1.12. Luk 21,25-28.34-36
En tiu tempo la Sinjoro diris al siaj disĉiploj: „Estos signoj sur la suno, luno kaj steloj. Sur la tero la popoloj estos teruritaj kaj konsternitaj pro la muĝado de la tempesta maro; kelkaj mortos pro timo kaj antaŭsento de tio, kio venos en la mondon. La potencoj de la ĉielo renversiĝos. Kaj tiam oni vidos la Filon de la homo venanta en nubo kun potenco kaj granda gloro. Sed kiam tio okazos, rigardu supren kaj levu viajn kapojn, ĉar via elaĉeto alproksimiĝas. Gardu vin, por ke viaj koroj ne estu ŝarĝitaj de trosatiĝo kaj ebrieco. Kaj ne havu tro da zorgo pri vivrimedoj, por ke tiu tago ne venu al vi neatendite, ĉar ĝi falos sur ĉiujn terloĝantojn kiel kaptilo. Sed ĉiam viglu senlace preĝante. Tiel vi sukcesos saviĝi de ĉiuj danĝeroj, kaj stari antaŭ la Filo de la homo.“
2.12. Mat 8,5-11
Kaj kiam li eniris en Kapernaumon, venis al li centestro, petante lin, kaj dirante: Sinjoro, mia knabo kuŝas paralizulo en la domo, kaj terure suferas. Kaj li diris al li: Mi venos, kaj sanigos lin. Kaj la centestro responde diris: Sinjoro, mi ne estas inda, ke vi venu sub mian tegmenton; sed nur parolu vorte, kaj mia knabo saniĝos. Ĉar mi ankaŭ estas homo sub aŭtoritato, havante soldatojn sub mi; kaj mi diras al ĉi tiu: Iru; kaj li iras; kaj al alia: Venu; kaj li venas; kaj al mia sklavo: Faru ĉi tion; kaj li ĝin faras. Kaj kiam Jesuo tion aŭdis, li miris, kaj diris al la sekvantoj: Vere mi diras al vi, ke ĉe neniu en Izrael mi trovis tiom da fido. Kaj mi diras al vi, ke multaj venos el la oriento kaj la okcidento, kaj sidiĝos kun Abraham kaj Isaak kaj Jakob en la regno de la ĉielo.
3.12. Luk 10,21-24
En tiu sama horo li ĝojis en la Sankta Spirito, kaj diris: Mi Vin gloras, ho Patro, Estro de la ĉielo kaj la tero, ke Vi kaŝis ĉi tion for de saĝuloj kaj prudentuloj, kaj malkaŝis al infanetoj; jes, Patro, ĉar al Vi tio bone plaĉis. Ĉio estas transdonita al mi de mia Patro; kaj neniu scias, kiu estas la Filo, krom la Patro; nek kiu estas la Patro, krom la Filo, kaj tiu, al kiu la Filo volas malkaŝi Lin. Kaj sin turninte al la disĉiploj, li flanke diris: Feliĉaj estas la okuloj, kiuj vidas tion, kion vi vidas; ĉar mi diras al vi, ke multaj profetoj kaj reĝoj deziris vidi tion, kion vi vidas, kaj ili ne vidis; kaj aŭdi tion, kion vi aŭdas, kaj ili ne aŭdis.
4.12. Mat 15,29-37
Kaj transirinte de tie, Jesuo venis apud la maron de Galileo; kaj suprenirinte sur la monton, li sidiĝis tie. Kaj alvenis al li grandaj homamasoj, havante kun si homojn lamajn, blindajn, mutajn, kriplajn, kun multaj aliaj, kaj metis ilin apud liajn piedojn; kaj li sanigis ilin; tiel ke la homamaso miris, vidante mutulojn parolantaj, kriplulojn sanaj, kaj lamulojn piedirantaj, kaj blindulojn vidantaj; kaj ili gloris la Dion de Izrael. Kaj Jesuo, alvokinte al si siajn disĉiplojn, diris: Mi kortuŝiĝas pro la homamaso, ĉar jam tri tagojn ili restas ĉe mi, kaj nenion havas por manĝi; kaj mi ne volas forsendi ilin fastantaj, por ke ili ne laciĝu sur la vojo. Kaj la disĉiploj diris al li: De kie ni povas ricevi en la dezerto tiom da panoj, por satigi tiom da homoj? Kaj Jesuo diris al ili:
Kiom da panoj vi havas? Kaj ili diris: Sep, kaj kelkajn malgrandajn fiŝojn. Kaj li ordonis al la homamaso sidiĝi sur la tero; kaj li prenis la sep panojn kaj la fiŝojn; kaj doninte dankon, li dispecigis ilin, kaj donis al la disĉiploj, kaj la disĉiploj al la homamasoj. Kaj ĉiuj manĝis kaj satiĝis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj sep korbegojn plenajn.
5.12. Mat 7,21.24-27
Ne ĉiu, kiu diras al mi: Sinjoro, Sinjoro, eniros en la regnon de la ĉielo; sed tiu, kiu plenumas la volon de mia Patro, kiu estas en la ĉielo. Tial ĉiu, kiu aŭdas ĉi tiujn miajn parolojn kaj plenumas ilin, estos komparata al saĝa viro, kiu konstruis sian domon sur roko; kaj falis pluvo, kaj venis inundoj, kaj blovis ventoj, kaj albatis tiun domon, kaj ĝi ne falis; ĉar ĝi estis fondita sur roko. Kaj ĉiu, kiu aŭdas ĉi tiujn miajn parolojn kaj ne plenumas ilin, estos komparata al viro malsaĝa, kiu konstruis sian domon sur la sablo; kaj falis pluvo, kaj venis inundoj, kaj blovis ventoj, kaj sin ĵetis sur tiun domon, kaj ĝi falis; kaj granda estis ĝia falo.
6.12. Mat 9,27-31
Kaj kiam Jesuo foriris de tie, du blinduloj sekvis lin, kriante kaj dirante: Kompatu nin, ho filo de David. Kaj kiam li venis en la domon, la blinduloj alvenis al li, kaj Jesuo diris al ili: Ĉu vi kredas, ke mi povas fari ĉi tion? Ili diris al li: Jes, Sinjoro. Tiam li tuŝis iliajn okulojn, dirante: Estu al vi laŭ via fido. Kaj iliaj okuloj malfermiĝis. Kaj Jesuo severe ordonis al ili: Gardu vin, ke neniu tion sciu. Sed elirinte, ili disvastigis lian famon en tiu tuta regiono.
7.12. Mat 9,35-10, 1.6-8
Kaj Jesuo trairis ĉiujn urbojn kaj vilaĝojn, instruante en iliaj sinagogoj, kaj predikante la evangelion de la regno, kaj sanigante ĉian malsanon kaj ĉian malfortaĵon. Kaj vidante la homamasojn, li estis kortuŝita pri ili, ĉar ili estis mizerigitaj kaj disigitaj, kiel ŝafoj ne havantaj paŝtiston. Tiam li diris al siaj disĉiploj: La rikolto ja estas abunda, sed la laborantoj estas malmultaj. Petu do la Sinjoron de la rikolto, ke Li sendu laborantojn en Sian rikolton. Kaj li alvokis al si la dek du disĉiplojn, kaj donis al ili aŭtoritaton super malpuraj spiritoj, por elpeli ilin, kaj por sanigi ĉian malsanon kaj ĉian malfortaĵon. [Kaj li diris:] Iru prefere al la perditaj ŝafoj de la domo de Izrael. Kaj dum vi iros, prediku, dirante: La regno de la ĉielo alproksimiĝis. Malsanulojn sanigu, mortintojn levu, leprulojn purigu, demonojn elpelu: donace vi ricevis, donace donu.
8.12. Luk 3,1-6
Estis la dekkvina jaro de la regado de Tiberio Cezaro, kiam Pontio Pilato estis provincestro de Judeo, kaj Herodo tetrarko de Galileo, lia frato Filipo tetrarko de regionoj Iturea kaj Traĥonitis, kaj Lisanio tetrarko de Abilene, dum la ĉefpastreco de Hanas kaj Kajafas. En tiu tempo Johano, filo de Zakario, vivis ankoraŭ en la dezerto. Tie Dio vokis lin. Kaj li trakuris la tutan regionon ĉirkaŭ Jordano, predikante la bapton de konvertiĝo por la pardono de pekoj. Estas skribite en la libro de la vortoj de la profeto Jesaja: „Voĉo de krianto en la dezerto: ,Pretigu la vojon al la Sinjoro, ebenigu lian irejon! Ĉiu valo leviĝu, kaj ĉiu monto kaj monteto malaltiĝu; la malebenaĵo kaj la malglataj vojoj glatiĝu; tiam ĉiuj vidos, ke Dio estas la Savanto.‘
9.12. Luk 1,26-38
En tiu tempo Dio sendis la anĝelon Gabriel en urbon de Galileo nomatan Nazaret al virgulino, kiu estis fianĉinigita al viro, nomata Jozefo, el la idaro de David; la nomo de la virgulino estis Maria. La anĝelo eniris ŝian domon kaj diris: „Saluton, gracoplena! La Sinjoro estas kun vi.“ Tiuj vortoj profunde impresis ŝin, kaj ŝi pripensis, kion povas signifi tiu saluto. Sed la anĝelo diris al ŝi: „Ne timu, Maria, ĉar vi estas favorata de Dio. Vi koncipos kaj naskos filon, kaj vi nomos Lin Jesuo. Li estos granda kaj nomata ,Filo de la Sinjoro‘, kaj Dio donos al Li la tronon de lia patro David. Kaj Li reĝos por ĉiam super la popolo de Jakob. Lia regno ne havos finon.“ Tiam Maria diris al la anĝelo: „Kiel estos tio, ĉar mi viron ne konas?“ La anĝelo respondis: „La Sankta Spirito venos sur vin, kaj la ĉiopova Dio superombros vin. Pro tio via Infano estos sankta, Filo de Dio. Vidu, ankaŭ Elizabet, via parencino, en sia maljuneco koncipis filon. Ĉiuj opiniis, ke ŝi ne povas havi infanon; tamen ŝi estas jam en la sesa monato: ĉe Dio nenio estas neebla.“ Tiam Maria diris: „Jen mi estas la servantino de la Sinjoro; fariĝu al mi, kiel vi diris.“ Poste la anĝelo foriris de ŝi.
10.12. Mat 18,12-14
Kiel vi pensas? Se viro havas cent ŝafojn, kaj unu el ili erarvagis, ĉu li ne lasas la naŭdek naŭ, kaj iras al la montoj, kaj serĉas tiun, kiu erarvagis? Kaj se okazas, ke li trovas ĝin, vere mi diras al vi, li plimulte ĝojas pri ĝi, ol pri la naŭdek naŭ, kiuj ne erarvagis. Tiel same ne estas la volo de via Patro, kiu estas en la ĉielo, ke unu el ĉi tiuj malgranduloj pereu.
11.12. Mat 11,28-30
Venu al mi ĉiuj, kiuj estas laborantaj kaj ŝarĝitaj, kaj mi vin ripozigos. Metu sur vin mian jugon, kaj lernu ĉe mi, ĉar mi estas milda kaj korhumila; kaj vi trovos ripozon por viaj animoj. Ĉar mia jugo estas facila, kaj mia ŝarĝo estas malpeza.
12.12. Mat 11,7b.11-15
Jesuo komencis paroli al la homamasoj pri Johano: Vere mi diras al vi: Inter naskitoj de virinoj ne aperis iu pli granda ol Johano, la Baptisto; tamen tiu, kiu estas nur malgranda en la regno de la ĉielo, estas pli granda ol li. Kaj de post la tagoj de Johano, la Baptisto, ĝis nun, la regno de la ĉielo estas perfortata, kaj perfortuloj kaptas ĝin. Ĉar ĉiuj profetoj kaj la leĝo profetis ĝis Johano. Kaj se vi volas tion ricevi, tiu estas Elija, kiu estis venonta. Kiu havas orelon por aŭdi, tiu aŭdu.
13.12. Mat 11,16-19
Sed al kio mi komparu ĉi tiun generacion? Ĝi similas al infanoj, kiuj sidas sur la placoj, kaj vokas al la ceteraj, dirante: Ni flutis al vi, kaj vi ne dancis; ni lamentis, kaj vi ne ploris. Ĉar venis Johano, nek manĝante nek trinkante, kaj ili diras: Li havas demonon. La Filo de homo venis, manĝante kaj trinkante, kaj ili diras: Jen manĝegulo kaj vindrinkulo, amiko de impostistoj kaj pekuloj! Kaj la saĝeco estas pravigita de siaj faroj.
14.12. Mat 17,9a.10-13
Kaj dum ili malsupreniris de la monto, liaj disĉiploj demandis Jesuon, dirante: Kial do diras la skribistoj, ke Elija devas veni antaŭe? 11 Kaj li responde diris: Vere Elija venas antaŭe, kaj restarigos ĉion; sed mi diras al vi, ke Elija jam venis, kaj oni ne konis lin, sed faris al li ĉion, kion ili volis. Tiel ankaŭ la Filo de homo estas suferonta sub ili. Tiam la disĉiploj komprenis, ke li parolis al ili pri Johano, la Baptisto.
15.12. Luk 3,10-18
Kiam Johano instruis apud Jordano, demandis lin homamasoj dirante: „Kiel ni kondutu?“ Kaj Johano respondis: „Kiu havas du tunikojn, donu unu el ili al nehavanto; kaj kiu havas manĝaĵojn, faru la samon.“ Ankaŭ kelkaj impostistoj venis al Johano por esti baptitaj. Ili demandis lin: „Majstro, kion ni devas fari?“ Johano respondis: „Ne postulu pli ol tion, kio estas ordonita.“ Fine ankaŭ soldatoj demandis lin, dirante: „Kaj ni, kion ni faru?“ Johano respondis: „De neniu forprenu monon nek perforte, nek per falsaj akuzoj; kaj estu kontentaj pri via salajro.“ La popolo streĉe atendis, kaj ĉiuj demandis en sia koro pri Johano: „Ĉu estas li la Mesio?“ Sed Johano diris al ĉiuj: „Mi vin baptas per akvo, sed venas iu, kiu estas pli potenca ol mi. Mi eĉ ne estas inda malligi la rimenojn de liaj ŝuoj. Li baptos vin per la Sankta Spirito kaj fajro. Li havas ŝovelilon por apartigi la tritikon disde la pajlo. La tritikon Li kolektos en sian grenejon; sed la pajlon Li bruligos per fajro neestingebla.“ Per ĉi tiuj kaj per multaj aliaj vortoj li admonis la popolon, anoncante al ĝi la savon.
16.12. Mat 21,23-27
Kaj kiam li jam venis en la templon, la ĉefpastroj kaj la pliaĝuloj de la popolo venis al li, dum li instruis, kaj ili diris: Laŭ kia aŭtoritato vi faras ĉi tion? kaj kiu donis al vi tian aŭtoritaton? Kaj Jesuo responde diris al ili: Mi ankaŭ faros al vi unu demandon; kaj se vi tion diros al mi, mi ankaŭ diros al vi, laŭ kia aŭtoritato mi faras ĉi tion. La baptado de Johano, de kie ĝi estis? El la ĉielo, aŭ el homoj? Kaj ili diskutis inter si, dirante: Se ni diros: El la ĉielo, li diros al ni: Kial do vi ne kredis al li? Sed se ni diros: El homoj, ni timas la popolon, ĉar ĉiuj opinias Johanon profeto. Kaj ili responde diris al Jesuo: Ni ne scias. Li ankaŭ diris al ili: Kaj mi ne diras al vi, laŭ kia aŭtoritato mi faras ĉi tion.
17.12. Mat 1,1-17
La genealogia registro de Jesuo Kristo, filo de David, filo de Abraham. Al Abraham naskiĝis Isaak, kaj al Isaak naskiĝis Jakob, kaj al Jakob naskiĝis Jehuda kaj liaj fratoj, kaj al Jehuda naskiĝis Perec kaj Zeraĥ el Tamar, kaj al Perec naskiĝis Ĥecron, kaj al Ĥecron naskiĝis Ram, kaj al Ram naskiĝis Aminadab, kaj al Aminadab naskiĝis Naĥŝon, kaj al Naĥŝon naskiĝis Salma, kaj al Salma naskiĝis Boaz el Raĥab, kaj al Boaz naskiĝis Obed el Rut, kaj al Obed naskiĝis Jiŝaj, kaj al Jiŝaj naskiĝis David, la reĝo. Kaj al David naskiĝis Salomono el la edzino de Urija, kaj al Salomono naskiĝis Reĥabeam, kaj al Reĥabeam naskiĝis Abija, kaj al Abija naskiĝis Asa, kaj al Asa naskiĝis Jehoŝafat, kaj al Jehoŝafat naskiĝis Joram, kaj al Joram naskiĝis Uzija, kaj al Uzija naskiĝis Jotam, kaj al Jotam naskiĝis Aĥaz, kaj al Aĥaz naskiĝis Ĥizkija, kaj al Ĥizkija naskiĝis Manase, kaj al Manase naskiĝis Amon, kaj al Amon naskiĝis Joŝija, kaj al Joŝija naskiĝis Jeĥonja kaj liaj fratoj, je la tempo de la transloĝiĝo en Babelon. Kaj post la transloĝiĝo en Babelon, al Jeĥonja naskiĝis Ŝealtiel, kaj al Ŝealtiel naskiĝis Zerubabel, kaj al Zerubabel naskiĝis Abiud, kaj al Abiud naskiĝis Eljakim, kaj al Eljakim naskiĝis Azor, kaj al Azor naskiĝis Cadok, kaj al Cadok naskiĝis Aĥim, kaj al Aĥim naskiĝis Eliud, kaj al Eliud naskiĝis Eleazar, kaj al Eleazar naskiĝis Mattan, kaj al Mattan naskiĝis Jakob, kaj al Jakob naskiĝis Jozef, edzo de Maria, el kiu estis naskita Jesuo, kiu estas nomata Kristo. Tial ĉiuj generacioj de Abraham ĝis David estas dek kvar generacioj, kaj de David ĝis la transloĝiĝo en Babelon dek kvar generacioj, kaj de la transloĝiĝo en Babelon ĝis la Kristo dek kvar generacioj.
18.12. Mat 1,18-24
Kaj la naskiĝo de Jesuo Kristo estis tiamaniere: kiam lia patrino Maria estis fianĉinigita al Jozef, antaŭ ol ili kunvenis, ŝi troviĝis graveda per la Sankta Spirito. Kaj ŝia edzo Jozef, estante justulo, kaj ne volante meti ŝin al publika malhonoro, volis ŝin sekrete forsendi. Sed kiam li pripensis tion, jen anĝelo de la Eternulo aperis al li en sonĝo, dirante: Jozef, filo de David, ne timu preni al vi vian edzinon Maria; ĉar tio, kio naskiĝos de ŝi, estas per la Sankta Spirito. Kaj ŝi naskos filon; kaj vi nomos lin JESUO; ĉar li savos sian popolon de ĝiaj pekoj. Kaj ĉio tio okazis, por ke plenumiĝu tio, kion la Eternulo parolis per la profeto, dirante: Jen virgulino gravediĝos kaj naskos filon, Kaj oni donos al li la nomon Emanuel; tio estas, Dio kun ni. Kaj Jozef, leviĝinte el sia dormo, faris, kiel ordonis al li la anĝelo de la Eternulo, kaj prenis al si sian edzinon.
19.12. Luk 1,5-25
En la tagoj de Herodo, reĝo de Judujo, estis pastro nomata Zeĥarja, el la deĵora grupo de Abija; kaj li havis edzinon el la filinoj de Aaron, kaj ŝia nomo estis Elizabeto. Kaj ambaŭ estis justaj antaŭ Dio, irantaj laŭ ĉiuj ordonoj kaj instruoj de la Eternulo sen riproĉo. Kaj ili ne havis infanon, ĉar Elizabeto estis senfrukta, kaj ili ambaŭ estis en profunda aĝo. Kaj dum li plenumis sian pastradon antaŭ Dio en la vico de sia grupo, laŭ la kutimo de la pastra ofico estis lia loto eniri en la sanktejon de la Eternulo kaj incensadi. Kaj la tuta amaso de la popolo preĝis ekstere dum la horo de la incensado. Kaj aperis antaŭ li anĝelo de la Eternulo, staranta dekstre de la altaro de incensado. Kaj Zeĥarja maltrankviliĝis, kiam li vidis lin, kaj sur lin falis timo. Sed la anĝelo diris al li: Ne timu, Zeĥarja; ĉar via preĝo estas aŭdita, kaj via edzino Elizabeto naskos al vi filon, kaj vi donos al li la nomon Johano. Kaj vi havos ĝojon kaj feliĉon, kaj multaj ĝojos pro lia naskiĝo. Cxar li estos granda antaŭ la Sinjoro, kaj li ne trinkos vinon nek ebriigaĵon; kaj li estos plena de la Sankta Spirito jam de la ventro de sia patrino. Kaj multajn el la filoj de Izrael li turnos al la Eternulo, ilia Dio. Kaj li iros antaŭ Lia vizaĝo en la spirito kaj potenco de Elija, por turni la korojn de la patroj al la infanoj kaj la malobeemajn al la saĝeco de la justuloj, por pretigi por la Sinjoro popolon preparitan. Kaj Zeĥarja diris al la anĝelo: Per kio mi scios tion? ĉar mi estas maljunulo, kaj mia edzino havas profundan aĝon. Kaj la anĝelo responde diris al li: Mi estas Gabriel, kiu staras antaŭ Dio; kaj mi estas sendita, por paroli al vi kaj fari al vi tiun bonan sciigon. Kaj jen vi silentos kaj estos ne kapabla paroli, ĝis la tago, kiam tio okazos, ĉar vi ne kredis miajn vortojn, kiuj plenumiĝos siatempe. Kaj la popolo atendis Zeĥarjan, kaj miris pro lia restado en la sanktejo. Kaj kiam li elvenis, li ne povis paroli al ili; kaj ili eksciis, ke li vidis vizion en la sanktejo; kaj li faradis signojn al ili, kaj restis muta. Kaj kiam finiĝis la tagoj de lia pastrado, li foriris en sian domon. Kaj post tiuj tagoj lia edzino Elizabeto gravediĝis, kaj kaŝis sin kvin monatojn, dirante: Tiamaniere agis la Eternulo rilate al mi en la tagoj, kiam Li favore rigardis min, por forpreni mian riproĉon inter homoj.
20.12. Luk 1,26-38
Kaj en la sesa monato la anĝelo Gabriel estis sendita de Dio en urbon de Galileo, nomatan Nazaret, al virgulino fianĉinigita kun viro, kies nomo estis Jozef, el la domo de David; kaj la nomo de la virgulino estis Maria. Kaj li venis al ŝi, kaj diris: Saluton al vi la grace favorita, la Eternulo estas kun vi. Sed ŝi tre maltrankviliĝis ĉe tiu diro, kaj konsideris, kia povas esti tiu saluto. Kaj la anĝelo diris al ŝi: Ne timu, Maria; ĉar vi trovis gracon antaŭ Dio. Kaj jen vi gravediĝos en via ventro kaj naskos filon, kaj vi nomos lin JESUO. Li estos granda, kaj estos nomata Filo de la Plejaltulo; kaj Dio, la Eternulo, donos al li la tronon de lia patro David; kaj li reĝos super la domo de Jakob eterne, kaj lia regno ne havos finon. Kaj Maria diris al la anĝelo: Kiel estos tio, ĉar mi ne konas viron? Kaj la anĝelo responde diris al ŝi: La Sankta Spirito venos sur vin, kaj la potenco de la Plejaltulo superombros vin; pro kio ankaŭ la naskotaĵo estos nomata sankta, la Filo de Dio. Kaj jen via parencino Elizabeto ankaŭ gravediĝis je filo en sia maljuneco, kaj la nuna monato estas la sesa por ŝi, kiun oni nomis senfrukta. Ĉar ĉe Dio nenio estas neebla. Kaj Maria diris: Jen la sklavino de la Eternulo; estu al mi laŭ via diro. Kaj la anĝelo foriris de ŝi.
21.12. Luk 1,39-45
En tiuj tagoj Maria senprokraste vojaĝis al monta regiono, en urbon de Judeo. Ŝi eniris en la domon de Zakario kaj salutis Elizabeton. Tuj kiam Elizabet aŭdis la saluton de Maria, la infaneto saltetis en ŝia ventro; ŝi pleniĝis de la Sankta Spirito, kaj per laŭta voĉo vokis: „Dio benis vin pli ol ĉiujn aliajn virinojn; kaj benata estas la infano, kiun vi havos! Kial la patrino de mia Sinjoro vizitas min? Tuj kiam la voĉo de via saluto venis en miajn orelojn, la infaneto ĝoje skuiĝis en mia ventro. Feliĉa estas vi, kiu fidis la Sinjoron kaj kredis, ke Li plenumos tion, kion Li anoncis al vi!“
22.12. Luk 1,39-45
En tiuj tagoj Maria senprokraste vojaĝis al monta regiono, en urbon de Judeo. Ŝi eniris en la domon de Zakario kaj salutis Elizabeton. Tuj kiam Elizabet aŭdis la saluton de Maria, la infaneto saltetis en ŝia ventro; ŝi pleniĝis de la Sankta Spirito, kaj per laŭta voĉo vokis: „Dio benis vin pli ol ĉiujn aliajn virinojn; kaj benata estas la infano, kiun vi havos! Kial la patrino de mia Sinjoro vizitas min? Tuj kiam la voĉo de via saluto venis en miajn orelojn, la infaneto ĝoje skuiĝis en mia ventro. Feliĉa estas vi, kiu fidis la Sinjoron kaj kredis, ke Li plenumos tion, kion Li anoncis al vi!“
25.12. Joh 1,1-18
En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis ĉe Dio, kaj Dio estis la Vorto; Li estis en la komenco ĉe Dio. Ĉio estiĝis per Li, kaj sen Li estiĝis nenio kio estiĝis. En Li estis la vivo, kaj la vivo estis la lumo de la homoj, kaj la lumo brilas en la mallumo kaj la mallumo Lin ne venkis. Aperis homo sendita de Dio; lia nomo estis Johano. Li venis kiel atestanto, por atesti pri la Lumo, por ke ĉiuj ekkredu pere de li. Li ne estis la Lumo, sed li estis sendita por atesti pri la Lumo. La vera Lumo, kiu lumas al ĉiu homo, venis en la mondon. La Vorto estis en la mondo, kaj la mondo fariĝis pere de Li, sed la mondo ne ekkonis Lin. Li venis al sia propraĵo, sed liaj propruloj ne akceptis Lin. Sed al ĉiuj, kiuj Lin akceptis, Li donis potencon fariĝi filoj de Dio, al tiuj, kiuj kredas en lia nomo, kiuj ne el sango, nek el volupto, nek el volo de la viro, sed el Dio naskiĝis. Kaj la Vorto fariĝis korpo kaj ekloĝis inter ni. Kaj ni vidis lian gloron, la gloron de la Ununaskito de la Patro, plena de graco kaj vero. Johano atestas pri Li, kaj laŭte diras: „Li estas tiu, pri kiu mi diris al vi: Kiu venas post mi, tiu superas min, ĉar Li estis pli frue ol mi.“ El lia pleneco ni ĉiuj ricevis gracon post graco. Dum la Leĝo estis donita de Moseo, la graco kaj la vero alvenis pere de Jesuo Kristo. Dion neniu vidis, sed la ununaskita Filo, kiu estas en la sino de la Patro, pri Li nin instruis.
26.12. Mat 10,17-22
Sed gardu vin kontraŭ la homoj; ĉar ili transdonos vin al sinedrioj, kaj en siaj sinagogoj ili vin skurĝos; kaj antaŭ provincestrojn kaj reĝojn vi estos kondukitaj pro mi, por atesto al ili kaj al la nacianoj. Sed kiam ili transdonos vin, ne zorgu, kiel aŭ kion vi parolos; ĉar estos donita al vi en tiu horo tio, kion vi parolos. Ĉar parolas ne vi, sed la Spirito de via Patro parolas en vi. Kaj frato transdonos fraton al morto, kaj patro filon; kaj infanoj ribelos kontraŭ gepatroj kaj mortigos ilin. Kaj vi estos malamataj de ĉiuj pro mia nomo; sed kiu persistos ĝis la fino, tiu estos savita.
27.12. Joh 20,1-8
La unuan tagon de la semajno Maria Magdalena venis frue, dum estis ankoraŭ mallume, al la tombo, kaj vidis la ŝtonon prenita for de la tombo. Ŝi do kuris kaj venis al Simon Petro kaj al tiu alia disĉiplo, kiun Jesuo amis, kaj ŝi diris al ili: Oni forprenis el la tombo la Sinjoron, kaj ni ne scias, kien oni lin metis. Eliris do Petro kaj la alia disĉiplo, kaj iris al la tombo. Kaj ambaŭ ekkuris kune; kaj la alia disĉiplo kuris antaŭen pli rapide ol Petro, kaj unua alvenis al la tombo; kaj kliniĝinte, li enrigardis, kaj vidis la tolaĵojn kuŝantajn; tamen li ne eniris. Kaj poste venis Simon Petro, sekvante lin, kaj eniris en la tombon; kaj li vidis la tolaĵojn kuŝantajn, kaj la viŝtukon, kiu estis sur lia kapo, ne kuŝantan kun la tolaĵoj, sed kunvolvitan en aparta loko. Tiam eniris do la alia disĉiplo, kiu unua alvenis al la tombo, kaj li vidis kaj kredis.
28.12. Mat 2,13-18
Kaj post ilia foriro jen anĝelo de la Eternulo aperis en sonĝo al Jozef, dirante: Leviĝu, kaj prenu la knabeton kaj lian patrinon, kaj forrapidu en Egiptujon, kaj restu tie, ĝis mi parolos al vi; ĉar Herodo serĉos la knabeton, por lin pereigi. Kaj li leviĝis, kaj prenis la knabeton kaj lian patrinon nokte, kaj migris en Egiptujon, kaj restis tie ĝis la morto de Herodo; por ke plenumiĝu tio, kion la Eternulo parolis per la profeto, dirante: El Egiptujo Mi vokis Mian filon. Tiam Herodo, ekvidinte, ke li estas trompita de la saĝuloj, tre koleris; kaj sendinte, li mortigis ĉiujn knabojn en Bet-Leĥem kaj en ĉiuj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, havantajn du jarojn aŭ malpli, laŭ la tempo, pri kiu li precize sciiĝis de la saĝuloj. Tiam plenumiĝis tio, kio estis dirita per la profeto Jeremia, nome: Voĉo estas aŭdita en Rama, Ĝemado kaj maldolĉa plorado, Raĥel priploras siajn infanojn, Kaj ŝi ne volas konsoliĝi, ĉar ili forestas.
29.12. Luk 2,41-52
La gepatroj de Jesuo ĉiujare pilgrimadis al Jerusalemo okaze de la paska festo. Kiam Jesuo fariĝis dekdujara, ili supreniris tien laŭ la festa kutimo. Kiam la festo finiĝis, ili ekiris returne kun la aliaj. Sed Jesuo restis en Jerusalemo, kaj la gepatroj ne rimarkis tion. Ili supozis, ke ankaŭ Jesuo estas en la karavano. Post unutaga marŝado, ili serĉis Lin inter parencoj kaj konatoj. Ne sukcesinte trovi Lin, ili reiris al Jerusalemo. Post tri tagoj ili trovis Lin en la templo: Jesuo estis tie, sidante meze de leĝinstruistoj; Li aŭskultis ilin kaj diskutis kun ili. Ĉiuj miregis pro lia saĝeco kaj liaj respondoj. Ankaŭ liaj gepatroj, kiam ili ekvidis Lin, miris pro tio,
kaj lia patrino diris al Li: „Mia filo, kial vi faris tiel al ni? Jen via patro kaj mi kun kordoloro serĉis Vin.“ Li respondis: „Kial vi serĉis Min? Ĉu vi ne sciis, ke Mi devas esti en la domo de mia Patro?“ Sed ili ne komprenis la signifon de tiuj vortoj. Poste Jesuo reiris al Nazaret kun la gepatroj kaj fidele Li obeis al ili. Lia patrino konservis la memoron pri tiuj diroj zorge en sia koro. Dume Jesuo kreskadis, progresis en saĝeco kaj graco, ĉe Dio kaj homoj.
30.12. Luk 2,36-40
Kaj estis unu profetino, Anna, filino de Fanuel, el la tribo de Aŝer (ŝi estis grandaĝa, loĝinte sep jarojn kun sia edzo de post sia virgeco, kaj estinte vidvino okdek kvar jarojn), kiu neniam foriris el la templo, adorante per fastoj kaj preĝoj nokte kaj tage. Kaj alveninte ĝuste en tiu horo, ŝi dankis Dion, kaj parolis pri li al ĉiuj, kiuj atendadis la elaĉeton de Jerusalem. Kaj kiam ili jam faris ĉion, konforme al la leĝo de la Eternulo, ili revenis en Galileon, al sia urbo Nazaret. Kaj la infano kreskadis kaj fortiĝis, pleniĝante de saĝeco; kaj la graco de Dio estis sur li.
31.12. Joh 1,1-18
En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis ĉe Dio, kaj Dio estis la Vorto; Li estis en la komenco ĉe Dio. Ĉio estiĝis per Li, kaj sen Li estiĝis nenio kio estiĝis. En Li estis la vivo, kaj la vivo estis la lumo de la homoj, kaj la lumo brilas en la mallumo kaj la mallumo Lin ne venkis. Aperis homo sendita de Dio; lia nomo estis Johano. Li venis kiel atestanto, por atesti pri la Lumo, por ke ĉiuj ekkredu pere de li. Li ne estis la Lumo, sed li estis sendita por atesti pri la Lumo. La vera Lumo, kiu lumas al ĉiu homo, venis en la mondon. La Vorto estis en la mondo, kaj la mondo fariĝis pere de Li, sed la mondo ne ekkonis Lin. Li venis al sia propraĵo, sed liaj propruloj ne akceptis Lin. Sed al ĉiuj, kiuj Lin akceptis, Li donis potencon fariĝi filoj de Dio, al tiuj, kiuj kredas en lia nomo, kiuj ne el sango, nek el volupto, nek el volo de la viro, sed el Dio naskiĝis. Kaj la Vorto fariĝis korpo kaj ekloĝis inter ni. Kaj ni vidis lian gloron, la gloron de la Ununaskito de la Patro, plena de graco kaj vero. Johano atestas pri Li, kaj laŭte diras: „Li estas tiu, pri kiu mi diris al vi: Kiu venas post mi, tiu superas min, ĉar Li estis pli frue ol mi.“ El lia pleneco ni ĉiuj ricevis gracon post graco. Dum la Leĝo estis donita de Moseo, la graco kaj la vero alvenis pere de Jesuo Kristo. Dion neniu vidis, sed la ununaskita Filo, kiu estas en la sino de la Patro, pri Li nin instruis.