Hejmo Aktuale Planoj 76-a Kongreso de IKUE

76-a Kongreso de IKUE

Pilgrimado en la lumo de la kredo

 En Ĉeĥio okazis entute sep IKUE-kongresoj: Prago (1929), Brno (1936), Olomouc (1995), Kroměříž (2002), Velehrad (2007) kaj Poděbrady (2018, kadre de la EEK) kaj la ĉi-jara, 76a denove en Brno (2.-9.8.2025).

Nome, la jaro 2025 estas aparte grava, ĉar temas pri la Jubilea Jaro. Ni jam pilgrimis al Romo je Pentekosto, kadre de la Jubileo de la ekleziaj asocioj, movadoj kaj novaj komunumoj. Certe, tiu evento alportis novan sperton por IKUE. Sekvante, sub la temo „Pilgrimado en la lumo de la kredo“ oni strebis eniri la spiriton de la jubileo preĝe, prelege, pilgrime, sed ankaŭ pere de konkursaĵoj.

Tial, la kongreso kaj kvante kaj kvalite koncernis kaj la ĉeestintajn partoprenantojn (ĉu plen-, ĉu partatempajn) kaj virtualajn, sed same dudeko da tiuj kiuj sendis la skribajn kaj foto-verkojn. Kaj eĉ pli grave, al la kongresa programo kontribuis ankaŭ ne IKUE-anoj!

La programo komenciĝis per Sankta Meso en Petrinum, porlerneja domo situanta en la koro de la urbo, kiu dum la semajno servis kiel la kongresejo. Dum la kongresa semajno tie okazis ankaŭ kelkaj pliaj mesoj. T.n. la kongresa preĝejo estis la franciskana preĝejo de Sankta Johano. Ĝi i.a. estas proksima al ni, IKUE-anoj pro la fakto ke apud ĝi troviĝas la monaĥejo apartenanta al la Ĉeĥa provinco de la konventualaj franciskanoj, la ordeno al kiu apartenis ankaŭ nia ĉiela patrono Sankta Maksimiliano Kolbe. La mesojn celebris p. Patrik Rygiel, OFMConv. kaj pastro Serhij Prudko.

Por IKUE estis granda honoro, ke ĝuste dum nia Kongreso okazis la unua publika apero de la nova Prezidanto de UEA, Fernando Maia Jr. Konante lian aprezon pri la verkoj de Papo Francisko, la invito estis sendita al li jam antaŭe, kiam oni ankoraŭ ne sciis, ke li estos kandidato por la pinta E-posteno. Estas interese rimarki, ke post pluraj jardekoj, denove Prezidanto de UEA ĉeestas IKUE-kongreson. Li havis eblon iomete „gustumi“ IKUE-medion, kaj ne nur pliriĉigi la programon, sed la kongresanojn averti pri grava heredaĵo de Papo Francisko.  Per sia prelego „Esperanto kaj la Ekonomio de Francisko: kunvoji al pli justa kaj frateca mondo”, Maia ne nur prezentis gravan temon, sed ankaŭ inspiriĝis al nova agado – kadre de la movado kaj ekster ĝi al kiu IKUE povos doni kontribuon. Cetere, dum- kaj postprelegaj reagoj ŝajne kaptis bonan grundon, ĉar iuj deziris ekscii kie akiri pli da informoj. Cetere, se oni iomete memkritike rigardas, estas bone ke foje iuj „de ekstere“ avertu pri iaj gravaj temoj, kiujn ni eble preterpasas.

Mireille Grosjean pritraktis en sia kontribuo „Sekvoj de militoj kaj porpacaj agadoj” aktualan kaj gravan temon. Jes, certe ni ĉiuj devas strebi kaj agi por ke la mondo iĝu pli paca. Espereble al tio kontribuos la plej freŝa IKUE-eldono, la libro de Papo Francisko „Kontraŭ milito: la kuraĝo konstrui pacon”. Tamen, oni ne forgesu pli fruajn eldonojn kiuj traktas la temojn de migrantoj kaj rifuĝintoj kaj prizorgon de nia komuna domo – la Tero. Tiu, t.n. „triptiko” povas esti bona bazo por ke la Esperanto-movado komune pripensu la defiojn  kiuj koncernas la tutan homaron.

Pri la kongresa temo prelegis pastro Serhij Prudko: “Kiucele la Jubilea Jaro por mi? Por la Eklezio?” kaj Alberto García Fumero, kiu per pripenso „Mi revas” prezentis la realan vivon. Ambaŭ provis iasence veki la konscion pri la fakto, ke ni apartenas al la komunumo, al la Eklezio en kiu estas loko por ĉiuj kaj en kiu oni marŝas ne unu apud la alia, sed unu kun la alia, kiel pilgrimantoj de l’espero. Certe, al tio povas kontrubui diversaj spiritaj programoj, ĉu virtualaj (kiuj en IKUE ne mankas), ĉu ĉeestaj, kiel aliĝo al la pilgrimo al Romo okaze de Pentekosto kadre de la Jubileo de la katolikaj asocioj, movadoj kaj novaj komunumoj. Same, diversaj privataj pilgrimoj alportas novajn spertojn kion dum sia prelego pri pluretapa pilgrimo al Compostemo prezentis Bruno Robineau.

La jaro 2025 estas ege riĉa je eventoj, kaj certe unu tre grava estas la 1700 datreveno de la Nicea koncilio. En sia prelego tiun jubileon pritraktis pastro Prudko. Tiu prelego estis bona daŭrigo de la pasintjara kongresa temo „Instruu nin preĝi”.

En la kongresa programo estis loko prezenti la karitatan agadon de IKUE, kiu ĉefe estas ligita al la Lernejo „Baba Simon“ en Kamerunio, kiun iniciatis pastro Gabriel Anda kaj de la komenco subtenas IKUE.

La kongreso estas bona okazo prezenti foje forgesitajn Esperantistojn. Maciej St. Zięba prezentis la vivon pastro Franciszek Tokarz (1897-1973), profesoro de la Katolika Universitato de Lublin, orientalisto kaj esperantisto, kredanto kaj sciencisto.

Dum la ĝenerala asembleo oni pridiskutis agadon kaj defiojn kiu staras antaŭ IKUE. Tion ankaŭ kompletigis la laborgrupoj dum kiuj oni pritraktis la demandon „Ĉu kristanoj estas salo de la mondo?”.

Plian pensigan temon „De spektanto al kreinto: nia rolo en la hodiaŭa amaskomunikado“ prezentis Marija Belošević.

La kongresa semajno estis okazo rememori Cristian Mocanu, kiu forpasis la 11-an de majo, ĉi-jare. Oni omaĝis lin per propraj memoroj, sed ankaŭ per liaj poemoj verkitaj en Esperanto kaj en kelkaj aliaj lingvoj. Same, dum la semajno fra Rygiel kun la kongresanoj dankis Dion por 5 jaroj de la sacerdoteco.

Kiel kutime ne mankis pilgrimoj. La unua estis direktita al Velehrad, kun Sankta Meso en la baziliko. Certe, tiu loko kaj la posta Kroměříž vekis belajn rememorojn ĉe kelkaj kongresanoj kiuj partoprenis pli fruajn IKUE-kongresojn en tiuj lokoj. La dua celo estis Vieno. La Sanktan Meson en la katedrala kapelo de la Sankta Kruco ĉefcelebris pastro Albert Rainer kaj kuncelebris fra Rygiel kaj pastro Prudko. Al la kongresanoj aliĝis kelkaj pliaj IKUE-anoj el Aŭstrio kaj aliaj vienaj Esperantistoj. La restadon en Vieno oni ankaŭ utiligis por la vizito al la Esperanto-muzeo kie la direktoro Bernhard Tuider tre ĝoje bonvenigis la kongresanojn kaj detale informis pri la Muzeo kaj la kolekto de la planlingvoj. Oni uzis la eblon kaj samkonstruaĵe vizitis la globkuglan muzeon, kaj fine vizitis la monumento de Zamenhof.

La kongresa programo finiĝis per pilgrimo al la katedralo de Brno.

Krom la gastprelegantoj, la Kongreso havis ankaŭ pliajn gastojn, la frislandan duopon Kajton. Ankie kaj Nanne ne nur gajigis la kongresan programon, sed same per vortoj, bildoj kaj muziko, kaj eĉ per specialaĵoj el Frislando proksimigis la naskiĝregionon de la ĉiela patrono de IKUE, sankta Titus Brandsma.

Kiel estis menciite komence, oni ankaŭ povis virtuale partopreni la programon. Krom la prelegoj, oni povis aliĝi al la ĉiutaga kunpreĝado de la rozario kaj tio kion pluraj ege aprezis, la virtualaj partoprenantoj ankaŭ povis sekvi la mesojn.

Oni aldonu, ke eble la unuan fojon, dum la Kongreso videblis fotoj de ĉiuj ĉielaj patronoj de IKUE, kaj post pluraj jaroj denove en la kongreso troviĝis IKUE-flago.

Serhij Prudko/Marija Belošević

Kongresejo kaj Kongresa semajno

Kongresaj kotizoj, pagoj

Aliĝu

Elektronika aliĝilo: https://mallonge.net/IKUE2025a