Hejmo Aktuale Planoj Pilgrimo al Romo

Pilgrimo al Romo

Dum la Jubilea jaro ni aliĝis al aliaj katolikaj asocioj kaj movadoj kaj ni kune pilgrimos okaze de Pentekosto 2025 al Romo.

JUBILEA ITINERO DE KATOLIKAJ ESPERANTISTOJ

Romo gastigis naŭ kongresojn de IKUE, en la jaroj 1913, 1927 (kun Asizo), 1935, 1950, 1962 (kun Rocca di Papa), 1975, 1983 (kun Rimini), 1997 (kun Rimini) kaj 2000 (kun Rimini). El tiuj, jubileaj jaroj estis 1950, 1975, 1983 kaj 2000. Ĉi-jare, IKUE-anoj revenis al Romo dum la Jubilea Jaro, ne por kongresi, sed por aliĝi al la Jubileo de la asocioj, movadoj kaj novaj komunumoj kaj tiel, okaze de Pentekosto, montri la “unuecon en diverseco” de la Eklezio.

Grupeto da IKUE-anoj el Germanio, Italio, Kroatio, Pollando kaj Slovakio partoprenis la centrajn aranĝojn de la Jubileo: la trairon de la pilgrima vojo kaj la Sankta Pordo de la Baziliko de Sankta Petro. Ĉe la ĉefa altaro, super la tombo de Sankta Petro, la partoprenantoj faris la kredkonfeson. Ili ankaŭ haltis por preĝmomento ĉe la tomboj de sanktaj papoj Pio la 10-a kaj Johano Paŭlo la 2-a.

La dua parto de la komuna programo estis la Vigilo kun membroj de aliaj asocioj, movadoj kaj novaj komunumoj. Dimanĉe, je Pentekosto, okazis la kulmina punkto de la Jubileo: solena sankta meso, kiun celebris Papo Leono la 14-a.

Estis kortuŝe vidi diversajn flagojn (interalie ankaŭ tiun de IKUE!) kaj plurkolorajn T-ĉemizojn. IKUE prizorgis specialan T-ĉemizon kun la jubilea emblemo por ĉiu katolika esperantisto.

Krome, IKUE-anoj partoprenis la pac-konferencon Pax et Bonum kaj la pac-procesion, kiujn dimanĉe posttagmeze organizis Istituto Giuseppe Toniolo, Azione Cattolica Italiana kaj la Internacia Forumo de Katolika Ago.

Oni ankaŭ pilgrimis al la kvar ĉefaj romaj bazilikoj: Sankta Maria la Granda, Sankta Johano ĉe Laterano, Sankta Paŭlo ekster la Muroj kaj Sankta Kruco de Jerusalemo.

Aparte gravaj por IKUE estis kelkaj historiaj vizitoj en Romo. Nome, kvankam Romo jam multfoje gastigis la IKUE-kongresojn, ĉi-foje oni unuafoje “sekvis la spurojn” de la antaŭuloj.

La 6-an de junio oni vizitis la Internacian Franciskanan Kolegion Antonianum. Ĝi estas signifa en la historio de IKUE pro la 22-a Kongreso – la unua post la Dua Mondmilito – okazinta dum la Jubilea Jaro 1950. Ĝi estis gastigita en Antonianum ĉefe danke al la sindonema agado de la franciskano Modesto Eugenio Carolfi, pioniro de la itala Esperanto-movado. En 2025, 75 jarojn poste, same dum Jubilea Jaro, Esperanto denove resonis tie: la sanktan meson celebris fra Patrik Rygiel, OFMConv. Esperantistojn bonvenigis la superulo de la Kolegio, fra Miljenko Šteko, OFM, kiu mallonge prezentis la historion de la Kolegio, fondita en 1887. Li aparte ĝojis konstati, ke en la longa historio de la plej granda franciskana edukejo troveblas ankaŭ esperantaj spuroj.

La 7-an de junio oni vizitis la Internacian Kolegion de Sankta Alberto, kie inter 1905 kaj 1909 vivis Sankta Titus Brandsma. En la kolegia kapelo oni celebris meson por paco kaj justeco. Fra Rygiel, celebranto, interalie diris en la prediko: „Ni konscias, ke ni ne vivas en ideala, perfekta mondo. Ĉie ni renkontas novaĵojn pri militoj, katastrofoj. Ni estas atestantoj aŭ viktimoj de mensogoj, fraŭdoj kaj kalumnioj. Nin tuŝas malsano, malriĉeco kaj timo. Sed ni ne perdas esperon. Ni kredas. Ni provas konservi internan pacon kaj sekvi la Sinjoron en ĉio ĉi… Ĉiu surtera pilgrimo estas spegulo de la vojaĝo de la vivo mem. Tio implicas penadon kaj oferon por atingi la celon. Ĉi tie kaj nun ni dediĉas nian tempon, monon, komforton – eble eĉ faston – por ricevi gracon, kiu subtenos nin, kiam ni revenos al niaj hejmoj… Ĉi tiu pilgrimo estu memorigilo kaj nova kuraĝigo por vi, karaj fratoj kaj fratinoj, koni Kriston kaj sekvi Lin ne nur en ĉi tiu eksterordinara tempo de pilgrimo, sed ankaŭ en la ĉiutaga, ordinara vivo hejme. Ni petu hodiaŭ la Sinjoron, ke Li plenigu niajn vivojn, familiojn kaj la tutan mondon per Sia paco kaj espero, kaj ke Li konduku nin ĉiujn en Sian benatan Regnon.“

Post la meso oni havis la okazon viziti la kolegian arkivon, kie oni konservas objektojn kaj korespondaĵojn ligitajn al nia ĉiela patrono.

Lunde, la 9-an de junio, estis organizita vizito al la Centro de Milizia Imaculata, la monaĥejo kie inter 1912 kaj 1919 vivis kaj studis Sankta Maksimiliano Kolbe. Kadre de la ekspozicio EXPO Kolbe, oni ekkonis la vivon kaj heredaĵon de la sanktulo. En la monaĥeja kapelo, kie iam Kolbe faris siajn religiajn votojn, fra Rygiel celebris la sanktan meson.

Surbaze de la Evangelio laŭ Luko (11, 27-28), li klarigis: „Jesuo indikas, ke ekzistas eĉ pli profunda fonto de feliĉo: la obeo al la Dia Vorto. Kaj tamen, en Maria tiuj du realaĵoj – patrineco kaj obeemo – ne kontraŭstaras unu la alian. Ili perfekte kunfandiĝas. Ĉar kiu aŭskultis la Vorton de Dio pli atente ol Maria? Kiu konservis ĝin en sia koro kun tia fideleco?… Ŝi estas modelo de tiu, kiu ne nur aŭdas la Vorton, sed vivas ĝin tiel profunde, ke ĝi fruktodonas en la mondo… La Virgulino Maria tiel fariĝas por ni modelo kaj patrino en la spirita vivo. Ŝi montras al ni, kiel ni mem povas enkarni la Dian Vorton en niaj vivoj: per sindona aŭskultado, per silenta meditado kaj per konkretaj agoj de amo. Ĉar kvankam ni ne povas korpe naski la Savinton, ni ĉiuj estas vokataj spiritforme naski Lin – ĉiufoje kiam ni enkarniĝas la Evangelion en niaj agoj, kiam ni konsolas suferanton, helpas bezonanton aŭ atestas pri la espero en Kristo… Ni turnu nin kun fido al Maria, la Patrino de la Sinjoro, kaj preĝu, ke ŝi akompanu nin sur nia vojo al sanktigo.“

Ni aldonu, ke krom la T-ĉemizoj, estis pretigita libreto kun preĝoj al la sanktaj patronoj de IKUE, esperantlingva traduko de la Jubilea Himno kaj preĝoj por la pilgrimado al la Sankta Pordo.

Fra Patrik Rygiel

PROGRAMO, KOSTOJ:

ALIĜU:

Elektronika aliĝilo   https://mallonge.net/pilgrimo25