Hejmo AGADKAMPOJ IKUE-MARTIRLIBRO

IKUE-MARTIRLIBRO

Multaj katolikaj esperantistoj, estis persekutitaj ĉefe en la komunismaj landoj. Katolikaj esperantistoj estis ja duoble suspektataj, kaj rigardataj kiel duoble danĝeraj.

Sekvante la alvokon de papo Johano Paŭlo la 2-a ankaŭ ni katolikaj Esperantistoj, IKUE-anoj ekagu kolektante dokumentojn kaj ni ĝisdatigu martir-librojn, por ke la atestoj de niaj martiroj ne estu forgesita. 

Informojn bv. sendi al: ikue.reto@gmail.com

MARTIROJ-ESPERANTISTOJ: SANKTULOJ KAJ BEATULOJ

SANKTA TITUS BRANDSMA, sacerdoto,  patrono de IKUE (23.2.1881-26.7.1942)

Karmelana pastro Titus Brandsma (Anno Sjoerd Brandsma) naskiĝis la 23-an de februaro 1881 en Ugoklooster apud Bolsward kaj mortis la 26-an de julio 1942 en la koncentrejo Dachau. Li estis aktiva Esperantisto kaj membro de IKUE. Doktoriĝinte pri filozofio en Romo, patro Brandsma revenis al Nederlando kaj sin dediĉis al la ĵurnalisma aktivado, kiu estis la granda intereso de lia tuta vivo. Ekde 1923 li estis profesoro pri filozofio kaj historio de mistiko en la katolika Universitato de Nimego. En 1935 la ĉefepiskopo de Utrecht elektis lin spirita animzorganto de la katolikaj ĵurnalistoj. 

Li pioniris en la organizado kaj direktado de la katolika verkistaro kaj Ekumena Movado: en tiuj aktivadoj li utiligis ankaŭ la Esperantan Lingvon. En sia lando li estis inter la unuaj opoziciantoj kontraŭ la nazia diktaturo kaj skribe kaj predike kaj lerninstrue kondamnis kaj kondamnigis la persekutadon kontraŭ la hebreoj. Pro tio, li estis arestita de la Gestapo la 19-an de januaro 1942, deportita al Dachau kaj mortigita per injekto permane de la koncentreja kuracisto, ĉar „konsiderita – laŭ gestapa raporto sendita al Berlino – malamiko al la nacisocialismo”. Pro tia raporto fiaskis ĉiuj intervenoj de diversaj amikaj kaj katolikaj aŭtoritatuloj por ke lia kondamno estus ŝanĝita al dumviva karcero! Li mortis preĝante ĝisfine por siaj persekutantoj.

Lin beatproklamis papo Johano Paŭlo la 2-a la 3-an de novembro 1985 kaj sanktproklamis lin papo Francisko la 15-an de majo 2022.

BEATA DOM LAZËR SHANTOJA , sacerdoto  (2.9.1892-5.3.1945)

Li naskiĝis la 2-an de septembro 1892 en Shkodër kaj estis pafmortigita la 5-an de marto 1945 en la malliberejo de Tirano.

Li estas unu el la pioniroj de Esperanto-movado en Albanio. En la jaro 1907 estis parto de la grupo de intelektuloj en Shkodёr. Interese, krom li, tie estis ankaŭ kelkaj aliaj aktivaj katolikoj Esperantistajla fratoj Wilhelm kaj Mikel Koliqi kaj Zef Kakarriqi.

Shantoja studis ĉe la Universitato de Innsbruck. Post pastriĝo, la 29-an de majo 1915 li servis en pluraj albanaj paroĥoj. Li ankaŭ agadis kulturnivele. Li verkis poemojn, tradukis (Goethe, Schiller, Leopardi,…), aŭtoris tekstojn en la katolikaj ĵurnaloj. Unuan areston li spertis jam komence de 1925, kiam li estis false akuzita pri partopreno en la revolucio de junio 1924. Li ekziliĝis al Beogrado kaj ekde 1928 vivis en Aŭstrio kaj Svislando, kiel vikario kaj vojaĝanta predikanto. Post sia reveno al Albanio (1939), li daŭrigis la paŝtistan agadon en Tirano, kie i.a. li partoprenis en la fondo de la Albana akademio de sciencoj (1941). Post la politikaj ŝanĝoj en sia lando kaj malpermeso de agado por la Katolika Eklezio, li daŭrigis servi kaŝe. Oni arestis lin la 27-an de januaro 1945. Malgraŭ torturo, li ne rezignis je sia pastreco. Pro paŝtista agado li estis akuzita kaj kondamnita je morto.

Li estis beatproklamita la 5-an de novembro 2016 en sia naskiĝurbo, Shkodër, kun pliaj 37 martiroj mortigitaj de la komunisma reĝimo en Albanio, de 1945 ĝis 1974. En la listo troviĝas du episkopoj, 21 diocezaj pastroj, 7 franciskanoj kaj 3 jezuitoj, unu seminariano kaj 4 laikoj. (mb)

BEATA MAX JOSEPH METZGER, sacerdoto  (3.2.1887-17.4.1944)

La tria beatulo estas sacerdoto Max Joseph Metzger, kiu naskiĝis la 3-an de februaro 1887 en Schopfheim kaj estis mortigita de la ekzekutistoj de la nazia reĝimo la 17-an de aprilo 1944 en la punprizono Brandenburg-Görden: martiro por la paco kaj unueco. 

Post studado en Friburg, li reiris al Germanio kaj doktoriĝis pri teologio. En 1911 li estis ordinita katolika pastro. Post mallonga animzorga agado en Mannheim, Karlsruhe, Oberhausen kaj Breisgau, en 1914 li fariĝis divizia paroĥestro en batalregiono de Francio, de kie li, pro malsaniĝo, jam post unu jaro devis reiri al Germanio. Sed tiu tempo de animzorga milita servo, kvankam nur mallonga, sufiĉis por fari lin pasia heroldo por paco kaj repaciĝo inter la popoloj. Al Graz li translokiĝis en 1915. En 1918 li verkis la broŝuron Friede auf Erde (Paco sur la tero). En 1943 li verkis memorandon pri la reorganizado de la germana ŝtato kaj ĝia integriĝo en estontan sistemon de mondpaco.

Li fondis diversajn pacismajn organizaĵojn, inter ili la Pacoligon de Germanaj Katolikoj (Katolika Ligo Interpopola) kaj la Mondpacan Ligon de la Blanka Kruco. Li engaĝiĝis en la superkonfesia movado Una Sancta kaj en Societo de Reĝo Kristo, kiu helpis alkohol-dependantoj.

Notinda estas la fakto, ke 25 jarojn antaŭ la Dua Vatikana Koncilio li asertis “Eĉ je la risko esti konsiderata herezulo, mi akcentas: ni devas  atingi, ke ni havu la legaĵojn de la S. Meso en la lingvo de la popolo“.

En la sidejo de la Societo Kristo la Reĝo en Berlino li estis arestita la 29-an de junio 1943. La akuzo tekstis pri ‘ŝtatperfido’ kaj ‘favorado al la malamiko’. La verdikto estis nuligita en 1997. La 22-an de oktobro 1943 li estis translokita al la pundomo por ekzekutotoj en Brandenburg-Gorden. Tie li, malgraŭ la katenitaj manoj, finis interalie traktaton pri la spiritaj fundamentoj de la Societo  Kristo la Reĝo, kaj transdonis ĝin al la pundoma animzorganto.   

Li ankaŭ estis Esperantisto kaj iniciatinto de Internacio Katolika (IKA), kies organo “Katolika Mondo” aperis en Esperanto. Laŭ li, oni devus uzi Esperanton pli vaste “precipe por paco, la paco en Kristo, kaj por ĝenerala internacia katolika kunlaboro“.

La 14-an de marto 2024, papo Francisko rajtigis la proklamon de novaj dekretoj per kiuj oni finis la kaŭzojn por la beatproklamo de deknaŭ kandidatoj. Inter la dekretoj estis ankaŭ tiu de Metzger “mortigita pro la malamo al la kredo“.

Laŭ la anonco de la Ĉefdiocezo Freiburg, la beatproklamo de sacerdoto kaj martiro Max Josef Metzger okazos en la katedralo de Freiburg la 17-an de novembro 2024. La solenaĵon ĉefcelebros kardinalo Kurt Koch, prefekto de la Administra fako por unueco de kristanoj. 

Ni finu per la vortoj de Metzger: “Sinjoro, donacu al mi – al ni ĉiuj – multan humilecon, malegoismon, saĝecon kaj sanktan apostolan amon, por ke ni kapablu iri nian vojon en unueco kaj profundsenca komuneco, je via pli granda gloro!”. (mb)

MARTIRO-SIMPATIANTO DE ESPERANTO

SANKTA MAKSIMILIANO KOLBE, OFMConv., martiro de karitato, patrono de IKUE, (7.1.1894-14.8.1941)

Sta Maksimiliano Kolbe (Rajmund Kolbe) naskiĝis la 7-an de januaro 1894 en Zduńska Wola kaj mortis la 14-an de aŭgusto 1941 en Aŭŝvico (Auschwitz).

Li estis konventuala franciskano, pastro, ĵurnalisto kaj misiisto.

En februaro de 1941 li estis arestita de Gestapo kaj sendita en koncentrejon. Li pereis en Aŭŝvico, kiam li proponis sian vivon interŝanĝe por la vivo de unu patro de familio. Lia vivo estas bone konata al Esperantistoj, kaj ankaŭ lia simpatio al nia lingvo. Li estis beatproklamita la 17-an de oktobro 1971, kaj santproklamitan la 10-an de oktobro 1982.

MARTIROJ DE LA HISPANA CIVILA MILITO

Dum la periodo inter la somero de 1936 kaj la printempo de 1937, estis murditaj, -krom aliaj, kies nomoj estas nekonataj, la jenaj IKUE-anoj, ĉiuj katalunaj pastroj:

  • JOAN FONT GIRALT, PROFESORO EN LA PORPASTRA SEMINARIO DE EL COLLELL, IAMA PREZIDANTO DE IKUE (1927-1935)

 En la Enciklopedio de Esperanto ni legas „Font-Giralt Joan, hispano, pastro, prof. en la Seminario-Kolegio de S. Maria del Collel. Gvidanto de la katolika E-movado. Prez. de IKUE; red. kaj eld. de Espero Katolika, de I932. Ĉeestis plurajn UK-jn kaj aliajn kongresojn. Bona oratoro“. (EdE, p. 162).

Li naskiĝis en la familio de Silvestre Font kaj Mariè Giralt en Girona la 4-an de aŭgusto 1899. Li pastriĝis en 1924 kaj estis instruisto ĉe la seminario-kolegio de Collell (Girona-provinco). Je la lasta tempo de sia vivo, tamen sen forlasi la instruadon, li responsis pri la paroĥo de Torn. Aparte estas interesa lia aktivado ene de E-movado. Li eklernis Esperanton dum sia infanaĝo, dank’ al sia patro. Li mem rakontis dum intervjuo ĉe Radio Vieno (24.08.1931.): „Kiam okazis en septembro 1909 la 5-a UK en Barcelono mi estis 9-jara knabo. Mia patro lernigis al mi la lingvon iomete antaŭ la Kongreso. Ĉiam kun fiero mi memoros la momenton, kiam mi salutis la Majstron Zamenhof“. La eblon perfektigi la lingvon li havis jam en la porpastra seminario de Girona kie funkciis la grupo „Studenta Juneco“ sub la gvido pastro Josep Casanovas i Genover (1884-1965), profesoro pri latina lingvo kaj prezidanto de la grupo „Ĝirona Espero“. 

Oni elektis lin la prezidanton de IKUE dum la 12-a Kongreso en Asizo  en la ja 1927. Post la kongreso, al la IKUE-anoj li adresis la leteron, kiun oni povas legi en Espero Katolika n-ro 34/1927. En la letero li donis iom da informoj pri si mem, sed ankaŭ klarigis la la ĉefajn agpunktojn de IKUE. „De la tempo de mia infanaĝo, de la jaro 1909, mi estas esperantisto, kaj de la jaro 1920 mi laboras en unu aŭ alia grava posteno en esperantistaj societoj aŭ organizaĵoj. De tiu ĉi jaro 1920 al Esperanto mi oferdonis mian tutan libertempon kaj mian tutan entuziasmon. De nun tiu libertempo, tiu entuziasmo estos tute por IKUE; al ĝi mi volas ilin dediĉi. La celo de tiu ĉi mia laboro estos – cxar tiel devas esti – unue la disvastigo de Esperanto inter la katolikaro; sed ankaŭ ke neniu katolika esperantisto restu for de niaj vicoj, ke IKUE estu vere la Unuiĝo de ĉiuj katolikaj esperantistoj. Helpu Dio, ke tiel okazu!“

Kun apartaj sentoj li komentas la signifon de lia elekto en Asizo. „La tagon, kiu sekvis tiun de la elekto de la prezidanto, mi povis fari Meson en la tombo de sankta Francisko. Kaj en tiu ĉi Meso fervore mi petis al mia Patro – mi, la malinda membro de lia Tria Ordeno – ke, ĉar mi estas elektita en Asizo kaj en kongreso okazinta en tiu ĉi urbo honore al li, ke li benigu de Dio mian agadon, kaj ke li donu al mi franciskanan senton: la senton de tutkora submetiĝo al la Romkatolika Eklezio, kaj la senton de vera kunfratiĝo kun ĉiuj homoj. Aŭdu, Patro, la preĝon de via filo, kaj via devizo: « Paco kaj borio » estos disvastigata en la tuta mondo“. 

Dum lia prezidanteco okazis gravaj antauenigoj en IKUE mem. Certe indus pli esplori kaj pri konigi ilin (ekz. La aliĝo al la Festo de la Papa Tago, 1928).

Interesan rimarkon li notis pri sia vojaĝo al la 14-a Kongreso de IKUE (EK, 69/1929): „ Mi iris de Hispanujo al Praha kaj revenis. Tio estis por mi longega vojaĝo, kiu permesis al mi interkonatiĝi kun multegaj eŭropaj landoj.Mi devis trapasi Francujon, Italujon, Jugoslavujon, Aŭstrujon, Ĉeĥoslovakujon, Germanujon, Svisujon, kaj denove Francujon. Mi devis lerni la kurzon de la franca franko, de la liro, de la dinaro, de la aŭstra ŝilingo, de la ĉeĥa krono, de la marko, de la svisa franko kaj viziti naŭ fojojn la doganojn kaj montri deksep fojojn la pasporton!!! Kaj mi povis konstati ke la granda baro por la alproksimiĝo de la popoloj estas la lingva baro“.

En la jaro 1931 li partoprenis la 23-an UK en Krakovo, kie li gajnis la 1-an premion en la oratora konkurso. Li ankaŭ prezidis kelkajn el la „Floraj Ludoj“ en Esperanto de Katalunio.

Ke li tiam estis grava persono en la E-movado pruvas la fakto ke Kálmán Kaloscay priskribis ankaŭ lin en siaj „Rimportretoj“, galerio de esperantaj steloj (1931):

Font Giralt, ĉarma korpulento,
Ruĝetaj vangoj gaje ŝvelas.
Humoro lia sune helas,
Sed malamikas al silento.

Per nebridebla elokvento
Li do senĉese ĝin forpelas,
Font Giralt, ĉarma korpulento,
Ruĝetaj vangoj gaje ŝvelas.

Prezidas li kun diligento,
Kaj ĉarmas, eĉ se li kverelas,
Kaj eĉ, se gaje li fabelas
Kun forta kataluna sento…

Font Giralt, ĉarma korpulento.

En januaro 1932 li transprenis la redaktadon, administradon de Espero Katolika, kiun li ankaŭ proprakoste eldonis. Enkonduke li skribis: „Sendube vi, kara leganto, miris ricevante el hispana lando la unuan numeron de nia kara oficiala organo kaj, vidante la nomojn sur la koverto, via miro kreskis. Sed ni volas kredi, ke tiu ĉi miro ne estos tro granda, ĉar vi rememoras la neregulan aperadon de EK dum la pasinta jaro kaj vi konas la fakton, ke la iama glora ESPERO KATOLIKA, la plej malnova el la esperantistaj gazetoj, fariĝis kvazaŭ la Cindrulino de la Esperanto-gazetaro… Kaj tion ni ne povis plu suferi. Ni ne povis vidi sendolore la malfortan vivon de nia oficiala organo de IKUE. Ni ja bezonas fortan, regule aperantan organon, kiu alportu al nia anaro dise laboranta, la varmon koran, la enkuraĝigon, la aprobon, la konvenan direktilon“. La revuon li eldonis ĝis oktobro 1934, kiam la eldono abrupte ĉesis kaj li eksilentis. Fakte, nur poste oni eksciis, ke tiam komencis lia „kalvario“. Li malsaniĝis, kaj komence de la jaro 1935 post la operacio li revenis al la seminario de Collell por daŭrigi siajn okupojn kiel profesoro. Meze de aŭgusto 1936 li estis kaptita. Oni forhakis liajn manojn kaj bruligis lian korpon, la 17-an de aŭgusto 1936, sur la vojo de Collell al Girona. Do, li martire mortis kiel viktimo de la Hispana enlanda milito.

Lia nomo troviĝas en la listo de la martiroj de la diocezo Girona (1936-1939). Parolante pri Esperantistoj viktimoj de la Hispana milito, oni ne forgesas lian nomon. Menciindas la prelego „La utiligado de Esperanto dum la Hispana intercivitana milito“ kiun okaze de la Kongreso pri Civitana Milito (Madrido, 27-29/11/2006) prezentis Toño del Barrio kaj Ulrich Lins. Same, la nomo de Joan Font i Giralt estas menciita en la libroj „Esperanto en Katalunio (1887–1987) kaj „Historio de Esperanto en la Kataluna Landaro“.  

Kiel jam menciite, dum lia vivo Kaloscay listigis lin inter la esperantaj steloj, kaj dum nia tempo li aperas en la libro „Nia diligenta kolegaro, Biografioj de 200 eminentaj esperantistoj“ de Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov (Sezonoj, Litova E-Asocio, 2018). Sekve, okaze de la 85-jara datreveno de lia martira morto, necesas ke IKUE pliprofundigu en la studo pri lia vivo kaj kontribuo ne nur al la katolika, sed ankaŭ la ĝenerala E-movado. Pri la unuaj paŝoj oni jam parolis dum ĵus okazinta Virtuala Kongreso de IKUE. I.a. estas plano kontakti la Diocezon de Girona, kaj sciigi, ke ni, katolikaj Esperantistoj ne forgesis lin. (M. Belošević)

  • FREDERIC MARTÌ ALBANELLPAROĤESTRO EN COLONIA GÜELL

Li predikis en Esperanto ankoraŭ la 1-an de junio 1936, okaze de la 18-a Kataluna Kongreso de Esperanto en Monresa

  • ANDREU MARCÉ ESPÌGUL, PAROĤESTRO EN SANT JAUME DELS DOMENYS
  • FIDELL OROBITG VILAPAROĤESTRO EN CAMPINS
  • RAMON ARRUFAT MESTRESBENEFICULO EN LA BAZILIKO DE SANT JOSEP ORIOL, BARCELONO
  • MIQUEL SOY PLADEVEYA, SCH. P., PROFESORO ĈE LA PIAJ LERNEJOJ EN MATARÒ

MARTIROJ DE LA DUA MONDMILITO

  • MIKULÁŠ JOZEF LEXMANN, OP, SACERDOTO, ESPERANTISTO (28.10.1899-17.7.1952) 

Li estas listigita inter la martiroj de la Dominikana Ordeno de la 20-a jarcento.   

En 2013, la slovaka provinco ekis proceson por lia beatigo.

  • WALTER KNOPF, LAIKO, INSTRUISTO, ESPERANTISTO  (1885–1950)