ĉiam faras tion, kio plaĉas al Li. Dum li parolis tion, multaj kredis al li.
9.4. Joh 8,31-42
Jesuo do diris al la Judoj, kiuj kredis al li: Se vi restos en mia vorto, vi estas vere miaj disĉiploj; kaj vi scios la veron, kaj la vero vin liberigos. Ili respondis al li: Ni estas idaro de Abraham, kaj ankoraŭ al neniu ni estis sklavoj; kial vi diras: Vi estos liberigitaj? Jesuo respondis al ili: Vere, vere, mi diras al vi: Ĉiu, kiu faras pekon, estas sklavo de peko. Kaj la sklavo ne ĉiam restas en la domo, sed la filo ĉiam restas. Se do la Filo vin liberigos, vi estos efektive liberaj. Mi scias, ke vi estas idaro de Abraham; sed vi celas mortigi min, ĉar mia vorto ne progresas en vi. Mi parolas tion, kion mi vidis ĉe mia Patro; kaj vi ankaŭ faras tion, kion vi vidis ĉe via patro. Ili respondis kaj diris al li: Nia patro estas Abraham. Jesuo diris al ili: Se vi estus Abrahamidoj, vi farus la farojn de Abraham. Sed nun vi celas mortigi min, homon, kiu parolis al vi la veron, kiun mi aŭdis de Dio; tion Abraham ne faris. Vi faras la farojn de via patro. Tiam ili diris al li: Ni ne naskiĝis per malĉasteco; unu Patron ni havas, Dion. Jesuo diris al ili: Se Dio estus via Patro, vi min amus; ĉar de Dio mi elvenis, kaj estas veninta; ĉar mi ne venis de mi mem, sed Li min sendis.
10.4. Joh 8,51-59
Vere, vere, mi diras al vi: Se iu observos mian vorton, tiu la morton neniam vidos. La Judoj diris al li: Nun ni scias, ke vi havas demonon. Mortis Abraham, kaj la profetoj; kaj vi diras: Se iu observos mian vorton, tiu la morton neniam gustumos. Ĉu vi estas pli granda ol nia patro Abraham, kiu mortis? kaj la profetoj mortis; kiu vi pretendas esti? Jesuo respondis: Se mi gloros min mem, mia gloro estas nenio; Tiu, kiu min gloras, estas mia Patro, pri kiu vi diras, ke Li estas via Dio; kaj vi Lin ne konis, sed mi Lin konas; kaj se mi diros, ke mi Lin ne konas, mi estos, kiel vi, mensoganto; sed mi Lin konas, kaj observas Lian vorton. Via patro Abraham ĝojegis vidi mian tagon, kaj li vidis kaj estis ravita. Tiam la Judoj diris al li: Vi ankoraŭ ne estas kvindekjara, kaj ĉu vi vidis Abrahamon? Jesuo diris al ili: Vere, vere, mi diras al vi: Antaŭ ol naskiĝis Abraham, mi ekzistas. Tiam ili prenis ŝtonojn, por ĵeti sur lin; sed Jesuo sin kaŝis, kaj eliris el la templo.
11.4. Joh 10,31-42
Tiam la Judoj denove prenis ŝtonojn, por ŝtonmortigi lin. Jesuo respondis al ili: Multajn bonajn farojn mi montris al vi de mia Patro; pro kiu el ili vi volas ŝtonmortigi min? La Judoj respondis: Ne pro bona faro ni volas ŝtonmortigi vin, sed pro blasfemo, kaj ĉar vi, estante homo, pretendas esti Dio. Jesuo respondis: Ĉu ne estas skribite en via leĝo: Mi diris: Vi estas dioj? Se li nomis dioj tiujn, al kiuj venis la vorto de Dio (kaj la Skribo ne povas esti nuligita), ĉu vi diras pri tiu, kiun la Patro konsekris kaj sendis en la mondon: Vi blasfemas; ĉar mi diris: Mi estas Filo de Dio? Se mi ne faras la farojn de mia Patro, ne kredu al mi. Sed se mi faras ilin, kvankam vi ne kredas al mi, kredu la farojn, por ke vi sciu kaj kaj komprenu, ke la Patro estas en mi, kaj mi en la Patro. Ili denove celis kapti lin, sed li iris for de ilia mano. Li foriris denove trans Jordanon tien, kie Johano unue baptis, kaj tie li restadis. Kaj multaj venis al li, kaj diris: Johano ja ne faris signon; sed ĉio, kion Johano diris pri ĉi tiu, estis vera. Kaj tie multaj kredis al li.
12.4. Joh 11,45-56
Tiam multaj el la Judoj, kiuj venis al Maria, kaj vidis, kion li faris, kredis al li. Sed kelkaj el ili foriris al la Fariseoj, kaj rakontis al ili tion, kion Jesuo faris. Tial la ĉefpastroj kaj la Fariseoj kunvenigis sinedrion, kaj diris: Kion ni faras? ĉar ĉi tiu homo faras multajn signojn; se ni lasos lin tiel, ĉiuj kredos al li, kaj la Romanoj venos kaj forigos nian lokon kaj nian nacion. Sed unu el ili, Kajafas, ĉefpastro en tiu sama jaro, diris al ili: Vi scias nenion, nek konsideras, ke bone estas por vi, ke unu homo mortu por la popolo, kaj ke la tuta nacio ne pereu. Sed li diris tion ne de si mem; sed estante ĉefpastro en tiu jaro, li profetis, ke Jesuo mortos por la nacio; kaj ne nur por la nacio, sed ankaŭ por ke li kunvenigu en unu la ĉie disĵetitajn filojn de Dio. De post tiu tago do ili konsiliĝis, por lin mortigi. Tial Jesuo ne plu iris publike inter la Judoj, sed foriris de tie en la kamparon apud la dezerto, en urbon nomatan Efraim; kaj tie li restadis kun la disĉiploj. Kaj la Pasko de la Judoj proksimiĝis, kaj multaj supreniris el la kamparo al Jerusalem antaŭ la Pasko, por sin sanktigi. Ili do serĉis Jesuon, kaj parolis inter si, starante en la templo: Kion vi pensas? Ĉu ke li ne venos al la festo?
13.4. Luk 22,14 – 23,56
Kaj kiam alvenis la horo, li sidiĝis, kaj la apostoloj kun li. Kaj li diris al ili: Kun deziro mi deziris manĝi ĉi tiun Paskon kun vi, antaŭ ol mi suferos; ĉar mi diras al vi: Mi ne manĝos ĝin, antaŭ ol ĝi plenumiĝos en la regno de Dio. Kaj ricevinte kalikon, kaj doninte dankon, li diris: Ĉi tion prenu kaj dividu inter vi; ĉar mi diras al vi: De nun mi ne trinkos el la frukto de la vinberarbo, ĝis venos la regno de Dio. Kaj li prenis panon, kaj doninte dankon, li ĝin dispecigis kaj donis al ili, dirante: Ĉi tio estas mia korpo, kiu estas donita por vi; ĉi tion faru por memorigo pri mi. Sammaniere ankaŭ la kalikon post la vespermanĝo, dirante: Ĉi tiu kaliko estas la nova interligo en mia sango, kiu estas elverŝata por vi. Sed jen la mano de tiu, kiu min perfidas, estas apud mi sur la tablo. Ĉar la Filo de homo ja iros, laŭ la antaŭdecido; sed ve al tiu viro, de kiu li estos perfidata! Kaj ili komencis diskuti inter si: kiu el ili faros tion. Kaj fariĝis ankaŭ inter ili disputo: kiun el ili oni opinias la plej granda. Kaj li diris al ili: La reĝoj de la nacianoj faras sin sinjoroj super ili; kaj tiujn, kiuj potencas inter ili, oni nomas Bonfarantoj. Sed vi ne estu tiaj; sed kiu estas la pli granda el vi, tiu fariĝu kiel la pli juna; kaj tiu, kiu estas ĉefa, kiel la servanto. Ĉar kiu estas la pli granda, la sidanto ĉe manĝo, aŭ la servanto? ĉu ne la sidanto ĉe manĝo? sed mi estas meze de vi kiel la servanto. Sed vi estas tiuj, kiuj restadis apud mi en miaj tentoj; kaj mi difinas por vi regnon, kiel mia Patro difinis por mi; por ke vi manĝu kaj trinku ĉe mia tablo en mia regno, kaj sidu sur tronoj, juĝante la dek du tribojn de Izrael. Simon, Simon, jen Satano postulis vin ĉiujn, por kribri kiel tritikon; sed mi preĝis por vi, ke via fido ne ŝanceliĝu; kaj vi, kiam vi konvertiĝos, firmigu viajn fratojn. Kaj li diris al li: Sinjoro, vin mi estas preta akompani eĉ al malliberejo kaj al morto. Kaj li diris: Mi diras al vi, Petro, koko ne krios hodiaŭ, antaŭ ol vi trifoje malkonfesos, ke vi min konas. Kaj li diris al ili: Kiam mi vin elsendis sen monujo kaj sako kaj ŝuoj, ĉu io mankis al vi? Kaj ili diris: Nenio. Kaj li diris al ili: Sed nun kiu havas monujon, tiu prenu ĝin, kaj ankaŭ sakon; kaj kiu ne havas, tiu vendu sian mantelon kaj aĉetu glavon. Ĉar mi diras al vi, ke tio, kio estas skribita, devas plenumiĝi pri mi: Kaj li estis alkalkulita al krimuloj; ĉar tio, kio rilatas al mi, havas sian finon. Kaj ili diris: Sinjoro, jen estas du glavoj; kaj li diris al ili: Sufiĉas. Kaj elirinte, li iris laŭ sia kutimo al la monto Olivarba, kaj la disĉiploj lin sekvis. Kaj veninte al la loko, li diris al ili: Preĝu, ke vi ne eniru en tenton. Kaj li iris for de ili proksimume ŝtonĵeton, kaj li genuis, kaj preĝis, dirante: Patro, se Vi volas, formetu de mi ĉi tiun kalikon; tamen plenumiĝu ne mia volo, sed Via. Kaj aperis antaŭ li anĝelo el la ĉielo, fortigante lin. Kaj estante en agonio, li preĝis pli fervore, kaj lia ŝvito fariĝis kiel gutoj da sango, defalantaj sur la teron. Kaj leviĝinte post la preĝo, li venis al la disĉiploj kaj trovis ilin dormantaj de malĝojo, kaj diris al ili: Kial vi dormas? leviĝu kaj preĝu, ke vi ne eniru en tenton. Dum li ankoraŭ parolis, jen homamaso; kaj tiu, kiu estis nomata Judas, unu el la dek du, iris antaŭ ili, kaj alproksimiĝis al Jesuo, por kisi lin. Sed Jesuo diris al li: Judas, ĉu vi perfidas per kiso la Filon de homo? Kaj kiam tiuj, kiuj ĉirkaŭis lin, vidis, kio sekvos, ili diris: Sinjoro, ĉu ni frapu per glavo? Kaj unu el ili frapis la sklavon de la ĉefpastro, kaj detranĉis lian dekstran orelon. Sed Jesuo responde diris: Permesu tiom. Kaj li tuŝis lian orelon kaj sanigis lin. Kaj Jesuo diris al la ĉefpastroj kaj kapitanoj de la templo kaj pliaĝuloj, kiuj venis kontraŭ lin: Ĉu vi elvenis kun glavoj kaj bastonoj, kvazaŭ kontraŭ rabiston? Kiam mi estis ĉiutage inter vi en la templo, vi ne etendis kontraŭ min viajn manojn; sed ĉi tiu estas via horo, kaj la potenco de mallumo. Kaj ili kaptis lin, kaj forkondukinte, venigis lin en la domon de la ĉefpastro. Sed Petro sekvis malproksime. Kaj kiam oni ekbruligis fajron meze de la korto kaj sidis kune, Petro sidiĝis meze de ili. Kaj unu servantino, vidante lin sidantan en la fajrolumo, kaj fikse rigardinte lin, diris: Ĉi tiu ankaŭ estis kun li. Sed li malkonfesis, dirante: Virino, mi lin ne konas. Kaj post iom da tempo alia vidis lin, kaj diris: Vi ankaŭ estas el ili. Sed Petro diris: Viro, mi ne estas. Kaj post la daŭro de unu horo proksimume, alia asertis persiste, dirante: Vere, ĉi tiu ankaŭ estis kun li, ĉar li estas Galileano. Sed Petro diris: Viro, mi ne scias, kion vi diras. Kaj tuj, dum li ankoraŭ parolis, la koko kriis. Kaj la Sinjoro sin turnis, kaj alrigardis Petron. Kaj Petro ekmemoris la vorton de la Sinjoro, ke li diris al li: Antaŭ ol koko krios hodiaŭ, vi trifoje min malkonfesos. Kaj li eliris, kaj maldolĉe ploris. Kaj tiuj, kiuj gardis Jesuon, lin mokis kaj batis. Kaj ili ĉirkaŭkovris lin, kaj demandis lin, dirante: Profetu, kiu vin frapis? Kaj per multaj aliaj insultoj ili parolis kontraŭ li. Kaj tuj kiam tagiĝis la pliaĝularo de la popolo kunvenis, kaj ĉefpastroj kaj skribistoj, kaj ili forkondukis lin antaŭ sian sinedrion, kaj diris: Se vi estas la Kristo, diru al ni. Sed li diris al ili: Se mi diros al vi, vi ne kredos; kaj se mi demandos, vi ne respondos. Tamen, de nun la Filo de homo sidos dekstre de la Potenco de Dio. Kaj ili ĉiuj demandis: Ĉu vi do estas la Filo de Dio? Kaj li respondis: Vi diras, ke mi estas. Kaj ili diris: Pro kio ni bezonas pluan atestadon? ĉar ni mem aŭdis el lia propra buŝo.
Kaj la tuta ĉeestantaro leviĝis, kaj kondukis lin antaŭ Pilaton. Kaj ili komencis akuzi lin, dirante: Ni trovis ĉi tiun viron erariganta nian nacion, kaj malpermesanta pagi tributon al Cezaro, kaj diranta, ke li mem estas Kristo, reĝo. Kaj Pilato demandis lin, dirante: Ĉu vi estas la Reĝo de la Judoj? Kaj li responde al li diris: Vi diras. Kaj Pilato diris al la ĉefpastroj kaj homamasoj: Mi trovas nenian kulpon en ĉi tiu viro. Sed ili insistis, dirante: Li malkvietigas la popolon, instruante tra la tuta Judujo, kaj komencante de Galileo, eĉ ĝis ĉi tie. Sed kiam Pilato tion aŭdis, li demandis, ĉu la viro estas Galileano. Kaj kiam li sciiĝis, ke li estas el sub la aŭtoritato de Herodo, li sendis lin al Herodo, kiu ankaŭ ĉeestis en Jerusalem en tiuj tagoj. Sed Herodo, vidinte Jesuon, treege ĝojis; ĉar de longe li deziris vidi lin, ĉar li jam aŭdis pri li, kaj li esperis vidi ian signon, faritan de li. Kaj li demandis lin per multaj vortoj, sed li respondis al li nenion. Kaj la ĉefpastroj kaj la skribistoj staris, forte lin akuzante. Kaj Herodo kaj liaj soldatoj malhonoris lin kaj mokis lin, kaj vestinte lin per brilaj vestoj, li resendis lin al Pilato. Kaj Herodo kaj Pilato fariĝis amikoj unu kun la alia en tiu sama tago; ĉar antaŭe ili havis inter si malamon. Kaj Pilato, kunvokinte la ĉefpastrojn kaj la regantojn kaj la popolon, diris al ili: Vi alkondukis antaŭ min ĉi tiun viron, kiel erarigantan la popolon; kaj jen ekzameninte lin antaŭ vi, mi trovis nenian kulpon en ĉi tiu viro rilate tion, pri kio vi lin akuzas; nek Herodo ankaŭ, ĉar li resendis lin al ni; kaj jen nenio inda je morto estas farita de li. Tial mi lin skurĝos kaj liberigos. Ĉar li devis liberigi unu al ili dum la festo. Sed amase ili kriis, dirante: Forigu lin, kaj liberigu al ni Barabason; kiu pro ribelado farita en la urbo, kaj pro mortigo, estis ĵetita en malliberejon. Kaj Pilato, volante liberigi Jesuon, denove parolis al ili; sed ili laŭte kriis, dirante: Krucumu, krucumu lin. Kaj la trian fojon li diris al ili: Kial? kian malbonon faris ĉi tiu? mi trovis en li nenion indan je morto; mi do lin skurĝos kaj liberigos. Sed ili insistis per grandaj krioj, postulante krucumi lin. Kaj iliaj krioj superfortis. Kaj Pilato donis juĝon, ke plenumiĝu ilia postulo. Kaj li liberigis tiun, kiu pro ribelado kaj mortigo estis ĵetita en malliberejon, kaj kiun ili postulis; sed Jesuon li transdonis al ilia volo. Kaj kiam ili forkondukis lin, ili kaptis Simonon, Kirenanon, venantan de la kamparo, kaj metis sur lin la krucon, por porti ĝin post Jesuo. Kaj sekvis lin granda amaso de la popolo, kaj de virinoj, kiuj ĝemis kaj lamentis pro li. Sed Jesuo, turninte sin al ili, diris: Filinoj de Jerusalem, ne ploru pro mi, sed ploru pro vi kaj pro viaj infanoj. Ĉar jen venas tagoj, kiam oni diros: Feliĉaj estas la senfruktaj, kaj la ventroj ne naskintaj, kaj la mamoj ne nutrintaj. Tiam oni komencos diri al la montoj: Falu sur nin; kaj al la montetoj: Kovru nin. Ĉar se oni tiel agas en la suka ligno, kiel oni agos en la seka? Kaj estis kondukataj kun li ankaŭ aliaj du, krimuloj, por esti mortigitaj. Kaj kiam ili alvenis al la loko nomata Kranio, tie ili krucumis lin, kaj la krimulojn, unu dekstre kaj unu maldekstre. Kaj Jesuo diris: Patro, pardonu ilin; ĉar ili ne scias, kion ili faras. Kaj dividante inter si liajn vestojn, ili ĵetis lotojn. Kaj la popolo staris, rigardanta. Kaj la regantoj ankaŭ mokis lin, dirante: Aliajn li savis: li savu sin mem, se ĉi tiu estas la Kristo de Dio, la elektito. Kaj ŝercis pri li ankaŭ la soldatoj, venante al li kaj proponante al li vinagron, kaj dirante: Se vi estas la Reĝo de la Judoj, savu vin. Kaj estis ankaŭ surskribo super li: ĈI TIU ESTAS LA REĜO DE LA JUDOJ. Kaj unu el la pendigitaj krimuloj insultis lin, dirante: Ĉu vi ne estas la Kristo? savu vin kaj nin. Sed la alia responde admonis lin, dirante: Ĉu vi eĉ ne timas Dion? ĉar vi estas en la sama kondamno. Kaj ni ja juste, ĉar ni ricevas rekompencon, merititan pro niaj faroj; sed ĉi tiu faris nenion malbonan. Kaj li diris: Jesuo, memoru min, kiam vi venos en vian regnon. Kaj li diris al li: Vere mi diras al vi: Hodiaŭ vi estos kun mi en Paradizo. Kaj jam estis ĉirkaŭ la sesa horo, kaj fariĝis mallumo sur la tuta lando ĝis la naŭa, ĉar la sunlumo mankis; kaj la kurteno de la sanktejo disŝiriĝis en la mezo. Kaj kriinte per laŭta voĉo, Jesuo diris: Patro, en Viajn manojn mi transdonas mian spiriton; kaj tion dirinte, li ellasis for la spiriton. Kaj kiam la centestro vidis la okazantaĵon, li gloris Dion, dirante: Ĉi tiu estis ja justulo. Kaj ĉiuj homamasoj, kiuj kunvenis al ĉi tiu spektaklo, kiam ili vidis la okazintaĵojn, reiris, frapante al si la bruston. Kaj ĉiuj liaj konantoj, kaj la virinoj, kiuj sekvis lin el Galileo, staris malproksime, vidante tion. Kaj jen viro nomata Jozef, kiu estis konsilanto, viro bona kaj justa (li ne konsentis al ilia intenco kaj faro), el Arimateo, urbo de la Judoj, kiu atendis la regnon de Dio, irinte al Pilato, petis la korpon de Jesuo. Kaj li deprenis ĝin kaj envolvis ĝin en tolaĵo, kaj metis lin en tombo, elhakita el ŝtono, kie neniu antaŭe kuŝis. Kaj estis la tago de la Preparado, kaj la sabato eklumis. Kaj la virinoj, kiuj venis kun li el Galileo, sekvis, kaj vidis la tombon, kaj kiamaniere la korpo estis metita. Kaj ili reiris, kaj preparis aromaĵojn kaj ŝmiraĵojn. Kaj sabate ili ripozis laŭ la ordono.
14.4. Joh 12,1-11
Jesuo do ses tagojn antaŭ la Pasko venis al Betania, kie estis Lazaro, kiun Jesuo relevis el inter la mortintoj. Oni do pretigis por li tie vespermanĝon, kaj Marta servadis; sed Lazaro estis unu el tiuj, kiuj sidis kun li ĉe manĝo. Tiam Maria prenis funton da pura narda ŝmiraĵo tre multekosta, ŝmiris la piedojn de Jesuo, kaj viŝis liajn piedojn per siaj haroj; kaj la domo pleniĝis de la odoro de la ŝmiraĵo. Sed diris Judas Iskariota, unu el liaj disĉiploj, kiu estis lin perfidonta: Kial oni ne vendis ĉi tiun ŝmiraĵon por tricent denaroj kaj donis al malriĉuloj? Tion li diris, ne ĉar li zorgis pri la malriĉuloj; sed ĉar li estis ŝtelisto, kaj havis la monujon kaj forprenadis tion, kion oni metis en ĝin. Sed Jesuo diris: Lasu ŝin konservi ĝin por la tago de mia entombigo. Ĉar la malriĉulojn vi ĉiam havas kun vi, sed min vi ne ĉiam havas. La amaso de la Judoj do sciiĝis, ke li estas tie; kaj ili venis ne nur pro Jesuo, sed ankaŭ por vidi Lazaron, kiun li levis el la mortintoj. Sed la ĉefpastroj konsiliĝis, ke ili mortigu ankaŭ Lazaron; ĉar pro li multaj Judoj foriris, kaj kredis al Jesuo.
15.4. Joh 13,21-33.36-38
Dirinte tion, Jesuo maltrankviliĝis en spirito, kaj ateste parolis, dirante: Vere, vere, mi diras al vi, ke unu el vi min perfidos. Tiam la disĉiploj rigardis unu la alian, dubante pri kiu li parolas. Estis apud la sino de Jesuo unu el liaj disĉiploj, kiun Jesuo amis. Simon Petro do faris signon al li, ke li demandu, pri kiu li parolas. Tiu do, kliniĝante al la brusto de Jesuo, diris al li: Sinjoro, kiu ĝi estas? Jesuo respondis: Ĝi estas tiu, por kiu mi trempos la pecon kaj donos al li. Kaj trempinte la pecon, li donis ĝin al Judas Iskariota, filo de Simon. Kaj post la peco, tiam Satano eniris en lin. Jesuo do diris al li: Kion vi faras, tion faru senprokraste. Sed neniu el la kunmanĝantoj sciis, kial li diris al li tion. Iuj pensis, ĉar Judas havis la monujon, ke Jesuo diris al li: Aĉetu tion, kion ni bezonas por la festo; aŭ ke li donu ion al la malriĉuloj. Li do, ricevinte la pecon, tuj eliris; kaj estis nokto. Kiam li eliris, Jesuo diris: Nun la Filo de homo estas glorata, kaj Dio estas glorata en li; kaj Dio gloros lin en Si mem, kaj tuj Li gloros lin. Infanoj, ankoraŭ mallongan tempon mi estas kun vi. Vi min serĉos; kaj kiel mi diris al la Judoj: Kien mi iras, tien vi ne povas veni, tiel ankaŭ al vi mi nun diras. Novan ordonon mi donas al vi, ke vi amu unu alian; kiel mi amis vin, tiel vi ankaŭ amu unu alian. Per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi havos amon unu al alia. Simon Petro diris al li: Sinjoro, kien vi iras? Jesuo respondis: Kien mi iras, vi ne povas min sekvi nun, sed poste vi min sekvos. Petro diris al li: Sinjoro, kial mi ne povas vin sekvi nun? mi demetos por vi mian vivon. Jesuo respondis al li: Ĉu vi demetos por mi vian vivon? Vere, vere, mi diras al vi: La koko ne krios, antaŭ ol vi min malkonfesos tri fojojn.
16.4. Mat 26,14-25
Tiam unu el la dek du, nomata Judas Iskariota, iris al la ĉefpastroj, kaj diris: Kion vi volas doni al mi, se mi lin transdonos al vi? Kaj ili pesis por li tridek arĝentajn monerojn. Kaj de tiam li serĉis okazon, por transdoni lin. Kaj en la unua tago de macoj la disĉiploj venis al Jesuo, dirante: Kie vi volas, ke ni pretigu por vi, por manĝi la Paskon? Kaj li diris: Iru en la urbon al trovotulo, kaj diru al li: La Majstro diras: Mia tempo estas proksima; mi faros la Paskon ĉe vi, kun miaj disĉiploj. Kaj la disĉiploj faris, kiel Jesuo ordonis al ili, kaj ili pretigis la Paskon. Kaj kiam vesperiĝis, li sidis ĉe manĝo kun la dek du disĉiploj; kaj dum ili manĝis, li diris: Vere mi diras al vi, ke unu el vi perfidos min. Kaj ili tre malĝojis, kaj ĉiu komencis diri al li: Sinjoro, ĉu eble mi? Kaj li respondis kaj diris: Tiu, kiu trempis kun mi la manon en la pladon, perfidos min. La Filo de homo iros, kiel estas skribite pri li; sed ve al tiu viro, de kiu la Filo de homo estos perfidita! se tiu homo ne estus naskita, estus bone por li. Kaj Judas, kiu estis lin perfidonta, responde diris: Ĉu eble mi, Rabeno? Li diris al li: Vi diris.
17.4. Joh 13,1-15
Kaj antaŭ la Paska festo Jesuo, sciante, ke lia horo venis, por ke li transiru el ĉi tiu mondo al la Patro, aminte siajn proprulojn, kiuj estis en la mondo, amis ilin ĝis la fino. Kaj dum la vespermanĝo, kiam la diablo jam metis en la koron de Judas Iskariota, filo de Simon, la intencon perfidi lin, Jesuo, sciante, ke la Patro donis ĉion en liajn manojn, kaj ke li venis de Dio kaj iras al Dio, leviĝis de la vespermanĝo kaj demetis siajn vestojn; kaj li prenis viŝtukon, kaj sin zonis. Poste li verŝis akvon en la pelvon, kaj komencis lavi la piedojn de la disĉiploj kaj viŝi ilin per la tuko, per kiu li estis zonita. Tiam li venis al Simon Petro. Ĉi tiu diris al li: Sinjoro, ĉu vi lavas al mi la piedojn? Jesuo respondis kaj diris al li: Kion mi faras, vi nun ne scias, sed poste vi komprenos. Petro diris al li: Vi ja neniam lavos miajn piedojn. Respondis al li Jesuo: Se mi ne lavas vin, vi ne partoprenas kun mi. Simon Petro diris al li: Sinjoro, ne nur miajn piedojn, sed ankaŭ la manojn kaj la kapon. Jesuo diris al li: Kiu sin jam banis, tiu bezonas nur, ke oni lavu la piedojn, kaj li estas tuta pura; kaj vi estas puraj, tamen ne ĉiuj. 11 Ĉar li konis tiun, kiu perfidos lin; tial li diris: Vi ne ĉiuj estas puraj. Kiam do li jam lavis iliajn piedojn kaj surmetis siajn vestojn kaj denove sidiĝis, li diris al ili: Ĉu vi scias, kion mi faris al vi? Vi nomas min Majstro kaj Sinjoro; kaj prave vi diras, ĉar tia mi estas. Se do mi, la Sinjoro kaj la Majstro, lavis viajn piedojn, vi ankaŭ devas inter vi lavi la piedojn. Ĉar mi donis al vi ekzemplon, por ke vi ankaŭ faru tion, kion mi faris al vi.
18.4. Joh 18,1–19,42
Parolinte tiujn vortojn, Jesuo foriris kun siaj disĉiploj trans la torenton Kidron, kie estis ĝardeno, en kiun li eniris kune kun siaj disĉiploj. Kaj Judas, lia perfidanto, konis la lokon; ĉar Jesuo ofte venis tien kun siaj disĉiploj. Judas do, ricevinte la kohorton kaj oficistojn, senditajn de la ĉefpastroj kaj Fariseoj, venis tien kun lanternoj kaj torĉoj kaj bataliloj. Jesuo do, sciante ĉion, kio venos al li, paŝis antaŭen, kaj diris al ili: Kiun vi serĉas? Ili respondis al li: Jesuon Nazaretan. Jesuo respondis: Mi estas tiu. Kaj Judas, lia perfidanto, staris kun ili. Kiam do li diris al ili: Mi estas tiu, ili malantaŭen ekpaŝis kaj falis sur la teron. Tiam denove li demandis ilin: Kiun vi serĉas? Ili diris: Jesuon Nazaretan. Jesuo respondis: Mi ĵus diris al vi, ke mi estas tiu; se do vi min serĉas, lasu ĉi tiujn foriri; por ke plenumiĝu la vorto, kiun li diris: El tiuj, kiujn Vi donis al mi, mi perdis neniun. Simon Petro do, havante glavon, eltiris ĝin, kaj frapis sklavon de la ĉefpastro kaj detranĉis lian dekstran orelon. La nomo de la sklavo estis Malĥo. Jesuo do diris al Petro: Metu la glavon en ĝian ingon; la kalikon, kiun la Patro donis al mi, ĉu mi ne trinkos? La kohorto kaj la milestro kaj la oficistoj de la Judoj kaptis do Jesuon kaj ligis lin, kaj kondukis lin unue al Anas; ĉar ĉi tiu estis bopatro de Kajafas, kiu estis ĉefpastro en tiu jaro. Kajafas estis tiu, kiu donis konsilon al la Judoj, ke estos bone, ke unu homo mortu por la popolo. Kaj Simon Petro sekvis Jesuon, kaj ankaŭ alia disĉiplo. Ĉi tiu disĉiplo estis konata de la ĉefpastro, kaj eniris kun Jesuo en la korton de la ĉefpastro; sed Petro staris ekstere apud la pordo. Kaj la alia disĉiplo, kiu estis konata de la ĉefpastro, eliris kaj parolis kun la pordistino, kaj enirigis Petron. La sklavino pordistino diris al Petro: Ĉu vi ne estas ankaŭ el la disĉiploj de tiu homo? Li diris: Mi ne estas. La sklavoj kaj la oficistoj, farinte karban fajron (ĉar estis malvarme), staris kaj sin varmigis; Petro ankaŭ estis kun ili, starante kaj sin varmigante. La ĉefpastro demandis Jesuon pri liaj disĉiploj kaj pri lia instruado. Jesuo respondis al li: Mi parolis malkaŝe al la mondo; mi ĉiam instruis en la sinagogoj kaj en la templo, kie ĉiuj Judoj kunvenas; kaj sekrete mi nenion parolis. Kial vi min demandas? demandu tiujn, kiuj aŭdis, kion mi parolis al ili; ili ja scias, kion mi diris. Kaj kiam li parolis tion, unu el la apude starantaj oficistoj per la manplato frapis Jesuon, dirante: Ĉu tiel vi respondas al la ĉefpastro? Respondis Jesuo al li: Se mi malbone parolis, atestu pri la malbono; sed se bone, kial vi min frapas? Anas sendis lin ligitan al la ĉefpastro Kajafas. Simon Petro staris kaj sin varmigis. Oni do diris al li: Ĉu vi estas unu el liaj disĉiploj? Li neis, dirante: Mi ne estas. Unu el la sklavoj de la ĉefpastro, estante parenco de tiu, kies orelon Petro detranĉis, diris: Ĉu mi ne vidis vin kun li en la ĝardeno? Petro do denove neis; kaj tuj la koko ekkriis. Kaj oni kondukis Jesuon de Kajafas en la palacon; estis frumatene; kaj ili ne eniris en la palacon, por ke ili ne malpuriĝu, sed povu manĝi la Paskon. Pilato do eliris al ili, kaj diris: Kian akuzon vi prezentas kontraŭ ĉi tiu viro? Ili respondis kaj diris al li: Se li ne estus malbonfaranto, ni ne transdonus lin al vi. Pilato do diris al ili: Vi mem prenu lin, kaj juĝu lin laŭ via leĝo. La Judoj diris al li: Ne estas permesate al ni mortigi homon; por ke plenumiĝu la vorto de Jesuo, kiun li parolis, montrante, per kia morto li mortos. Pilato do reeniris en la palacon, kaj alvokis Jesuon, kaj diris al li: Ĉu vi estas la Reĝo de la Judoj? Jesuo respondis: Ĉu vi tion diras de vi mem, aŭ ĉu aliaj diris ĝin al vi pri mi? Pilato respondis: Ĉu mi estas Judo? Via propra nacio kaj la ĉefpastroj transdonis vin al mi; kion vi faris? Jesuo respondis: Mia regno ne estas el ĉi tiu mondo; se mia regno estus el ĉi tiu mondo, miaj servantoj bataladus, por ke mi ne transdoniĝu al la Judoj; sed nun mia regno ne estas el ĉi tie. Pilato demandis lin: Ĉu vi do estas reĝo? Jesuo respondis: Vi diras, ke mi estas reĝo. Por tio mi naskiĝis kaj venis en la mondon, ke mi atestu pri la vero. Ĉiu, kiu estas el la vero, aŭskultas mian voĉon. Pilato diris al li: Kio estas la vero? Kaj dirinte tion, li eliris denove al la Judoj, kaj diris al ili: Mi trovas en li nenian kulpon. Sed estas ĉe vi kutime, ke mi liberigu al vi unu dum la Pasko: ĉu vi do volas, ke mi liberigu al vi la Reĝon de la Judoj? Kaj ili kriis denove, dirante: Ne ĉi tiun, sed Barabason. Barabas estis rabisto.
Tiam do Pilato prenis Jesuon kaj lin skurĝigis. Kaj la soldatoj plektis kronon el dornoj kaj metis ĝin sur lian kapon, kaj vestis lin per purpura mantelo; kaj venis al li, kaj diris: Saluton, Reĝo de la Judoj! kaj ili frapis lin per la manplatoj. Pilato do denove eliris, kaj diris al ili: Jen mi elkondukas lin al vi, por ke vi sciu, ke mi trovas en li nenian kulpon. Jesuo do eliris, portante la dornan kronon kaj la purpuran mantelon. Pilato diris al ili: Jen la homo! Kiam do la ĉefpastroj kaj oficistoj lin vidis, ili kriis: Krucumu, krucumu lin. Pilato diris al ili: Mem prenu lin kaj krucumu lin, ĉar mi trovas en li nenian kulpon. La Judoj respondis al li: Ni havas leĝon, kaj laŭ tiu leĝo li devas morti tial, ke li pretendis esti Filo de Dio. Kiam do Pilato aŭdis tiun diron, li des pli timis; kaj reenirinte en la palacon, li diris al Jesuo: De kie vi estas? Sed Jesuo nenion respondis. Tiam diris Pilato al li: Ĉu vi ne parolas al mi? ĉu vi ne scias, ke mi havas povon krucumi vin, kaj povon liberigi vin? Jesuo respondis: Vi havus nenian povon kontraŭ mi, se ĝi ne estus donita al vi de supre; tial tiu, kiu transdonis min al vi, havas la pli grandan pekon. Ĉe tio Pilato penis liberigi lin; sed la Judoj kriis, dirante: Se vi liberigos tiun, vi ne estas amiko de Cezaro; ĉiu, kiu pretendas esti reĝo, parolas kontraŭ Cezaro. Kiam do Pilato aŭdis tiun vorton, li elkondukis Jesuon, kaj sidiĝis sur tribunala seĝo en loko nomata La Pavimo, sed en la Hebrea lingvo Gabata. Estis la Preparado de la Pasko, ĉirkaŭ la sesa horo. Kaj li diris al la Judoj: Jen via Reĝo! Ili kriegis: Forigu, forigu, krucumu lin. Pilato diris al ili: Ĉu mi krucumu vian Reĝon? La ĉefpastroj respondis: Ni ne havas reĝon krom Cezaro. Tiam do li transdonis lin al ili, por esti krucumita. Kaj ili prenis Jesuon; kaj li eliris, portante sian krucon, al la loko nomata Loko de Kranio, kiu estas en la Hebrea lingvo Golgota; tie ili krucumis lin, kaj kun li du aliajn, ĉiuflanke po unu, kaj Jesuon meze. Kaj Pilato ankaŭ skribis titolon, kaj surmetis ĝin sur la krucon. Kaj estis skribite: JESUO NAZARETA, LA REĜO DE LA JUDOJ. Tiun titolon multaj el la Judoj legis; ĉar la loko, kie Jesuo estis krucumita, estis proksime de la urbo; kaj ĝi estis skribita Hebree kaj Latine kaj Greke. Tiam la ĉefpastroj de la Judoj diris al Pilato: Ne skribu: La Reĝo de la Judoj; sed, ke li diris: Mi estas Reĝo de la Judoj. Respondis Pilato: Kion mi skribis, tion mi skribis. Kaj la soldatoj, kiam ili krucumis Jesuon, prenis liajn vestojn, kaj dividis ilin en kvar partojn, po unu parto por ĉiu soldato; kaj la tunikon; sed la tuniko estis senkudra, desupre teksita tra la tuto. Ili do diris unu al alia: Ni ne disŝiru ĝin, sed lotu pri ĝi, kies ĝi estos; por ke plenumiĝu la Skribo, kiu diras: Ili dividis miajn vestojn inter si, Pri mia tuniko ili lotis. Tion la soldatoj faris. Sed apud la kruco de Jesuo staris lia patrino, kaj la fratino de lia patrino, Maria, la edzino de Klopas, kaj Maria Magdalena. Jesuo, rigardante sian patrinon, kaj la apudstarantan disĉiplon, kiun li amis, diris al sia patrino: Virino, jen via filo! Tiam li diris al la disĉiplo: Jen via patrino! Kaj de post tiu horo la disĉiplo akceptis ŝin en sian domon. Jesuo, sciante, ke ĉio jam finiĝis, por ke plenumiĝu la Skribo, diris: Mi soifas. Kuŝis tie vazo plena de vinagro; oni do metis spongon, plenigitan per la vinagro, sur hisopon, kaj levis ĝin al lia buŝo. Kiam do Jesuo ricevis la vinagron, li diris: Estas finite; kaj, klininte sian kapon, li ellasis for la spiriton. La Judoj, ĉar estis la Preparado, por ke la korpoj ne restadu sur la krucoj dum la sabato (ĉar la tago de tiu sabato estis granda tago), petis Pilaton, ke oni rompu iliajn krurojn, kaj forportu ilin. Tiam la soldatoj venis, kaj rompis la krurojn de la unua kaj de la alia krucumita kun li; sed kiam ili venis al Jesuo, kaj vidis, ke li jam mortis, ili ne rompis liajn krurojn; 34 tamen unu el la soldatoj per lanco pikis lian flankon, kaj tuj elvenis sango kaj akvo. Kaj la vidinto atestis, kaj vera estas lia atesto; kaj li scias, ke li diras la veron, ke vi ankaŭ kredu. Ĉar tio okazis, por ke plenumiĝu la Skribo: Osto en li ne estos rompita. Kaj ankoraŭ alia Skribo diras: Ili rigardos tiun, kiun ili trapikis. Post tio, Jozef el Arimateo, kiu estis disĉiplo de Jesuo, sed sekrete pro timo antaŭ la Judoj, petis Pilaton, ke li povu forpreni la korpon de Jesuo; kaj Pilato permesis. Li do venis kaj forprenis lian korpon. Venis ankaŭ Nikodemo (tiu, kiu unue venis al Jesuo nokte), portanta miksaĵon de mirho kaj aloo, ĉirkaŭ cent funtoj. Ili do prenis la korpon de Jesuo, kaj ĉirkaŭvindis ĝin per tolaĵoj kun aromaĵoj, laŭ la kutimo de la Judoj por entombigo. Kaj estis ĝardeno en la loko, kie li estis krucumita, kaj en la ĝardeno nova tombo, en kiun ankoraŭ neniu estis metita. Tien do, pro la Preparado de la Judoj (ĉar la tombo estis proksima) ili enmetis Jesuon.
19.4. Luk 24,1-12
Kaj Jesuo, elirinte, ekforiris de la templo; kaj liaj disĉiploj venis al li, por montri al li la konstruaĵojn de la templo. Sed li responde diris al ili: Ĉu vi ne vidas ĉion tion? vere mi diras al vi: Ne estos lasita ĉi tie ŝtono sur ŝtono, kiu ne estos deĵetita. Kaj dum ili sidis sur la monto Olivarba, la disĉiploj venis aparte al li, dirante: Diru al ni, kiam tio estos? Kaj kio estas la signo de via alesto kaj de la maturiĝo de la mondaĝo? Kaj Jesuo, respondante, diris al ili: Gardu vin, ke neniu vin forlogu. Ĉar multaj venos en mia nomo, dirante: Mi estas la Kristo; kaj ili forlogos multajn. Kaj vi aŭdos pri militoj kaj famoj de militoj. Zorgu, ke vi ne maltrankviliĝu; ĉar tio devas okazi; sed ankoraŭ ne estas la fino. Ĉar leviĝos nacio kontraŭ nacion, kaj regno kontraŭ regnon; kaj estos malsatoj kaj tertremoj en diversaj lokoj. Sed ĉio tio estas komenco de suferoj. Tiam oni transdonos vin al afliktado, kaj mortigos vin; kaj vi estos malamataj de ĉiuj nacioj pro mia nomo. Tiam multaj ofendiĝos, kaj perfidos unu la alian, kaj malamos unu la alian. Kaj multaj falsaj profetoj leviĝos, kaj forlogos multajn. Kaj pro la multobligo de maljusteco, la amo de la plimulto malvarmiĝos.
20.4. Joh 20,1-9
La unuan tagon de la semajno Maria Magdalena venis frue, dum estis ankoraŭ mallume, al la tombo, kaj vidis la ŝtonon prenita for de la tombo. Ŝi do kuris kaj venis al Simon Petro kaj al tiu alia disĉiplo, kiun Jesuo amis, kaj ŝi diris al ili: Oni forprenis el la tombo la Sinjoron, kaj ni ne scias, kien oni lin metis. Eliris do Petro kaj la alia disĉiplo, kaj iris al la tombo. Kaj ambaŭ ekkuris kune; kaj la alia disĉiplo kuris antaŭen pli rapide ol Petro, kaj unua alvenis al la tombo; kaj kliniĝinte, li enrigardis, kaj vidis la tolaĵojn kuŝantajn; tamen li ne eniris. Kaj poste venis Simon Petro, sekvante lin, kaj eniris en la tombon; kaj li vidis la tolaĵojn kuŝantajn, kaj la viŝtukon, kiu estis sur lia kapo, ne kuŝantan kun la tolaĵoj, sed kunvolvitan en aparta loko. Tiam eniris do la alia disĉiplo, kiu unua alvenis al la tombo, kaj li vidis kaj kredis. Ĉar ili ankoraŭ ne komprenis la Skribon, ke li devas releviĝi el la mortintoj.
21.4. Mat 28,8-15
Kaj ili rapide foriris de la tombo kun timo kaj granda ĝojo, kaj kuris, por sciigi al liaj disĉiploj. Kaj jen Jesuo renkontis ilin, dirante: Saluton. Kaj alveninte, ili ekprenis liajn piedojn kaj adorkliniĝis al li. Tiam Jesuo diris al ili: Ne timu; iru, diru al miaj fratoj, ke ili foriru en Galileon, kaj tie ili min vidos. Kaj dum ili iris, iuj el la gardistoj venis en la urbon, kaj rakontis al la ĉefpastroj ĉiujn okazintaĵojn. Kaj kunveninte kun la pliaĝuloj, ili konsiliĝis kune, kaj ili donis al la soldatoj multe da mono, dirante: Diru: Liaj disĉiploj venis nokte, kaj forŝtelis lin, dum ni dormis. Kaj se la provincestro tion aŭdos, ni konvinkos lin, kaj liberigos vin de ĉia zorgo. Kaj ili prenis la monon, kaj faris, kiel ili estis instruitaj; kaj tiu diro disvastiĝis inter la Judoj ĝis hodiaŭ.
22.4. Joh 20,11-18
Sed Maria staris ekstere apud la tombo, plorante; kaj dum ŝi ploris, ŝi kliniĝis, kaj enrigardis en la tombon; kaj ŝi vidis du anĝelojn en blankaj vestoj, sidantajn, unu ĉe la kaploko kaj unu ĉe la piedloko, kie la korpo de Jesuo antaŭe kuŝis. Kaj ili diris al ŝi: Virino, kial vi ploras? Ŝi respondis: Ĉar oni forprenis mian Sinjoron, kaj mi ne scias, kien oni lin metis. Dirinte tion, ŝi sin turnis malantaŭen, kaj vidis Jesuon staranta, kaj ne sciis, ke ĝi estas Jesuo. Jesuo diris al ŝi: Virino, kial vi ploras? kiun vi serĉas? Ŝi, supozante, ke li estas la ĝardenisto, diris al li: Sinjoro, se vi forportis lin, sciigu min, kien vi metis lin, kaj mi lin forprenos. Jesuo diris al ŝi: Maria. Ŝi sin turnis, kaj diris al li Hebrelingve: Raboni; tio estas Majstro. Jesuo diris al ŝi: Ne tuŝu min; ĉar mi ankoraŭ ne supreniris al la Patro; sed iru al miaj fratoj, kaj diru al ili: Mi supreniras al mia Patro kaj via Patro, kaj al mia Dio kaj via Dio. Maria Magdalena venis al la disĉiploj, sciigante: Mi vidis la Sinjoron; kaj ke li tion diris al ŝi.
23.4. Luk 24,13-35
Kaj jen du el ili iris en tiu sama tago al vilaĝo nomata Emaus, kiu estas malproksime de Jerusalem sesdek stadiojn. Kaj ili interparolis inter si pri ĉio tio, kio okazis. Kaj dum ili interparolis kaj diskutis inter si, Jesuo mem alproksimiĝis kaj iris kun ili. Sed iliaj okuloj estis malhelpataj tiel, ke ili lin ne rekonis. Kaj li diris al ili: Kiaj vortoj estas tiuj, kiujn vi interŝanĝas, dum vi iras? Kaj ili haltis, kun malgaja mieno. Kaj unu el ili, nomata Kleopas, responde diris al li: Ĉu nur vi sola loĝas en Jerusalem, kaj ne scias tion, kio tie okazis en ĉi tiuj tagoj? Kaj li diris al ili: Kion? Kaj ili diris al li: Pri Jesuo, la Nazaretano, kiu estis profeto potenca age kaj parole antaŭ Dio kaj la tuta popolo; kaj kiel la ĉefpastroj kaj niaj regantoj transdonis lin por kondamno al morto, kaj lin krucumis. Sed ni esperis, ke li estas tiu, kiu elaĉetos Izraelon. Kaj plie, krom ĉio tio, hodiaŭ estas jam la tria tago, de kiam tio okazis. Ankaŭ mirigis nin iuj virinoj el inter ni, kiuj estis frumatene apud la tombo, kaj ne trovinte lian korpon, revenis, dirante, ke ili ankaŭ vidis vizion de anĝeloj, kiuj diris, ke li vivas. Kaj iuj el nia kunularo iris al la tombo, kaj trovis tiel, kiel diris la virinoj; sed lin ili ne vidis. Kaj li diris al ili: Ho malsaĝuloj kaj kore malviglaj por kredi ĉion, kion la profetoj antaŭparolis! Ĉu la Kristo ne devis suferi ĉion tion, kaj eniri en sian gloron? Kaj komencante de Moseo kaj de ĉiuj profetoj, li klarigis al ili el ĉiuj Skriboj la dirojn pri li mem. Kaj ili alproksimiĝis al la vilaĝo, kien ili iris, kaj li ŝajnigis al ili, kvazaŭ li pluen iros. Kaj ili retenis lin, dirante: Restu ĉe ni, ĉar estas preskaŭ vespere, kaj la tago jam malkreskas. Kaj li eniris, por resti ĉe ili. Kaj dum li sidis kun ili ĉe manĝo, li prenis panon, kaj ĝin benis kaj dispecigis kaj donis al ili. Kaj iliaj okuloj malfermiĝis, kaj ili rekonis lin, kaj li fariĝis nevidebla por ili. Kaj ili diris unu al alia: Ĉu nia koro ne brulis en ni, dum li parolis kun ni sur la vojo, dum li klarigis al ni la Skribojn? Kaj leviĝinte en tiu sama horo, ili reiris al Jerusalem, kaj trovis la dek unu kunvenintaj, kun siaj kunuloj, kaj dirantaj: La Sinjoro vere leviĝis, kaj aperis al Simon. Kaj ili rakontis tion, kio okazis sur la vojo, kaj kiamaniere li rekoniĝis al ili en la dispecigo de pano.
24.4. Luk 24,35-48
Kaj ili rakontis tion, kio okazis sur la vojo, kaj kiamaniere li rekoniĝis al ili en la dispecigo de pano. Kaj dum ili priparolis tion, li mem staris meze de ili, kaj diris al ili: Paco al vi. Sed terurite kaj timigite, ili supozis, ke ili vidas spiriton. Kaj li diris al ili: Kial vi maltrankviliĝas? kaj kial diskutoj leviĝas en viaj koroj? Vidu miajn manojn kaj miajn piedojn, ke ĝi estas mi mem; palpu min kaj vidu; ĉar spirito ne havas karnon kaj ostojn, kiel vi vidas min havanta. Kaj tion dirinte, li montris al ili siajn manojn kaj siajn piedojn. Kaj dum ili ankoraŭ ne kredis pro ĝojo, kaj miris, li demandis ilin: Ĉu vi havas ian manĝaĵon ĉi tie? Kaj ili donis al li pecon de rostita fiŝo. Kaj li prenis, kaj manĝis antaŭ ili. Kaj li diris al ili: Jen estas miaj vortoj, kiujn mi parolis al vi, kiam mi ankoraŭ estis ĉe vi, ke devas plenumiĝi ĉio, kio estas skribita pri mi en la leĝo de Moseo kaj en la profetoj kaj en la psalmoj. Tiam li malfermis ilian menson, por ke ili komprenu la Skribojn; kaj li diris al ili: Tiel estas skribite, ke la Kristo devas suferi, kaj leviĝi el la mortintoj la trian tagon; kaj ke pento kaj pardonado de pekoj estu predikataj en lia nomo al ĉiuj nacioj, komencante ĉe Jerusalem. Vi estas atestantoj pri tio.
25.4. Joh 21,1-14
Post tio Jesuo denove sin montris al la disĉiploj apud la maro de Tiberias; kaj li montris sin jene. Estis kune Simon Petro, kaj Tomaso, nomata Didimo, kaj Natanael el Kana Galilea, kaj la filoj de Zebedeo, kaj aliaj du el liaj disĉiploj. Simon Petro diris al ili: Mi iras, por fiŝkapti. Ili diris al li: Ni ankaŭ iras kun vi. Ili do eliris, kaj iris sur la ŝipon; kaj tiun nokton ili nenion kaptis. Sed ĉe la tagiĝo Jesuo staris sur la marbordo; tamen la disĉiploj ne sciis, ke ĝi estas Jesuo. Tiam Jesuo diris al ili: Infanoj, ĉu vi havas ian manĝaĵon? Ili respondis al li: Ne. Kaj li diris al ili: Ĵetu la reton ĉe la dekstra flanko de la ŝipo, kaj vi trovos. Ili do ĝin elĵetis; kaj pro la multeco de la fiŝoj ili ne plu povis ĝin treni. Tiu disĉiplo, kiun Jesuo amis, diris al Petro: Ĝi estas la Sinjoro. Kiam do Simon Petro aŭdis, ke ĝi estas la Sinjoro, li alzonis al si sian kitelon (ĉar li estis nuda) kaj ĵetis sin en la maron. Sed la aliaj disĉiploj venis en la ŝipeto (ĉar ili estis ne malproksime de la tero, sed nur ĉirkaŭ ducent ulnoj), trenante la reton plenan de fiŝoj. Kaj kiam ili eliris sur la teron, ili vidis fajron karban aranĝitan tie, kaj fiŝon kuŝantan sur ĝi, kaj panon. Jesuo diris al ili: Alportu el la fiŝoj, kiujn vi ĵus kaptis. Simon Petro iris sur la ŝipon, kaj tiris la reton al la tero, plenan de grandaj fiŝoj, cent kvindek tri; kaj kvankam estis tiel multaj, tamen la reto ne disŝiriĝis. Jesuo diris al ili: Venu, matenmanĝu. Kaj neniu el la disĉiploj kuraĝis lin demandi: Kiu vi estas? sciante, ke ĝi estas la Sinjoro. Jesuo venis kaj prenis la panon kaj donis al ili, kaj tiel same la fiŝon. Tiu estas jam la tria fojo, kiam aperis Jesuo al siaj disĉiploj, post sia releviĝo el la mortintoj.
26.4. Mar 16,9-15
Sed leviĝinte frue en la unua tago de la semajno, li aperis unue al Maria Magdalena, el kiu li elpelis sep demonojn. Ŝi iris, kaj sciigis ĝin al la homoj, kiuj estis kun li, dum ili malĝojis kaj ploris. Kaj aŭdinte, ke li vivas kaj estas vidita de ŝi, ili ne kredis. Kaj post tio li aperis sub alia formo al du el ili, dum ili piediris en la kamparon. Kaj foririnte, ili sciigis al la aliaj, kaj ankaŭ ili ne kredis. Poste li aperis al la dek unu, dum ili sidis ĉe manĝo, kaj riproĉis ilian nekredemon kaj korobstinon, ĉar ili ne kredis tiujn, kiuj vidis lin leviĝintan. Kaj li diris al ili: Iru en la tutan mondon, kaj prediku la evangelion al ĉiu kreitaĵo.
27.4. Joh 20,19-31
Kiam do estis vespero en tiu sama tago, la unua de la semajno, kaj kiam estis fermitaj la pordoj, kie la disĉiploj estis, pro timo antaŭ la Judoj, Jesuo venis kaj staris meze de ili, kaj diris al ili: Paco al vi. Kaj dirinte tion, li montris al ili siajn manojn kaj sian flankon. La disĉiploj do ĝojis, vidante la Sinjoron. Jesuo denove diris al ili: Paco al vi; kiel la Patro sendis min, tiel ankaŭ mi vin sendas. Kaj dirinte tion, li elspiris sur ilin, kaj diris: Ricevu la Sanktan Spiriton: kies pekojn vi pardonos, al tiuj ili estas pardonitaj; kies vi retenos, ili estas retenitaj. Sed Tomaso, unu el la dek du, nomata Didimo, ne ĉeestis kun ili, kiam Jesuo venis. La aliaj disĉiploj do diris al li: Ni vidis la Sinjoron. Sed li diris al ili: Se mi ne vidos en liaj manoj la truon de la najloj, kaj se mi ne metos mian fingron en la lokon de la najloj, kaj ne metos mian manon en lian flankon, mi tute ne kredos. Kaj post ok tagoj la disĉiploj denove estis interne, kaj Tomaso kun ili. Kaj Jesuo venis, kiam la pordoj estis fermitaj, kaj staris en la mezo, kaj diris: Paco al vi. Tiam li diris al Tomaso: Etendu ĉi tien vian fingron kaj vidu miajn manojn; kaj etendu vian manon kaj enmetu ĝin en mian flankon; kaj ne estu nekredema, sed estu kredanta. Tomaso respondis al li kaj diris: Mia Sinjoro kaj mia Dio. Jesuo diris al li: Ĉar vi vidis min, vi kredas; feliĉaj estas tiuj, kiuj ne vidis, kaj tamen kredas. Jesuo faris antaŭ la disĉiploj multajn aliajn signojn, kiuj ne estas skribitaj en ĉi tiu libro; sed ĉi tiuj estas skribitaj, por ke vi kredu, ke Jesuo estas la Kristo, la Filo de Dio, kaj ke kredante, vi havu vivon en lia nomo.
28.4. Joh 3,1-8
Estis viro el la Fariseoj, nomata Nikodemo, ĉefo inter la Judoj; tiu venis al li nokte, kaj diris al li: Rabeno, ni scias, ke vi estas instruisto, veninta de Dio; ĉar neniu povas fari tiujn signojn, kiujn vi faras, se Dio ne estas kun li. Jesuo respondis kaj diris al li: Vere, vere, mi diras al vi: Se homo ne estas denove naskita, li ne povas vidi la regnon de Dio. Nikodemo diris al li: Kiel povas homo naskiĝi, kiam li estas maljuna? ĉu li povas eniri denove en la ventron de sia patrino kaj naskiĝi? Jesuo respondis: Vere, vere, mi diras al vi: Se homo ne estas naskita el akvo kaj la Spirito, li ne povas eniri en la regnon de Dio. Tio, kio naskiĝas el la karno, estas karno; kaj tio, kio naskiĝas de la Spirito, estas spirito. Ne miru, ke mi diris al vi: Vi devas esti denove naskitaj. La vento blovas, kie ĝi volas, kaj ĝian voĉon vi aŭdas, sed vi ne scias, de kie ĝi venas kaj kien ĝi iras; tia estas ĉiu, kiu estas naskita de la Spirito.
29.4. Mat 11,25-30
En tiu tempo Jesuo ekparolis kaj diris: Mi Vin gloras, ho Patro, Sinjoro de la ĉielo kaj la tero, ke tion Vi kaŝis for de saĝuloj kaj prudentuloj, kaj malkaŝis al infanoj; jes, Patro, ĉar tiel estis bone antaŭ Vi. Ĉio estas transdonita al mi de mia Patro, kaj neniu konas la Filon krom la Patro, nek iu konas la Patron krom la Filo, kaj tiu, al kiu la Filo volas malkaŝi Lin. Venu al mi ĉiuj, kiuj estas laborantaj kaj ŝarĝitaj, kaj mi vin ripozigos. Metu sur vin mian jugon, kaj lernu ĉe mi, ĉar mi estas milda kaj korhumila; kaj vi trovos ripozon por viaj animoj. Ĉar mia jugo estas facila, kaj mia ŝarĝo estas malpeza.
30.4. Joh 3,16-21
Ĉar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke ĉiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon. Ĉar Dio sendis Sian Filon en la mondon, ne por juĝi la mondon, sed por ke la mondo per li estu savita. Kiu fidas al li, tiu ne estas juĝata; sed la nekredanto jam estas juĝita, ĉar li ne fidas al la nomo de la solenaskita Filo de Dio. Kaj jen estas la juĝo: ke la lumo venis en la mondon, kaj la homoj amis la mallumon pli ol la lumon, ĉar iliaj faroj estis malbonaj. Ĉar ĉiu, kiu faradas malbonon, malamas la lumon, kaj ne venas al la lumo, por ke liaj faroj ne estu malaprobitaj. Sed tiu, kiu faras la veron, venas al la lumo, por ke liaj faroj estu montrataj, ke ili estas faritaj en Dio.