Hejmo Papoj Sankta Pio la 10-a (1903-1914)

Sankta Pio la 10-a (1903-1914)

Papo Pio la 10a, la unua Papo, kiu akceptis aŭdience esperantistojn. La aŭdienco okazis la 2an de junio 1906. Temis pri privata aŭdienco al roma monsinjoro, Luigi Giambene, fondinto de la roma esperantista grupo “Imperiosa Civitas”, kaj oficisto ĉe papa Kongregacio.

La aŭdienco estis okazo por prezenti al Papo Pio la 10a la unuan kompletan jarkolekton de Espero Katolika, naskita – por tiel diri – ĝuste en la saman periodon de la elekto de la Papo. Frontpaĝe de la unua numero de Espero Katolika poemo de Aleksandro Dombrovski, litova pastro, poeto, dediĉita al lia sankteco.

Raporto de la epoko sciigas al ni, ke Papo Pio la 10a legis laŭtvoĉe tiun poemon, dirante ke li komprenas ĉion. Al revuo Espero Katolika, al ĝia redaktoro Pastro Emile Peltier, alvenos papa beno, anoncita dum la 2a universala Kongreso, en Ĝenevo, jaro 1906, meze de tondraj aplaŭdoj ankaŭ protestantoj kaj eĉ de liber-pensuloj.

La katolika Eklezio tuj rigardis kun atento la novan fenomenon konsistantan el katolikaj esperantistoj. En 1910 okazas en Romo Kongreso de IKUE. La kongresanoj ariĝas en Placo sankta Petro kaj poste, en la interna korto de la vatikana baziliko ili kantas la religian himnon “Ni volas Dion” en Esperanto. En la interna korto, ĉar tiam la Papoj aperis pro historiaj kialoj ne el la centra balkono sur la placo, sed en la interna loĝio proteste kun itala ŝtato kiu invadis Romon.