Traduko en Esperanto de la intervjuo de Gianni Cardinali kun mons-ro Charles Scicluna, de la Kongregacio por la Doktrino de la Kredo, publikigita la 13an de marto 2010 de la itala katolika ĵurnalo “Avvenire”
Mons-ro Charles J. Scicluna estas la “akcelanto de justico” de la Kongregacio por la Doktrino de la Kredo. Praktike temas pri la publika akuzisto de la tribunalo de la eksa Santa Ofico, kiu havas la taskon enketi pri la t.n. delicta graviora, nome, la krimoj, kiujn la katolika Eklezio taksas absolute la plej gravaj, nome, tiuj kontraŭ la Eŭkaristio, tiuj kontraŭ la sankteco de la sakramento de repaciĝo kaj la delikto kontraŭ la sesa ordono de la Dekalogo (“ne faru malĉastaĵojn”) farita de kleriko kun malpli ol dekok-jarulo. Ili estas krimoj sub kompetenteco de la Kongregacio por la Doktrino de la Kredo, laŭ “Sacramentorum sanctitatis tutela”, motu proprio (papa meminiciata dekreto) de 2001. En la faktoj la “akcelanto de justico” pritraktas interalie la teruran problemon de la pastroj akuzitaj je pedofilio konigitaj de amaskomunikiloj. Kaj mons-ro Scicluna, maltano el afablaj kaj ĝentilaj manieroj, havas la famon, ke li plenumas la ricevitan taskon per maksimuma skrupolo, senescepte.
Monsinjoro, vi estas fama pro via “malmoleco”, kaj tamen la katolikan Eklezion oni akuzas pri allasemo rilate al la t.n. “pedofilaj pastroj”.
Povas esti, ke pasintece, verŝajne ankaŭ pro miskomprenita sento de defendo de la renomo de la institucio, kelkaj Episkopoj, en la praktiko, esti tro indulgaj rilate al tiaj malfeliĉegaj fenomenoj. En la praktiko, mi celas, ĉar koncerne principojn la kondamno de tiu speco de krimoj estis ĉiam firma kaj neekvivoka. Por paroli pri la pasinta jarcento, sufiĉas memorigi la jam nun faman instrukcion “Crimen Sollicitationis” de 1922…
Sed ĉu ĝi ne datiĝas de 1962?
Ne, la unua eldono datiĝas de la papado de Pio la 11a. Poste sub la papado de beata Johano la 23a la Sankta Ofico prilaboris novan eldonon por la patroj de la Koncilio, sed oni realigis nur dumil ekzemplerojn kaj ili ne sufiĉis por la disdono, kiun oni prokrastis sen fiksi daton. Temis ĉiuokaze pri proceduraj normoj por sekvi en la kazoj de instigado dum konfespreno kaj en aliaj pli gravaj deliktoj el seksaj specoj kiel la seksa misuzo de neplenkreskuloj …
Ili estis normoj kiuj tamen rekomendis sekreton…
Malbona traduko en la anglan de tiu teksto pensigis ke la Sankta Seĝo altrudis sekreton por kaŝi la faktojn. Sed tiel ne estis. La sekreto de la enketo utilis por protekti la reputacion de ĉiuj koncernataj personoj, antaŭ ĉio de la viktimoj kaj poste de la akuzitaj klerikoj, kiuj rajtas – kiel ĉiuj – je supozo de senkulpeco ĝis mala pruvo. La Eklezio ne ŝatas la justico-spektaklon. La normoj pri seksaj misuzoj neniam estis komprenataj kiel malpermeso levi denuncojn ĉe la civilaj aŭtoritatuloj.
Tiun dokumenton tamen oni periode mencias por akuzi la nunan Papon ke li estis – kiel prefekto de la eksa Sankta Ofico – la objektiva respondeculo pri politiko de kaŝado de la faktoj fare de la Sankta Seĝo …
Ĝi estas falsa kaj kalumnia akuzo. Ĉi-koncerne mi permesas al mi indiki kelkajn faktojn. Inter 1975 kaj 1985 rezultas al mi, ke neniu rimarkigo pri kazoj de pedofilio fare de klerikoj alvenis al la atento de nia Kongregacio. Ĉiel ajn, post promulgo de la kanonjura Kodo de 1983, estis periodo de necerteco pri la listo de la delicta graviora sub kompetenteco de ĉi tiu Kongregacio. Nur per la motu proprio de 2001 la krimo de pedofilio revenis sub nia ekskluziva kompetenteco. Kaj de tiu momento kardinalo Ratzinger montris saĝecon kaj firmecon en la mastrumado de tiuj kazoj. Eĉ pli. Li montris ankaŭ grandan kuraĝon en la alfronto de kelkaj tre malfacilaj kaj dornaj kazoj, sine acceptione personarum (sen esceptigi iun ajn). Sekve akuzi la nunan Papon je kaŝado estas, mi ripetas, falsaĵo kaj kalumnio.
Kaze ke pastro estu akuzita je delictum gravius, kio okazas?
Se la akuzo estas versimila la episkopo havas la devon enketi ĉu pri la fidindeco de la denunco ĉu pri ĝia enhavo mem. Kaj se la rezulto de tiu antaŭa enketo estas fidinda li ne plu havas la povon disponi pri la temo kaj devas raporti pri la kazo al nia Kongregacio, kie ĝin pritraktas la disciplina oficejo.
Kiu estas membro de tiu oficejo?
Aldone al mi mem, kiu – ĉar mi estas unu el la superuloj de la Kongregacio – pritraktas ankaŭ aliajn temojn, estas ĉefoficisto, pastro Pedro Miguel Funes Diaz, sep ekleziuloj kaj laika kriminalisto kiuj prilaboras tiujn dosierojn. Aliaj oficistoj de la Kongregacio donas sian valoran kontribuon laŭ la bezonoj de lingvo kaj fakuleco.
Ĉi tiun oficejon oni akuzis pri malmulta kaj malrapida laborado…
Temas pri maljustaj kritikoj. En 2003 kaj 2004 estis lavango da kazoj kiuj plenigis niajn skribotablojn. Multaj el ili alvenis el Usono kaj koncernis la pasintecon. Dum la lastaj jaroj, dank’ al Dio, la fenomeno multe malkreskis, kaj sekve nun ni klopodas pritrakti la novajn kazojn laŭ samtempeco.
Kiom da ili vi pritraktis ĝis nun?
Entute dum la lastaj naŭ jaroj (2001-2010) ni pritraktis la akuzojn kontraŭ preskaŭ 3000 diocezaj kaj ordenaj pastroj pri krimoj faritaj dum la lastaj 50 jaroj.
Sekve, temas pri trimil pedofilaj pastroj?
Ne estas korekte diri tion. Ni povas diri ke pli malpli 60% de tiuj kazoj estas agoj de efebofilio, tio estas, ŝulditaj al seksa allogo por adoleskantoj de la sama sekso; aliaj 30 procentoj estas heteroseksaj rilatoj kaj 10% estas agoj de vera pedofilio, nome, estigitaj de seksa allogo por nepuberaj infanoj. La pastroj akuzitaj je proprasenca pedofilio estas sekve preskaŭ 300 dum 9 jaroj. Ĉiam ili estas tro – kompreneble! – sed necesas rekoni ke la fenomeno ne estas tiom vasta kiom oni volus kredigi.
Do, 3000 akuzitoj: kiom da juĝprocesitoj kaj kiom da kondamnitoj?
Unue oni povas diri, ke proprasenca proceso, kriminala aŭ civiljura, okazis por la 20% de la kazoj kaj kutime ĝi okazis en la deven-diocezoj – ĉiam kun nia superrigardo – kaj nur tre malofte ĉi tie en Romo. Ni tiel agas ankaŭ por ke estu pli rapida itinero. Por la 60% de la kazoj, plie, ĉefe pro la granda aĝo de la akuzitoj, ne okazis juĝproceso, sed kontraŭ ili oni aplikis administrajn kaj disciplinajn dispoziciojn, kiel ekzemple la devigon ne celebri Meson je la ĉeesto de fideluloj, ne konfespreni, havi vivon de izoliĝo kaj preĝado. Estas bone redeklari, ke en tiuj kazoj, inter kiuj estas kelkaj aparte sensaciaj pri kiuj parolis la amaskomunikiloj, ne temas pri absolvoj. Certe, ne estiĝis formala kondamno, sed se oni estas devigataj silenti kaj preĝi, motivo ja estas…
En la kalkulo mankas ankoraŭ 20% de la kazoj…
Ni diru ke por 10% de la kazoj aparte gravaj kun supervenkaj pruvoj, la Sankta Patro alprenis la dolorplenan respondecon rajtigi dekreton por demisiigo el klerika stato. Tre grava dispozicio ĝi estas, alprenata laŭ administra proceso, sed neevitebla. En la aliaj 10% de la kazoj, plie, la akuzitaj klerikoj mem petis la liberigon el la devoj kiuj fontas el sacerdoteco. Koncernataj de ĉi-lastaj kazoj estis pastroj kiujn oni trovis posedantaj pedofili-pornografian materialon kaj kiuj pro tio estis kondamnitaj de la civilaj aŭtoritatuloj.
En kiuj landoj konstatiĝis ĉi tiuj 3000 kazoj?
Ĉefe en Usono, kie, dum la jaroj 2003-2004 ili konsistigis preskaŭ la 80 procentojn de la tuta nombro. En 2009 la usona “proporcio” malkreskis al 25% de ĉiuj 223 novaj kazoj konigitaj el la tuta mondo. Dum la lastaj jaroj (2007-2009), fakte, la jara averaĝo de la kazoj sciigitaj al la Kongregacio el la mondo estis ĝuste 250. Multaj landoj sciigas pri unu aŭ du kazoj. Kreskas sekve la diverseco kaj la nombro da landoj el kiuj aŭdiĝas pri la kazoj, sed la fenomeno estas tre limigita. Necesas fakte memorigi, ke la entuta nombro da diocezaj kaj ordenaj pastroj en la mondo estas 400.000. Ĉi tiu statistika datumo ne korespondas je la ideo, kiun oni havigas al si kiam tiom malfeliĉaj kazoj okupas la unuajn paĝojn de la ĵurnaloj.
Kion pri Italio?
Ĝis nun ŝajnas ke la fenomeno ne havas dramoplenajn dimensiojn, kvankam tio kio zorgigas min estas ia kulturo de silento, kiun mi konstatas ankoraŭ tro vasta en Italio. La itala episkopara Konferenco disponigas bonegan servon por teknika kaj jura konsultado por la episkopoj kiuj devas pritrakti ĉi tiujn kazojn. Mi rimarkas kun granda kontento pli kaj pli grandan sindevigon fare de la italaj episkopoj por realigi grandan klarecon pri la kazoj sciigitaj al ili.
Vi diris, ke proprasencaj procesoj koncernas preskaŭ 20 procentojn de la 3000 kazoj, kiujn vi pristudis dum la lastaj 9 jaroj. Ĉu ĉiuj konkludiĝis per kondamno de la akuzitoj?
Multaj el la procesoj jam okazintaj finiĝis per kondamno de la akuzito. Sed ne mankis tiuj kiuj deklaris senkulpa la pastron aŭ dum kiuj la akuzojn oni taksis ne sufiĉe pruvitaj. En ĉiuj kazoj, ĉiel ajn, oni ne nur pristudas la kulpecon, aŭ ne, de la akuzita kleriko, sed oni ankaŭ faras konstaton pri lia taŭgeco por la publika paŝtista servado.
Ripetata akuzo kontraŭ la eklezia ĥierarkio estas, ke ĝi ne denuncas ankaŭ fronte al la civilaj aŭtoritatuloj la krimojn de pedofilio kiujn ĝi ekkonas.
En kelkaj landoj kun anglosaksa jura kulturo, sed ankaŭ en Francio, la episkopoj, se ili ekscias, ekster la sakramenta sigelo de la konfespreno, pri krimoj plenumitaj de iliaj pastroj, estas devigataj denunci ilin ĉe la justica aŭtoritato. Temas pri peniga devo ĉar tiuj episkopoj estas devigataj plenumi geston kompareblan kun tiu farita de patro aŭ patrino kiu denuncas sian filon. Malgraŭ ĉio, nia indiko ĉi-kaze estas respekti la leĝon.
Kaj kion pri la episkopoj kiuj ne havas ĉi tiun laŭleĝan devon?
En ĉi tiuj kazoj ni ne devigas la episkopojn denunci siajn pastrojn, sed ni instigas ilin adresi sin al viktimoj por inviti ilin denunci tiujn pastrojn kies viktimoj ili estis. Krome, ni invitas ilin doni la kompletan spiritan asistadon, ne nur spiritan, al tiuj viktimoj. En ĵusdata kazo de pastro kondamnita de itala civila tribunalo ĝuste ĉi tiu Kongregacio konsilis al denuncantoj, kiuj sin turnis al ni por kanonjura proceso, aliri ankaŭ la civilajn juĝinstancojn por la bono de la viktimoj kaj por eviti pliajn krimojn.
Lasta demando: ĉu ekzistas preskriptiĝo de delicta graviora?
Vi tuŝas – laŭ mi – doloran punkton. En la pasinteco, tio estas antaŭ 1898, preskriptiĝo de krimjura proceduro estis io ne antaŭvidita de la kanona juro. Kaj por la plej gravaj krimoj nur la motu proprio de 2001 enkondukis preskriptiĝon post 10 jaroj. Surbaze de ĉi tiuj normoj, por seksa misuzo la preskriptiĝo estas kalkulata ekde la tago kiam la neplenkreskulo fariĝas 18-jaraĝa.
Ĉu ĝi sufiĉas?
Praktiko montras, ke la datlimo de 10 jaroj ne taŭgas por ĉi-specaj kazoj kaj estus dezirinde reveni al la antaŭa sistemo de nepreskriptiĝo de delicta graviora. La 7-an de novembro 2002, ĉiel ajn, la Diservanto Johano Paŭlo la 2-a donis al ĉi tiu Kongregacio la eblecon escepte malobservi la preskriptiĝon laŭ la kazoj, surbaze de motivigita peto de la unuopaj episkopoj. Kaj la malobservon oni normale koncedas.