Hejmo Spirita vivo preĝoj ĈIUTAGAJ PREĜOJ

ĈIUTAGAJ PREĜOJ

KRUCO-SIGNO
En la nomo de la Patro, kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito. Amen.

PATRO NIA, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.
Amen.

SALUTON, MARIA, gracoplena.
La Sinjoro estas kun vi.
Benata vi estas inter la virinoj,
kaj benata estas la frukto de via sino, Jesuo.
Sankta Maria, Dipatrino,
preĝu por ni pekuloj
nun kaj en la horo de nia morto.
Amen.

GLORO AL LA PATRO kaj al la Filo kaj al al Sankta Spirito,
kiel estis en la komenco, tiel nun kaj ĉiam, kaj en eterno. Amen.

KREDOKONFESO
Mi kredas je Dio, la Patro ĉiopova,
la kreinto de la ĉielo kaj de la tero;
kaj je Jesuo Kristo,
Lia unu-nura Filo, nia Sinjoro,
koncipita per la Sankta Spirito,
naskita el Maria la Virgulino,
suferinta sub Poncio Pilato,
krucumita, mortinta kaj entombigita,
sobirinta en la regnon de la morto.
La trian tagon Li releviĝis el la mortintoj,
supren-iris al la ĉielo,
sidas dekstre de Dio, la Patro ĉiopova,
de kie Li venos, por juĝi la vivantojn kaj la mortintojn.
Mi kredas je la Sankta Spirito,
la sankta katolika Eklezio,
la komuno de la sanktuloj,
la pardono de la pekoj,
la releviĝo de la mortintoj,
kaj la vivo eterna. Amen.

ANĜELUSO
La anĝelo de la Sinjoro anoncis al Maria,
kaj ŝi koncipis de la Sankta Spirito.
Saluton, Maria, gracoplena, la Sinjoro estas kun vi. Benata vi estas inter la virinoj, kaj benata estas la frukto de via sino, Jesuo.
Sankta Maria, Dipatrino, preĝu por ni pekuloj nun kaj en la horo de nia morto. Amen.

Jen mi estas la servantino de la Sinjoro, fariĝu al mi laŭ via parolo.
Saluton, Maria, gracoplena, la Sinjoro estas kun vi. Benata vi estas inter la virinoj, kaj benata estas la frukto de via sino, Jesuo.
Sankta Maria, Dipatrino, preĝu por ni pekuloj nun kaj en la horo de nia morto. Amen.

Kaj la Vorto fariĝis karno kaj loĝis inter ni.
Saluton, Maria, gracoplena, la Sinjoro estas kun vi. Benata vi estas inter la virinoj, kaj benata estas la frukto de via sino, Jesuo.
Sankta Maria, Dipatrino, preĝu por ni pekuloj nun kaj en la horo de nia morto. Amen.

Preĝu por ni, sankta Dipatrino, por ke ni fariĝu indaj la promesojn de Kristo.
Ni preĝu: Enverŝu, ni petas, ho Sinjoro, Vian gracon en nian animon. Per la anĝela anonco ni ekkonis la enkarniĝon de Kristo, Via Filo. Per Lia pasiono kaj kruco ni estu gvidataj al la gloro de la reviviĝo. Pri tio ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.

SALUTON REĜINO, Patrino de kompato! Vivo, dolĉeco kaj espero nia, saluton. Al vi ni krias, ekzilitaj filoj de Eva. Al vi ni suspiras, ĝemante kaj plorante en ĉi tiu valo de larmoj.
Ek, tial, rekomendanto nia, tiujn viajn okulojn de kompato al ni turnu. Kaj Jesuon, benitan frukton de ventro via, al ni post ĉi tiu ekzilo montru. Ho milda, ho pia, ho dolĉa Virgulino Maria! Amen.

SUB VIAN ŜIRMON ni rifuĝas, sankta Dipatrino. Ne rifuzu niajn preĝojn elmizerajn, sed de ĉiuj danĝeroj nin ĉiamm liberigu. Virgulino glorinda kaj benata. Ho Sinjorino nia, Pledantino nia, Perantino nia, Konsolantino nia. Kun via FIlo nin repacigu, al via Filo nin rekomendu, al via Filo nin redonu. Amen.

PREĜO AL GARD-ANĜELO
Anĝelo de Dio, kiu estas mia gardanto, al kiu la DIa boneco nin konfidis, lumigu kaj gardu min dum la tuta vivo kaj precipe en la horo de mia morto. Amen.

ROZARIO
En la nomo de la Patro, kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito. Amen.

Mi kredas je Dio, la Patro ĉiopova, la kreinto de la ĉielo kaj de la tero; kaj je Jesuo Kristo,
Lia unu-nura Filo, nia Sinjoro, koncipita per la Sankta Spirito, naskita el Maria la Virgulino,
suferinta sub Poncio Pilato, krucumita, mortinta kaj entombigita, sobirinta en la regnon de la morto. La trian tagon Li releviĝis el la mortintoj, supren-iris al la ĉielo, sidas dekstre de Dio, la Patro ĉiopova, de kie Li venos, por juĝi la vivantojn kaj la mortintojn. Mi kredas je la Sankta Spirito, la sankta katolika Eklezio, la komuno de la sanktuloj, la pardono de la pekoj,
la releviĝo de la mortintoj, kaj la vivo eterna. Amen.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al al Sankta Spirito, kiel estis en la komenco, tiel nun kaj ĉiam, kaj en eterno. Amen.

Patro nia kiu estas en la ĉielo, sanktigata estu Via nomo. Venu Via regno. Fariĝu Via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero. Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ. Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj. Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono. Amen.

Saluton, Maria gracoplena. La Sinjoro estas kun vi. Benata vi estas inter la virinoj, kaj benata estas la frukto de via sino, Jesuo.

tri fojojn, kun jenaj aldonoj post Jesuo:
… kiu en ni obligu la kredon
… kiu en ni fortigu la esperon
… kiu en ni flamigu la amon

Sankta Maria, Dipatrino, preĝu por ni pekuloj nun kaj en la horo de nia morto. Amen.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al al Sankta Spirito, kiel estis en la komenco, tiel nun kaj ĉiam, kaj en eterno. Amen.

La kvin partoj:

Ĉiun parton oni preĝas jene:

Patro nia …

Saluton, Maria …

dek fojojn, kun la aldono post ‘Jesuo’ misteroj

Gloro al la Patro …

La Ĝojaj Misteroj (lundo, sabato)
… kiun vi, ho Virgulino, koncipis de la Sankta Spirito
… kiun vi, ho Virgulino, portis al Elizabeta
… kiun vi, ho Virgulino, naskis en Betleĥemo
… kiun vi, ho Virgulino, prezentis en la templo
… kiun vi, ho Virgulino, retrovis en la templo

La Doloraj Misteroj (mardo, vendredo)
… kiu por ni ŝvitis sangon
… kiu por ni estis skurĝata
… kiu por ni estis dorno-kronita
… kiu por ni portis la krucon
… kiu por ni estis krucumita

La Gloraj Misteroj (merkredo, dimanĉo)
… kiu leviĝis el la mortintoj
… kiu supreniris en la ĉielon
… kiu sendis al ni la Sanktan Spiriton
… kiu vin, ho Virgulino, prenis en la ĉielon
… kiu vin, ho Virgulino, kronis en la ĉielo

La Lumaj Misteroj (ĵaŭdo)
… kiu baptiĝis de Johano en Jordano
… kiu elmontris sin dum la nupto en Kana
… kiu proklamis al ni la regnon de Dio
… kiu transfiguriĝis sur la monto
… kiu donacis al ni la eŭkaristion