Hejmo Spirita vivo preĝoj PREĜOJ FEBRUARO

PREĜOJ FEBRUARO

1.2. BEATA LUIGI VARIARA

Ho Sinjoro, kiu en Beata Luigi Variara
donacis al ni mirindan ekzemplon
de sindediĉo al la suferantoj
kaj de silenta submetiĝo al via volo,
donacu ankaŭ al ni amindecon en la servado,
kuraĝon en la prefero al la plej bezonantaj
kaj fortecon en la venko de la malfacilaĵoj.
Pro lia propeto donacu al ni la gracon,
kiun ni fidoplene petas de Vi.
Per Kristo nia Sinjoro. Amen.

2.2. PREĜO AL MARIA ĉe la prezento de Jesuo al la Templo

Ho Maria, hodiaŭ vi humile supreniris al la Templo, 
portante vian dian Filon,
kaj Lin oferis al la Patro
por la savo de la tuta homaro.
Hodiaŭ la Sankta Spirito malkaŝis al mondo
ke Kristo estas la gloro de Izraelo kaj la lumo de la nacioj.
Ni preĝas al vi, ho sankta Virgulino, prezentu ankaŭ nin,
kiuj ankaŭ estas viaj filoj, al la Sinjoro,
kaj faru ke, renovigitaj en la spirito, 
ni povu iradi en la lumo de Kristo 
ĝis ni renkontos Lin glorplena en la eterna vivo. Amen.

3.2. SANKTA BLAZIO

Ho Glorplena Sankta Blazio, kiu, per mallonga preĝo, 
redonis la perfektan sanon al infano kiu pro fiŝosto trairinta la gorĝon estis eligonta la lastan spiron, 
havigu al ni ĉiuj la gracon sperti la efikecon de via patronado en ĉiuj gorĝaj malsanoj, 
sed des pli ke ni humiligu, per la praktikata kredo de la ordonoj de la Sankta Eklezio, 
la tiom danĝeran frandemon, 
Kaj ĉiam utiligu nian langon por defendi la verojn de la fido tiom
kontraŭbatalatajn kaj misfamigatajn en niaj tagoj. Amen.

4.2. SANKTA JOZEFO EL LEONESSA

Sinjoro, ni dankas Vin pro la donaco farita al la Eklezio de la sankteco de Jozefo el Leonessa. En li vi naskigis ĉiujn apartajn virtojn de kristano: la ardan amon al Vi, la heroan karitaton al la gefratoj, la anĝelan purecon, la senlacan apostoladon, la serĉadon de paco. Vi lin donacis al ni por ke ni povu imiti lin, kaj korfavoris al li per gracoj por ke ni povu trovi helpon: tion ni petas de Vi, ho Sinjoro. Hodiaŭ pli ol iam ajn ni bezonas amon, preĝon, pentofaron, pacon; ni bezonas konsolon en la doloro, helpon en la necesoj. Konsentu al ni viaj gefiloj tion, kion Vi mem deziras: tion ni petas de Vi, fidante je la meritoj kaj je la propeto de sankta Jozefo el Leonessa. Amen.

5.2. SANKTA AGATA

Ho glorplena sankta Agata, kiu por ne perfidi la fidon ĵuritan al Jesuo malavare spitis ĉiujn proponojn de guberniestro Kvinciano kiam li volis edziĝi al vi, kaj kuraĝe deklaris ke vi volas trasuferi ĉiajn turmentojn anstataŭ malkonfesi vian fidon, faru ke la intereso kaj la homtimo ne konduku nin al malobservo de niaj sanktaj intencoj. Vi kiu scipovis konservi vin senmakula meze de plej danĝeraj kaj perfortemaj tentoj, havigu al ni de la Sinjoro la gracon ĉiam kuraĝe rezisti al la atakoj de la diablo, kaj faru ke ni ĉiam gloru nin esti sekvantoj de la Krucumito, pretaj trasuferi ankaŭ la morton prefere ol minimume ofendi Lin. Amen.

6.2. PREĜO AL LA MARTIROJ

Ho Dio, forto de la martiroj, kiu vokis al la eterna gloro sanktan Paŭlon Miki kaj liajn kunulojn per la martirigo de la kruco, konsentu ankaŭ al ni pro ilia propeto atesti dumvive kaj en morto la fidon de nia Bapto. Per nia Sinjoro. Amen.

8.2. PREĜO POR AKIRI GRACOJN

Ho Dio, Patro de mizerikordo,
kiu donacis al ni Jozefinon Bakhita kiel universalan fratinon,
evangelian modelon de simpla fido kaj de agema karitato,
donacu ankaŭ al ni la volon kredi kaj ami
laŭ la Evamghelio, kaj elaŭdu la preĝojn
de ĉiuj kiuj alvokas ŝian propeton.
Per Kristo nia Sinjoro. Amen.

9.2. BEATA EUSEBIA PALOMINO 

Ho Dio,
kiu modlis la koron de Beata Eusebia, virgulino,
laŭ la paska mistero de via Filo,
ĝis la fordono de la vivo,
konsentu al ni,
plifortigitaj de ŝia ekzemplo de humilo kaj gajo,
konstante kreski en via amo
kaj en la servado al la malriĉuloj.
Per nia Sinjoro. Amen.

10.2. SANKTA SKOLASTIKA

Sankta Skolastika, memoru pri la arbo sub kies branĉojn rifuĝis via vivo. La benediktana klostro vokas al vi ne nur kiel la fratino, sed ankaŭ kiel la filino de ĝia elstara Patriarko. El la alto de la ĉieloj kontemplu la restaĵojn de la arbo, iam tiel fortika kja fekunda, je kies ombro la nacioj de Okcidento ripozis dum longaj jarcentoj. En ĉiuj partoj la la detrua hakilo de malpieco amuziĝis trafi: branĉoj kaj radikoj. Ĉie estas ruinoj, kiuj kovras la grundon de tuta Eŭropo. Malgraŭ tio, ni scias ke ĝi devos revivi kaj ekburĝos je novaj branĉoj, ĉar la Sinjoro volis ligi la sorton de ĉi tiu malnova arbo kun la samaj destinoj de la Eklezio. Preĝu, por ke revivu en ĝi la unua limfo, protektu per patrinaj zorgoj la tenerajn gemojn kiujn ĝi produktas; defendu ilin kontraŭ la
ŝtormoj, benu ilin kaj igu ilin indaj je la konfido, kiun en ĝin metas la Eklezio. Amen.

10.2. BEATA ALOJZIJE STEPINAC, martiro

Sinjoro, Dio nia,
Vi al la beata Alojzije Stepinac donis gracon forte kredi Jesuon Kriston kaj pretecon suferi por Li ĝis lia martira morto.
Helpu al ni sekvi lian ekzemplon kaj lian instruon por ke ni amu Kriston same kiel li amis Lin kaj ke ni servu al la Eklezio kiel li servis al Ĝi eĉ oferante sian propran vivon por Ĝi.

Lia viva kredo je Jesuo Kristo kaj senĉesa amo al la Eklezio plifortigu nin dum la vivbataloj sur la vojo al eterna savo. Laŭ lia porparolo, donu al ni gracon. Kun Kristo Sinjoro nia. Amen.

11.2. SANKTA PIO LA 12-a

Obeemaj al la invito de via patrina voĉo, ho Senmakula Virgulino de Lurdo, ni alkuras ĉe viajn piedojn apud la groto, kie Vi degnis aperi por indiki al la pekuloj la vojon de preĝo kaj de pentofaro kaj por disdoni al la suferantoj la gracojn kaj la mirindaĵojn de via suverena boneco.

Ho helega Vizio de Paradizo, forigu el la mensoj la mallumegon de la eraro per la lumo de la kredo, levu la afliktitajn animojn per la ĉiela parfumo de la fido, revigligu la aridajn korojn per la dia ondo de karitato. Faru ke ni amu vian dolĉan Jesuon kaj servu al Li, tiel ke ni meritu la eternan feliĉon. Amen.

*

11.2. PREĜO AL NIA SINJORINO DE LURDO 

Ho Senmakula Virgulino, Patrino de Mizerikordo, sano de la malsanuloj, rifuĝejo de la pekuloj, konsolantino de la afliktitoj, Vi konas miajn bezonojn, miajn mizerojn; degnu turni al mi korfavoran rigardon por mia mildigo kaj konsolo.

Per la apero en la groto de Lurdo, Vi volis ke ĝi fariĝu provilegia loko, el kie disvastigi viajn gracojn, kaj jam multaj malfeliĉuloj trovis tie la rimedon por siaj spiritaj kaj korpaj malsanoj.

Ankaŭ mi venas fidoplene preĝpeti viajn patrinajn korfavorojn; elaŭdu, ho milda Patrino, mian humilan preĝon, kaj, plenigite de viaj bonfaroj, mi strebos imiti viajn virtojn, por partopreni iam en via gloro en Paradizo. Amen.

14.2. SANKTA VALENTENO

En mia koro, Sinjoro, ekbrulis la amo al kreitaĵo, kiun Vi konas kaj amas.
Faru, ke mi ne malŝparu ĉi tiun riĉaĵon, kiun Vi metis en mian koron.
Instruu al mi, ke amo estas donaco, kaj povas miksiĝi kun nenia egoismo,
ke amo estas pura kaj povas kunesti kun nenia malnoblaĵo,
ke amo estas fekunda kaj devas, jam ekde hodiaŭ, produkti novan vivmanieron en mi
kaj en tiu, kiu elektis min.
Mi preĝas al Vi, Sinjoro, por tiu kiu atendas min kaj pensas je mi, por tiu kiu metis en
min sian tutan konfidon, por tiu kiu iradas apud mi, igu nin indaj unu de la alia.
Kaj pro propeto de Sankta Valenteno faru ke ekde nun niaj animoj regu niajn korpojn
kaj regnu en la amo. Amen.

*

PREĜO AL SANKTA VALENTENO 

Ho glorplena martiro Sankta Valenteno, 
kiu pro via propeto liberigis viajn devotulojn
el la pesto kaj aliaj teruraj malsanoj,
liberigu nin, ni vin preĝpetas, el la terura
pesto de la animo, tio estas el la mortopeko. Amen.

*

PREĜO AL SANKTA VALENTENO 

Glorplena Sankta Valenteno, el la brilegoj de la gloro kie vi estas beata en Dio, turnu kompatema la rigardon al viaj devotuloj, kiuj fidante je la propeta potenco kiun vi ĝuas en la Ĉielo pro viaj sanktaj faroj, alvokas vian sanktan patronecon.

Benu niajn familiojn, niajn kampojn kaj industriojn, fortenante de ni la punojn, kiujn bedaŭrinde ni meritis per niaj pekoj.

Sed precipe subtenu kaj plivalorigu en ni tiun Fidon, sen kiu estas neeble saviĝi, kaj pri kiu vi estis apostolo kaj nevenkita martiro.

Protektu, ho granda Sanktulo, la Eklezion de Jesuo en la mortigaj luktoj, kiuj tiel multe suferigas ĝin en ĉi tiuj malfeliĉegaj tempoj, kaj faru ke ĉiam pli kresku la aro de la sanktaj kaj bravaj levidoj, kiuj, formitaj je via spirito, iradu laŭ viaj lumoplenaj spuroj, por gloro de Dio, por honoro de la Eklezio, por savo de niaj animoj. Amen.

15.2. SANKTA KLAŬDIO DE LA COLOMBIERE

Ho fidela servanto kaj perfekta amiko de mia Sinjoro Jesuo Kristo,
instruu al mi la vojon de konfido;
instruu al mi la perfektan forgeson pri mi mem,
rezigni pri la serĉado de mi en tio kion mi faras,
por ke mi povu kontempli en ĉio la amon de Dio,
starigi mian hejmon en la Sankta Koro de mia Dia Sinjoro.

Instruu al mi servi al Li per ĉio kio mi estas,
senkondiĉe, samkiel vi,
tiel ke ĉio en mi kaj pere de mi
kontribuu al lia gloro kaj al la bono de miaj gefratoj,
per lia graco kaj laŭ lia plano. Amen.

16.2. BEATA JOZEFO ALLAMANO

Ho Patro, fonto de ĉiu bono,
supreniru al Vi nia himno de laŭdo pro la donacoj kiujn Vi konsentis
al Beata Jozefo Allamano.

Sacerdoto de la nova interligo, li estis en via Eklezio
disdonanto de konsolo,
gvidanto saĝa kaj prudenta de la animoj en la serĉado de via volo.

Zorgema pri la alveno de via regno, li fariĝis patro kaj gvidanto
de familioj konsekritaj al la Misio,
por ke kun Maria, unua misiistino de la Evangelio,
ili anoncu en ĉiu mondoparto Kriston Savanton. 

Konsentu al ni, Sinjoro, imiti liajn ekzemplojn,
kaj kunlabori al la agado de Elaĉeto,
por ke ĉiuj homoj havu plenecon de vivo.

Per Kristo nia Sinjoro. Amen.

17.2. PREĜO AL LA SEP SANKTAJ FONDINTOJ

Al vi ni venas, niaj Prapatroj, kiel filoj, disĉiploj, amikoj, por lerni de Vi, vivantaj bildoj de Kristo, kiel oni amu Dion super ĉio kaj oni elspezu la vivon por la fratoj; kiel pardono venku la ofendon kaj per bono oni repagu la malbonon; kiel al la bezonanto oni etendu la manon, de la afliktito oni mildigu la penon, la koro malfermiĝu al la amiko; kiel kune oni rekonstruu la domon, kaj en la patra hejmo oni vivu, kun unu sola koro kaj unu sola animo. Nin akompanu, niaj Prapatroj, via ekzemplo pri frata kunuleco kaj de servado al sankta Maria, kaj nin subtenu via propeto kaj la patrina protekto de Nia Sinjorino, hodiaŭ kaj en ĉiu tempo de nia vivo. Amen.

18.2. PREĜO POR AKIRI DE LA SINJORO LA EŬKARISTIAN SPIRITON

Sinjoro,
Patro de boneco kaj de mizerikordo,
kiu altiris sanktan Gertrudan Comensoli
al via Filo,
ĉeestanta en la Eŭkaristia sakramento,
kaj ŝin volis Fondintino
de la Sakramentaj Fratinoj de Bergamo,
igu nin partoprenantaj
en ŝia arda fido
kaj en ŝia agema karitato,
por ke, travivante en la Eklezio
nian vokiĝon kaj nian mision,
ni fariĝu veraj adorantoj
de Kristo Sinjoro,
al ni donacita en la eŭkaristia mistero,
kaj ni povu esti ĝojaj atestantoj
pri lia paska mistero.
Per Kristo mem nia Sinjoro. Amen.

19.2. SANKTA KONRADO CONFALONIERI (Patrono de la Diocezo de Noto – Sicilio)

Sankta Konrado ermito
nia amata kaj sankta protektanto,
beata Konrado, la ermito de Noto,
feste ni krias la vi el la tuta koro
“gardu kaj protektu mian vivon”.
Estas multaj la penoj, la malfacilaĵoj
en nia ĉiutaga vojo,
mi lernos de via ekzemplo la humilecon
se ĉiutage mi vin sentas pli proksima.
En la mallumo de la multaj amaraĵoj
estu vi nia luma stelo,
en la tempoj de la doloro kaj en la malcertecoj
ne manku al ni via sindona zorgemo.
Miaj preĝoj ne estos senfruktaj
se mi malŝpare metas min je via servado
por ke al la malriĉuloj vi ankoraŭ donacu la panon
kaj al la afliktitoj vi ĉiam estu korfavora.
Veraj devotuloj ni multnombre alkuras al vi
por ĝui vian fidelan amon.
Justecon saĝon pacon ni petas de vi
sankta Konrado nia granda protektanto. Amen.

20.2. SANKTAJ FRANCISKO KAJ HIACINTA MARTO

Nia Sinjorino de Fatimo, 
vi kiu elektis Franciskon kaj Hiacintan,
du malriĉajn kaj simplajn paŝtistetojn,
por anonci al la mondo 
la dezirojn de via Senmakula Koro,
helpu nin akcepti vian mesaĝon de konvertiĝo,
por ke liberigite de la peko
ni povu travivi novan vivon.
Sanktaj Francisko kaj Hiacinta, 
vi kiu estis kapablaj
je intensa preĝo,
faru ke la momento 
de la ĉiutaga preĝo
fariĝu por ni la koro
de ĉiu nia tago.
Vi kiuj, kvankam infanoj,
estis kapablaj oferi grandajn rezignojn
donace al la Virgulino Maria 
por la savo de la pekuloj,
helpu nin ne malŝpari
la etajn ĉiutagajn krucojn,
sed igi ilin ofero multvalora kaj plaĉa al Dio
por la savo de la mondo.
Nia Sinjorino de Fatimo, 
per la propeto de la Sanktaj Paŝtistetoj 
Francisko kaj Hiacinta,
viglu super ĉiuj infanoj de la mondo,
precipe tiuj plej malriĉaj kaj forlasitaj.
Faru ke ankaŭ ili povu trovi, 
en via Koro senmakula kaj patrina,
rifuĝon kaj protekton.
Sanktaj Francisko kaj Hiacinta,
Paŝtistetoj de Fatimo, 
preĝu por ni! Amen.

21.2. MARIA DE SANKTA PETRO DAMIANI

Brilega stelo,
Vin laŭdas ĉiu jarcento;
el Vi, je la sunsubiro de la mondo,
naskiĝis la suno de justeco.
Faru ke la koro
estu forŝirita el la mallumego,
faru ke ĝi ĝuu la veran lumon,
por ke per siaj novaj meritoj,
ĝi prilumu la nokton de la malnova vivo.
Faru ke pere de Vi
ni estu purigataj el la malvirtoj
kaj malligataj el la ĉenoj de la kulpo,
kaj la menso, liberigita el la dolorigaj dornoj,
produktu burĝonojn de virto.
Ni preĝpetas Vin, ho tre kompatema Patrino,
pri tiu sama kompato kaj mizerikordo;
ni kiuj surtere ĝojas
en la solena celebrado de viaj laŭdoj,
ni Vin petegas meriti
havi en la ĉielo
la helpon de via propeto!
Kaj samkiel pere de Vi la Filo de Dio
degnis malsupreniri meze de ni,
tiel ankaŭ ni, pere de Vi,
povu ĝisatingi
la kunulecon kun Li! Amen.

22.2. KATEDRO DE SANKTA PETRO LA APOSTOLO

Konsentu, ho Dio ĉiopova, ke tra la renversiĝoj de la mondo
ne perturbiĝu la Eklezio, kiun vi fondis sur la roko
per la kredatesto de Petro la Apostolo. Amen.

23.2. BEATA PATRINO JOZEFINA VANNINI

Dio, Patro de mizerikordo, kiu pere de Beata Patrino Jozefina Vannini, Fondintino de la Filinoj de Sankta Kamilo, daŭre plenumas mirindaĵojn de amo al la malsanuloj kaj al la suferantoj, kreskigu en ni la spiriton de karitato kaj konsentu al ni la gracon…, kiun pro ŝia propeto ni arde petas de Vi, por ke via mizerikorda boneco estu ĉiam pli konata, amata kaj glorata. Per Kristo nia Sinjoro. Amen.

24.2. BEATA ALFONSO MARIA FUSCO

Sanktega Triunuo
Ni laŭdas Vin
pro la donaco al la Eklezio kaj al la mondo
de Beata Alfonso Maria Fusco.
Ni benas Vin
pro la evangelia spirito
kun kiu li agadis
je laŭdo de via gloro
kaj je avantaĝo de la gefratoj.
Ni dankas Vin
ĉar Vi lin donacis al ni
kiel propetanton kaj modelon.
Lia ekzemplo gvidu nin konstrui
mondon de justeco kaj de paco.
Lia preĝo havigu al ni
la gracon kiun ni tiom deziras…
Amen.

25.2. SANKTA LUIZO VERSIGLIA

Sankta Patro, 
al Vi ni adresas nian dankeman preĝon pro la donaco de Sankta Luizo Versiglia.
En li, ni vidas luman ekzemplon de kristana vivo admirinda kaj imitinda.
Helpu nin ree laŭiiri liajn paŝojn sur la vojo de la radikaleco de la Evangelio.
En li, salezano kaj episkopo, ni vidas la trajtojn de la vizaĝo de la Bona Paŝtisto kiu
fordonas sian vivon por la ŝafoj.
Faru ke neniam manku, en nia kristana komunumo, multnombraj kaj sanktaj sacerdotoj
por la bono de via popolo.
En li, apostolo kaj martiro en Ĉinio, ni vidas la kuraĝan kaj fortan misiiston kiu anoncas
Kriston al la mondo. Konsentu al ni ĉiuj esti en la unua linio en la entuziasmiga sindevigo de la nova evangelizado.
Patro Ĉiopova, per la propeto de Sankta Luizo Versiglia, donacu al la Eklezio denovan elverŝon de Via Spirito, por ke ĉiu el ni povu sperti la ĝojon esti filo en Via Filo, Jesuo nia Sinjoro. Amen.

27.2. SANKTA GABRIELO DE LA AFLIKTULINO

Ho Dio, kiu laŭ mirinda amoplano vokis Sanktan Gabrielon de la Afliktulino travivi la misteron de la Kruco kune kun Maria, la patrino de Jesuo, gvidu nian spiriton al via krucumita Filo, por ke, partoprenante lian pasionon kaj morton, ni atingu la gloron de la resurekto. Per Kristo nia Sinjoro. Amen.

28.2. BEATA DANIELO BROTTIER  

Ho Dio, kiu plenigis la koron de Via servanto Danielo per Via spirito de karitato, kaj lin puŝis al mirinda agado por la mildigo de la homa mizero, por Via pligranda gloro kaj la savo de la animoj; ni preĝpetas Vin, konsentu ankaŭ al ni vivi en ĉi tiu agema kaj sindonema karitato por savi la animojn de niaj gefratoj. Kaj, se tio plaĉas al Vi, gloru surtere Vian servanton DANIELON, donante al ni pro lia propeto la gracon kiun ni petas (oni indiku la petatan gracon). Amen.