1.11. PREĜO AL LA SANKTULOJ DE PARADIZO
Ho ĉielaj spiritoj kaj vi ĉiuj Sanktuloj de Paradizo, turnu kompatemaj vian rigardon al ni, kiuj ankoraŭ pilgrimas en ĉi tiu valo de doloro kaj de mizeroj. Vi ĝuas nun la gloron, kiun vi meritis semante en la larmoj en ĉi tiu lando de ekzilo. Dio estas nun la premio de viaj penoj, la principo, la objekto kaj la celo de viaj ĝuoj. Ho beataj animoj, propetu por ni! Havigu al ni ĉiuj, sekvi fidele viajn piedsignojn, sekvi viajn ekzemplojn de fervoro kaj de arda amo al Jesuo kaj al la animoj, kopii en ni viaj virtojn, por ke ni iam fariĝu partoprenantoj de la senmorta gloro. Amen.
2.11. PREĜOJ POR LA ANIMOJ DE PURGATORIO
Sanktaj Animoj de Purgatorio, ni memoras pri vi por mildigi vian purigon per niaj propetoj; vi memoru pri ni por helpi nin, ĉar estas vere, ke por vi mem vi povas fari nenion, sed por la aliaj vi povas fari multege. Viaj preĝoj estas tre potencaj, kaj rapide atingas la tronon de Dio. Havigu al ni la liberigon el ĉiuj malfeliĉoj, mizeroj, malsanoj, angoroj kaj suferoj. Havigu al ni la pacon de la spirito, asistu nin en ĉiuj faroj, sukuru nin rapide en la spiritaj kaj dumtempaj bezonoj, konsolu kaj defendu nin en la danĝeroj. Preĝu por la Sankta Patro, por la glorigo de la Sankta Eklezio, por la paco de la nacioj, por ke la kristanaj pricipoj estu amataj kaj respektataj de ĉiuj popoloj, kaj faru ke iam ni povu veni kun vi en la Pacon kaj en la Ĝojon de Paradizo. Trifoje Gloro al la Patro, trifoje Eternan ripozon. Amen.
3.11. SANKTA MARTENO DE PORRES
Humilega Sankta Marteno de Porres, via arda karitato ĉirkaŭbrakis la tutan kreitaron, de la bezonantaj gefratoj ĝis la bestoj de l’ kampo. Ĉiuj obeis al la voĉo de via koro, ĉar la amo scipovas tuŝi la koron de ĉiuj. Ni preĝas al vi, instruu al ni ami! Liberigu nian koron el la fermitecoj kaj el la timoj, por ke ĝi malfermiĝu al Dio kaj al la gefratoj. Faru ke ni povu respekti kaj ami la kreitaron, kaj la kreitaĵojn kiel altvaloran donacon de via amo. Ni vin laŭdas kaj alvokas: degnu aŭskulti niajn petegojn kaj faru ke, kiel vi, ni povu vivi kontentaj tie kie Dio nin metis, servante kun simpleco kaj kun ĝojo. lnstruu al ni porti kun kuraĝo nian krucon, por ĝisatingi la ĝojon de la resurekto. Sankta Marteno de Porres, preĝu por ni! Amen.
4.11. SANKTA KARLO
Glorplena Sankta Karlo, kiu kun neegaligebla fervoro konsekris ĉiujn viajn aĵojn, tute vin mem al la gloro de Dio, al la bono de via ŝafaro kaj al la sankta edukado de la junularo; kiu en la ardega amo al Sanktega Eukaristio, al Jesuo Krucumita, al la benata Virgulino, trovis la sekreton por nutri vian fervoron, vian sindoneman karitaton, kaj atingi tiom eminentan gradon de sankteco: rigardu kompatema al ni, kaj havigu al ni de la bona Dio la spiriton de preĝado, la guston de kompatemo, por ke en la senĉesa praktikado de pietato fortika kaj klera ankaŭ ni povu trovi la defendon el tiom multaj danĝeroj, la amon al la virto, la vojon de nia sanktiĝo. Amen.
5.11. SANKTA GUIDO MARIA CONFORTI
Dio, Patro de ĉiuj popoloj, kiu en la Spirito de via Filo estas origino de ĉio bona kaj sankta, ni laŭdas Vin pro la vivo de via servanto Guido Conforti. Li, kontemplante e via Filo krucumita vian amon al ĉiu kreitaĵo, dediĉis sian tutan memon al la urĝo anonci la evangelion. Ni dankas Vin ĉarVi donis lin al la ksaveranaj misiistoj kiel patron, al la Eklezio kiel paŝtiston kaj misiiston, al ĉiuj kiel ekzemplon de virto kaj modelon de sankteco. Ni preĝas al Vi, per lia propeto pliigu nian fidon, por ke ni povu esti heroldoj de via amo, atestantoj de espero kaj konstruantoj de via regno. Al Vi la laŭdo kaj la gloro dum jarcentoj. Amen.
6.11. SANKTA LEONARDO DE NOBLAC AŬ DE LIMOĜO
Ho liberiganto de la malliberuloj kaj detruanto de la malliberejoj, ho Leonardo, plorpetu por ni la pardonon de la pekoj. Ho Dio, kiu konsentis al Beata Leonardo la nekutiman privilegion liberigi la malliberulojn, faru ke, per lia propeto, ni estu liberaj de la ligoj de la peko, kaj povu akiri sanktan liberon. Amen.
7.11. BEATA ANTONIO BALDINUCCI
Tre aminda Beata Antonio, kiu, dum vi vivis ĉi tie surtere, kunigis al la ardega fervoro por la gloro de Dio iun ĝisostan karitaton al la proksimulo, tiel ke vi estis nomata de ĉiuj la patro de la malriĉuloj, la konsolanto de la aflititoj kaj la rifuĝejo de la bezonantoj, nu! ni ĵurpetas, el tiu trono de gloro, kiun nun vi okupas en ĉielo, kiel premion de via sankteco, turnu al ni kompateme viajn rigardojn. Vi scias la apartan aflikton, kiu nun premas nin, kaj kiu igas nin aliri al vi por esti liberigitaj. (Ĉi tie oni detaligu la gracon, kiun oni petas). Estas vere, ke pro niaj pekoj ni meritus esti eĉ pli batataj de la justega mano de Dio. Sed se vi iĝas nia protektanto, Dio akceptos la preĝpetojn, kaj konsentos al ni la gracon, kiun ni multe deziras. Se tamen al la Sinjoro, pro la amindaj planoj de sia providenco, ne plaĉus kontentigi niajn dezirojn, havigu al ni almenaŭ plenan rezignacion al lia dia volo; tiel ke, ĉiam pli disiĝintaj per la amemo disde la surteraj aferoj, ni sopiru kun pli granda sindevigo al la akiro de la eterna feliĉo. Amen.
8.11. BEATA MARIA KRUCUMITA SATELLICO
Sanktega Triunuo, Patro, Filo kaj Sankta Spirito, mi dankas Vin pro la abundo de la donacoj kaj de la karismoj, kiujn vi disdonis al via Servantino Fratino Maria Krucumita Satellico, kaj aparte ĉar, akceptante ŝian ardan deziron tute sindoni al via amo, Vi konsekris ŝian vivon kiel modelon de ĉasteco, de malriĉeco kaj de obeemo. Bonvolu, ho Sinjoro, glori en la Eklezio ĉi tiun fidelan Servantinon, por ke brilegu antaŭ la mondo la apostola valoro de ŝia vivo intime kaŝita en Vi kun Kristo via Filo, speciale spertinto de sia Pasiono per multspecaj suferoj, pentofaroj kaj venkaj bataloj kontraŭ la tento. Per ŝia propeto konsentu al ĉiuj viaj gefiloj plene venki super la peko kaj ami Vin super ĉio alia. Fidoplene mi plorpetas por mi la gracon, kiun nun mi deziras, se ĝi estas laŭ via sankta volo. Amen.
9.11. ELIZABETA DE LA SANKTEGA TRIUNUO CATEZ
Ho Dio, kiu tiom amas la homojn ke vi faras en ili vian loĝejon, ni dankas vin pro la donacoj havigitaj al Sankta Elizabeta de la Triunuo, Senŝua Karmelanino, al kiu vi komprenigis kaj gustumigis vian neeldireblan ĉeeston en la animo. Konsentu al ni, per ŝia propeto, fariĝi brilegaj temploj de via Spirito de Amo je laŭdo de via gloro, kaj helpu nin en niaj bezonoj. Amen.
10.11. SANKTA ANDREO AVELLINO
Ho glora Sankta Andreo, kiu ne kontenta travivi edifan vivon faris la ĵurpromeson fari ĉiam novajn progresojn sur la vojo de la perfektiĝo, havigu al ni de la Sinjoro la gracon kiel plej eble strebi por na sanktiĝo kaj daŭre progresi sur la vojo de la sankteco.
Gloro al la Patro… Sankta Andreo, preĝu por ni! Amen.
11.11. SANKTA MARTENO DE TOURS – PREĜO DE LA PILGRIMANTO AL SANKTA MARTENO
Sankta Marteno, ni venas al vi. Soldato de Dio, Apostolo de Kristo, atestanto de Lia Evangelio kaj Paŝtisto de Lia Eklezio, ni preĝas al vi. Vi, kiu estis en la ĉeesto de Dio en la granda silento de la solecaj noktoj, donacu al ni resti persistaj en la fido kaj en la preĝo. Kiel katekumeno vi donacis al la malriĉulo duonon el via mantelo, helpu nin plenumi gestojn de kundivido al ĉiu bezonanto. En la vilaĝoj kaj en la kamparoj vi defiis la diablon kaj detruis liajn idolojn, prenu nin sub vian gardon kaj protektu nin de la malbono. En la vespero de via vivo vi ne rifuzis la pezon de la tagoj kaj de la laboro, faru ke ni estu obeemaj al la volo de la Patro. En la gloro de la ĉielo vi ĝuas vian ripozon en la domo de Dio, metu en niajn korojn la deziron atingi vin kaj koni kun vi la eternan beatecon. Amen.
12.11. SANKTA DIEGO DE ALKALAO
Ho Dio ĉiopova kaj eterna, kiu elektas le plej humilajn kreitaĵojn por konfuzi ĉiuspecan orgojlon, konsentu al ni imiti en ĉiu cirkonstanco de la vivo la virtojn de Sankta Diego de Alkalao, por povi kundividi lian gloron en la ĉielo. Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo, kiu estas Dio, kaj vivas kaj regnas kun Vi, en la unueco de la Sankta Spirito, dum ĉiuj jarcentoj da jarcentoj. Amen.
13.11. SANKTA OMOBONO DE KREMONO
Kara Sankta Omobono, ni dankas la Sinjoron, kiu aligis vin, humilan laikan fidelulon, al la vico de la Sanktuloj. Ok jarcentojn post via eniro en la ĉielon ni kolektas en florgirlando la devotecon, kiun la pasintaj generacioj donis al vi kaj transdonis al ni interplektita en la historio de Modeno. Nia glora Prapatro, elparolu ankoraŭ hodiaŭ viajn vortojn de travivita vivo. Tenu nin kune kun vi ĉe la piedoj de la Krucumito, por ke ni povu sperti en ĉiu tago la ĝojon de la Evangelio naskiĝantan el la mistero de la Kruco, kaj ni scipovu iradi en la lumo de la plejsupraj valoroj je la konkero de la bonaĵoj kiuj ne forpasas. Homo bona laŭnome kaj laŭfakte, elverŝu la parfumon kaj la belecon de la boneco en tiujn, kiuj vokas vin, kaj en tiujn, kiuj tenas sin for. Granda patro de la malriĉuloj, faru, ke niaj koroj estu ĉiam pli malfermitaj al la faroj de mizerikordo privilegiante la “novajn malriĉojn”, kiuj vualas la atingojn de progreso sen animo. Renovigu ĉiutage vian protekton, kiu estas fonto de konkordo kaj de paco por nia Eklezio kaj nia socio. Nia Sankta Maljunulo, ni aŭskultas vin kaj parolas al vi, ankaŭ vi aŭskultu nin kaj parolu al ni. Via propeto havigu al ni la ardon de la konvertiĝintoj al la Evangelio por transdoni la civilizon de la amo kiel sanktan heredaĵon. Amen.
14.11. SANKTA NIKOLAO TAVELIĆ, MARTIRO
Dio, Vi sanktan Nikolao Tavelić famigis per la fervoro pro disvastigado de la religio kaj per la palmo de martireco. Donu al ni, ke per lia porpreĝo ni superregu ĉiujn kontraŭstarojn de la vivo kaj ke ni per la Krista pacienco ni alvenu al Vi, la sola vera vivo. Amen.
15.11. BEATA LUCIA BROCCADELLI DE NARDI
Ho Dio, kiu pere de la stigmatoj konformigis al Via filo la beatan Lucia; konsentu al ni venki per Via graco la delogojn de la malbono, por akiri la eternan vivon. Per Kristo Nia Sinjoro. Amen.
16.11. PREĜO DE LA KURACISTO KUN S-TA JOZEFO MOSCATI
Ho Sinjoro, konsentu al mi kristana kuracisto, kaj al ĉiu kuracisto, kompreni ke ne la scienco, sed la karitato transformas la mondon. Donacu al mi ne forgesi ke, sekvante la medicinon, mi surprenis la respondecon de elstara misio. Vi, kiu donis al mi ĉion kaj iam postulos de mi kalkulraporton pri la maniero en kiu mi elspezis vajn donacojn, gvidu kaj asistu min en ĉiu mia faro. Donacu al mi ĉiam memori ke la malsanuloj estas Viaj bildoj, kaj ke ankaü sentaŭguloj, krimuloj, blasfemantoj, envenas en la malsanulejon pro dispozicio de Via mizerkordo, kiu ilin volas savitaj. Faru, ho Sinjoro, ke mi kuracisto, tiom ofte nekapabla forigi malsanon, ne forgesu ke, preter la korpoj, mi havas antaŭ mi senmortajn, diajn animojn, por kiuj pelas la evangelia ordono ami ilin samkiel min mem: mi trovu en tio mian kontentecon kaj ne en la fakto, ke mi aŭdas proklami min saniganto de korpa malsano. Memorigu al mi, Sinjoro, ke ne nur pri la korpo mi devas okupiĝi, sed ankaŭ pri la ĝemantaj animoj, kiuj aliras al mi. Mi povu mildigi la dolorojn pli facile per la konsilo kaj atingante la profundaĵojn de la spirito, anstataŭ ol per la malvarmaj receptoj havigotaj al la apotekisto. Donacu al mi, Sinjoro, ne trakti la doloron kiel eksvingon aŭ kiel muskolan kuntiriĝon, sed kiel krion de animo, al kiu mi kuracisto, ĝia frato, alkuras kun la ardo de la amo kaj de la dia karitato. En la malsanulejoj mia misio estu tiu kunlabori al ĉi tiu senfina agado de mizerikordo, helpante, pardonante, fordonante min. Certe estos granda mia rekompenco, se al tiuj kiuj ĉirkaŭas min mi donos ekzemplon pri mia helpopeto al Vi. Faru ke mi ĉiam persistu kun Vi en la koro, kun la bonaj instruoj ricevitaj ĉiam en la memoro, kun amo kaj kompato al la mizeruloj, kun fido kaj entuziasmo, surda al la laŭdoj kaj al la kritikoj, rezista al la envio, ema nur al la bono. Ho Sinjoro, faru ke mi povu servi Vin kun senĉesa amo kaj la animojn de miaj gefratoj per mia agado, preĝado kaj ekzemplo, por la ununura granda celo kiu estas ilia kaj mia savo. Amen.
17.11. SANKTA ELIZABETA EL HUNGARIO
Ho Elisabeta, juna kaj sankta, edzino, patrino kaj reĝino, libervole malriĉa je havaĵoj, vi estis, laŭ la spuroj de Francisko, unuaaĵo de la vokitoj de Dio vivi en la mondo por ĝin pliriĉigi je paco, je justeco, kaj je amo al la senhavuloj kaj al la ekskluditoj. La atesto de via vivo restas kiel lumo por Eŭropo por laŭiri la vojojn de la vera bono de ĉiu homo kaj de ĉiuj homoj. Ni preĝpetas vin havigi al ni de Kristo Enkarniĝinta kaj Krucumita, al kiu vi fidele konformiĝis, inteligenton, kuraĝon, laboremon kaj kredindecon, kiel veraj konstruantoj de la regno de Dio en la mondo. Amen.
18.11. BEATA KAROLINA KOZKA, VIGULINO KAJ MARTIRINO
Ĉiopova Patro, kiu malkaŝas la misterojn de via Regno al la humiluloj kaj al la malriĉuloj, Vi kiu gvidis beatan Karolina-n al la sankteco tra la vojo de persistado en la preĝo, Vi kiu igis ŝin fidela al via Evangelio ĝis la morto, helpu min esti konstanta en la preĝo kiel ŝi, igi la laboron altvalora servo al Vi kaj al la proksimulo. Plifortigu min, Sinjoro, por ke antaŭ la malgrandaj aŭ grandaj malfacilaĵoj de la vivo, sekvante la ekzemplon de Beata Karolina, ankaŭ mi povu ĉiam atesti, ke nur Vi estas la vera Vivo kaj la plena Ĝojo. Mi preĝpetas Vin, Ĉiopova Patro, por ke Beata Karolina povu baldaŭ esti agnoskata en la gloro de la Sanktuloj de la Eklezio. Faru ke, per ŝia ekzemplo kaj ŝia propeto, ni gejunuloj de la 21-a jarcento povu remalkovri la belecon de vivo simpla kaj pura, iĝante lumo por la mondo kaj salo de la tero, por ke ĉiuj, kiuj serĉas la veron, povu trovi la vojon, kiu kondukas al Vi. Amen.
19.11. SANKTA MATELDA DE HACKEBORN
Ho Dio, kiu per la preĝo kaj per la glora vivo de viaj Sanktuloj, kaj aparte de Sankta Matelda, vokis niajn prapatrojn al la mirinda lumo de la Evangelio, faru, ke ankaŭ ni vivu en la sindevigo por nova evangelizado de ĉi tiu tria kristana jarmilo, kaj, superante la insidojn de la malbonulo, ni kresku en la graco kaj en la kono de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu vivas kaj regnas dum jarcentoj da jarcentoj. Amen.
20.11. BEATA MARIA FORTUNATA VITI
Dio tre favorkora, kiu amas la virgajn kaj simplajn korojn, pro la virtoj kiuj ornamis vian fidelegan Servantinon Fratinon Maria Fortunata, kaj kiuj igis ŝin al Vi tiom kara ĉi tie surtere, ke ŝi plaĉis al Vi, montru al ni la gloron, kiun ŝi nun ĝuas en ĉielo, bonvole altigante ŝin al la honorado de la altaroj. Faru, ke ŝiaj virtoj stimulu nin alpreni malavare la suferojn de la vivo, plenumante ĉiam kaj ĉiel la diajn volojn, kaj, tiel vivante, ni meritu vidi iam kun la senvala vizaĝo vian Dian Vizaĝon. Amen.
21.11. BEATA FRANCISKA SIEDLISKA (Maria de Jesuo Bona Paŝtisto)
Beata Maria de Jesuo Bona Paŝtisto, kiu modelis vian vivon laŭ la ekzemplo de la Sankta Familio de Nazareto, havigu al mi la gracon imiti vin, kaj inspiru la kristanajn familiojn vivi laŭ sia vokiĝo por la pli granda gloro de Dio kaj la disvastigo de lia regno de amo sur la tuta tero. Amen.
22.11. SANKTA CECILIA, MARTIRINO
Ho Sankta Cecilia, kiu kantis per via vivo kaj via martiriĝo la laŭdojn de l’ Sinjoro, kaj estas respektegata en la Eklezio kiel patronino de muziko kaj de kantado, helpu nin atesti, per nia voĉo kaj per la voĉo de niaj muzikiloj, tiun ĝojon de la koro kiu venas el la ĉiama faro de la volo de Dio kaj el la kohera travivo de nia kristana idealo. Helpu nin vigligi en inda maniero la sanktan Liturgion, de kiu fontas la vivo de la Eklezio, konsciaj pri la graveco de nia servo. Ni donacas al vi niajn penojn kaj ankaŭ la ĝojojn de nia sindevigo, por ke vi metu ilin en la manojn de Maria Sanktega, kiel harmonian kanton de amo al Ŝia Filo Jesuo. Amen.
23.11. SANKTA KOLOMBANO ABATO
Ho Sinjoro Dio, elradikigu, elŝiru el mia animo ĉion, kion la malamiko plantis en ĝi. Forigu el mia koro kaj el miaj lipoj la tutan malbonecon, donu al mi la inteligenton kaj la kutimon je la bono, por ke per agoj kaj vero mi servu nur al Vi. Mi scipovu plenumi la ordonojn de la Kristo kaj serĉi Vin, ho mia Dio! Konsentu al mi la memoron, la karitaton, la fidon. Sinjoro, faru en mi la bonon kaj donacu al mi tion, kion Vi juĝas utila. Amen.
24.11. BEATA MARIA ANNA SALA
Sinjoro Dio, sanktega Triunuo, kiu en via senfina mizerikordo bonvolis provizi per elstaraj donacoj Beatan Maria Anna Sala, humile mi preĝpetas Vin, por ke, se tio estas laŭ via gloro, vi volu konigi al mi, kiom multe ŝi estas kara al Vi, konsentante al mi per ŝia propeto la gracon, kiun mi nun petas de Vi. Amen.
25.11. SANKTA KATARINA EL ALEKSANDRIO
Sankta Katarina, virgulino kaj martirino, fidela fiancxino de Jesuo, kiu proklamis al la nekristanoj la veran fidon, kaj, trasuferante multajn turmentojn, preferis fordoni la vivon anstataŭ perdi Dion, aŭskultu nian preĝon: liberigu nin de ĉiu malbono en la korpo kaj en la spirito, protektu nin, nian Paroĥon, nian urbon kaj la tutan mondon, kaj propetu por ni, por ke, sekvante vian ekzemplon, ni estu pliriĉigitaj per ĉiuj tiuj gracoj, kiuj igas nin feliĉaj plenumi la volon de Dio en ĉi tiu vivo, samkiel en tiu glora, kiu atendas nin en la Paradizo. Amen.
26.11. BEATA JAKOBO ALBERIONE
Sinjoro, gloru en via Eklezio la Beatan Pastron Jakobon Alberione; li estu al ni ĉiuj lumo, gvido kaj apogo en la sanktiga agado kaj en la apostolado, kaj per lia propeto rapidigu la alvenon en la mondon de Kristo Majstro, Vojo Vero kaj Vivo, pere de Maria Patrino kaj Reĝino de la Apostoloj, kaj konsentu al mi la gracojn, kiujn mi nun petas de vi… Patronia, Saluton Maria, Gloro. Amen.
27.11. BEATA VIRGULINO MARIA DE LA MIRAKLA MEDALO
Senmakula Virgulino, Patrino de Dio kaj Patrino nia, kun la plej viva konfido en via potenca propeto, tiomfoje manifestita pere de via Medalo, humile ni plorpetas Vin havigi al ni la gracojn, kiujn ni petas de Vi per ĉi tiu naŭtaga preĝo. Ho Madono de la Mirakla Medalo, kiu montris Vin al Sankta Katarina Labouré en la teniĝo de Perantino de la tuta mondo kaj de ĉiu aparta animo, ni metas en viajn manojn kaj konfidas al via Koro niajn preĝpetojn kaj niajn esperojn. Bonvolu prezenti ilin al via Dia Filo, kaj plenumi ilin, se ili estas konformaj al la Dia Volo kaj utilaj al niaj animoj. Kaj levinte al Dio viajn preĝpetajn manojn, mallevu ilin super nin, ĉirkaŭvolvu nin per la radioj de viaj gracoj prilumante niajn mensojn kaj purigante niajn korojn, por ke gviditaj de Vi ni atingu iam la beatan eternecon. Amen.
***
Ho potencega Reĝino de l’ ĉielo kaj de la tero kaj Senmakula Patrino de Dio kaj Patrino nia, Maria Sanktega, per la manifestiĝo de via Mirakla Medalo ni preĝpetas Vin, aŭskulti niajn petegojn kaj elaŭdi nin. Al Vi, ho Patrino, ni aliras fidoplenaj: elverŝu sur la tutan mondon la radiojn de la graco de Dio, pri kies trezoro Vi estas gardantino, kaj savu nin de la peko. Faru, ke la Patro de mizerikordo pere de Vi estu mizerikorda al ni kaj savu nin, tiel ke ni povu, sekuraj, veni vidi kaj honori Vin en la Paradizo. Amen.
28.11. SANKTA JAKOBO DE MARKIO
Sinjoro Jesuo, Vi volis naskiĝi infano kaj invitis la homojn imiti la simplecon de la infanoj. Vi amis kaj benis ilin, kiam oni prezentis ilin al Vi, kaj diris: “lasu, ke la infanoj venu al Mi!”. Per la meritoj de Sankta Jakobo de Markio, kiun ni vokas kiel ilian specialan protektanton, defendu niajn infanojn. Faru, ke ili kresku en la sano kaj en via graco. Amen.
29.11. BEATA MARIA MAGDALENA DE LA ENKARNIĜO (Katarina Sordini – Fondintino)
Sanktega Triunuo, ni dankas Vin, ĉar Vi pliriĉigis nin per la Valorega Donaco de la Sankta Eŭkaristio. Ho Jesuo, kiu en la grandeco de via Amo volis ĉiamigi en la Eŭkaristio vian Paskon, gloru baldaŭ vian fidelan Servantinon M. Maria Magdalena de la Enkarniĝo, kiu por Vi tute forkonsumis sin mem. Kaj Vi, Dolorplena Virgulino, nia aminda Kunelaĉetintino, almetu vian efikan peradon, por ke per ĉi tiu beatigo estu pli bone konata, amata kaj honorata la Sanktega Eŭkaristio. Amen.
30.11. SANKTA ANDREO APOSTOLO
Pro tiu admirinda preteco, kun kiu vi, ho glora Sankta Andreo, sekvis Jesuon Kriston kaj al Li kondukis vian fraton, kiu poste fariĝis la ĉefo de la Apostola kolegaro kaj la fundamenta ŝtono de la Eklezio; nu! havigu al ni ĉiuj la gracon sekvi senprokraste la diajn inspirojn, sindone konfesi la veron, ĉiam ami la krucojn kaj la suferojn de ĉi tiu tero, kun la celo certigi al ni la perfektajn kaj eternajn bonaĵojn de la Paradizo. Patro Nia… Saluton Maria … Gloro al la Patro… Amen.