Hejmo Spirita vivo preĝoj PREĜOJ: JANUARO

PREĜOJ: JANUARO

1.1. SOLENO DE LA SANKTA DIPATRINO MARIA
Ho Dio, principo kaj fonto
de ĉiu beno,
ricevu el la manoj de Virgulino Maria,
kiun ni salutas Patrino de la Savanto,
la dankon kaj la plorpeton de ĉi tiu familio:
konsentu al ni la pardonon pro la pasinto,
la bonvolon por la nuntempo,
la providencon por la estonto,
aranĝu farojn kaj tagojn en via paco
kaj donacu al ni dum la tuta jaro vivon kaj sanon. Amen.

2.1. SANKTA BAZILO
Mistika kolono de la Sankta Eklezio, glora Sankta Bazilo
animita de viva fido kaj de arda fervoro,
vi ne nur forlasis la mondon por sanktigi vin mem,
sed estis inspirita de Dio skizi la regulojn de la evangelia perfekteco,
por konduki la homojn al la sankteco.
Per via saĝo vi defendis la dogmojn de la fido,
per via karitato vi klopodis mildigi ĉiun specon de mizero de la proksimulo.
La sciado igis vin famkonata ĉe la paganoj mem,
la kontemplado levis vin al la familiareco kun Dio,
kaj la pietato igis vin vivanta regulo de ĉiuj asketoj,
mirinda ekzemplero de la sanktaj pontifikoj,
kaj nevenkita modelo de forteco por ĉiuj ĉampionoj de Kristo.
Ho granda Sanktulo, preĝpetu por mi
la vivan fidon por agadi laŭ la Evangelio:
la disiĝon el la mondo por alceli la ĉielajn aferojn,
la perfektan karitaton por ami Dion super ĉio en mia proksimulo,
kaj speciale havigu al mi radion el via saĝo por direkti ĉiujn farojn al Dio,
nia fina celo, kaj tiel ĝisatingi iam la eternan feliĉon en la Ĉielo.
Amen.

PREĜO DE SANKTA GREGORO DE NAZIANCO
Ĉiuj estuloj omaĝas al vi, ho Dio,
tiuj kiuj parolas kaj tiuj kiuj ne parolas,
tiuj kiu pensas kaj tiuj kiuj ne pensas.
La deziro de la universo, la ĝemo de ĉiuj aĵoj,
supreniras al Vi.
Ĉio kio ekzistas, preĝas al Vi, kaj al Vi
levas silentan himnon ĉiu estulo,
kiu scipovas vidi interne de via kreitaro. Amen.

3.1. LITANIOJ AL LA SANKTEGA NOMO DE JESUO
Sinjoro, kompatu – Sinjoro, kompatu
Kristo, kompatu – Kristo, kompatu
Sinjoro, kompatu – Sinjoro, kompatu
Kristo, aŭskultu nin – Kristo, aŭskultu nin
Kristo, elaŭdu nin – Kristo, elaŭdu nin
Patro de l’ ĉielo, kiu estas Dio, kompatu nin
Filo, elaĉetanto de la mondo, kiu estas Dio, kompatu nin
Sankta Spirito, kiu estas Dio, kompatu nin
Sanktega Triunuo, kiu estas Dio, kompatu nin
Jesuo, Filo de la vivanta Dio, kompatu nin
Jesuo, brilego de la Patro, kompatu nin
Jesuo, vera eterna lumo, kompatu nin
Jesuo, Reĝo de gloro, kompatu nin
Jesuo, suno de justeco, kompatu nin
Jesuo, Filo de Virgulino Maria, kompatu nin
Jesuo, aminda, kompatu nin
Jesuo, admirinda, kompatu nin
Jesuo, Dio forta, kompatu nin
Jesuo, patro por ĉiam, kompatu nin
Jesuo, anĝelo de la granda konsilo, kompatu nin
Jesuo, potencega, kompatu nin
Jesuo, paciencega, kompatu nin
Jesuo, tre obeema, kompatu nin
Jesuo, milda kaj korhumila, kompatu nin
Jesuo, amanto de ĉasteco, kompatu nin
Jesuo, kiu tiom amas nin, kompatu nin
Jesuo, Dio de la paco, kompatu nin
Jesuo, aŭtoro de la vivo, kompatu nin
Jesuo, modelo de ĉiu virto, kompatu nin
Jesuo, plena de fervoro por la animoj, kompatu nin
Jesuo, kiu volas nian savon, kompatu nin
Jesuo, nia Dio, kompatu nin
Jesuo, nia rifuĝejo, kompatu nin
Jesuo, patro de la malriĉuloj, kompatu nin
Jesuo, trezoro de ĉiu kredanto, kompatu nin
Jesuo, bona paŝtisto, kompatu nin
Jesuo, vera lumo, kompatu nin
Jesuo, eterna saĝo, kompatu nin
Jesuo, senfina boneco, kompatu nin
Jesuo, nia vojo kaj nia vivo, kompatu nin
Jesuo, ĝojo de la anĝeloj, kompatu nin
Jesuo, reĝo de patriarkoj, kompatu nin
Jesuo, majstro de la apostoloj, kompatu nin
Jesuo, lumo de la evangeliistoj, kompatu nin
Jesuo, Vorto de vivo, kompatu nin
Jesuo, forto de la martiroj, kompatu nin
Jesuo, subteno de la konfesantoj, kompatu nin
Jesuo, pureco de la vurgulinoj, kompatu nin
Jesuo, krono de ĉiuj sanktuloj, kompatu nin
Estu indulgema, pardonu nin, Jesuo
Estu indulgema, aŭskultu nin, Jesuo
De ĉiu malbono, liberigu nin, Jesuo
De ĉiu peko, liberigu nin, Jesuo
De via kolero, liberigu nin, Jesuo
De la insidoj de la diablo, liberigu nin, Jesuo
De la malpura spirito, liberigu nin, Jesuo
De la eterna morto, liberigu nin, Jesuo
De la rezisto al viaj inspiroj, liberigu nin, Jesuo
De ĉiuj niaj pekoj, liberigu nin, Jesuo
Pro la mistero de via sankta enkarniĝo, liberigu nin, Jesuo
Pro via naskiĝo, liberigu nin, Jesuo
Pro via infaneco, liberigu nin, Jesuo
Pro via dia vivo, liberigu nin, Jesuo
Pro via laboro, liberigu nin, Jesuo
Pro viaj penoj, liberigu nin, Jesuo
Pro via agonio kaj pro via pasiono, liberigu nin, Jesuo
Pro via kruco kaj via forlasiteco, liberigu nin, Jesuo
Pro viaj suferoj, liberigu nin, Jesuo
Pro via morto kaj entombigo, liberigu nin, Jesuo
Pro via resurekto, liberigu nin, Jesuo
Pro via ĉieliro, liberigu nin, Jesuo
Ĉar Vi donis al ni vian sanktegan Eŭkaristion, liberigu nin, Jesuo
Pro viaj ĝojoj, liberigu nin, Jesuo
Pro via gloro, liberigu nin, Jesuo
Ŝafido de Dio, kiu forprenas la pekojn de l’ mondo,
pardonu nin, ho Sinjoro
Ŝafido de Dio, kiu forprenas la pekojn de l’ mondo,
elaŭdu nin, ho Sinjoro
Ŝafido de Dio, kiu forprenas la pekojn de l’ mondo,
kompatu nin
Ni preĝu:
Dio ĉiopova kaj eterna,
kiu volis nin savi en la Nomo de via Filo Jesuo,
ĉar en ĉi tiu Nomo estas metita nia savo,
faru, ke en ĉiu cirkonstanco ĝi estu por ni signo de venko.
Per Jesuo Kristo, nia Sinjoro. Amen.

4.1. BEATA ANĜELA DE FOLIGNO
(de Siro Silvestri – Episkopo de Foligno)
Ho glora Beata Anĝela, kiu, prilumita de la graco, en la spito kaj en la rezigno je ĉio,
kio estas pasema, kuris grandpaŝe laŭ la vojo de la Kruco al Dio “amo de la animo”, havigu al ni, ke ni povu ami la Sinjoron kiel vi amis Lin. Instruu al ni, ho Majstrino de la spirito, deigi nin el la nedaŭraj aĵoj de la tero, por posedi Dion, nian veran riĉaĵon. Amen.

5.1. BEATA MARIA REPETTO
Ho Beata Fratino Maria, kiu en la malriĉo, en la ĉasteco kaj en la obeemo atingis la
sanktecon, havigu al ni vivi, en la stato en kiun Dio nin metis, la samajn virtojn
anoncitajn kiel beatecojn en la Evangelio, kaj kiuj nin alkonformigas al Kristo kiel
verajn disĉiplojn. Vi, kiu tuj havigis helpon al tiuj, kiuj estis en dubo, en angoro kaj en
suferado, petu de la Sinjoro por ni la konstantan fidon, kiun vi posedis, kaj la filan
sinforlason en la brakojn de Dio la Patro. Amen.

6.1. PREĜO AL LA REĜOJ
Ho perfektegaj adorantoj de la novnaskita Mesio,
Sanktaj Reĝoj, veraj modeloj de la kristana kuraĝo,
kiujn neniel timigis la peza vojaĝo,
kaj kiuj senprokraste, je la signo de la stelo,
sekvis la diajn inspirojn,
havigu al ni ĉiuj la gracon ke laŭ via imito
ni ĉiam iru al Jesuo Kristo
kaj adoru lin kun viva fido kiam ni eniras lian domon,
kaj senĉese ni oferu al li la oron de la karitato,
la incenson de la preĝado, la mirhon de la pentofaro,
kaj neniam ni devojiĝu el la vojo de la sankteco,
kiun Jesuo tiel bone lernigis al ni per sia ekzemplo,
eĉ pli frue ol per sia instruo;
kaj faru, ho Sanktaj Reĝoj, ke ni povu meriti el la dia Elaĉetanto
liajn elstarajn benojn ĉi tie surtere
kaj poste la ekposedon de la eterna gloro. Amen.

7.1. SANKTA RAIMONDO DE PEÑAFORT
Ho Dio, Patro bona, per la ekzemplo kaj la instruo de Sankta Raimondo Vi instruas al
ni, ke perfekteco de la leĝo estas karitato, elverŝu sur nin vian Spiriton, por ke ni
progresu en la libero de la infanoj de Dio. Per Kristo nia Sinjoro. Amen.

8.1. BEATA TITUS ZEMAN
Ho Dio ĉiopova,
Vi vokis pastron Titus Zeman sekvi la karismon de sankta Johano Bosco.
Sub la protekto de Maria Helpantino
li fariĝis pastro kaj edukanto de la junularo.
Li vivis laŭ viaj ordonoj,
kaj ĉe la homoj li estis konata kaj estimata
pro la afabla karaktero kaj la preteco al ĉiuj.
Kiam la malamikoj de la Eklezio forigis la homajn rajtojn kaj la liberecon de fido,
pastro Titus ne senkuraĝiĝis kaj persistis sur la vojo de la vero.
Pro sia fideleco al la salezana vokiĝo
kaj pro sia sindona servado al la Eklezio li estis enkarcerigita kaj torturita.
Sentime li rezistis al la torturantoj, pro tio li estis humiligita kaj mokita.
Ĉion li suferis pro amo kaj kun amo.
Ni plorpetas Vin, ho Patro ĉiopova, gloru vian fidelan servanton,
por ke ni povu lin honori sur la altaroj de la Eklezio.
Tion ni petas de Vi per Jesuo Kristo, via Filo,
kaj per la propeto de Beata Virgulino Maria Helpantino de la kristanoj. Amen.

9.1. BEATA JULIA DELLA RENA DE CERTALDO
Ho Dio, kiu en beata Julia
donis al la laikaj fideluloj
luman ekzemplon de sekulara vivo
travivita laŭ la evangeliaj beatecoj,
konsentu al ni, per ŝia propeto,
utiligi la surterajn bonaĵojn
por serĉi Vin, ununuran veran bonaĵon.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo, kiu estas Dio,
kaj vivas kaj regnas kun Vi, en la unueco de la Sankta Spirito,
dum ĉiuj jarcentoj da jarcentoj. Amen.

10.1. BEATA ANNA DE LA ANĜELOJ MONTEAGUDO
Ho Dio, kiu igis beatan Anna apostolino kaj konsilantino de animoj pere de intensa vivo
de kontemplado: faru ke ankaŭ ni, longe parolinte kun Vi, povu poste paroli pri Vi al
niaj gefratoj. Per Kristo nia Sinjoro. Amen.

11.1. SANKTA LIBERATA, Virgulino kaj Martirino
Ho glorega Virgulino Sankta Liberata,
kiu de Dio, kune kun la nomo, plie ricevis
la donacon esti liberigantino de malbonoj kaj malsanoj,
al kiuj ni estas elmetitaj en ĉi tiu mizera vivo,
mi vin petas plej tutkore
min savi el ĉiu malsano
kaj danĝero kiu povas minaci min.
Sed ĉar malmulte, eĉ neniel utilus al mi
ricevi de vi la sanon de la korpo,
se mi estus malsana en la animo,
tial humile mi plorpetas vin
liberigi min de la peko,
kiu estas malsano de la spirito.
Fine, en la plej lasta momento de mia vivo,
dum la inferaj malamikoj strebos ĉiamaniere
por akiri venkon super mi
kaj min igi poreterne ilia sklavo,
vi asistu min, ho granda Sanktulino, liberigante min,
en tiu angoro, de la insidoj de la komuna malamiko,
por ke mi povu feliĉe transiri al la haveno
de la eterna savo. Amen.

18.1. BEATA TEREZA FASCE
Ho Dio, aŭtoro kaj fonto de ĉiu sankteco,
ni dankas Vin ĉar Vi volis altigi
Patrinon Terezan Fasce al la gloro de la Beatuloj.
Pro ŝia propeto donacu al ni Vian Spiriton
por ke Ĝi gvidu nin sur la vojo al sankteco;
revigligu nian Esperon,
faru ke nia tuta vivo estu orientita al Vi
por ke, formante unu nuran koron kaj unu nuran animon,
ni povu esti aŭtentikaj atestantoj pri Via resurekto.
Donacu al ni akcepti ĉiun provon kiun Vi permesos
kun simpleco kaj ĝojo imite al Beata M. Tereza kaj S. Rita
kiuj sanktigis sin postlasante al ni sian brilegan ekzemplon,
kaj, se tia esta Via volo, konsentu al ni la gracon
kiun ni fidoplene petegas
Patro nia, Saluton Maria kaj Gloro. Amen.

19.1. SANKTA PONCIANO DE SPOLETO
Al vi, juna Ponciano, fidela atestanto de Kristo, patrono de la urbo kaj de la diocezo, nia
admira laŭdo kaj nia preĝo: rigardu ĉi tiun popolon, kiu konfidas sin al via protekto;
instruu al ni sekvi Jesuon vojon, veron kaj vivon; propetu la pacon kaj la prosperon por
niaj familioj; protektu niajn gejunulojn, por ke, kiel vi, ili kresku fortaj kaj sindonaj sur
la vojo de la evangelio; gardu nin kontraŭ malbono de la animo kaj de la korpo; defendu
nin de la naturaj katastrofoj; havigu al ĉiuj la gracon kaj la benon de Dio. Amen.

20.1. PREĜO AL SANKTA SEBASTIANO de Sankta Tereza el Lisieŭ
Ho Sankta Sebastiano! Havigu al mi vian amon kaj vian bravecon por ke mi povu batali
kiel vi por la gloro de Dio!
Ho Glorplena Soldato de Kristo! Vi kiu por la honoro de la Dio de la armeoj venke
batalis kaj akiris la palmon kaj la kronon de Martirigo, aŭkultu mian sekreton: «Kiel la
anĝela Tarcizo mi portas la Sinjoron». Mi estas nur knabineto kaj tamen mi devas batali
ĉiutage por konservi la netakseblan trezoron kiu kaŝiĝas en mia animo… Ofte mi devas
ruĝigi per la sango de mia koro la batalkampon.
Ho Potenca Militisto! Estu mia protektanto, subtenu min per viaj venkaj brakoj kaj mi
ne timos la malamikajn potencojn. Per via helpo mi batalos ĝis la vespero de la vivo,
tiam vi prezentos min al Jeuo kaj el lia mano mi ricevos la palmon kiun per via helpo mi
kolektis! Amen.

21.1. SANKTA AGNESA
Ho admirinda Sankta Agnesa,
kian grandan jubilon vi spertis kiam je la fruega aĝo de dek tri jaroj,
kondamnita de Aspasio je bruligo,
vi vidis la flamojn dividiĝi ĉirkaŭ vi,
vin lasi nedifektita kaj sturmataki kontraŭe tiujn kiuj deziris vian morton!
Pro la granda spirita ĝojo kun kiu vi ricevis la finan baton,
stimulante vi mem la ekzekutiston enfiksi en la bruston
la glavon kiu devis plenumi vian foroferon,
havigu al ni ĉiuj la gracon elteni kun edifa sereneco ĉiujn persekutojn
kaj la krucojn per kiuj la Sinjoro volus nin elprovi
kaj kreski ĉiam pli en la amo al Dio
por sigeli per la morto de la justuloj
vivon de sinhumiligo kaj sinofero. Amen.

22.1. LAURA VICUÑA
Sinjoro nia Dio,
ni laŭdas Vin pro la favordonacoj kiun vi elverŝis
en la animon de la adoleskantino Laura Vicuña.
Gloru ĉi tiun Vian fidelan servantinon
kaj faru ke ŝia irado de kohera fido,
de kuraĝa pureco, de heroeco en la fila karitato
estu por la hodiaŭaj gejunuloj efika alvoko
al la sindevigo de kristana vivo.
Konsentu al ni la gracojn kiujn ni petas de Vi pro ŝia propeto
kaj donacu al la familioj la pacon kaj la unuecon,
frukton de la vera amo. Amen.

24.1. SANKTA FRANCISKO EL SALES
Glorplena Sankta Francisko el Sales,
via nomo portas la dolĉecon en la koron plej afliktitan;
viaj faroj gutigas la plej elektitan mielon de la pieco;
via vivo estis senĉesa forofero de perfekta amo,
plena de vera ŝato al la spiritaj aferoj
kaj de malavara sindono al la amema dia volo.
Instruu al mi la internan humilecon, la dolĉecon de la vizaĝo kaj la imitadon de ĉiuj
virtoj kiujn vi scipovis kopii el la Koroj de Jesuo kaj Maria. Amen.

25.1. KONVERTIĜO DE SANKTA PAŬLO LA APOSTOLO
Jesuo, sur la vojo al Damasko Vi aperis al Sankta Paŭlo
en brilega Lumo kaj Vi aŭdigis Vian Voĉon
kondukante al la konvertiĝo tiun, kiu pli frue persekutis Vin.
Samkiel Sankta Paŭlo, mi konfidas min hodiaŭ al la potenco de Via pardono,
lasante min preni per mano de Vi,
por ke mi povu eliri el la malfirma flusablo
de orgojlo kaj de peko,
de mensogo kaj de malgajo,
de egoismo kaj de ĉia malvera sekureco,
por koni kaj travivi la riĉecon de Via amo.
Maria Patrino de la Eklezio,
havigu al mi la donacon de la vera konvertiĝo
por ke kiel eble plej baldaŭ efektiviĝu la sopiro de Kristo
Ut unum sint (por ke ĉiuj estu unu)
Sankta Paŭlo, propetu por ni. Amen.

26.1. BEATO GABRIELE MARIA (GIOVANNI STEFANO) ALLEGRA
Patro sankta, Vi donacis al beata Gabrielo Vian Spiriton de saĝo, por ke li ĉerpu el la
Sankta Skribo vivan konon de Via Vorto fariĝinta karno, kaj lin vokis anonci Vian
Evangelion en la lingvo de la popoloj de Malproksima Oriento. Donacu ankaŭ al ni, pro
lia propeto, profundan amon al Via Vorto, por ke ni fariĝu anoncantoj kaj kredindaj
atestantoj de Via Kristo, por laŭdo de Via graco. Amen.

27.1. SANKTA ANGELA MERICI
Sankta Angela, propetu por ni ĉiuj kaj por niaj familioj vivan karitato, instruu al ni nin
lasi pleniĝi de la amo de Dio kaj ĝin donaci al ĉiuj gefratoj.
Sankta Angela, en via malforteco manifestiĝis la potenco de Dio: havigu al ni la
certecon ke ni povas bone plenumi la komencitajn farojn se ni neniam perdos la fidon
kaj la esperon.
Sankta Angela, per via animdispono al la agado de la Sankta Spirito, vi kontribuis al la
alveno de la Regno de Dio en la mondo kaj al la reformo de la Eklezio. La Sankta
Spirito trovu en ĉiu el ni ĉi tiun saman animdisponon labori kun sindonemo tie, kien la
Sinjoro volos lin sendi kanti lian gloron kaj helpi la gefratojn.
Sankta Angela, vi instruis al ni, ke ĉiu graco kiun ni petos de Dio estos al ni konsentita
se ni estos kunigitaj laŭkore. Kune kun vi ni petas de Li plikreskigi la unuecon inter ni,
kaj ni dankas Lin ĉar, per via propeto, Li elaŭdos nin.
Glorplena Sankta Angela Merici, benata nomo kiu sonas en ĉiuj partoj de la mondo, ni
laŭdas la Patron kaj la Spiriton pro via sankteco, kiu en Kristo prilumas nian vivon kaj
estas ĝojo por la tuta Eklezio. Amen.

28.1. SANKTA TOMASO EL AKVINO
Tre amema Sankta Tomaso, pro la granda donaco de karitato,
al vi havigita de Dio, danke al kiu ĉiu ajn,
petante vian helpon en serioza malfacilo jen spirita jen materia
ricevis senprokraste mildigon,
kompatu ankaŭ min kaj elaŭdu mian preĝon.
Mi do preĝpetas vin, el la profundo de mia koro,
ke vi havigu al mi de la Sanktega Triunuo
la gracon reformi miajn morojn
kaj plenumi la ordonojn de Ĝia sankta Leĝo,
por ke mi povu atingi la celon por kiu mi estis kreita.
Prezentu, mi petas, ĉiun mian deziron al la Sinjoro,
montru al Li miajn mizerojn,
havigu al mi la kontraŭrimedon por ili,
kaj asistu min per via potenca patronado
en ĉi tiu vivo kaj precipe en la horo de mia morto. Amen.

29.1. BEATA VILLANA DELLE BOTTI
Ho Dio, kiu vokis beatan Villana
de la vantaĵoj de la mondo al vivo de kontemplado,
konsentu, ke la rekono de niaj kulpoj
meritigu al ni vian pardonon.
Per Kristo nia Sinjoro. Amen.

30.1. BEATA BRONISLAO BONAVENTURA MARKIEWICZ
Ĉiopova eterna Dio,
kiu en la tempoj aparte malmolaj kaj kernaj
naskas homojn plenajn je apostola spirito,
kiuj, samkiel gvidantaj steloj,
montras al la nacioj la vojon kiu kondukas al pli bona estonteco,
faru, ni tion humile petas de Vi,
ke Via servanto Beata Sac. Bronislao Bonaventura Markiewicz
estu, kiel eble plej baldaŭ, rekonata Sanktulo de la Eklezio
kaj ricevu la honoradon pro ĉio kion li faris
por Via gloro kaj por savo de la animoj,
precipe de la orfoj kaj de la forlasitaj infanoj.
Sanktega Virgulino,
kies grandecon kiaj potencon, kiel Reĝino de Pollando,
Beata Bronislao diskonigis kun tiom da fervoro kaj da efiko,
apogu nian preĝon.
Patro nia, Saluton Maria kaj Gloro. Amen.

31.1. SANKTA DON JOHANO BOSCO
Preĝo al don bosco por la junularo
Sankta Johano Bosco, amiko kaj patro de la junularo, mi alvokas vian protekton sur ĉiujn gejunulojn de nia tempo kaj aparte (..sur miajn filojn, sur miajn nepojn, sur -nomo-)
Vi multe amis la gejunulojn kaj dediĉis al ili viajn tutajn energiojn kaj vian tempon, ilin gvidis sur la vojo de la bono, de la pureco kaj de la preĝado.
Mi petas, ke ankaŭ hodiaŭ el la ĉielo vi daŭrigu vian savan mision.
Faru ke ankaŭ niaj gejunuloj kresku sanaj kaj bonaj, rifuzu la okazojn de malbono, sindevigu per sia tuta entuziasmo en la kristana vivo por esti ĉiam veraj sekvantoj de Jesuo Kristo. Amen.

Preĝo de la gepatroj al don bosco
Ho glorplena Apostolo de la junularo, kiu, dum via vivo, havis por miloj da geknaboj la fortan amon de patro, la dolĉan tenerecon de patrino, nu! prenu sub vian valoran protekton miajn gefilojn. Ankaŭ al ilia orelo ripetu tiujn saĝajn konsilojn, tiujn inspiritajn vortojn kiuj transformis la korojn; persvadu ankaŭ miajn gefilojn ke antaŭ ĉio ajn ili devas serĉi la savon de la animo per la praktikado de la kristanaj virtoj.
Ho Sankta Johano Bosco, kun la koro plenega je mil maltrankviloj mi preĝas kaj vokas al Vi.
Vi scias kiom estas malfacila la edukado de la gefiloj, kiom terura estas la respondeco de ĉiu patro, de ĉiu patrino. Venu sukure al mi, helpu min eduki kristane en la tempo miajn gefilojn, por ilin vidi, per via protekto, savaj en la feliĉa eterneco.
Ho Sankta Johano Bosco, tenera Patro kaj Apostolo de la junularo, al Vi mi rekomendas miajn gefilojn. Samkiel Vi faris kun viaj geknaboj, ofte sonigu al ilia orelo sanktajn vortojn kaj pensojn pri eterna vivo; komprenigu al ili, ke ili estos feliĉaj en la vivo, kaj eĉ pli en mortomomento, se ili fidele observos la leĝon de Dio ekde la frua infaneco.
Ho kara Sankta Johano Bosco, neniam oni aŭdis ke iu patro aŭ iu patrino rekomendis al Vi siajn gefilojn, kaj Vi ne helpis ilin. Konsentu ankaŭ al miaj gefiloj vian ĉiaman protekton. Amen.