Hejmo Papoj Sankta Paŭlo la 6-a (1963-1978)

Sankta Paŭlo la 6-a (1963-1978)

Papo Paŭlo la 6-a, civile Giovanni Battista Montini, naskiĝis la 26-an de septembro 1897 en Concesio kaj mortis la 6-an de aŭgusto 1978 en la papa rezidejo en Castel Gandolfo. Li papiĝis la 21-an de junio 1963 ĝis sia morto. Li estis beatigita la 19-an de oktobro 2014 kaj poste kanonizita la 14-an de oktobro 2018; lia festotago estas la 26-a de septembro.

Enciklikoj (interalie):

  • Mysterium Fidei (la mistero de la fido, 1965)
  • Populorum progressio (la progreso de la popoloj 1967)
  • Humanae vitae (transdono de la homa vivo, pri naskolimigo, 1968)

Paŭlo la 6-a kaj Esperanto

La unua eldiro de papo pri Esperanto, kiu estas dokumentita de la vatikana gazeto”L’Osservatore Romano”, venas de Paŭlo la 6-a. En la sankta jaro 1975 okazis en Romo la 36-a IKUE-Kongreso. Kadre de ĝenerala aŭdienco sur la Placo de Sankta Petro la 13-an de aŭgusto 1975 Paŭlo la 6-a prezentis la ĉeestantajn grupojn: “Alia internacia grupo, kiun mi prezentos baldaŭ per aparta parolo, estas tiu de la partoprenantoj en la internacia kongreso de la katolikaj esperantistoj. Vidu, ili havas la verdan flagon, kiu estas simbolo de espero, ili estas la esperantistoj.”

Kaj li alparolis la kongresanojn en itala lingvo per la sekvaj vortoj:“Ni ne volas fini tiun ĉi parton de la aŭdienco sen adresi nian saluton kaj nian bonedeziron al la partoprenantoj en la 36a internacia kongreso de la katolikaj esperantistoj. Al viaj apartaj kulturaj celoj vi volis aldoni noton delikatege religian eniĝante en la spiriton de la jubileo kiu al ĉiuj bonavolaj homoj parolas pri renoviĝo, pri konvertiĝo, pri retrovita kontakto kun Dio, kiu amas kaj pardonas. Ĉi tiu spirito gvidu vin en la instigo al frateco kaj interkompreniĝo inter la diversaj popoloj en malsamaj lingvoj, kiujn vi klopodas favori laŭ la programo, kiu vin distingas. Tio estas nia sincera bondeziro, kiun ni plivalorigas per nia apostola beno, favoranta la donacojn de la Sinjoro.

Kelkaj datoj en la vivo de Paulo la 6a

189726.9Li naskiĝas en Concesio (Brescia, Italio).
1914 Li aliĝas al la Katolika Agado. Komencas viziti liceon.
1918 Li komencas ĵurnalisman aktivadon.
191921.11Li ricevas la pastran vestaĵon.
192029.5Li ricevas la pastran ordinon.
 nov.Oni sendas lin al la Lombarda Seminario en Romo.
19229.12Li doktoriĝas pri kanonjuro.
19243.7Li doktoriĝas pri civila juro.
 24.10Li komencas labori en la papa ŝtatsekretariejo.
1925 Sankta Jaro.
 9.4Oni nomumas lin “unua pretiganto” en la ŝtatsekretariejo.
 okt.Li fariĝas spirita asistanto de la katolikaj universitatanoj.
19339.3Oni instigas lin demisiiĝi el la tasko de spirita asistanto.
193716.12Li fariĝas “anstataŭanto” en la papa sekretariejo pri ordinaraj ekleziaj aferoj.
1939aug.Li partoprenas en la redakto de la radiomesaĝo per kiu Pio la 12a klopodas eviti la eksplodon de la 2a mondmilito.
1952nov.Li estas nomumita vic-ŝtatsekretario pri ordinaraj ekleziaj aferoj.
195412.12Oni konsekras lin ĉefepiskopo de Milano.
195815.12Johano la 23a kreas lin kardinalo.
196321.6Li estas elektita Papo.
 6.8Encikliko “Ecclesiam Suam” pri dialogo, programo de lia papado.
 29.09Li inaŭguras la duan koncilian sesion.
19644-6.1Vojaĝo al Sankta Lando
 5.1Renkonto kun Patriarko Atenagoras la unua de Konstantinopolo
 19.5Li starigas la sekretariaton por nekredantoj.
 14.9Li inaŭguras la trian koncilian sesion.
 3.12Vojaĝo al Hindio por la 38a monda eŭkaristia kongreso.
19653.9Encikliko “Mysterium fidei”.
 14.9Li inaŭguras la kvaran koncilian sesion.
 4.10Vojaĝo al Unuiĝintaj Nacioj.
 8.12Fermo de la dua vatikana koncilio.
1966 Li reordigas la roman diocezon, la disciplinon de pentofarado kaj indulgencoj.
  Li nuligas la Indekson de malpermesataj libroj.
196710.1Li starigas la konsilion por la laikoj kaj komisionon Justitia et Pax.
 26.3Encikliko “Populorum Progressio”.
 24.6Encikliko “Sacerdotalis caelibatus” pri la celibato de pastroj.
 15.8Apostola konstitucio “Regimini Ecclesiae”. Reformo de la roma kurio.
 29.9Unua Sinodo de la episkopoj.
19681.1Li solenas la unuan mondan tagon por la paco.
 28.3Li reformas la papan kortumon (de nun nomata Papa domo).
 25.7Encikliko “Humanae vitae” pri respondeca gepatreco.
 22.8Vojaĝo al Kolombio.
196910.6Vojaĝo al Ĝenevo.
 31.7Vojaĝo al Ugando.
 29.10Dua sinodo de la episkopoj.
 30.11Ekvalidas la nova liturgio de la Sankta Meso.
197015.9Li malfondas la papajn trupojn.
 21.11Li plivastiĝas al kardinaloj la aĝ-limojn por la oficialaj taskoj.
 26.11Vojaĝo al Ekstrema Oriento. Oni atencas kontraŭ li en Manilo.
197114.5Apostola letero “Octagesima adveniens” pri la 80-jariĝo de encikliko “Rerum Novarum”
  Paŝtista instruo “Communio et progressio” pri socia komunikado.
 30.9Tria Sinodo de la episkopoj.
1974 Apostola instigo “Marialis cultus” pri la mariala kulto.
 27.9Kvara Sinodo de la episkopoj.
 24.12Komenciĝas la Sankta Jaro 1975.
1975 Li celebras la Sanktan Jaron.
 8.12Apostola instigo “Evangelii nuntiandi”.
1976 Deklaracio pri ne-alirebleco de virinoj al pastreco.
1977 Li reformas la roman Vikariejon.
 27.10Kvina Sinodo de la episkopoj.
  Li proponas sin kiel ostaĝon al kelkaj aviadil-deturnantoj.
197821.4Mesaĝo al la italaj teroristoj de la “Ruĝaj brigadoj” por la savo de la itala eksa ĉefministro Aldo Moro, de ili kaptita.
 6.8Li mortas en Kastelgandolfo.

Parolado je la fermo de la 2a vatikana Koncilio

Lia testamento

“Penso pri la morto”

Saluto al la esperantistoj