(2.6.1835-20.8.1914)
Festotago: la 21-a de aŭgusto
Rekte sur la ĉefstrato en malgranda civito Riese en regiono de Venecio, proksime al urbo Castelfranco, staras modesta dometo. Ĝi iam apartenis al simplaj terkulturistoj de familio Sarto. La 2-an de junio 1835 ĉi tie naskiĝis Giuseppe Sarto, kiu travivis siajn infan- kaj jun-aĝojn en granda mizero. En sia 23-a jaraĝo li sacerdotiĝis. Dum pluaj 17 jaroj li praktikadis animzorgan servon en diversaj lokoj kiel kapelano kaj paroĥestro, ol li iĝis en la jaro 1875 kanoniko en Treviso. En la jaro 1884 akceptis kampula filo el Riese episkopan ordinon en Mantova, en la jaro 1893 li iĝis patriarko en Venecio. Kaj en la 4-a de aŭgusto 1903 estis loĝantoj de Riese la plej fieraj civitanoj de la tuta Italio: ilia Giuseppe Sarto suriris kiel Pio la 10-a sur la papan katedron. Sur la dometo de Sarto estas nuntempe memortabulo kun la surskribo, ke granda papo tie siatempe loĝis.
Pio la 10-a eniris historion kiel reforma papo. Lia devizo estis: „Ĉion renovigi en Kristo“. Pio la Deka renovigis uzadon de gregoria ĥoralo, meslibro, kalendaro kaj breviero. Li subtenis frutempan Sanktan Komunion kaj oftan akcepton de Eŭkaristio. Li renovigadis religian vivon en la homaro kaj en klerikularo kaj li zorgis pri necesa plibonigo de sacerdota kleriĝo. Krom tio Pio la 10-a opiniis, ke la papo devas zorgi ankaŭ pri politikaj aferoj, ke la eklezio kaj ŝtato devas tuŝapude kunlabori.
Kiel ajn grandaj estis sukcesoj de la papo en propra lando kaj ĉe perigo de ĉelimaj konfliktoj en suda Ameriko, li rikoltis grandajn malvenkojn en Francio kaj en Hispanio. Ambaŭ landoj, kaj ankaŭ Portugalio, sin starigis kontraŭ la papo, Hispanio eĉ en la jaro 1910 dum iu tempo interrompis kontaktojn kun Romo. Dum sia pontifikado spertis Papo Pio la 10-a ĉiam nur aŭ tutan konsenton aŭ tutan forrifuzon. Sed nenio lin deturnis el ekirinta vojo.
En la aĝo de 80 jaroj la granda reforma papo en la 20-a de aŭgusto 1914 en Romo mortis; li estis entombigita en Baziliko de Sankta Petro. Ĉe lia tombo okazis multaj mirakloj. Papo Pio la 12-a kanonizis sian grandan antaŭulon en la 29-a de majo 1954, lia beatproklamo okazis la 3-an de junio 1951.
La civito Riese starigis honore al sia granda filo statuon sur vojkruciĝo antaŭ lia naskiĝdomo.
La biografio de la Papo Pio la 10-a, verkita de Schauber-Schindler, estis transprenita el libro „Rok se svatými“ (Jaro kun Sanktuloj), eldonita de Karmelana eldonejo en Kostelní Vydří, 1994.
Fonto: Dio Benu numero 72-4/2008
NIA UNUA SANKTA PATRONO
Ni ne povas preterpasigi la rememoron de tiel ĝoja dato por la katolika esperantistaro, kiel estis la Beatigo de la Dia Servanto la Papo Pio la 10-a, okazinta la 3-an de junio 1951.
Pio la 10-a estis la unua Papo, kiu efektive interesiĝis pri Esperanto, kuraĝiĝis kaj benis nian movadon.
Ni ne ripetos lian bone konatan biografion (vidu: Papo Pio X, Beata», de P. K. Sonntag, SDS, kaj D-ro A. Halbedl; L’Osservatore Romano: „Il Beato Pio X e l’Esperanto“, 23.IX.1951; kaj plurajn numerojn de EK). Ni nur ĉerpos el la valora prelego de la meritplena Esperantisto D-ro Luigi Minnaja, disaŭdigita pere de Radio-Roma tri tagojn post la beatigo de Pio la 10-a.
Interalie, Minnaja citas la favoran sintenon de Pio la 10-a rilate la Internacian Lingvon, evidentigitan en pluraj okazoj, ekz. dum diversaj interparoladoj kun Monsinjoro Luigi Giambene, kiun la afabla Papo ŝerce nomis ‘Monsinjoro Esperanto’, kaj tion kion Mons. Giambene skribis al Pastro Emile Peltier okaze de la 2-a Universala Kongreso de Esperanto, en Ĝenevo (1906): „Mi ricevis la honoran komision sciigi al vi, ke la Sankta Patro favoranime kaj kun speciala plaĉo bonvolis akcepti la aperintajn numeroj de la revuo ‘Espero Katolika’, kiun vi humile prezentis al Li je la nomo de Pastro Emile Peltier. Bonvolu, tre respektinda Monsinjora Moŝto, konigi al la nomita Pastro la Papan favoran akcepton, kaj komuniki la Apostolan Benon, kiun Lia Sankta Moŝto donis al li kaj al la redaktoroj de la revuo“.
Speciale menciinda estas, skribis Minnaja, la aŭdienco al la partoprenantoj de la IKUE-kongreso en 1913 (unu jaron antaŭ la forpaso de Pio la 10-a), dum kiu Lia Papa Moŝto profete diris: ESPERANTO HAVAS ANTAŬ SI GRANDAN ESTONTECON!.
Bonega estis la ideo de la Komitato de la 23-a IKUE-kongreso (Munkeno, 1951), daŭrigis L. Minnaja, meti sub la specialan ĉielan protekton de la nova Beatulo la laborojn de la Kongreso, memorigante Liajn vortojn: „Mi vidas en Esperanto valoran rimedon por atingi la unuecon inter la Katolikoj de la tuta mondo“.
Samideanoj: ni honoru nian sanktan Patronon preĝante kaj sindone laborante por efektivigi Liajn aŭgurajn bondezirojn;
Fonto: Espero Katolika, 10/1976