Hejmo Papoj Benedikto la 16-a (2005-2013)

Benedikto la 16-a (2005-2013)

BIOGRAFIO

Naskita la 16an de aprilo 1927 en Marktl am Inn, Germanio, Joseph Ratzinger estas ido de malnova familio de terkultivistoj de Suda Bavario. Liaj gepatroj, ne aparte riĉaj, klopodis havigi al li dignan edukon, tiom ke, fronte al kelkaj malfacilaĵoj, dum kelka periodo, lia patro mem – polica komisaro – prizorgis la instruadon al li.

Kardinalo Joseph Ratzinger estis unu el plej gravaj roluloj de la roma Kurio. Li estis nomumita de Johano Paŭlo la 2a en 1981 Prefekto de la Kongregacio por la doktrino de la kredo, prezidanto de la Papa biblia komisiono kaj de la internacia teologia Komisiono. La 6an de novembro 1998 li estis nomumita vic-dojeno de la kardinalaro. La 30an de novembro 2002 Papo Johano Paŭlo la 2a konfirmis lian nomumon kiel dojenan de la kardinalaro. El ĉiuj kardinaloj de la ĵusa konklavo li estis unu el la tri kardinaloj-elektantoj nomumitaj de Paŭlo la 6a.

Lia infaneco estis markita de la eventoj de la granda historio. Kiam li estis adoleskanto, fakte, en lia lando furoris la detruado de la dua mondmilito. Kiam la germanaj trupoj komencis esti en aĉa situacio, oni varbis lin por la kontraŭaviadaj helpservoj. La religia vokiĝo komencis tamen jam maturiĝi en li, ankaŭ kiel reago al ĉiuj hororaĵoj kiujn la milito estigis.

Kelkajn jarojn poste Joseph Ratzinger komencas viziti la Universitaton de Munkeno por komenci sufiĉe “laikajn” studojn pri filozofio, sen tamen preterlasi la pliprofundigojn diktatajn de teologio. Lia soifo je kono estas tioma, ke li, por kiel eble plej multe ĉerpi el la fontoj de la spirita kono, daŭrigas siajn grandajn studadojn ankaŭ en la supera lernejo pri filozofio kaj teologio de Freising.

La 29an de junio 1951 li pastriĝis. Lia pastra servado ne limiĝas je predikoj aŭ mescelebro, sed li disponigas sian freŝan saĝecon, kiu ĵus konkretiĝis en la tezoj pri teologio (“Popolo kaj domo de Dio en la doktrino de la Eklezio de sankta Aŭgusteno”), por la instruado: sperto kiu daŭros dum pluraj jaroj, dum kelkaj jaroj ankaŭ per libera docenteco kiun li akiris al si per eseo pri la laboro, titolita: “La teologio de la historio de sankta Bonaventuro”. Dum deko da jaroj Ratzinger instruis unue en Bonn kaj poste ankaŭ en Munster kaj Tubing.

Tiuj estis la 70-aj jaroj de la 20a jarcento kaj la ĝenerala etoso ne estas certe favora por la Eklezio kaj ĝiaj reprezentantoj. Ratzinger ne estas timigebla aŭ sekvanto de la momentaj modoj (ankaŭ de tiuj “intelektulaj”) kaj eĉ li bazigis sian ĥarismon interne de la ekleziaj institucioj, ankaŭ pere de ia penso-firmeco.

Jam ekde 1962 Ratzinger fariĝis sufiĉe konata internacinivele, intervenante kiel teologia konsulanto ĉe la 2a vatikana Koncilio. En 1969 li fariĝis profesoro pri Dogmatiko kaj historio de la dogmoj ĉe la Universitato de Ratisbono, kies vicprezidanto li ankaŭ estis.

La 24an marto 1977 Papa Paŭlo la 6a nomumas lin ĉefepiskopo de Munkeno kaj Freising. La postan 28an de majo li ricevas la episkopan konsekron, unua dioceza pastro kiu surprenas, 80 jarojn poste, la mastrumadon de la granda bavara Diocezo.

Paŭlo la 6a kreis lin kardinalo dum la Konsistorio de la 27a de junio 1977.

La 5an de aprilo 1993 li eniris la ordon de la kardinaloj episkopoj. 

Ratzinger estis prezidanto de la komisiono por la pretigo de la Katekismo de la katolika Eklezio (1986-1992).