1.12. SANKTA CHARLES DE FOUCAULD
Patro mia, mi transdonas min en viajn manojn. Patro mia, mi konfidas min al vi; Patro mia, mi min fordonas al vi. Patro mia, faru el mi, kion vi volas. Kion ajn vi faros el mi, mi dankas vin. Dankon pro ĉio. Mi pretas al ĉio, akceptas ĉion, dankas vin pro ĉio. Kondiĉe, ke via volo plenumiĝu en mi, mia Dio. Kondiĉe, ke via volo plenumiĝu en ĉiuj kreitaĵoj, en ĉiuj viaj filoj, en ĉiuj, kiujn via koro amas. Mi ne deziras alion, mia Dio.
Mi transdonas mian spiriton en viajn manojn. Mi ĝin oferas al vi, mia Dio, kun la tuta amo de mia koro, ĉar mi amas vin, ĉar estas ama bezono min donaci, min transdoni senkondiĉe en viajn manojn. Mi konfidas min al viaj manoj kun senfina fido, ĉar vi estas mia Patro. Amen.
2.12. SANKTA BIBIANA (Viviana), martirino
Ho Bibiana, saĝega Virgulino, vi trapasis sen forfali la longan vigladon de ĉi tiu vivo; kaj oleo ne mankis al via lampo, kiam subite alvenis la Fianĉo.
Jen vi nun por la eterneco en la ejo de la eterna nupto, kie la Amato paŝtas sin inter la lilioj. El la loko de via ripozo, memoru pri tiuj, kiuj vivas ankoraŭ en la atendo de tiu sama Fianĉo, kies eternaj brakumoj estis al vi rezervitaj dum jarcentoj da jarcentoj.
Ni atendas la naskiĝon de la Savanto de la mondo, kiu devas marki la finon de la peko kaj la komencon de la justeco; ni atendas la venon de ĉi tiu Savanto en niajn animojn, por ke li vivigu kaj kunigu ilin al si per sia amo; ni fine atendas la Juĝiston de la vivantoj kaj de la mortintoj. Saĝa Virgulino, klinigu, per viaj teneraj preĝoj, ĉi tiun Savanton, ĉi tiun Fianĉon kaj ĉi tiun Juĝiston, por ke lia triobla vizito, laŭgrade plenumita en ni, estu la komenco kaj la elĉerpiĝo de tiu unuiĝo, al kiu ni ĉiuj devas aspiri. Preĝu ankaŭ, ho fidelega Virgulino, por la Eklezio de la tero, kiu vin naskis al la Eklezio de l’ ĉielo, kaj tiel pie gardas viajn restaĵojn. Havigu al ĝi la perfektan fidelecon, kiu igas ĝin ĉiam inda je Tiu, kiu estas ĝia samkiel via Fianĉo. Kaj tiel pliriĉigita de liaj plej mirindaj donacoj kaj plifortigita de liaj plej netuŝeblaj promesoj, tamen volas peti, kaj ankaŭ ni petas por ĝi, la gracojn, kiuj konduku ĝin al la glora celo, al kiu ĝi aspiras. Amen. (dom Prosper Guéranger)
3.12. SANKTA FRANCISKO DE KSAVERO
Ho ameginda kaj amatega Sankta Francisko de Ksavero, kun vi mi adoras kun respektego la dian Majeston. Mi ĝojas pro la specialegaj donacoj de graco per kiuj Dio vin favoris dum via surtera vivo kaj pro tiuj de gloro per kiuj Li vin riĉigis post la morto, kaj vigle mi dankas Lin. Mi vin petegas per la tuta amemo de mia koro peti por mi, per via efikega propeto, antaŭ ĉio la gracon vivi kaj morti sankte. Mi vin petegas krome akirigi por mi la gracon… Sed se tio, kion mi petas, ne estus laŭ la pligranda gloro de Dio kaj la pligranda bono de mia animo, mi vin petas preĝpeti la Sinjoron por ke li konsentu al mi tion, kio estas plej utila al ambaŭ aferoj.Amen.
*
Ho granda apostolo de Hindioj, Sankta Francisko de Ksavero, al kies mirinda fervoro por la savo de la animoj ŝajnis malvastaj la limoj de la tero: vi, kiu brulanta pro arda amo al Dio, estis devigata preĝi al la Sinjoro moderigi la fajron, kiu ŝuldis tiomajn fruktojn de apostolado al via totala disiĝo disde ĉiu surtera aĵo, kaj al la saĝa sinforlaso de vi mem en la manojn de la Providenco; ho, preĝpetu ankaŭ por mi tiujn virtojn,
kiuj en vi brilegis tiel eminente, kaj faru ankaŭ el mi, en la maniero kiun la Sinjoro volos, apostolon. Patronia, Saluton Maria, Gloro. Amen.
4.12. SANKTA BARBARA
Altestimata Virgulino kaj Martirino Sankta Barbara, nia Patronino kaj advokatino, elektita de niaj prapatroj por la gardado de ĉi tiu devota lando, ho! Bonvolu ŝati la respektegon kiun ni havas al vi, kaj la deziresprimojn kiujn ĉiujare ni proponas al vi.
Ni preĝas al vi akirigi al ni la persistadon en la bonfaroj, kaj viglan fidon, por ke kun firma espero ni povu aspiri al la Ĉielo por ĝui pri vi kune kun la anĝeloj kaj la Sanktuloj
en la brilego de la Eterna Karitato. Amen.
5.12. BEATA FILIPO RINALDI
Patro, fonto de ĉiu sankteco, mi dankas vin, ĉar vi vokis beatan Filipon Rinaldi aktualigi la karismon de Sankta Johano Bosco kaj iniciati plurajn karismajn realaĵojn en la Salezana Familio. Animite de la Sankta Spirito, mi petas vin glorigi ankaŭ ĉi tie surtere ĉi tiun vian fidelan servanton, kiu tiom vin amis kaj servis en la gefratoj, kaj bonvoli konsenti al mi, per lia propeto, la gracojn necesajn por realigi vian savan planon. Aparte mi preĝpetas vin… (oni eldiru) Tion mi petas de vi per Kristo, via Filo kaj nia Sinjoro. Amen.
06.12. SANKTA NIKOLAO, episkopo
Preĝo de la naviganto
Ho glora kaj sankta episkopo de Kristo, Nikolao, kiu jam de nememorebla tempo estas alkvokata kiel speciala protektanto de tiuj kiuj laboras aŭ vojaĝas sur la maro, turnu korfavora vian rigardon al mi. Propetu ĉe Dio por ke la maro sur kiu mi laboras ĉiam estu al mi amika, kaj miaj karuloj povu pensi pri mi sen timoj en fidoplena atendo.
Ne permesu, ke senkuraĝiĝo kaptu min en la momento de danĝero, sed mi ĉiam memoru, ke vi estas taŭga propetanto ĉe Dio kaj ne maltrafas ĉeesti flanke de tiu, kiu alvokas al vi. Mi firme kredas, ho glora sankta Nikolao, ke via interveno ĉe Dio ne restos neelaŭdita fare de tiu, kiu pacigis la ventojn kaj ĉesigis la ŝtormon, Jesuo Kristo, nia Sinjoro, kiu vivas kaj reĝas en jarcentoj da jarcentoj. Amen.
*
Preĝo de la studanto
Ho glora kaj sankta episkopo de Kristo, Nikolao, al kiu tiom multaj generacioj da lernantoj, studentoj kaj instruistoj turniĝis por havi helpon en la studado, turnu vian rigardon ankaŭ al mi. Vi, kiu je ilia naskiĝo estis alvokita kiel protektanto de la universitatoj, rigardu korfavora al mia strebo, kaj konsentu ke miaj studoj akiru la deziratajn fruktojn. Propetu, krome, ĉe la Sinjoro, kiu estas Lumo kaj Saĝo, por ke Li elverŝu sur min parton el sia lumo, kaj, min helpante pli bone kompreni min mem,
faru ke pere de studo kaj esploro mi pliprofundigu tiujn realaĵojn, kiuj estas videbla spuro en la mondo de la espero de la kreanta Patro, de la elaĉetanta Filo kaj de la Sankta Spirito kiu donacas vivon kaj sanktecon. Tion mi petas per Kristo nia Sinjoro. Amen.
7.12. Sankta Ambrozo
Ho glora Sankta Ambrozo, turnu kompateman rigardon al nia Diocezo, kies Patrono vi estas; forigu de ĝi la nescion pri la religiaj aferoj; malhelpu la disvastiĝon de eraro kaj de herezo; ĉiam pli inklinigu niajn korojn al la Sankta Seĝo; havigu al ni vian kristanan fortecon, por ke, riĉaj je meritoj, iam ni trovu nin apud vi en la Ĉielo. Amen.
8.12. PREĜOJ AL MARIA SENMAKULA
Reĝino de la paco, preĝu por ni!
En la festotago de via Senmakula Koncipiteco
mi revenas honori Vin, ho Maria,
ĉe la piedoj de ĉi tiu bildo, kiu de Placo de Hispanio ebligas
al via patrina rigardo etendiĝi super ĉi tiu malnova,
al mi tiom kara, urbo Romo.
Mi venis ĉi tien, ĉi-vespere, por havigi al Vi la omaĝon
de mia sincera devoteco. Ĝi estas gesto, en kiu
kuniĝas al mi, en ĉi tiu Placo, sennombraj romanoj,
kies amemo ĉiam akompanis min
en ĉiuj jaroj de mia servado al la Sidejo de Petro.
Mi estas ĉi tie kun ili por komenci la iradon
al la centkvindeka datreveno de la dogmo,
kiun hodiaŭ ni celebras kun fila ĝojo.
Reĝino de la paco, preĝu por ni!
Al Vi turniĝas nia rigardo kun pli forta tremvibro,
al Vi ni aliras kun pli insistema konfido
en ĉi tiuj tempoj markitaj de nemalmultaj malcertecoj kaj timoj
pri la nuna kaj estonta destino de nia Planedo.
Al Vi, unuaaĵo de la homaro elaĉetita de Kristo,
fine liberigita de la sklaveco de la malbono kaj de la peko,
ni kune levas korpreman kaj fideman plorpeton:
aŭskultu la dolorkrion de la viktimoj
de la militoj kaj kaj de tiel multformaj perfortoj,
kiuj kovras per sango la Teron.
Forigu la mallumegon de la malĝojo kaj de la soleco,
de la malamo kaj de la venĝo.
Malfermu la menson kaj la koron de ĉiuj al la konfido kaj al la pardono!
Reĝino de la paco, preĝu por ni!
Patrino de mizerikordo kaj de espero,
havigu por la viroj kaj la virinoj de la tria jarmilo
la valoregan donacon de la paco:
paco en la koroj kaj en la familioj, en la komunumoj kaj inter la popoloj;
paco precipe por tiuj nacioj,
kie ĉiutage oni daŭrigas batali kaj morti.
Faru, ke ĉiu homa estulo, de ĉiu raso kaj de ĉiu kulturo,
renkontu kaj akceptu Jesuon,
venintan sur la Teron en la mistero de Kristnasko
por donaci al ni “sian” pacon.
Maria, Reĝino de la paco,
donacu al ni Kriston, veran pacon de la mondo!
(Johano Paŭlo la dua, la 8-an de decembro 2003)
9.12. SANKTA PETRO FOURIER
Glorega Sankta Petro, lilio de pureco, modelo de kristana perfekteco, perfekta modelo de sacerdota fervoro, pro tiu gloro, kiu, konsidere de viaj meritoj, estis al vi konsentita en la Ĉielo, turnu favorkoran rigardon al ni, kaj venu helpe al ni ĉe la tronon de la Plejaltulo. Vivante surtere, vi havis kiel vian karakterizon tiun maksimon, kiu ofte eliris el viaj lipoj: “malutili al neniu, utili al ĉiuj”, kaj armite per ĝi vi elspezis vian tutan vivon sukurante la mizerulojn, konsilante la dubemajn, konsolante la afliktitojn,
rekondukante sur la virtan vojon la devojiĝintojn, reportante al Jesuo Kristo la animojn elaĉetitajn per lia valorega sango. Nu, kiam vi estas tiel potenca en la Ĉielo, daŭrigu vian agadon utili al ĉiuj; kaj estu por ni vigla protektanto, por ke, per via propeto,
liberigitaj de la surteraj malbonoj kaj plifortigitaj en la fido kaj en la karitato, ni superu la insidojn de la malamikoj de nia savo, kaj ni povu iam kun vi laŭdi kaj beni la Sinjoron dum la tuta eterneco en Paradizo. Amen.
10.12. ĈIUTAGA PREĜO EN LA SANKTA DOMO DE LORETO
Eklumigu, ho Maria, la lampon de la fido en ĉiu domo de Italio kaj de la mondo. Donacu al ĉiu patrino kaj al ĉiu patro vian senmakulan koron, por ke ili plenigu la domon per la lumo kaj per la amo de Dio. Helpu nin, ho Patrino de la jeso, transdoni al la novaj generacioj la Bonan Sciigon, ke Dio savas nin en Jesuo, donacu al ni Lian Spiriton de Amo. Faru, ke en Italio kaj en la mondo neniam estingiĝu la kanto de Magnifikato, sed ĝi daŭru de generacio al generacio pere de la malgrandaj kaj de la humilaj, de la mildaj, de la mizerikordaj kaj de la kore puraj, kiuj fidoplene atendas la revenon de Jesuo, benata frukto de via sino. Ho kompatema, ho pia, ho dolĉa Virgulino Maria! Amen.
11.12. BEATAJ MARTENO KAJ MELKJORO
Enmetu en nin, ho Sinjoro, la saĝon de la kruco, kiu prilumis la Beatajn Martirojn Martenon kaj Melkjoron, kiuj elverŝis sian sangon pro la fido, por ke, plene aliĝante al Kristo, ni kunlaboru en la Eklezio al la elaĉeto de l’ mondo. Amen.
12.12. PREĜO DE JOHANO PAŬLO LA 2-A AL NIA SINJORINO DE GUADALUPE
Ho Senmakula Virgulino, Patrino de la vera Dio kaj Patrino de la Eklezio! Vi, kiu en tiu ĉi loko manifestas vian mizerikordon kaj kompaton al ĉiuj kiuj petas vian helpon, aŭskultu la preĝon, kiun ni faras al vi per fila fido kaj prezentu ĝin al via Filo Jesuo, nia sola Elaĉetanto.
Patrino de mizerikordo, Majstrino de la kaŝita kaj silenta sinofero, al vi, kiu venas al ni pekuloj, ni konsekras en tiu ĉi tago nian tutan eston kaj nian tutan amon. Ni konsekras al vi ankaŭ nian tutan vivon, niajn laborojn, niajn ĝojojn, niajn malsanojn kaj niajn dolorojn.
Donu la pacon, la justecon kaj la prosperon al niaj popoloj; kion ni havas kaj kio ni estas, ĉion ni transdonas al via zorgo, Sinjorino kaj Patrino nia.
Ni volas esti tute viaj kaj marŝi kun vi sur la vojo de plena ĝojo ĝis Jesuo Kristo en lia Eklezio: ne maltenu nin de via amema mano.
Virgulino de Guadalupe, Patrino de Amerikoj, ni petas al vi pri ĉiuj Episkopoj, ke ili konduku la fidelulojn tra la vojoj de intensa kristana vivo, de amo kaj humila servado al Dio kaj al la animoj.
Kontemplu tiun ĉi senmezuran kampon, kaj propetu ke la Sinjoro enmetu malsaton je sankteco en la tutan Popolon de Dio, kaj donacu abundajn alvokiĝojn de pastroj kaj gereligiuloj, fortaj je la kredo kaj zorgemaj disdonantoj de la misteroj de Dio.
Koncedu al niaj hejmoj la gracon ami kaj respekti la komencantan vivon per la sama amo, kun kiu vi koncipis en via sino la vivon de la Filo de Dio. Ho Virga Sankta Maria, Patrino de la Belforma Amo, protektu niajn familiojn, ke ili estu ĉiam tre unuiĝintaj, kaj benu la edukadon de niaj gefiloj.
Espero nia, rigardu nin kompateme, instruu nin konstante iri al Jesuo kaj, se ni falas, helpu nin leviĝi kaj turniĝi al Li, per la konfeso de niaj kulpoj kaj pekoj en la Sakramento de la Konfesado, kiu alportas trankvilecon al nia animo.
Vin ni petegas, ke vi koncedu al ni amon tre grandan al ĉiuj sanktaj sakramentoj, kiuj estas kvazaŭ spuroj kiujn via Filo lasis sur la mondo.
Tiamaniere, Sanktega Patrino, kun la paco de Dio en la konscio, kun niaj koroj liberigitaj de la malbono kaj de malamoj, ni povos alporti al ĉiuj la veran ĝojon kaj la veran pacon kiuj venas de via Filo, nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu kun la Patro kaj la Sankta Spirito vivas kaj regas tra la jarcentoj. Amen.
13.12. SANKTA LUCIA
(verkita de Angelo Roncalli Patriarko de Venecio, kiu poste fariĝis Papo Johano la 23a)
Ho glorplena Sankta Lucia, kiu al la konfeso de la fido kunigis la gloron de martiriĝo, akirigu al ni malkaŝe konfesi la verojn de la Evangelio kaj iradi kun fideleco laŭ la instruoj de la Savanto. Ho Sirakuza Virgulino, estu lumo al nia vivo kaj modelo de ĉiu nia faro, tiel ke, imitinte vin ĉi tie surtere, ni povu kiune kun Vi ĝui la vidon de la Sinjoro. Amen.
Preĝo al S.Lucia
(verkita de Papo Pio la 10a)
Ho Sanktulino, kiu el la lumo havas la nomon, al Vi fidoplene ni turniĝas por ke Vi preĝpetu sanktan lumon, kiu igu nin sanktaj, por ne iradi laŭ la vojoj de la peko kaj por ne resti envolvitaj en la mallumego de la eraro. Ni krome petegas, pro via propeto, la gardadon de la lumo en la okuloj, kun abunda graco por ilin utiligi ĉiam laŭ la dia plaĉo, sen iu ajn damaĝo al la animo. Faru, ho Sankta Lucia, ke Vin honorinte kaj dankinte, pro via efika patroneco, sur ĉi tiu tero, ni fine ĝisatingu ĝui kun Vi en paradizo la eternan lumon de la dia Ŝafido, via dolĉa edzo Jesuo. Amen
14.12. SANKTA JOHANO DE LA KRUCO
Ho ameginda Sankta Johano de la Kruco, elstara animo priradiata de la lumo de Dio, protektu niajn povrajn animojn, zorgigatajn de la surteraj havaĵoj, kaj instruu al ni la vojon mallarĝan kaj malfacilan, kiu kondukas al la Monto de l’ Sinjoro. Faru ke ni komprenu la valoron de la diaj realaĵoj, kaj la difektiĝeman efemerecon de ĉiuj homaj aĵoj. Vi kiu estas la patro de la spiritualuloj, la patrono de la mistikuloj, la majstro de la kontemplado kaj la gvidanto al la plej elstaraj formoj de preĝado, enverŝu energion kaj elanon en nian spiriton, por ke, per la helpo de la graco, ni lernu ami Dion surtere por poste ĝisatingi lian eternan ĝuadon en la beata patrujo de l’ Regno. Amen.
16.12. BEATA KLEMENTO MARCHISIO
Ho Dio, kiu, en la granda mistero de Eŭkaristio lasis al ni la memorigon pri la morto kaj resurekto de via Filo, per propeto de beata Klemento Marchisio, enverŝu en nin la eŭkaristian zelotecon kaj la senlacan fervoron je karitato, kiuj animis lian instruon
kaj liajn farojn. Per Kristo nia Sinjoro. Amen.
17.12. SANKTAN JOHANON DE MATHA
Ho Dio Patro, kiu plenigis Sanktan Johanon de Matha per la elaĉeta mizerikordo de via Filo kaj per la arda amo de la Dia Spirito, faru ke ni iĝu veraj adorantoj de la Triunuo. Amen.
18.12. BEATA NEMESIA VALLE
Ho sankta Patro, kiu en la Eklezio volis glori vian servantinon Nemesia Valle per la altigo de ŝiaj virtoj, konsentu al ni, per ŝia propeto, la gracon/ gracojn, kiu(j)n ni prezentas al Vi. Faru, ke laŭ la ekzemplo de ŝia humila kaj sindona servado al la junularo, kaj al tiuj, kiuj estis en sufero kaj malriĉo, ankaŭ ni fariĝu atestantoj de la Evangelio de la Karitato. Tion ni petas de Vi per Jesuo Kristo, via Filo, kiu vivas kaj regnas kun Vi kaj kun la Sankta Spirito dum jarcentoj da jarcentoj. Amen.
19.12. BEATA VILHELMO (GUGLIELMO) DE FENOGLIO
Ho Dio, grandeco de la humiluloj, kiu vokas nin servi al Vi por regni kun Vi,
faru, ke ni iradu sur la vojo de la evangelia simpleco imite al beata Vilhelmo, por ĝisalveni al la regno promesita al la etuloj. Per nia Sinjoro. Amen.
20.12. BEATA VINCENTO ROMANO
Ho Dio, kiu por la savo de la animoj igis beatan Vincenton Romano modelo de paŝtista fervoro en via Eklezio, konsentu al ni sekvi lian ekzemplon por esti en la mondo, kun agema karitato, je la servo de via regno. Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo, kiu estas Dio, kaj vivas kaj reĝas kun Vi, en la unueco de la Sankta Spirito, dum ĉiuj jarcentoj da jarcentoj. Amen.
21.12. SANKTA PETRO KANISIO (PETER KANIS)
Ho Dio, kiu starigis meze de via popolo sanktan Petron Canisio, sacerdoton plenan de karitato kaj saĝo, por firmigi la fidelulojn en la katolika kredo, konsentu al tiuj, kiuj serĉas la veron, la ĝojon trovi Vin, kaj al tiuj, kiuj kredas, la persiston en la fido. Amen.
22.12. SANKTA FRANCISKA KSAVERO CABRINI
Ho Sankta Franciska Ksavero Cabrini, patronino de ĉiuj migrantoj, vi kiu kunprenis la dramon de la senespero de miloj kaj miloj da migrantoj: de Novjorko ĝis Argentino kaj en aliaj Nacioj de la mondo. Vi kiu elverŝis en tiujn Naciojn la trezorojn de via karitato, kaj kun patrina amemo akceptis kaj konsolis multajn afliktitojn kaj senesperulojn de ĉiu raso kaj Nacio, kaj al tiuj, kiuj montris sin admiroplenaj pro la sukceso de tiom multaj bonfaraj agadoj, respondadis kun sincera humileco: “Ĉu ne la Sinjoro faris ĉi ĉion?” Ni preĝas al vi, ke la popoloj lernu de vi esti solidaraj, karitatemaj kaj akceptemaj kun la gefratoj kiuj estas devigitaj forlasi sian Patrolandon. Ni ankaŭ preĝas al vi, ke la migrintoj respektu la leĝojn kaj amu la akcepteman proksimulon. Petegu la Sanktan Koron de Jesuo, ke la homoj el la diversaj Nacioj de la tero lernu ke ili estas gefratoj kaj gefiloj de la sama ĉiela Patro, kaj estas vokataj formi unu solan familion. Forigu de ili la disiĝojn, la diskriminaciojn, la rivalecojn aŭ malamikecojn eterne zorgantajn pri venĝo de malnovaj ofendoj. Faru ke la tuta homaro povu esti unuecigita de via ama ekzemplo. Sankta Franciska Ksavero Cabrini, ni ĉiuj petas vin, fine, propeti ĉe la Patrino de Dio, akirigi la gracon de la paco en ĉiuj familioj kaj inter la Nacioj de la tero, tiun pacon kiu venas de Jesuo Kristo, Princo de la Paco. Amen.
23.12. SANKTA SERVULO (SERVOLO) LA PARALIZULO
Pro tiu ekzemplodona pacienco, kiun vi ĉiam gardis en malriĉeco en afliktoj kaj en malsanoj, havigu al ni, ho beata Servulo, la virton de rezignacio al la dia volo, por ke ni neniam plendu pri ĉia malfeliĉo, kiu povas okazi al ni. Amen.
24.12. SANKTA PAŬLA ELIZABETA CERIOLI
Sankta Paŭla Elizabeta, ekzemplodona patrino, edzino kaj vidvino, prilumigita de la amo al Dio kaj de la kontemplado de la Familio de Nazareto, vi travivis la evangelion de karitato en la servado al la malriĉuloj kaj al la malgranduloj, fondante novan religian Familion por evangelizi kaj antaŭenigi la plej forgesitan homaron. Helpu nin ami la Vivon, atesti la fidon en niaj ĉiutagaj gestoj, havigi lokon al la Vorto de la Sinjoro, esti farantoj de paco. Helpu nin ami la familion, malgrandan hejman eklezion, ŝirmi ĝian integrecon kaj ĝiajn valorojn, realigi la planon kiun Dio havas por ĉiu el ni. Via atesto pri karitato helpu nin kundividi la esperojn kaj la angorojn de tiuj kiuj estas malriĉaj kaj solaj, amante kaj nin donacante sen rekompenco. Igu nin kiel vi unigitaj al Kristo Sinjoro, obeemaj al la Sankta Spirito, simplaj kaj ĝojaj en la sobreco kaj en la fordono; prilumu per fido nian vivon, en la serĉado de la esencaĵo, kiu estas la renkonto kun la Patro riĉa je boneco kaj mizerikordo. Amen.
25.12. KRISTNASKO
Ho Jesuo,
kiu vin faris Infano
por veni serĉi
kaj voki laŭnome
ĉiun el ni,
vi kiu venas ĉiutage
kaj venas al ni en ĉi tiu nokto,
donacu al ni malfermi al vi nian koron.
Ni volas transdoni al vi nian vivon,
la rakonton pri nia persona historio,
por ke vi ĝin prilumu,
por ke vi malkovru al ni
la finan sencon de ĉiu sufero,
doloro, ploro, mallumo.
Faru ke la lumo de via nokto
prilumu kaj varmigu niajn korojn,
donacu al ni vin kontempli kun Maria kaj Jozefo,
donacu pacon al niaj hejmoj,
al niaj familioj,
al nia socio!
Faru ke ĝi vin akceptu
kaj ĝoju pri vi kaj via amo.
(Carlo Maria Martini – 24.12.1995)
26.12. SANKTA STEFANO, martiro
Donu al ni, ho Patro, esprimi per la vivo la misteron kiun ni celebras en la naskotago
de sankta Stefano unua martiro kaj instruu al ni ami ankaŭ niajn malamikojn laŭ la ekzemplo de li, kiu mortante preĝis por siaj persekutantoj Per Kristo nia Sinjoro. Amen.
LITANIOJ AL SANKTA STEFANO
Litanioj eltiritaj el la Agoj de la Apostoloj
Sinjoro, kompatu. Sinjoro, kompatu.
Kristo, kompatu. Kristo, kompatu.
Sinjoro, kompatu. Sinjoro, kompatu.
Sankta Stefano, unua el la diakonoj, preĝu por ni.
Sankta Stefano, plena de fido, preĝu por ni.
Sankta Stefano, plena de Sankta Spirito, preĝu por ni.
Sankta Stefano, en komuneco kun Dio, preĝu por ni.
Sankta Stefano, faranto de mirakloj kaj mirindaĵoj, preĝu por ni.
Sankta Stefano, al kies parolo neniu povas rezisti, preĝu por ni.
Sankta Stefano, saĝa en la Sankta Spirito, preĝu por ni.
Sankta Stefano, kaptita kaj pelita al tribunalo, preĝu por ni.
Sankta Stefano, akuzita de falsaj atestantoj, preĝu por ni.
Sankta Stefano, kies vizaĝo brilegis kiel tiu de anĝelo, preĝu por ni.
Sankta Stefano, unua kristana predikanto, preĝu por ni.
Sankta Stefano, kiu vidis la ĉielojn malfermitaj, preĝu por ni.
Sankta Stefano, kiu kontemplas la gloron de l’ Patro kaj de l’ Filo, preĝu por ni.
Sankta Stefano, trenita for de la urbo, preĝu por ni.
Sankta Stefano, martirigita per ŝtonumado, preĝu por ni.
Sankta Stefano, kiu oferas al Jesuo vian spiriton, preĝu por ni.
Sankta Stefano, kiu preĝas por viaj mortigantoj, preĝu por ni.
Sankta Stefano, glora Pramartiro, preĝu por ni.
Ŝafido de Dio, kiu forprenas la pekojn de l’ mondo: pardonu nin, ho Sinjoro.
Ŝafido de Dio, kiu forprenas la pekojn de l’ mondo: aŭskultu nin, ho Sinjoro.
Ŝafido de Dio, kiu forprenas la pekojn de l’ mondo: kompatu nin.
Preĝu por ni, sankta Stefano
Por ke ni fariĝu indaj je la promesoj de Kristo.
27.12. SANKTA JOHANO, APOSTOLO KAJ EVANGELIISTO
Pro tiu anĝela pureco, kiu ĉiam konsistigis vian karakteron, kaj meritis al vi la plej eksterordinarajn privilegiojn, nome, esti la plejamata disĉiplo de Jesuo Kristo, kuŝi sur lia brusto, kontempli lian gloron, ĉeesti deproksime la plej mirindajn miraklojn, kaj fine esti deklarata de la buŝo mem de la Elaĉetanto filo kaj gardanto de lia dia Patrino; havigu al ni, ni vin petas, ho glorplena sankta Johano, la gracon ĉiam gardi ĵaluze la ĉastecon konvenan al nia stato, kaj eviti ĉion, kiu eĉ tre malgrande povus ĝin ofendi, por meritigi al ni la plej elstarajn gracojn, kaj precipe la protekton de Beata Virgulino Maria, kiu estas la plej sekura garantiaĵo de la persistado en la bono kaj de la eterna feliĉo.
Gloro al la Patro, al la Filo kaj al la Sankta Spirito kiel estis en la komenco, kaj nun kaj ĉiam en jarcentoj da jarcentoj. Amen.
28.12. PREĜO AL LA SANGO DE JESUO (de S.Gaspare del Bufalo)
Ho altvalora sango de mia Sinjoro, mi vin benu eterne.
Ho amo de mia Sinjoro fariĝinta vundita!
Kiom ni estas for el la konformeco kun via vivo.
Ho sango de Jesuo Kristo, balzamo de niaj animoj,
fonto de mizerikordo,
faru ke mia lango
ruĝiĝinta pro sango en la ĉiutaga celebrado de la Meso,
benu vin nun kaj ĉiam.
Ho Sinjoro, kiu ne amos vin?
Kiu ne brulos pro amemo al vi?
Viaj vundoj, via sango, viaj dornoj, la kruco,
aparte la dia sango, elverŝita ĝis la lasta guto,
per kia elokventa voĉo krias al mia kompatinda koro!
Ĉar vi agoniis kaj mortis pro mi por min savi,
mi fordonos, se necese, eĉ la vivon,
por ke mi ĝisatingu la feliĉan ekposedon de la ĉielo.
Ho Jesuo, vi fariĝis por ni elaĉeto.
El via malfermita flanko, kesto de savo, fajrujo de karitato,
eliris sango kaj akvo, signo de la sakramentoj kaj de la tenero de via amo,
ho Kristo, kiu amis kaj lavis nin en via sango! Amen.
29.12. PREĜO AL LA SANKTAJ SENKULPAJ MARTIROJ
Ho sanktaj Senkulpuloj, fruaĵo de la katolika Eklezio,
kiu senĉese laŭdas kaj kontemplas la Dian Senmakulan Ŝafidon,
kaj ĉiam kantas novajn kantojn antaŭ la trono de la Plejaltulo,
havigu al mi, mi vin petas, senkulpan vivon,
perfektan penton kaj senliman doloron pro miaj pekoj,
kaj justan kaj puran intencon en ĉiuj miaj pensoj, paroloj kaj faroj,
por ke mi min konservu en la graco de Dio,
kaj estu poste via kunulo en tiu senmorta gloro,
kiun vi konkeris al vi per la elverŝo de via senkulpa sango. Amen.
30.12. SANKTA LAŬRENCO DE FRAZZANÒ
Ho, glora Patrono Sta Laŭrenco, kiu, pro la heroaj virtoj praktikitaj surtere, meritis de Dio la nekutiman donacon de mirakloj, kiujn vi utiligis por konverti animojn al la fido je Kristo, veku, en ĉiuj kristanaj familioj kaj precipe en viaj samcivitanoj, la firman decidon imiti viajn elstarajn virtojn, por ke, irante post vi sur la vojo de la pentofaro, ni povu esti indaj vin sekvi en la gloro. Amen.
31.12. PREĜOJ POR LA LASTA TAGO DE LA JARO
Ho Dio ĉiopova, Sinjoro de l’ tempo kaj de la eterneco,
mi dankas vin ĉar dum la tuta daŭro de ĉi tiu jaro
vi akompanis min per via graco
kaj plenigis min per viaj donacoj kaj via amo.
Mi volas esprimi al vi mian adoradon,
mian laŭdon kaj mian dankon.
Mi humile petas vian pardonon, ho Sinjoro,
pro la faritaj pekoj, pro tiom multaj malfortecoj kaj mizeroj.
Akceptu mian deziron vin ami plimulte
kaj fidele plenumi vian volon
dum la tuta vivotempo kiun vi ankoraŭ konsentos al mi.
Mi oferas al vi miajn suferojn kaj la bonfarojn,
kiujn, per via graco, mi plenumis.
Faru ke ili estu utilaj, ho Sinjoro, por mia savo
kaj por tiu de ĉiuj miaj karuloj. Amen.