“La parolado pri la luno”
Ni nun scias, ke Papo Johano ne volis paroli, vespere de la tago de la malfermo de la 2a Vatikana Koncilio: ‘‘Ĉion oni jam diris dum la ceremonio”. Sed la ekkrioj de la fideluloj en Placo Sankta Petro estis tiom laŭtaj, ke li, inspirita, decidis ion diri el la fenestro de sia privata kabineto.
Estiĝis unu el la plej kortuŝaj, kaj patraj, paroladoj, kiujn la historio de la Eklezio memoras.
Karaj filoj miaj, mi aŭdas viajn voĉojn. La mia estas ununura voĉo, sed ĝi resumas la voĉon de la tuta mondo: ĉi tie la tutan mondon oni reprezentas. Oni dirus, ke eĉ la luno plirapidiĝis ĉi-vespere, rimarku ĝin alte, por rigardi ĉi tiun scenon.
Okazas, ke ni fermas grandan tagon de paco, de paco. “Gloron al Dio kaj pacon al la homoj de lia bonvolo”. Ni ripetas ofte ĉi tiun petdeziron. Kaj kiam ni povas diri, ke vere la elradio, la dolĉeco, de la paco de la Sinjoro unuigas nin kaj prenas nin, ni diras: jen gustumo de tio, kio devus esti la vivo ĉiam de ĉiuj jarcentoj kaj de la vivo kiu atendas nin por la eterneco.
Diru. Se mi demandas, se mi povus demandi al ĉiu el vi: “De kie vi venas?”, la filoj de Romo, kiuj estas ĉi tie speciale reprezentataj, respondus: “Ha! ni estas viaj plej proksimaj gefiloj; vi estas la episkopo de Romo”. Sed vi, filoj miaj de Romo, sentas, ke vi reprezentas vere Romon caput mundi [kapon de la mondo], tian, kia pro aranĝo de la Providenco ĝi estis vokata esti tra la jarcentoj, por la disvastigo de la vero kaj de la kristana paco. En ĉi tiuj vortoj estas la respondo al via omaĝo. Mia persono valoras nenion: temas pri frato, kiu parolas al vi, kiu fariĝis patro pro volo de nia Sinjoro. Sed ĉio kune, patreco kaj frateco estas graco de Dio: ĉio, ĉio. Ni daŭre, do, amu nin unu la alian, amu nin reciproke tiel, rigardante nin tiel, kiel dum (ĉi tiu, ndlr) renkonto: kapti tion, kio unuigas nin, flankenmeti tion, se io tia estas, kio povas teni nin iom en embaraso. Nenio: frates sumus! [ni estas gefratoj]. La lumo, kiu brilas super ni, kiu estas en niaj koroj, kiu estas en niaj konsciencoj, estas la lumo de Kristo, kiu vere volas regi per sia graco ĉiujn animojn.
Ĉi-matene estis spektaklo, kiun eĉ ne la Baziliko de sankta Petro, kiu havas kvar jarcentojn da historio, iam ajn povis kontempli. Ni apartenas, sekve, al epoko dum kiu ni estas sentivaj je la voĉo el la supro, kaj ni volas esti fidelaj kaj resti laŭ la indiko, kiun la benata Kristo donis al ni.
Mi finas donante al vi mian benon. Ĉe mi, mi amas inviti la Madonon, sanktan kaj benatan, pri kiu ni memorigas hodiaŭ la grandan misteron; mi aŭskultis, ke iu el vi memorigis Efezon kaj la lumilojn brulantajn ĉirkaŭ la tiea Baziliko, kiun mi vidis per miaj okuloj (ne je tiu epoko, kompreneble, sed ĵusdate) kaj kiu memorigas la proklamon de la dogmo pri la Dia patrineco de Maria.
Ĉi-vespere la spektaklo proponita al mi estas tia, ke ĝi restos en mia memoro kiel ĝi restos en la via. Ni honoru la ĉi-vesperajn impresojn! Ili ĉiam estu niaj sentoj, kiel nun ni esprimas ilin fronte al la ĉielo kaj fronte al la tero. Kredo, espero, karitato, amo al Dio, amo al la gefratoj, kaj poste, ĉiuj kune, helpataj tiel en la sankta paco de la Sinjoro, por la faroj de la bono.
Revenante hejmen, vi trovos la infanojn: donu kareson al viaj infanoj kaj diru: jen la kareso de la Papo. Vi trovos kelkan larmon por forviŝi: faru ion, diru bonan vorton. La Papo estas kun ni, aparte dum la horoj de malĝojo kaj ĉagreno. Kaj poste, ĉiuj kune ni animas nin: kantante, sopirante, plorante, sed ĉiam, ĉiam plenaj de konfido je Kristo, kiu helpas nin kaj aŭskultas nin, daŭrigi kaj restartigi nian iradon. Tial, do, bonvolu akcepti la benon, kiun mi donas al vi kaj ankaŭ la “bonan nokton”, kiun mi permesas al mi bondeziri al vi; kune kun la peto tamen, ke oni ne komencu nur … hodiaŭ ni komencas jaron, unu jaron, kiu scias? Ni esperu, ke ĝi estos bona! La Koncilio komenciĝas kaj ni ne scias, kiam ĝi finiĝos; ke ĝi povu finiĝi antaŭ Kristnasko, sed verŝajne, verŝajne ni ne sukcesos diri ĉion, bone interkonsenti pri ĉio. Necesos alia renkonto, sed se renkontiĝi tiel ĉiam ĝojigas niajn animojn, niajn familiojn, Romon kaj la tutan mondon, ke bonvenu ĉi tiaj tagoj; ni ilin atendas en benado.