Hejmo Aktuale IKUE dum la UK-oj

IKUE dum la UK-oj

IKUE DUM LA 110-A UK EN BRNO, ĈEHIO (2025)

Jam tradicie, IKUE agis dum la UK-semajno. Estas memorinde, ke IKUE estas unu el la fakaj asocioj kiuj partoprenas la Movadan foiron de ĝia iniciato. Do, la tablo, ĉi jare ege riĉa ne mankis. Oni povis ekkoni la plej novajn eldonojn de IKUE, sed same elekti kaj eĉ kompletigi malnovajn jarkolektojn de „Espero Katolika“.

Dimanĉon IKUE aranĝis la Ekumenan Diservon surbaze de la tekstoj el la libreto por la Preĝsemajno por la unueco de kristanoj (kiel oni kutimis dum la antaŭaj jaroj). Same dimanĉe okazis la Sankta Meso.

Estis notita la kontribuo al la Kleriga lundo, prezento de la libro „Kontraŭ milito: la kuraĝo konstrui pacon“. IKUE kun KELI kunorganizis la fakkunsidon por kristanoj. Krome, IKUE organis la publikan diskuton „Ĉu kristanoj estas salo de la mondo” al kiu kontribuis UK-kongresanoj el diversaj landoj.

IKUE DUM LA 109-A UK en Arusha, Tanzanio (2024)

Gravan kontribuon al la kongresa semajno donis ankaŭ Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista, kiu fakte estis la plej aktiva Faka Asocio de UEA dum ĉi jara kongreso!

Okaze de la Kongreso, konforme al la kongresa temo, IKUE eldonis du gravajn tradukojn de Papo Francisko al Esperanto: la enciklikon “Laudato si'” kaj la apostolan instigon “Laudate Deum”. Pri la tradukoj kunlaboris internacia teamo de deko da spertaj esperantistoj-tradukistoj. Dum la kongreso la menciitaj eldonoj estis prezentitaj, sed same ili instigis interesan diskuton pri la medio-protektado kaj konsciigo de la unuopuloj pri gardado de “nia komuna domo”. 

Kontribuante al la kongresa temo, la prezidantino de IKUE Marija Belošević prelegis pri “Laudato si’: zorgo pri nia komuna domo”.

Dum la kongresa semajno, IKUE prizorgis la Ekumenan diservon kiun en la katedralo de Sankta Tereza de la Infano Jesuo gvidis pastro esperantisto Gabriel Anda (Kamerunio), predikis pastorino  Miora Raveloharison (Madagaskaro) kaj  piane akompanis Perlo Miela (Hungario). En la katedralo ankau unuan fojon okazis Sankta meso en Esperanto kiun celebris pastro Anda. Li dum la „Tago de Lernado“ prezentis la agadon de la lernejo „Baba Simon“ kiun subtenas IKUE.

 Jam tradicie, IKUE la unuan kongresan tagon partoprenis la Movadan foiron dum kiu oni povis pli proksime ekkoni IKUE, ĝian agadon, precipe la eldonan. Same IKUE prizorgis la komunan kunsidon de kristanoj kaj kontribuis al la kongresa aŭkcio..

La kongreso, kiu la unuan fojon okazis en la afrika kontinento donis eblon al pluraj afrikanaj esperantistoj, inter kiuj multaj bonegaj parolantoj de la internacia lingvo eblon interparoli kaj renkontiĝi kun la “samlingvanoj”. Same pluraj interesiĝis pri la katolika esperanto movado.

Ni memorigu, ke okaze de la pasintjara UK, IKUE same kontribuis al la kongresa temo per eldono de la libro “Ne timu, estas mi” kun la mesaĝoj kaj aliaj tekstoj de la Papo pri migrantoj kaj rifuĝintoj.