Hejmo Papoj Konklavoj 2005

Konklavoj 2005

11an de aprilo 2005

Estas 134 la kardinaloj, kiuj partoprenis hodiaŭ en la 7a ĝenerala kunsido. Oni nomumis la asistantojn de la Kamerlingo. Ekde merkredo eblos viziti la tombon de Papo Johano Paŭlo la 2a. La kardinaloj: “Preĝu por helpi nin”. “Alvoku la Sanktan Spiriton, por ke ni ricevu helpon dum la elekto”

LA KARDINALOJ:

“PREĜU POR HELPI NIN”

Ankaŭ hodiaŭ la direktoro de la gazetara salono de la Sankta Seĝo, Joaquin Navarro Valls, raportis pri la decidoj alprenitaj de la kardinaloj dum la taga ĝenerala kunsido. Inter la plej gravaj informoj estas la malfermo de la vatikanaj grotoj, kie estas la tombo de Papo Johano Paŭlo la 2a, ekde postmorgaŭ, merkredon la 13an de aprilo, je la horo 7a. “La kardinaloj – aldonis Navarro – post la celebro en la papa kapelo, marde, iros al la vatikanaj grotoj por preĝado fronte al la tombo de Johano Paŭlo la 2a”. Ekde la posta tago la multaj fideluloj, kiuj dum la nunaj tagoj svarmas en placo sankta Petro por omaĝi al Papo Johano Paŭlo la 2a, povos fari tion vizitante lian tombon.

La asistantaj kardinaloj. Atende, ke oni elektu la nova Papo, la kunveno indikas la kardinalojn, kiuj surprenas portempajn taskojn. Hodiaŭ la kunsido, per lotumado, elektis la tri kardinalojn.asistantojn, kiuj, kune kun la karmerlingo, konsistigas la apartan kongregacion. Iliaj nomoj estas: Angelo Sodano, Polycarp Pengo kaj Walter Kasper, kiuj asistos la kamerlingon, kard. Eduardo Martinez Somalo.

“Preĝu por helpi nin”. La kardinaloj, kiuj devos elekti la novan Papon, petas esti akompanataj per la preĝoj “de la tuta popolo de Dio”, sciigis Joaquin Navarro-Valls. La kardinaloj rekomendas al la episkopoj kaj pastroj uzi la Ritaron de la Meso “pro Eligendo Summo Pontifice” (por la elekto de la Roma Pontifiko), kiu enestas en la latina “tipa” eldono de la roma Meslibro. Kaj – aldonis Navarro – la kardinaloj “insiste renovigas la instigon al la tuta popolo de Dio, por ke ĝi akompanu per intensaj preĝoj ĉi tiujn tagojn de pretiĝo por la konklavo, por ke la Sankta Spirito asistu la kardinalojn-elektantojn”. Kelkaj kardinaloj gvidos specialajn preĝojn kaj eŭkaristiajn celebrojn en siaj “titulaj preĝejoj” en Romo.

*

12an de aprilo 2005

Venontan lundon je la h. 10a okazos la Meso “pro eligendo Romano Pontifice”, ĉefcelebrata de kard. Ratzinger. Je la horo 16.30 sekvos la procesio de la kardinaloj-elektantoj al la Siksta Kapelo por la konklavo.

LA TUTA POPOLO DE DIO

INVITATA PARTOPRENI

EN LA MESO “POR ELEKTO DE LA PAPO”

Estos malfermita al ĉiuj, kardinaloj, episkopoj, pastroj, gereligiuloj kaj al la tuta popolo de Dio ĉeestanta en Romo la Meso komence de la konklavo, okazonta la 18an de aprilo, je horo 10a. La “Meso por la elekto de la Roma Pontifiko” estos gvidata de kard. Joseph Ratzinger, dojeno de la kardinala kolegio.

“Per elmontri la kunulecon en preĝado fare de la tuta Eklezio dum tiom grava momento” klarigas la oficejo de la liturgiaj celebroj “estas tre invitataj partopreni en la “missa pro eligendo romano pontifice” ankaŭ la kardinaloj ne-elektantoj (tio estas, pli ol 80-jaraĝaj), la episkopoj, la pastroj, la diakonoj, la gereligiuloj kaj la laikaj fideluloj de la tuta popolo de Dio ĉeestantaj en Romo”.

Posttagmeze de la 18a de aprilo, je la horo 16.30, komenciĝos la procesio por la komenco de la konklavo. Post la kruco kaj la Evangelio, kantante la litaniojn de la Sanktuloj, la kardinaloj elektantoj iros al la Siksta Kapelo, kie, post kanto de “Veni Creator” ili eldiros la ĵuron.

Ekde morgaŭ (13.04.2005) je la horo 7a

oni povos viziti la tombon de Johano Paŭlo la 2a.

Anonciĝas granda aliro de la fideluloj, tiom ke, laŭ informagentejoj, oni plilongigos la horaron de la malfermo de la baziliko

Aperis hodiaŭ la poŝtmarkoj “Vakanta Seĝo 2005”

Estas detalo de fresko konservata en la Apostola Palaco, la bildo elektita por la tri vatikanaj poŝtmarkoj de la Vakanta Seĝo, kiujn oni komencis vendi hodiaŭ. La poŝtmarkoj, kies nominala valoro estas 60, 62 kaj 80 eŭrocentimoj, estis presitaj en 750.000 serioj: ili montras, kiel tradicie, la baldakenon kiu estas super la emblemo de la Apostola Ĉambro mantenita de anĝelo. Ili diferencas nur pro la koloro de la skriboj: (blua: 0,60 – ruĝa: 0,62 kaj verda: 0,80 eŭroj). Ĉi tiuj poŝtmarkoj estas uzeblaj por afranko nur ĝis la elekto de la nova Papo. Poste ili malvalidiĝos.

Tuj formiĝis longaj enviciĝoj fronte al la vatikanaj poŝtoficejoj, tiom ke oni vokis policanojn por ke ne okazu kvereloj.

La ŝtato de la Vatikana Urbo ĉiam emisiis poŝtmarkojn de la Vakanta Seĝo: post la morto de Pio la 11a (1939), de Pio la 12a (1958), de Johano la 23a (1963) kaj tiuj de Paŭlo la 6a kaj Johano Paŭlo la 1a (1978).

Aliaj ŝtatoj emisiis memor-poŝtmarkojn okaze de la morto de Johano Paŭlo la 2a (sube vi vidas tiujn el Aŭstrio, Pollando kaj Kroatio).

*

13an de aprilo 2005

REKOMENCIĜIS LA OMAĜO AL LA PAPO

Diplomataro: “ni perdis amikon veran”

Konklavo: du fumadoj tage

LA TOMBO DE

JOHANO PAŬLO LA 2a

REKOMENCIĜIS LA OMAĜO AL LA PAPO

Ili revenis multnombraj al la Baziliko de Sankta Petro por aliri al la vatikanaj grotoj: laikoj, gereligiuloj kaj gejunuloj enviciĝis ekde hodiaŭ frumatene, por omaĝi al Johano Paŭlo la 2a, irante al lia tombo, ekde hodiaŭ vizitebla. La alvenoj komenciĝis je la horo 4.30, malgraŭ ke la malfermo de la Baziliko okazis je la 7a. Ne necesis tiom vekiĝi frue, ĉar ĉiuj mil personoj – kiuj komencis ariĝi tiom frumatene – povis viziti la tombon ene de unu horo post la malfermo.

Oni ne rajtigas alporti florojn, por eviti ke la tombo estu baldaŭ kovrita de la donacoj. Nek oni povas resti longtempe starantaj. Tamen la fideluloj deklaris ke, malgraŭ la rapida vizito, la emocioj tie estas tre fortaj.

La tomboplato estas simpla, humila. Ĝi estas el blanka marmoro kaj sur ĝi estas orumite gravuritaj nur la monogramo de Kristo kun la latinlingva nomo kaj la datoj de la papado de Johano Paŭlo la 2a. Fronte al ĝi estas ĉiam lumanta lumilo. Fone estas barieliefo de la 15a jc, verko de la kroata aŭtoro. La kapeleto estas la sama kie estis la sarkofago de latombo de beata Johano la 23a, kies korpo estas nun en la Baziliko.

En la placo ĉi-matene la polaj orkestroj de Lodzo kaj Zambrow, kiuj estus devintaj partopreni en la ĝenerala aŭdienco de la nuna merkredo, laŭ delongtempa programo, adresiĝis same al la fenestro de kie aperis Johano Paŭlo la 2a kaj ludis tiujn religiajn kaj tradiciajn kantojn, kiujn ili pretigis pr la renkontiĝo kun la Papo.

Diplomataro: “ni perdis amikon veran”

Kortuŝo por la ambasadoroj akredititaj ĉe la Sankta Seĝo, kiuj ĉi-matene prezentis al la Kolegio de la Kardinaloj sian kondolencon pro la morto de Johano Paŭlo la 2a, “eksterordinara Papo, kiu markis la religian, moralan kaj civilan historion de la tuta mondo”, kiel substrekis prof-ro Giovanni Galassi, dojeno de la diplomataro ĉe la Sankta Seĝo. Akceptis la ambasadorojn kardinalo Jozef Ratzinger, dojeno de la Kolegio de la Kardinaloj. “Ni ploras kun sincera doloro ĉar ni perdis la veran amikon de nia surtera aventuro”: per ĉi tiuj elkoraj vortoj, prof-ro Galassi, esprimis la komunan “senton” de “soleco”, kiun oni havis dum ĉi tiuj tagoj de funebro, “pro la morto de granda Papo, kiu profunde tuŝis la animon kaj koron de ĉiu ambasadoro”.

Al la saluto de prof-ro Galassi respondis kard. Ratzinger, memorigante “Kiomfoje Johano Paŭlo la 2a instigis la landojn trovi pacajn solvojn kaj daŭrigi la dialogon. Kiomfoje li invitis la estrojn de la nacioj havi pli kaj pli konkretan atenton por la popoloj al ili konfiditaj, ĉefe por la plej etaj kaj plej malriĉaj. Kiomfoje li elvokis la grandecon de la homa vivo” “Temas pri multaj instigoj – li substrekis – kiuj hodiaŭ reeĥas por ĉiuj ni kiel mesaĝo kaj alvoko: meti nin pli kaj pli je la servo al paco kaj solidareco inter la personoj kaj la popoloj, je la servo al la homoj de ĉiuj kontinentoj, por ke ekstaru repacigita homaro en Tero, kie ĉiuj estas partneroj”.

Kard. Ratzinger substrekis fine kiel dum la papado de Johano Paŭlo la 2a la diplomatiaj rilatoj de la Sankta Seĝo pli ol duobliĝis, kaj tio estas signo pri la atento de la nacioj por la agado de la Papo kaj de la Eklezio en la tuta mondo”.

Konklavo: du fumadoj tage

Unu fumado matene kaj unu vespere, tio estas, po unu post ĉiu dua balotado, kaze de neelekto. La 18an de aprilo posttagmeze la kardinaloj eniros la konklavon. Je la fino de ĉiu balotsesio (du voĉdonadoj) kun negativa rezulto, el la kamenurbo, kiun oni starigos inter la Baziliko kaj la siksta kapelo, eliros nigra fumo. Kaze de elekto, la fumado estos blanka. Por eviti, ke la koloro de la fumo ne estu klare rekonebla, ĉi-foje, diference ol la aliaj konklavoj, oni aldonos ĥemiaĵojn. Kaj, por ke oni estu certaj pri la rezulto, la ĉefa sonorilo de la Baziliko sonoros festbate. Kun ĝi la sonoriloj de la preĝejoj de Romo.

*

14an de aprilo 2005

Deka ĝenerala kunveno de la kardinaloj

Je la horo 9a komenciĝis ĉi-matene la 10a ĝenerala kunveno de la kardinaloj, kun la partopreno de 142 kardinaloj. Post alvoko al la Sankta Spirito, la kardinaloj aŭskultis la unuan el la du meditoj pri la problemoj de la Eklezio kaj pri lumoplena elekto de la nova Papo (meditoj preskribitaj de la apostola konstitucio Universi Dominici Gregis, n-ro 13d). La mediton faris hodiaŭ pastro Raniero Cantalamessa, kapuceno, ekde 1980 predikanto de la Papa Domo.

Post la medito la Kardinaloj povis dediĉi kelkajn momentojn al silento kaj preĝado.

Ekde hodiaŭ la kardinaloj scias, kiu estos ilia ĉambro en la “domo Sankta Marta”, la konstruaĵo kie ili loĝos dum la konklavo. Oni fakte aljuĝis, pere de lotumado, la ĉambrojn.

Post kelkaj klarigoj pri la interpreto de la Apostola Konstitucio Universi Dominici Gregis, la kardinaloj daŭrigis la interŝanĝon de opinioj pri la situacio de la Eklezio kaj de la mondo.

La 10a kunveno finiĝis per la trapreĝo de Regina Coeli.

*

15an de aprilo 2005

KARDINALOJ

En la dek unua ĝenerala kunveno de la Kolegio de la kardinaloj, kiu komenciĝis ĉi-matene je la horo 9a, partoprenis 132 kardinaloj kaj ĝi estis tute dediĉita al la interŝanĝo de ideoj pri la problemoj de la Eklezio kaj de la mondo. “Ankaŭ hodiaŭ -sciigas gazetara komuniko – kelkaj kardinaloj, kiuj gvidis la Kongregaciojn aŭ la Papajn Konsiliojn de la Roma Kurio, priskribis la ĉefajn problemojn, kiujn ili alfrontis en sia institucio”.

APERIS LA KAMENTUBO

Dum la kardinaloj finis sian kunvenon en la Nova Aŭlo de la Sinodo, en placo Sankta Petro ariĝis grupo de fotistoj kaj scivoluloj, kiuj alcelis siajn fotoaparatojn al la tegmento de la Siksta Kapelo, kie kelkaj laboristoj instalis longan kamentubon. El ĝi eliros la fumadoj, kiuj konigos la rezulton de la voĉdonoj de la konklavo.

Male ol supozite, ne okazis la provo de fumado (el flava koloro)

8A EL LA NAŬTAGO

Hodiaŭ posttagmeze en la Vatikana Baziliko estis celebrita je la horo 17a la oka kaj antaŭlasta el la 9 celebroj dum 9 tagoj. Ĝin celebris mons-ro Piergiorgio Silvano Nesti, emerita ĉefepiskopo de Camerino-San Severino Marche (Italio). La hodiaŭa Meso estis tiu proponita de la Kongregacio por la institutoj de konsekrita vivo kaj societoj por apostola vivo, kies sekretario estas mons-ro Nesti.

ĴUROJ

Ankoraŭ je la horo 17a en la Aŭlo de la Benoj la oficistoj kaj prizorgantoj de la konklavo ĵuris sekretecon. La religiuloj kaj laikoj, kiuj iamaniere estos koncernataj de la konklavo, devas eldiri kaj subskribi ĵuron per kiu ili devigas sin al sekreto pri ĉio kiu okazas dum la konklavo.

La ĉefa itala privata televidstacio elsendos filmon “Karol”, pri la jaroj de la juneco de pola pastro, kiu ŝanĝis la Eklezion. Piotr Adamczyk estas Karol Wojtyla

Wojtyła kiu amis la vivon kaj la liberecon

Historio de knabo kiu fariĝos Papo

Ili ridas, kiam la viro, kiu estos Papo, prezentiĝas je la renkonto kun kardinalo (kiu anoncas al li, ke li estis elektita ĉefepiskopo de Krakovo) havante je la piedoj gimnastikajn ŝuojn, konsumitajn de la tempo kaj de la surmontaj promenadoj. Kaj je la fino de la filmo ili aplaŭdegas, kortuŝitaj. Ili estas la monaĥinoj, pastroj kaj gereligiuloj kiuj hieraŭ (14.04.2005) spektis en la roma Papa Laterana Universitato la premieron de “Karol, la viro kiu fariĝis Papo”, la filmo kiun la ĉefa privata itala televidstacio elsendos venontajn lundon kaj mardon. La filmo rakontas la vivon de Wojtyla, ekde juneco ĝis tiu “se mi eraras, vi korektos min”, la frazo de lia unua parolado kiel Papo.

“La vivo estas verŝajne ondo de miro, ondo pli alta ol la morto”, diris iam la Papo. La Karol de la filmo estas brila knabo, kiu amas la vivon, kiu defendas la rajtojn kaj liberecon de la homoj. La rolon de la juna Karol interpretas la pola aktoro Piotr Adamczyk (33-jaraĝa).

La reĝisoro kaj la produktantoj anoncis, ke ĉi tiu filmo estas parto de pli granda projekto, kiu havos du pliajn partojn pri la papado. La filmado komenciĝos venontan septembron. En Pollando la filmon oni elsendos la 18an de majo, naskiĝtago de Johano Paŭlo la 2a.

*

16an de aprilo 2005

MESAĜO DE JOHANO PAŬLO LA 2a

POR LA MONDA MISIISTA TAGO 2005

“Misiado: Pano dispecigita por la vivo de la mondo”, jen la titolo de la mesaĝo de Papo Johano Paŭlo la 2a por la monda misiista tago 2005 kiu soleniĝos venontan monaton oktobron.

Johano Paŭlo la 2a subskribis ĝin la 22an de februaro, kaj ĝia publikigo okazis hieraŭ. La dokumento, kiel diras ĝia titolo mem, entenas meditojn pri la misiado, aparte kun rilato kun la “dispecigita Pano”. La nuna estas fakte la Jaro de la Eŭkaristio.

La 10a kunveno finiĝis per la trapreĝo de Regina Coeli.

Hodiaŭ okazis la 12a kaj lasta ĝenerala kunveno de la Konsilio de la Kardinaloj, kun la partopreno de 143 el ili.

LA KONKLAVO BLOKAS LA POŜTELEFONOJN

Poŝtelefonoj ne funkciantaj, “resalubrigo” de Domo Sankta Marta kaj de la Siksta Kapelo: nur dum la eniro de kardinaloj en la konklavon ĉeestos la moderna teknologio.

La eniron de la kardinaloj en la konklavon oni elsendos televizie. Tion diris la direktoro de la gazetara salono de la Sankta Seĝo hodiaŭ (16-04.2005), Joaquin Navarro Valls, kiu ankaŭ aldonis pliajn detalojn. La fumadoj okazos je preskaŭ la horoj 12a kaj 19a, kondiĉe ke ne okazu la elekto de la Papo dum la unua voĉdono. La slipojn kaj personajn notojn de la kardinaloj oni bruligos post ĉiu dua balotado, matene kaj posttagmeze. Oni decidos nur post la eniro en la konklavon kaj post la “extra omnes” (ĉiuj iru for) ĉu la unua voĉdono okazu jam lunde posttagmeze.

Navarro komentis ankaŭ la diraĵojn de la gazetaro pri eblaj “papigeblaj” kardinaloj. Dum neniu ĝenerala kunveno oni menciis nomojn, li certigis, aldonante, ke “etoso el granda familieco” karakterizis la kunvenojn de la kardinaloj, kaj tio ebligis i.a. trovi grandegan konsenton pri la pritraktataj temoj.

La kardinaloj elektantoj translokiĝos en la Domon de Sankta Marta morgaŭ posttagmeze, dimanĉe, ĉiuj samtempe por la vespermanĝo. Dum la tagoj de la konklavo estos fermitaj la kupolo de la Baziliko de Sankta Petro kaj la vatikanaj Ĝardenoj.

Navarro ankaŭ ŝercis pri la koloro de la fumadoj kaj pri la duboj pri ili, kiuj estiĝis dum la antaŭa konklavo. “Ne venu por demandi al mi kiun koloron havas la fumadoj, kiam ili eliros el la kamentubo” li diris, aldonante, ke “ni ĉiuj travivos la eventon rekte”. Ĉiel ajn, li klarigis, mons-ro Piero Marini, papa ceremoniestro, certigis, ke oni alprenis la taŭgajn rimedojn por ke la fumadoj estu nete nigraj aŭ blanka. Ĉiel ajn ni memorigas, ke la klaran anoncon de la elekto donos ankaŭ la sonoriloj de la vatikana Baziliko, kiu festsonoros.

“La kontrolo kaj la “resalubrigo” (tio estas, la forigo de eventualaj iloj por aŭskulto, elsendo, kaptado, sonbendigo ktp) de la Siksta Kapelo kaj de la Domo de Sankta Marta estis farita de la vatikana ĝendarmejo, kiu plenumis tute eksterordinaran laboron”, certigis la vatikana proparolanto, klarigante ke en la Siksta Kapelo ne estas kapteblaj la signaloj de poŝtelefonoj: la ŝirmigo realigita de teknikistoj estas kompleta kaj netrapenetrebla.

Koncerne la voĉdonojn, por la elekto de la nova Papo necesos du trionoj de la validaj voĉoj, tio estas 77 voĉoj, fronte al 115 elektantoj.

*

17an de aprilo 2005

Ĉio estas preta por la unua konklavo de la tria jarmilo. Hodiaŭ posttagmeze la kardinaloj-elektantoj ekloĝis en Domo Sankta Marta. Morgaŭ (18.04.2005) posttagmeze en Romo la 115 kardinaloj el 52 landoj de la 5 kontinentoj komencos la proceduron por elekti la 264an posteulon de Sankta Petro Apostolo, la 265an Papon de la roma Katolika Eklezio.

La situacion priskribis la direktoro de la gazetara salono de la Sankta Seĝo, Joaquin Navarro Valls, dum longa renkontiĝo kun la gazetaro sabate. Li interalie resumis la 12 kunvenojn de la Konsilio de la Kardinaloj, kunvenoj – li diris – “kiuj okazis sub la insigno de granda familiareco”, verŝajne esprimo de la grandega respondeco, kiun ĉiuj kardinaloj sentis dum tiuj momentoj. Tio ebligis trovi grandegan konsenton pri la temoj pritraktitaj en la kunvenejo. Sed – li certigis – dum neniu ĝenerala kunveno iu ajn proponis nomon de estonta Papo (la tiel nomataj “papigebluloj”, kiel oni diras popole).

Inter la novaj informoj de la hieraŭa gazetara konferenco estas la fakto ke ankoraŭ oni ne scias ĉu la kardinaloj decidos aŭ ne voĉdoni jam hodiaŭ posttagmeze, kaj ke la procesio de la kardinaloj por atingi la Sikstan Kapelon ne startos el la Paŭlana Kapelo, fermita pro la restaŭrado de du freskoj de Mikelanĝelo, sed el la apuda Salono de la Benoj.

La unua tago. Morgaŭ la 115 kardinaloj matene je la 10a horo kuncelebros en la Baziliko de Sankta Petro la Meson “por la elekto de la Roma Pontifiko”.

Posttagmeze, je la horo 16.30, komenciĝos ilia procesio. Multaj televidoj elsendos rekte la eventon.

Poste oni donos la “Extra Omnes” (latina frazo por “ĉiuj iru for”) kaj oni fermos la pordojn. En la Siksta Kapelo ĉiuj kardinaloj-elektantoj ĵuros: la kardinalo-dojeno legos la formulon kaj poste ĉiu kardinalo, eldirante sian nomon kaj metante la manojn sur la Evangelio, diros: “mi promesas, mi devigas min kaj mi ĵuras”.

La horaroj. Navarro Valls konigis ankaŭ la horarojn de la konklavo. Je la 7.30 ĉiumatene la kardinaloj celebros Meson en la Domo de Sankta Marta; je la horo 9a ili jam estos en la Siksta Kapelo. Post preĝo, komenciĝos la 2 matenaj voĉdonoj. La 2 posttagmezaj voĉdonoj komenciĝos je la horo 16a.

Horaro de la fumadoj. La balotilojn kaj la personojn notojn de la kardinaloj oni bruligos post ĉiu dua baloto, matene kaj posttagmeze. La fumadoj povus okazi ĉirkaŭ la horoj 12a kaj 19a, krom, kompreneble, en la kazo ke la novan Papon oni elektu jam dum la unua voĉdono.

“La kontrolo kaj la “resalubrigo” (tio estas, la forigo de eventualaj iloj por aŭskulto, elsendo, kaptado, sonbendigo ktp) de la Siksta Kapelo kaj de la Domo de Sankta Marta estis farita de la vatikana ĝendarmejo”, certigis la vatikana proparolanto, klarigante ke en la Siksta Kapelo ne estas kapteblaj la signaloj de poŝtelefonoj: la ŝirmigo realigita de teknikistoj estas kompleta kaj netrapenetrebla. “Ni esprimu dankon al la vatikana ĝendarmejo”, aldonis Navarro Valls “kiu plenumis dum la nunaj tagoj eksterordinaran, nekredeblan laboron: estas bone, ke oni sciu tion”.

Kardinaloj povos piediri. La kardinaloj povos atingi piede la Siksta Kapelon el Domo de Sankta Marto, se ili deziras tion. Tiuj, kiuj petos tion, povos utiligi aŭtobusetojn. La alirejoj de la korto de Sankta Damazo, tra kiu transiros la kardinaloj por suriri al la Siksta Kapelo, estos sigelitaj kaj la itinero estos komplete izolita. Ankaŭ pro ĉi tiu motivo, dum la tagoj de la konklavo restos fermitaj por la turistoj la kupolo de la Baziliko kaj la ĝardenoj, dum oni povos aliri al la tombo de Johano Paŭlo la 2a en la vatikanaj grotoj.

Koloro de la fumadoj. “Ne venu por demandi al mi kiun koloron havas la fumadoj, kiam ili eliros el la kamentubo” Navarro ŝerce diris, aludante la dubojn, kiuj estiĝis dum la antaŭa konklavo (kiam la fumadoj ofte estis mezvoje blank-nigraj), aldonante, ke “ni ĉiuj travivos la eventon rekte”. Ĉiel ajn, li klarigis, mons-ro Piero Marini, papa ceremoniestro, certigis, ke oni alprenis la taŭgajn rimedojn por ke la fumadoj estu nete nigraj aŭ blanka. Ĉiel ajn ni memorigas, ke la klaran anoncon de la elekto donos ankaŭ la sonoriloj de la vatikana Baziliko, kiu festsonoros.