Hejmo Spirita vivo preĝoj PREĜOJ: OKTOBRO

PREĜOJ: OKTOBRO

1.10.

PREĜO AL SANKTA TERESA DE JESUO INFANO

Ho Sankta Teresa de Jesuo Infano, kiu navigis sur la ŝtorma maro de ĉi tiu mortema vivo, kaj kiu meritis alveni al la trankvila haveno de la ĉiela Paco kaj de la eterna kvieto, tute fordonante vin mem pro amo al la bona Dio, havigu al mi, ke mi faru ĉiam en ĉio Lian Sanktan volon. Vi, kiu promesis trapasi vian Paradizon bonfarante sur la tero, helpu min en miaj bezonoj, kaj havigu al mi sekvi vin laŭ via malgranda vojo de fido kaj de amo je la mizerikordo de Dio. Kaj Vi, Senmakula Virgulino, kiu tiom amis vian malgrandan filinon Teresan de Jesuo Infano, per ŝia propeto estu malavara je Via patrina helpo, kiu donu al mi la kuraĝon fuĝe eviti la pekon, kaj persiston en la bono, por ke mia animo, samkiel senmakula lilio, povu iam eligi san parfumon antaŭ Via Sanktega Filo, kaj antaŭ Vi, Senmakula Virgulino. Amen.

2.10.

Preĝo al la Gardanĝelo

 (de Sankta Pio el Pietrelcina)

Ho sankta gardanĝelo, zorgu pri mia animo kaj pri mia korpo.
Prilumu mian menson, por ke ĝi konu pli bone la Sinjoron
kaj amu lin el la tuta koro.
Asistu min en miaj preĝoj, por ke mi ne cedu al la distriĝoj,
sed mi plej streĉu mian atenton.
Helpu min per viaj konsiloj, por ke mi vidu la bonon
kaj faru ĝin sindoneme.
Defendu min de la insidoj de la infera malamiko
kaj subtenu min en la tentoj,
por ke mi ĉiam estu venkanto.
Riparu la mankon de mia malvarmo en la kulto al la Sinjoro:
ne ĉesu prizorgi mian gardadon
ĝis vi portos min en la Paradizon,
kie ni kune laŭdos la Bonan Dion dum la tuta eterneco. Amen.

NAŬTAGA PREĜO AL PAPO JOHANO LA 23-a

Ho Jesuo, bona Majstro,
ni dankas vin pro la granda donaco de Papo Johano la 23-a,
farita al la Eklezio kaj al la tuta homaro.
Faru, ho Sinjoro, ke sekvante la ekzemplon de ĉi tiu Pontifiko, via fidela servanto,
ni sciu akcepti ĉiam vian Sanktan Volon 
jen la favora jen en la malfavora sorto.
Patronia…

Ho Jesuo, pro la virtoj kaj la meritoj de Sankta Johano la 23-a,
naskiĝinta, vivinta kaj mortinta malriĉa,
faru, ke ni aprezu la laboreman kaj benatan malriĉecon;
donacu al ni la deziron de la ĉielaj realaĵoj,
menson malfermitan al la komprenemon kaj al la pardono, 
kapablan kapti en la gefratoj la signon de via ĉeesto.

Patronia…
Ho Sinjoro, voi diris: “Kiu sin humiligas, tiu estos altigita”. 
Gloru ankaŭ surtere la humilan Papon Johanon;
plenumu ĉiujn intencojn, kiujn li havis por la sanktigo de la klerikaro,
la unueco de la kristanoj, la paco de la familioj kaj de la popoloj. 
Konsentu al ni, per lia propeto, la gracon kiun ni petas de vi…
Patronia, Saluton Maria kaj Gloro….. Amen.

3.10.

PREĜO AL SANKTA DIONIZO LA AREOPAGANO

Gloro estu al vi, ho Dionizo, kiu forlasis la honorojn de la Areopago por la malsaĝaĵo de la Kruco, kaj al la naskiĝanta Kristanismo alportis la kontribuon de la inĝenio kaj de la elstara socia kondiĉo. Al ĉi tiu orgojla jarcento diru via ekzemplo, ke la Fido tute ne estas malamika al la scienco, kiun kontraŭe ĝin vokas kaj altigas, kaj ke estas pereiga antaŭjuĝo la opinio, ke Religio misvojigas la pli altajn sociajn klasojn. Memoru, ke ni estas parto de tiu ŝafaro, kiun la Apostolo de la nacioj konfidis al vi, altigante vin al Paŝtisto de la Eklezio. Al via patroneco, plifortigita de tiu de Maria, ni konfidas la sorton de nia naskolando, elstara pro sia religia Fido. Benu niajn kampojn kaj nian maron, tiujn kiuj havas publikajn oficojn kaj sendistinge ĉiujn civitanojn. Benu nian Episkopon, vian indan posteulon, kaj la Klerikaron, kiu helpas lin en la malfacila batalo. Levu vian patran manon super la viglan junularon, kiu kresku bona kaj Diotima, kaj, en via larĝa beno, ĉiu retrovu la sekuran garantiaĵon de sia savo. Amen.

4.10.

SALUTO AL LA BEATA VIRGULINO MARIA (Sankta Francisko)

Saluton, Sinjorino, sankta reĝino,
sankta Patrino de Dio, Maria,
kiu estas virgulino iĝinta Eklezio,
kaj elektita de la sankteda ĉiela Patro,
kiu vin konsekris kune kun Sia sanktega amegata Filo
kaj kun la Sankta Spirito Parakleto,
vi en kiu estis kaj estas ĉia pleneco de graco kaj ĉiu bono.
Saluton, lia palaco,
saluton, lia tabernaklo,
saluton, lia domo,
saluton, lia vesto,
saluton ave, lia servantino.
saluton, lia Patrino.
Amen.

5.10.

SANKTA MARIA FAŬSTINA KOWALSKA
PREĜO PER LA PROPETO DE SANKTA FAŬSTINA

Ho Jesuo, kiu igis Sanktan M. Faŭstina
granda devotulino de via senlima mizerikordo,
konsentu al mi, per ŝia propeto,
kaj laŭ via sanktega volo,
la gracon…, pri kiu mi vin petas.
Ĉar mi estas pekulo, mi ne estas inda
pri via mizerikordo.
Tial mi petas vin, pro la spirito
de sindediĉo kaj de sinofero
de Sankta M. Faŭstina kaj pro ŝia propeto,
elaŭdu la preĝojn,
kiujn fidoplene mi prezentas al vi.
Patronia, Saluton Maria, Gloro. Amen.

6.10.

SANKTA MARIA FRANCISKA DE LA KVIN VUNDOJ
PREĜO AL SANKTA MARIA FRANCISKA

Sankta Maria Franciska, kiu eltenante humiligojn kaj suferojn kundividis la doloron kaj la angoron spertitajn de Jesuo en sia Pasiono, helpu nin kompreni tiun doloron, rigardi Jesuon krucumitan kun la tenereco de patrino, kiu volus anstataŭiĝi al Li, kondiĉe ke Li ne plu suferu.
Sankta Maria Franciska, kiu faris el la Eŭkaristio la ununuran grandan deziron de la vivo, helpu nin akcepti en nin, kun fido kaj konscio, la konsekritan Hostion.
Sankta Maria Franciska, kiu rekomendis fidi Dion kaj la Virgulinon Marian, helpu nin preĝi al ili kun konfido kaj kun la ardo kun kiu preĝis vi.
Sankta Maria Franciska, estu nia gvidantino, instruu al ni aŭskulti Jesuon, kaj sekvi Lin laŭ la vojo, kiun Li pretigis por ĉiu el ni.
Amen.

7.10.

BEATA VIRGULINO MARIA DE ROZARIO

Ho Senmakula Virgulino, Reĝino de Rozario,
kiu disŝutas la trezorojn de la Ĉiela Mizerikordo,
defendu nin de la malbono, de la orgojlo,
kaj purigu niajn amemojn.
Per via patrina helpo kaj sub via protekto,
ni volas vivi, ho dolĉa Patrino de Mizerikordo,
Reĝino de la Sankta Rozario.
Amen.

8.10.

Preĝo al SANKTA REPARATA

Ho Virgulino kaj Martirino, Sankta Reparata, vi ankaŭ adoleskanta estis allogita de la amo al Kristo kaj Lin preferis al ĉiu ajn alia surtera plano, ĝis la akcepto de la martirigo por ne perfidi Lin, ni vin preĝpetas propeti por ni ĉe la Patro, kiu elektas la estulojn plej mildajn kaj malfortajn por hontigi la potencon de la mondo.
Havigu al ni, ke ni kredu ke la vivo fordonata al amo al Kristo ne estas perdita, sed gajnita. Veku en la gejunuloj la kuraĝon kaj la ĝojon de ĉasteco.
Akirigu de la saĝo de la Spirito la klarecon de la fido, por ke ni sukcesu plenumi ankaŭ hodiaŭ kuraĝajn elektojn responde al la vokoj de Dio. Preĝu por ĉiuj, por ke ni povu senti ĉiam proksima, ankaŭ en la momentoj de plej malmildaj provoj, Jesuon kiu mortis por ni kaj donacis al vi la forton morti por Li, je laŭdo kaj gloro de Dio.
Amen.

9.10.

PREĜO AL SANKTA JOHANO LEONARDI

Ho glora Sankta Johano Leonardi,
kiu pro Dia Providenco
estis elektita nia speciala protektanto,
alrigardu nian malfortecon
kaj protektu nian vivon de la malbonulo.
La Karitato faris vin sankta, nun el la ĉielo de la beatuloj
asistu nin, direktu niajn paŝojn
kaj savu nin de la insidoj de la mondo.
Inspiru en nin vivan fidon
kaj sinceran intereson pri nia eterna savo.
Havigu al ni de la Dia Mizerikordo
aŭtentikan penton pro niaj pekoj
kaj la persiston en la plenumo de la Dia Leĝo.
Amen.

10.10.

SANKTA DANIELO COMBONI

Ho Dio, kiu volas la savon de ĉiuj,
reveku en ĉiu kristano fortan misian elanon,
por ke Kristo estu anoncata al tiuj
kiuj ankoraŭ ne konis Lin.
Naskigu multajn vokiĝojn
kaj subtenu per via graco la misiistojn
en la evangeliza agado.
Konsentu al ĉiu el ni,
per la propeto de Sankta Danielo Comboni, 
senti la respondecon pri la misioj
kaj precipe kompreni, ke nia unua sindevigo
por la disvastigo de la fido
estas iu profunde kristana vivo.
Per Kristo nia Sinjoro. Amen.

12.10.

BEATA CARLO ACUTIS

Ho Dio, nia Patro,
dankon ĉar vi donis al ni Carlon,
modelon de vivo por la gejunuloj,
kaj mesaĝon de amo por ĉiuj.
Vi igis lin enamiĝi
al via filo Jesuo,
igante la Eŭkaristion
lia “aŭtovojo al la ĉielo”.
Vi donis al li Marian,
kiel amegatan patrinon,
kaj igis lin per la Rozario
kantisto de ŝia tenereco.
Akceptu lian preĝon por ni.
Rigardu precipe al la la malriĉuloj,
kiujn li amis kaj sukuris.
Ankaŭ al mi konsentu,
pro lia propeto,
la gracon, kiun mi bezonas…
Kaj igu plena nian ĝojon,
metante Carlon inter la beatulojn de via Sankta Eklezio,
por ke lia rideto ankoraŭ brilegu por ni
je gloro de via nomo.
Amen.

Patro nia… Saluton Maria… Gloro…

13.10.

ALEKSANDRINA MARIA DA COSTA
(salezana Kunlaborantino – Beata)

Preĝo por peti gracojn
per la propeto de Aleksandrina
Ho Sanktega Triunuo, mi Vin adoras kaj dankas
ĉar Vi donacis al ni la ekzemplon de Aleksandrina,
purega fajrero de via amo.
Mi preĝas al Vi, helpi min en la imitado
en ŝia aŭtentika amo al la Eŭkaristio,
ke mi konsumiĝu en ĉiam pli arda sopiro
en mia sindediĉo al Vi kaj al la gefratoj.
Mi humile petas Vin, glori ŝin per la Sanktulproklamo.
kaj konsetni al mi, per ŝia propeto,
la gracon, kiun arde mi petas de Vi….(oni eldiru)
Amen.

14.10.

SANKTA KALISTO LA 1-A
(Papo de 217 ĝis 222)

Aŭskultu, Sinjoro, la preĝon,
kiun la kristana popolo
levas al Vi
en la glora memoro
de Sankta Kalisto la 1-a,
papo kaj martiro,
kaj per lia propeto
gvidu kaj subtenu nin
en la malmola vojo de la vivo.
​Per Kristo nia Sinjoro.
Amen.

15.10.

SANKTA TERESA EL AVILA

Ho Sankta Teresa, kiu tra via konstanteco en la preĝado, atingis la plej altajn pintojn de kontemplado, kaj estis montrita de la Eklezio kiel majstrino de preĝado, havigu al ni de la Sinjoro la gracon lerni vian preĝostilon, por ke ni povu atingi kiel vi tiun intiman rilaton de amikeco kun Dio, de kiu ni scias ke ni estas amataj.

1. Tre aminda nia Sinjoro Jesuo Kristo, ni dankas Vin pro la granda donaco de la amo de Dio konsentita al via amata Sankta Teresa; kaj pro viaj meritoj kaj tiuj de ĉi tiu via ameganta edzino Teresa, ni preĝpetas Vin konsenti al ni la grandan kaj necesan gracon de via perfekta amo. 

Patronia, Saluton Maria, Gloro…

2. Dolĉega nia Sinjoro Jesuo Kristo, ni dankas Vin pro la donaco havigita al via amata Sankta Teresa de la tenera devoteco al via dolĉega Patrino Maria, kaj al via opiniata patro Sankta Jozefo; kaj pro viaj meritoj kaj tiuj de ĉi tiu via ameganta edzino Teresa,

ni preĝpetas Vin konsenti al ni la gracon de speciala kaj tenera devoteco al via ĉiela Patrino Maria Sanktega kaj al nia granda protektanto Sankta Jozefo.

Patronia, Saluton Maria, Gloro….

3. Tre amoplena nia Sinjoro Jesuo Kristo, ni dankas Vin pro la nekutima privilegio konsentita al via amata Sankta Teresa de la vundo ĉe la koro; kaj pro viaj meritoj kaj tiuj de ĉi tiu via Sankta edzino Teresa, ni preĝpetas Vin donaci al ni similan aman vundon, kaj elaŭdi nin, donacante al ni tiujn gracojn, kiujn per ŝia propeto ni petas de Vi.

Patronia, Saluton Maria, Gloro….

16.10.

SANKTA MARGARETA MARIA ALACOQUE

Ho Sankta Margareta Maria Alacoque,
vi kiu estis elektita de Dio por malkaŝi al la mondo
la dian belecon de la Koro de Jesuo,
lian senfinan bonecon, lian senliman mizerikordon,
lian brilegan lumon; faru ke ankaŭ ni, kiel vi,
povu starigi nian vivon sur lia koro.
Koro de Jesuo, 
elverŝu la abundon de via amo
sur la pekulojn, por ke ili revenu al Vi,
su la kredantojn, por ke ili vivu el Vi,
sur la misiistojn, por ke ili atestu pri Vi,
sur la malsanulojn, per ke ili saniĝu en Vi,
sur la mortontojn, por ke ili sin fordonu al Vi.
Donu al mi koron bonan,
sinceran kaj disponan,
kapablan ami kaj suferi,
pardoni kaj ĝoji,
travivi ĉiun momenton de la vivo
kiel grandiozan donacon
de via senfina amo.
Koro de Jesuo,
fonto de Karitato, de Paco,
de Vero, de Espero,
mi fidas Vin, mi konfidas min al Vi.
Sankta Margareta Maria Alacoque,
preĝu por ni!
Amen.

17.10.

BEATA KONTARDO FERRINI
(universitata profesoro – franciskana triaordenano)

Ho Dio, fonto de vero kaj de justo, kiu en beata Kontardo donis al via Eklezio brilegan ekzemplon de virto kaj de sciado, faru ke, imitante lin, ni povu rezisti al la vantaj allogoj de la mondo, por iradi je la lumo de via vorto, en la humila kaj pacienca servado al la gefratoj. Per Kristo Nia Sinjoro. Amen.

18.10.

SANKTA LUKO EVANGELIISTO

Glora Sankta Luko, kiu, por disvastigi al la tuta mondo, ĝis la fino de la jarcentoj, la dian sciadon de la savo, registris en tiucela libro ne nur la instruojn kaj la farojn de nia Sinjoro Jesuo Kristo, sed ankaŭ la plej mirindajn farojn de liaj Apostoloj por la fondo de la Eklezio; havigu al ni ĉiuj la gracon ĉiam konformigi nian vivon al tiuj sanktegaj dokumentoj, kiujn pro aparta instigo de la Sankta Spirito, kaj laŭ lia diktado, vi donis al ĉiuj popoloj en viaj diaj libroj.

Glora Sankta Luko, kiu pro la virgeco, kiun vi konstante deklaris, meritis havi apartan familiarecon kun la reĝino de la virgulinoj, Maria Sanktega, kiu persone instruis vin, ne nur pri ĉio kio koncernas ŝian dian elekton kiel Vera Patrino de Dio, sed ankaŭ pri ĉiuj misteroj de la enkarniĝo de la Vorto, pri liaj unuaj paŝoj en la mondo, kaj pri lia privata vivo; havigu al ni ĉiuj la gracon ami ankaŭ ni konstante la belan virton de pureco, por ke ankaŭ ni meritu al ni tiujn favorojn, kiujn al la fidelaj imitantoj de siaj virtoj ĉiam tre malavare disdonas la komuna advokatino kaj nia patrino Maria.

Gloro…. Amen.

19.10.

SANKTA PAŬLO DE LA KRUCO

Ho glora Sankta Paŭlo de la Kruco, kiu, meditante la pasionon de Jesuo Kristo, supreniris al tiom alto grado de sankteco surtere kaj feliĉo en la ĉielo, kaj predikante pri ĝi proponis al la mondo la plej efikan rimedon por ĉiuj malbonoj, havigu al ni la gracon ĝin havi ĉiam skulptita en nia koro, por ke ni povu kolekti la samajn fruktojn en la tempo kaj en la eterneco.

Amen.

20.10.

SANKTA MARIA BERTILLA BOSCARDIN

Ho humilega Sankta Maria Bertilla, 
ĉasta floro kreskinta inter la ombroj de Kalvario, 
kiu eligis la parfumon de viaj virtoj antaŭ nur Dio, 
je konsolo de la suferantoj, ni vokas al vi.
Nu, havigu al ni de la Sinjoro vian humilon kaj karitaton, pro kiuj vi multe plaĉis al Li,
kaj tiun flamon de purega amo, kiu tute konsunis vin.
Instruu al ni kolekti fruktojn de paco el la perfekta sindediĉo al niaj devoj,
kaj meriti, per via propeto, la gracon kiun ni bezonas
kaj la eternan premion en la Ĉielo. Amen.

21.10.

BEATA KARLO LA AUXSTRA

Ho, beata Imperiestro Karlo,
vi akceptis la malfacilan taskon kaj ĉiujn malfacilegajn defiojn
kiujn Dio metis en vian vivon
en ĉiu via penso, en ĉiu decido, en ĉiu via faro
vi ĉiam fidis al Sanktegan Triunuon.
Ni preĝas al vi, propetu por ni ĉe la Sinjoro nia Dio
por ke Li konsentu al ni Fidon kaj kuraĝon,
por ke en la plej malfacilaj situacioj de nia surtera vivo
ni ne senkuraĝiĝu,
kaj iru kun fido la vojon de Kristo.
Petu por ni la Gracon
por ke niaj koroj estu forĝata laŭ la ekzemplo de la Koro de Jesuo.
Helpi nin, por ke ni povu agadi kun pasio kaj vigleco
por la malriĉuloj kaj la bezonantoj,
por ke ni povu batali kuraĝe por la paco,
en ni mem kaj en la mondo, 
kaj por ke en ĉiu situacio
ni povu meti kun espero
nian tutan vivon en la manojn de Dio, kiel vi faris,
per Kristo, nia Sinjoro.
Amen.

22.10.

LITANIOJ AL SANKTA JOHANO PAŬLO LA DUA
(Ĉi tiu preĝo ricevis aprobon de la krakova metropolito, kardinalo Stanislavo Dziwisz, la 12-an de aprilo 2011)

Sinjoro, kompatu nin. Sinjoro, kompatu nin.
Kristo, kompatu nin. Kristo, kompatu nin.
Sinjoro, kompatu nin. Sinjoro, kompatu nin.
Kristo, aŭskultu nin. Kristo, aŭskultu nin.
Kristo, elaŭdu nin. Kristo, elaŭdu nin.
Patro ĉiela, kiu estas Dio, kompatu nin.
Filo, Elaĉetanto de la mondo, kiu estas Dio, kompatu nin.
Sankta Spirito, kiu estas Dio, kompatu nin.
Sankta Triunuo, ununura Dio, kompatu nin.
Sankta Maria, preĝu por ni.
Sankta Johano Paŭlo, preĝu por ni.
Enmergiĝinta en Dion, Patron riĉa je Mizerikordo, preĝu por ni.
Unuiĝinta kun Kristo, Elaĉetanto de la homo, preĝu por ni.
Plena je Sankta Spirito, Sinjoro kaj Viviganto, preĝu por ni.
Tute sindoninta al Maria, preĝu por ni.
Amiko de la Sanktuloj kaj de la Beatuloj, preĝu por ni.
Posteulo de Petro, preĝu por ni.
Servanto de la Servanto de Dio, preĝu por ni.
Gardanto de la Eklezio, preĝu por ni.
Instruisto de la veroj de la kredo, preĝu por ni.
Patro de la Koncilio kaj Plenumanto de ĝiaj instruoj, preĝu por ni.
Fortiganto de la unuiĝo de la kristanoj kaj de la tuta homfamilio, preĝu por ni.
Profunda amanto de Eŭkaristio, preĝu por ni.
Senlaca pilgrimanto tra ĉi tiu tero, preĝu por ni.
Misiisto de ĉiuj popoloj, preĝu por ni.
Atestanto pri kredo, espero kaj amo, preĝu por ni.
Konstanta partoprenanto en la suferoj de Kristo, preĝu por ni.
Apostolo de repaciĝo kaj de paco, preĝu por ni.
Antaŭeniganto de la civilizo de amo, preĝu por ni.
Heroldo de la Nova Evangelizado, preĝu por ni.
Majstro kiu alvokas naĝi sur marprofundaĵon, preĝu por ni.
Majstro kiu montras la sanktecon kiel mezurilon de la vivo, preĝu por ni.
Papo de la Dia Mizerikordo, preĝu por ni.
Sacerdoto kiu kunigas la Eklezion en la celebrado de la Ofero, preĝu por ni.
Paŝtisto kiu kondukas la ŝafaron al la ĉielo, preĝu por ni.
Frato kaj Majstro de la sacerdotoj, preĝu por ni.
Patro por la personoj konsekritaj, preĝu por ni.
Patrono de la kristanaj familioj, preĝu por ni.
Fortigilo de la geedzoj, preĝu por ni.
Defendanto de la nenaskitoj, preĝu por ni.
Protektanto de la infanoj, de la orfoj kaj de la forlasitoj, preĝu por ni.
Proklamanto de la vero pri la digno de la homo, preĝu por ni.
Viro preĝema, enmergiĝinta en Dio, preĝu por ni.
Bona samariano kompatema por suferantoj, preĝu por ni.
Subtenanta maljunulojn kaj solulojn, preĝu por ni.
Amanto de la liturgio, kiu celebris la Oferon
sur la altaroj de la tuta mondo, preĝu por ni.
Personigo de laboremo, preĝu por ni.
Enamiĝinto al la kruco de Kristo, preĝu por ni.
Ekzemplo realiganta la alvokon, preĝu por ni.
Persista en la suferado, preĝu por ni.
Ekzemplo pri vivo kaj morto dediĉitaj al la Sinjoro,
Admonanto de pekuloj, preĝu por ni.
Montranta la vojon al perdiĝintoj, preĝu por ni.
Pardonema al malbonfarantoj, preĝu por ni.
Respektanta de kontraŭuloj kaj de la persekutantoj,
Parolportanto kaj defendanto de la persekutitoj, preĝu por ni.
Protektanto de senlaboruloj, preĝu por ni.
Defendanto de la senhejmuloj, preĝu por ni.
Vizitanto de malliberuloj, preĝu por ni.
Fortiganto de malfortuloj, preĝu por ni.
Instruanta al ĉiuj solidarecon, preĝu por ni.
Ŝafido de Dio, kiu forprenas la pekojn de l’ mondo, pardonu nin, Sinjoro.
Ŝafido de Dio, kiu forprenas la pekojn de l’ mondo, elaŭdu nin.
Ŝafido de Dio, kiu forprenas la pekojn de l’ mondo, kompatu nin.
Preĝu por ni, Sankta Johano Paŭlo la Dua,
por ke ni, per nia vivo kaj vorto, anoncu Kriston, Elaĉetanton de la homo.

Ni preĝu:
Kompatema Dio, akceptu nian dankegon pro la donaco, de la apostola vivo kaj misio de
Sankta Johano Paŭlo la Dua. Pro Lia propetado helpu nin kreskadi en la amo al Vi kaj
kuraĝe anonci al ĉiuj homoj la amon de Kristo.
Per Kristo, nia Sinjoro. Amen. 

23.10.

BEATO JOHANO BONO

Johano Bono akceptis la inviton de Jesuo:
“Venu aparte, en solecan lokon, kaj iom ripozu”.
Mi petis de la Sinjoro la forton por lukti kontraŭ tiu,
kiu havas la povon pereigi la animon kaj la korpo.
Por tiuj, kiuj estis apud li,
li estis la parfumo de Kristo, kiu ebriigas kaj altiras.
Li ne atestis sian fidon en Dio
per elstareco de parolo aŭ de saĝo;
la konstanta sindevigo kaj la kohereco sen rabatoj
impresis tiujn, kiuj renkontis lin.
Sinjoro,
fronte al via ama donaco,
kiu ĉiamiĝas en la Eŭkaristio,
li kortuŝiĝis ĝis larmoj.
Kiu vivis apud li spertis vian zorgantan ĉeeston.
Per lia propeto,
faru ke ni decidu, sen pentoj,
orienti vian vivon al Vi,
forigante ĉion, kio baras nin.
Samkiel vi akceptis en vian regnon Johanon Bono,
akceptu ankaŭ nin,
por ke ni povu vivi kun Vi,
kun Maria Sanktega kaj kun ĉiuj sanktuloj,
dum la eterneco. Amen.

24.10.

SANKTA LUIZO GUANELLA

Sinjoro Jesuo, kiu venis sur la teron por proponi la amon de la Patro kaj esti subteno kaj konsolo al la etuloj kaj al la suferantoj, ni dankas Vin, ĉar Vi donacis al ni vian fidelan servanton, Pastron Luizon Guanella, kiel mirindan eĥon de la amo de Dio. Faru, ke la ekzemplo de lia vivo povu brilegi en la tuta mondo je gloro de Dio la Patro kaj je helpo de la kristana popolo. Per lia propeto, konsentu al ni la gracon, kiun nun ni petas de Vi… kaj faru, ke ni povu imiti liajn virtojn: la ardan devotecon al la Eŭkaristio, la serenan fidon en la Providenco, la teneran karitaton al la plej malriĉaj, la paŝtistan pasion por via popolo, por ke, kune kun li, ni povu ricevi la ĝojan premion, kiun Vi preparis en la domo de la Patro. Amen.

25.10.

PREĜO AL NIA SINJORINO REĜINO DE PALESTINO

Ho Maria Senmakula,
dolĉa Reĝino de l’ ĉielo kaj de la tero,
ni ĉi tie kliniĝintaj ĉe la piedoj de Via reĝa trono,
plene fidemaj pri Via boneco
kaj pri Via klera potenco.
Ni preĝpetas Vin turni
kompateman rigardon al Palestino,
lando kiu estas Via pli ol ĉiu alia,
ĉar Vi ĝin beligis per Via naskiĝo,
per Viaj virtoj, per Viaj doloroj;
ĉi tiu lando kie Vi donis al la mondo
la Dian Elaĉetanton.
Memoru ke ĝuste en ĉi tiu lando
Dio Vin elektis nia Patrino
kaj disdonantino de gracoj.
Viglu super Via surtera patrujo,
envolvu ĝin en tute specialan protekton;
maldensigu la mallumon de la eraro
tie kie brilis la eterna Suno de justeco.
Faru ke baldaŭ realiĝu la promeso
de Via Dia Filo formi unu solan ŝafaron
sub unu sola Paŝtisto.
Degnu fine akirigi
por ni ĉiuj la gracon servi Dion
en sankteco kaj justeco,
ĉiujn tagojn de nia vivo,
tiel ke en la horo de nia morto,
pro la meritoj de Jesuo kaj pro Via patrina asisto,
ni pasu de la surtera Jerusalemo al tiu ĉiela.
Amen.

26.10.

PREĜO POR RICEVI GRACOJN PER LA PROPETO
DE BEATA CELINA BORZĘCKA

Laŭdo al Vi, Kristo Sinjoro,
kiu havigis al beata Celina specialan amon por la paska mistero kaj la deziron plenumi Vian sanktan volon; havigu, pro ŝia propeto, la gracon… kiun ni preĝpetas de Vi, fidante je Via senlima amo al ni.
Faru, ho Sinjoro, ke Via Eklezio povu ĝoji nombrante vian servantinon Celina en la vico de la sanktuloj, por via pli granda gloro kaj por nia avantaĝo. Vi estas Dio, kaj vivas kaj regnas kun Dio la Pa-
tro, en la unueco de la Sankta Spirito, por ĉiuj jarcentoj da jarcentoj.
Amen.

27.10.

SANKTA EVARISTO
(Papo de 97 ĝis 105)

Ho Dio,
kiu en papo Sankta Evaristo
donis al la universala Eklezio
paŝtiston mirindan
pro doktrino kaj sankteco de vivo,
konsentu al ni,
kiuj respektegas lin majstro kaj protektanto,
ardi antaŭ Vi
per la flamo de karitato
kaj brilegi antaŭ la homoj
per la lumo de la bonfaroj.
Ni petas tion de Vi per Kristo nia Sinjoro.
Amen.

– 3 Gloro al la Patro…

– Sankta Evaristo, preĝu por ni.

28.10.

SANTAJ SIMONO KAJ JUDASO APOSTOLOJ

Jen ni, antaŭ vi, glora Apostolo Sankta Judaso, por oferi al vi la omaĝon de nia devoteco kaj de nia amo.

Vi amoplene sentigas vian potencan helpon kaj patronecon al tiuj, kiuj vokas vin, kaj ke ne estas senfrukta la konfido, metita en la bonecon de via koro. Ĝuste pro tio ni oferas al vi la omaĝon de nia devoteco, memorante la favorojn jam ricevitajn kaj dankemaj pro la konsentita asisto. Sed samtempe ni sentas nin stimulitaj petegi vin, ke neniam ĉesu via helpo kaj protekto.

Vi, kiu havis parencajn kaj aparte amajn ligojn kun la Dia Elaĉetanto Jesuo, fonto de ĉiu Bono, havigu al ni la gracojn, kiujn ni bezonas por plenumi sanktan vivon, kaj ankaŭ akirigu al ni tiujn benojn, kiuj estu signo de via plaĉo.

Dio benu, per via propeto, ho cara Sankta Apostolo, la fidelulojn kiuj vin honoras kaj antaŭenigas vian kulton, ĉiujn kiuj, pelite de via ekzemplo, laboras por la gloro kaj la bono de la animoj; tiuj kiuj preĝas al vi – inter kiuj mi – sentu en sia koro, ke ili estas elaŭditaj: kaj la Dia Graco malsupreniru doni forton al la malforto de ĉiuj, por ke amante la senfinan majeston kaj dian bonecon kaj servante al ili, estu al ni konsentita la krono kaj la ĝojo de la fidelaj servantoj. Amen. 

Patronia, Saluton Maria, Gloro…

29.10.

PREĜO AL BEATA CHIARA LUCE BADANO

Ho Patro, fonto de ĉiu bono,
ni dankas Vin pro la admirinda atesto
de Beata Chiara Badano.
Animite de la graco de la Sankta Spirito
kaj gvidate de la luma ekzemplo de Jesuo,
ŝi firme kredis en via senlima amo,
rezoluta ĝin reciproki per siaj tutaj fortoj,
sin fordonante kun plena fido al Via Patra volo.
Ni humile preĝas al Vi:
konsentu ankaŭ al ni la donacon vivi kun Vi kaj por Vi,
dum ni kuraĝas peti, se tio enestas en Via volo,
la gracon… (oni eldiru)
pro la meritoj de Kristo, nia Sinjoro. 
Amen

30.10.

BEATA ANĜELO EL AKRO

Ho Beata Anĝelo, kiu en ĉi tiu mondo prizorgis tutkore la plivastigon de la gloro de Dio, kaj Dio per siaj donacoj igis vin la mirindaĵo de la popoloj, pro la multaj mirakloj okazintaj pro via propeto kaj viaj preĝoj, nu! nun kiam vi estas kronita per gloro en la Ĉielo, preĝu por ni kompatindaj mortemuloj, por ke nia Sinjoro donu al ni la gracon ami Lin per ĉiuj fortoj de la spirito dum ni vivos, kaj donu al ni la finan persiston, tiel ke iam ni ĝuu Lin en via kunuleco. Amen.

31.10.

SANKTA ALFONSO RODRIGUEZ
(Segovio, Hispanio, 25an de julio 1533 – Palmo de Majorko, 30an de oktobro 1617)

Ho Dio, kiu lumigas vian Eklezion per la ekzemplo de viaj Sanktuloj,
faru, ke la evangelia kaj malavara atesto de sankta Alfonso Rodriguez 
revoku nin al vivo pli inda kaj sidonema,
kaj la memoro de liaj faroj ĉiam stimulu nin
al la imitado de via Filo.
Amen.