Hejmo Ĉielaj patronoj Sankta Johano Paŭlo la 2-a, papo

Sankta Johano Paŭlo la 2-a, papo

(18.5.1920-2.4.2005)
Festotago: la 22-a de oktobro

Karol Jozef Wojtyła, la viro kiu fariĝis, kun la nomo Johano Paŭlo la 2-a, la 264-a posteulo de Petro kaj la unua neitala Papo ekde la morto – en 1523 – de la nederlanda Adriano la 6-a de Utrecht, naskiĝis en la pola urbo Wadowice, la 18-an de majo 1920, tria filo de suboficiro de la armeo kaj de dommastrino. Post brilaj studoj en la liceo, li alfrontas tiujn pri filozofio en la Jagiellona Universitato, la malnova universitato de Krakovo, samtempe kultivante beletrajn, teatrajn kaj sportajn interesiĝojn. En 1941 la morto de lia patro, jam malsana ekde kelkaj jaroj, aldoniĝas al la serio da funebroj, kiuj, dum la antaŭaj jaroj, forprenis al li la patrinon kaj la fratojn, kaj la evento lasas la 21-jaraĝan Karolon sola en la mondo, ĝuste en la momento kiam la dua mondmilito transformas Pollandon en unu el la landojn kie la krueleco de la nazia perforto elmontras sin per plej multe da perforto. La juna Karol estas devigata de la cirkonstancoj alterni la universitatan okupon kun pezaj laboroj en minejo kaj fabriko. Dum tiu malmola momento laŭgrade maturiĝas lia pastra vokiĝo: „Ĝi estis adolta vokiĝo, kvankam, iusence, jam komenciĝinta dum la periodo de adoleskanteco. Ĝi maturiĝis meze de la suferoj de mia nacio, ĝi maturiĝis dum la fizika laboro meze de la laboristoj. Ĝi maturiĝis ankaŭ dank’ al la spirita direktado de pluraj pastroj, aparte de mia konfesprenanto“.

En 1946 li pastriĝis en Krakovo kaj en tiu urbo, post plia periodo de pliprofundiĝo en Romo, li doktoriĝos pri Teologio. En Pollando kiu estis tiam subpremata de la marksisma ateismo, komenciĝas por la juna pola pastro la jaroj de lia paŝtista servado, unue kiel paroĥestro en vilaĝo, kaj poste kiel instruisto ĉe la fakultato pri teologio de la Universitato de Lublino. En 1958, nomumita episkopo de Papo Pio la 12-a, li fariĝas, apenaŭ 38-jaraĝa, la plej juna pola episkopo. Li partoprenas en 1962 en la laboroj de la dua vatikana koncilio, membro de la konsulto-grupo el kiu eliros la estonta paŝtista Konstitucio Gaudium et Spes. Kvin jarojn poste venas la kardinaleco, kiun donas al li Papo Paŭlo la 6-a. Oni atingas tiel 1978, „la jaron de la tri Papoj“.

La morto de Paŭlo la 6-a, en aŭgusto 1978, kaj tiu posta kaj neatendita de Papo Johano Paŭlo la 1-a, iom pli ol unu monaton poste, devigas la kardinalaron denove alfronti la temon de la pontifika posteulado. Tiu blanka estas la kvara fumado de la dua konklavo de 1978.

Je la horo 19.22 de la 16-a de oktobro kardinalo Karol Wojtyła, post alpreno de la nomo Johano Paŭlo la 2-a, aperas je la loĝio de la Baziliko de sankta Petro por saluti Italion kaj la kristanan mondon. Ĝi estas la unua el la multaj unuaĵoj: neniam antaŭe Papo dum la unua apero alparolis la fidelulojn:

Mi ne scias ĉu mi povas bone esprimiĝi en via… en nia itala lingvo. Se mi eraros, vi korektos min. Kaj tial, mi prezentas min al vi ĉiuj… por komenci denove laŭ ĉi tiu vojo de la historio kaj de la Eklezio, per la helpo de Dio kaj per la helpo de la homoj“.

Malmultajn tagojn poste, la nova Papo faras fronte al gereligiuloj kaj fideluloj de la tuta mondo paroladon, kiu fariĝos la programo-manifesto de lia papado. Parolado centrita je du ŝlosilaj vortoj: Kristo kaj homo: „Ne timu akcepti Kriston kaj akcepti lian povon. Helpu la Papon kaj tiujn, kiuj volas servi Kriston kaj, per la povo de Kristo, servi la homon kaj la tutan homaron. Ne timu. Malfermu, eĉ malfermegu la pordojn al Kristo“.

Kaj tamen timo ŝvebas en placo sankta Petro merkrede la 13-an de majo 1981, soleno de nia Sinjorino de la Rozario de Fatimo, kaj tago de la ĝenerala aŭdienco. Dum la ĉirkaŭveturo inter la festanta amaso, borde de malŝirmita aŭtomobilo, pistolo, super la kapoj de la homoj,  alcelas. Reeĥas du pafoj, la kolomboj forflugas: estas la horo 17.17. La Papo kaŭras dolorplena, lia vestaĵo estas makulita per sanĝo kaj oni transportas lin urĝe al Polikliniko Gemelli, kie li estas operaciita. La atencinto, Mehmet Ali Agça, 22-jaraĝa turko, estas blokita kaj arestita. La Papo restas en hospitalo dum unu monato. Sed jam 4 tagojn post la atenco, dimanĉe la 17-an, antaŭ la Anĝeluso trapreĝata el la hospitala lito, Johano Paŭlo la 2-a havas vortojn de pardono por tiu, kiu preskaŭ mortigis lin: „Mi preĝas por la frato, kiu trafis min kaj al kiu mi sincere pardonis“.

La Papo de la Granda Jubileo, de Orienteŭropo, de la homaj rajtoj, de la “falego de muroj”: per ĉi tiuj kaj multaj aliaj esprimoj, oni klopodis asigni al la papado de Johano Paŭlo la 2-a distingan signon, kiu resumu la agadon. Kelkaj ĉefaj trajtoj de ĉi tiu eksterordinata figuro de Papo tamen pli ol aliaj sendube elstaris fronte al la mondo: unu el illi estas la sindevigo kiel universala paŝtisto, travivita pere de 104 apostolaj vojaĝoj ekster Italion, al ĉiuj mondopartoj, tiom kiom neniu Papo faris antaŭe. Inter liaj multaj itineroj – kiuj komenciĝis en 1979 per tiu al Dominikana Respubliko kaj finiĝintaj pasintjare per tiuj al Berno kaj Lurdo – ni menciu, kiel ekzemplon, tiun jubilean al Sankta Lando, loko de la origino de la kristana savo, kaj la plurfojajn etapojn en la landoj el ortodoksa plimulto en orienta Eŭropo, markitajn de ripetataj alvokoj al la unueco de la malnova kontinento, konstruenda surbaze de ĝiaj jarmilaj evangeliaj radikoj. Ĉi-lasta temo, kiun la Papo reproponis senĉese dum la Anĝelusoj kaj aŭdiencoj de la somero de 2002, kiam la naskiĝanta eŭropa Konstitucio ŝajne volis misrekoni la kontribuon de kristanismo por la formado de Eŭropo.

Sed ni menciu ankaŭ la historian vojaĝon al Fatimo, por renovigi la konsekron al la Virgulino kaj liberigi la mondon disde jarmilismaj timoj de la fama „tria sekreto” de la mariala profetaĵo. Li vizitis 129 landojn aldone al Italio; li eldiris entute preskaŭ 3.300 paroladojn, kaj trairis entute pli ol unu milionon da kilometroj, egalvalore al preskaŭ 25-oblo de la monda cirkonferenco, kaj 3-oblo de la distanco inter la Tero kaj la Luno. Pri ĉi tiuj vojaĝoj, Johano Paŭlo la 2-a mem deklaris: „La Papo, kiom ili povas, devas travivi la Eklezion, kaj ne nur koni ĝin pere de datumoj kaj informoj, sed, laŭeble, pere de sperto. Kaj tio signifas travivi la Eklezion kaj la diversajn lokojn. Estas ankaŭ ia peto: la Eklezio volas travivi la Papon, en la diversaj medioj. Ĝi volas, ke li iru, ke li estu kun ili. Ĝi estas momento de la historio, signo de la tempoj“.

Sed certe ne estis la rekordoj, pri kiuj interesiĝis Johano Paŭlo la 2-a, sed la renkonto kun la kulturoj, ankaŭ kun tiuj foraj de la sudo de la mondo ĉiam marĝenigita, aŭ kun tiuj limigitaj je teritorioj dividitaj de la muroj de etna malamo; tiuj relegaciitaj dum jaroj malantaŭ la „fera kurteno“, en la eŭropa Oriento. Sindevigo kunigita kun la senĉesa batalado kontraŭ la plagoj, malnovaj kaj novaj, kiuj falĉas ĉiutagajn viktimojn en la mondo: mizero, malsato, subevoluo, AIDoSo.

El tio sekvas la postulo alporti al la moderna homo, konfuzita de mil devojigitaj instigoj, eminentajn ekzemplojn de kohereco kun la instruoj de la Evangelio. Laŭ ĉi tiu perspektivo oni ekkaptas la signifon de la granda nombro de 483 sanktuloj kaj 1345 beatuloj, proklamitaj dum la jaroj de lia papado. 

Kaj plue. Grandaj imperativoj de la penso kaj agado de Johano Paŭlo la 2-a estis, dum la tuta papado, la akcelo de la paco kaj justeco, la karitato favore al marĝenigitoj kaj senheredigitoj, kiel ankaŭ la rifuzo de perforto kaj interetna malamo. Per la sama intenseco, la koro de Johano Paŭlo la 2-a batis proksima al la viktimoj de alia sensenca masakro, tiu okazinta per la terorisma atako de la 11a de septembro 2001 en Novjorko kaj Vaŝingtono: „Hieraŭ estis malluma tago en la historio de la homaro – li deklaris dum la ĝenerala aŭdienco okazinta unu tagon post la atencoj -, terura ofendego kontraŭ la digno de la homo. (…) Tamen la kredo helpas nin dum ĉi tiuj momentoj, kiam iu ajn komento aspektas ne taŭga. (…) Kvankam la forto de la mallumo ŝajne superregas, la kredanto scias, ke malbono kaj morto ne havas la finan vorton“.

Kondamnante la hororaĵojn de la milito, la Papo ĉiam akuzis la „obtuzajn kaj perfortajn ideologiojn“ kaj iliajn „perversajn mekanismojn“ de propagando, la rasismojn, la komercadon de armiloj kaj la tenton „fortan ankaŭ ĉe la kredantoj“ de „malamo, malŝato de la alia, de la superaltrudo“. En Sicilio lia voĉo kriis: „Sufiĉe kun malamo! Sufiĉe kun la sango! Sufiĉe kun milito! Kiu respondecas pri tiaj agoj, kaj kiu planas ilin, tiu devos respondeci pri ili fronte al Dio kaj al la homoj!“.

„Havu la kuraĝon de la pardono!“: ĉi tiuj liaj vortoj estas la resumo de invito al frateco kaj repaciĝo, kiu estis konstanta kaj daŭra elemento en la papado de Johano Paŭlo la 2-a. La Papo ĝin proklamis al la mondo per la unuvoĉa mea culpa(kupoagnosko) ennome de la Eklezio, dum la tagoj de la Granda Jubileo de la jaro 2000. Sed tio kio instigis la Papon estis ankaŭ la volo havi fratan dialogon kun la aliaj religioj de la mondo: por la unua fojo Papo parolis al miloj da junaj islamanoj; li transpaŝis, laŭ la spuroj de apostolo Petro, la sojlon de sinagogo, kaj inter la ŝtonojn de la Plormuro en Jerusalemo, li lasis la peton de pardono, ennome de la Eklezio, pro la maljustaĵoj truditaj al la hebreoj fare de la gefiloj de la Eklezio; li akcelis en Asizo la unuan, historian preĝokunvenon inter la religiestroj de la mondo, ripetitan en januaro 2002; li eksplicite petis pardonon pro la „maljustaĵoj truditaj al nekatolikoj“ dum la historio de la Eklezio. Des pli senĉesa estis, en la Papo, la ekumena elano, kiu kondukis lin, per encikliko Ut unum sint, superi jarcentajn dividojn kaj malkomprenojn, por ke oni revenu al renkontiĝo kaj realigu la unuecon, kiun Kristo volis: „La tasko gvidi la Eklezion, dum la servo al evangelizado, de la sanktiĝo kaj de la karitato devigas mian spiriton super ĉiu alia penso, en la konstanta zorgemo igi min konstruanto de kunuleco inter la diversaj apartaj Eklezioj“, li substrekis.

La urĝo havi repaciĝon inter la diversaj kristanaj familioj trovas plian konfirmon en alia konstanta elemento de la paŝtista instruo de Johano Paŭlo la 2-a: la rilatigo al la fino de la 20-a jarcento. Ĉi tiu ofta temo kunfandiĝis baldaŭ kun la ideo pri Granda Jubileo por la komenco de la tria kristana jarmilo, kiu rekonfirmis al la Eklezio la taskon gvidi mondon kiu bezonas “puriĝon kaj konvertiĝon”. En sia apostola letero Tertio Millennio Adveniente (n-ro 34), la Papo skribis: „La alproksimiĝo de la fino de la dua jarmilo instigas ĉiujn realigi konsciencekzamenon, realigi taŭgajn ekumenajn iniciatojn, tiel ke al la Granda Jubileo oni povu prezentiĝi, se ne unuigitaj, almenaŭ multe pli proksimaj al supero de la dividoj de la dua jarmilo“.

El la popoloj al la homoj, ĉiam estis ligilo de konscienco kaj apostola fervoro en la mesaĝoj de la Papo, probatalanto de la homaj rajtoj. Kaj tio senĉese, per tonoj jen korŝiraj jen firmaj: aparte en kelkaj el liaj 14 enciklikoj, kiel Sollicitudo rei socialis kaj Evangelium Vitae, sed ankaŭ dum sennombraj aliaj okazoj, li ekkris ke oni devas defendi la justecon, li akcelis socialan heredaĵon bazitan sur solidareco, defendo de la homa digno kaj, ĉefe, sur la rajto de la homo je la vivo. Unuaranga valoro, kiu devigas la Eklezion firme stari kontraŭ abortigo, eŭtanazio, mortopuno, klonado, genetika manipulado de embrioj: entute, kontraŭ ĉiuj praktikaj esprimoj de tio, kion iam li difinis „egoisma konceptado pri la libereco”: „la homa vivo estas sankta, nur Dio estas ĝia Sinjoro. Ĉiu breĉo kiun oni malfermas en la plena respekto de la vivo, konsistigas minon starigitan je la bazoj de la homa kunekzistado, de la sana demokratio kaj de la vera paco”.

Fervore Papo Johano Paŭlo la 2-a sin dediĉis, ekzemple per encikliko Fides et Ratio, al defendo de la socio kontraŭ relativismo, kiu mortigas la esperon je eterneco. Sed li devigis sin ankaŭ por la protekto de tiuj specifaj kaj neanstataŭigeblaj elementoj, kiuj konsistigas la vivodonan limfon de la familia nukleo: antaŭ ĉio, la junularo, ekde la etuloj, la infanoj, al kiuj, en 1994, por la unua fojo en la historio de la Eklezio, Papo sin adresis per oficiala dokumento, Letero, verkita per simpla kaj facilkomprenebla stilo. Sed ankaŭ al la pli plenkreskaj, la geknaboj de la tuta mondo, Johano Paŭlo la 2-a sin adresis senĉese, aparte dum la mondaj Tagoj de la junularo, kiuj komenciĝis en 1985. Historia, el la multaj, restas tiu dum la Jubileo, aŭguste de 2000, en Romo, dum kiu li invitis la junularon „forboati”: „Estas Jesuo tiu, kiun vi serĉas kiam vi revas la ĝojon; estas Li, kiu atendas vin kiam nenio kontentigas vin el ĉio, kion vi trovas; estas Li la beleco, kiu multe vin allogas; estas Li, kiu provokas vin per tiu soifo je radikaleco, kiu ne ebligas al vi adaptiĝi je kompromisoj; estas Li, kiu vin puŝas demeti la maskojn kiuj igas falsa la vivo; estas Li, kiu legas en viaj koroj la plej verajn decidojn, kiujn aliaj volus sufoki”.

Dum 26 jaroj da papado, Johano Paŭlo la 2-a neniam neglektis fini ĉiun sian paroladon per alvoko al la Virgulino Maria. Ni rememoru lian profundan devotecon por la Patrino de Kristo, kulminintan per la reformo de la Rozario, plivastigita per la enigo de 5 misteroj de la lumo kaj per la starigo de speciala jaro dediĉita al la Rozario. Restas, el la multegaj “marialaj” bildoj de lia papado, tiu de la pilgrimanta Papo, kiu en 2004 revenas al Lurdo, 21 jaroj poste, tre pene genuiĝas fronte al la Groto, preĝas per la novaj misteroj de la lumo kaj en tiu lumostrio adiaŭas la Virgulinon, certigante al Ŝi, per la malforteco de malsano, sian ĉiam junan Totus Tuus (Tute via).

La lasta peco de nia artikolo pri tiu, kiun oni difinis „eksterordinara parabolo”, deziras dokumenti la plurfacetan agadon de Papo, kiu neniam neglektis laŭiri la plej diversajn vojojn, kiuj estu kongruaj kun la artaj trajtoj de lia emo, por atesti la esperon, kiu estis en li. De tempo al tempo liaj pensoj – ekster la skemoj de la cerimoniaro – atingis la grandan publikon per la formo de eldona fenomeno, kiel la libro kiu fontis el la longa intervjuo kun la itala katolika ĵurnalisto Vittorio Messori, „Tranpaŝi la sojlon de la espero“: oni tradukis ĝin en 32 lingvojn, kaj oni vendis pli ol 20 milionojn da ekzempleroj. Sed ni menciu ankaŭ „Donaco kaj Mistero”, medito pri liaj 50 jaroj da sacerdoteco (1996), la poem-kolekton „Roma Triptiko” (2003); libron „Leviĝu, ni ekiru”, pri liaj episkopaj spertoj (2004). Kaj lia lasta verko estis „Memoro kaj Identeco”: liaj spertoj dum la 20-a jarcento, inter la lukto kontraŭ naziismo kaj komunismo kaj tiu favore al la homa vivo, kaj kun aludo pri la tragedio de la atenco de 1981: tiu ĉi libro aperis la pasintan 23-an de februaro.

Sed ĝuste en monato februaro la surtera irado de Johano Paŭlo la 2-a ekiras la lastan, suferoplenan vojpecon. La unuan de februaro la Papo komencas sian fizikan kalvarion, kiu devigas lin al du, proksimaj inter si, enhospitaliĝoj. Dum la dua, ĉefe, la Papo perdas laŭgrade la parol-uzon. Sian lastan publikan frazon li eldiras la 13-an de marto antaŭ la anĝelusa preĝo. Ĝi estas simpla saluto, kiu restos gravurita en la memoro: „Karaj fratoj kaj fratinoj, dankon pro via vizito. Al ĉiuj mi bondeziras bonan dimanĉon”.

Poste, restas nur la mallongdaŭraj aperoj je la fenestroj. Je la horo 11.15 de merkredo, la 23-an de marto, Johano Paŭlo la 2-a benas por la lasta fojo la fidelularan amason en placo sankta Petro. En la spaco ĉirkaŭita de la kolonaro de Bernini estas multaj geknaboj, kiuj vokas lin laŭte. La Papo klopodas venki sian afonion; li ne sukcesas, sed la dankemo kaj la kortuŝo de la ĉeestantoj rekompencas la lastan penon de Papo, kiu jam nun elspezis sian tutan energion de universala paŝtisto, igante sian servadon, pere de la nefirma paŝado de la maljuna energio kaj de la fizika elĉerpiĝo, rebrili pli kaj pli per la esencaĵo de la aferoj de la Spirito.

Kaj multon plian oni povus ĉi tie skribi pri Papo Johano Paŭlo la 2-a, kaj pri la plej diversaj temoj. Sed multaj, neeviteble, estas la mankoj en ĉi tiu teksto, kiu celas nenion, krom doni kortuŝitan omaĝon al la heredaĵo de Papo kiu restos firma punkto en la nestabila oceano de la nunepoka memoro. La memoro pri Johano Paŭlo la 2-a, invitas la homon trovi la kuraĝon pridemandi sin, superi sin mem per preĝado kaj kredo. „Ne timu!”: jen la esencaĵo de la mesaĝo, kiun la mortinta Papo postlasas al la tuta homaro. Ĉie, kien kondukas onin la itineroj de netrasondebla estonteco, la invito de Johano Paŭlo la 2-a estas: daŭrigu serĉi Jesuon Kriston, la Elaĉetanton de la homo: Li estas la „unika orientilo de la spirito” kaj „unika direkto de la intelekto, de la volo, de la koro”.

Per la forpaso de Johano Paŭlo la 2-a, la 2-an de aprilo 2005 la Eklezio perdis unu el la plej longaĝaj paŝtistoj de sia dumiljara historio. Tiu de Papo Johano Paŭlo la 2-a estis la tria plej longdaŭra papado de la historio, post tiu de Sankta Petro kaj de Beata Pio la 9a: ĝi daŭris 26 jarojn, 5 monatojn, 17 tagojn. Ĝi komenciĝis la 16an de oktobro 1978, kaj ĝi profunde markis la iradon de la historiaj kaj ekleziaj eventoj.

Papo Francisko sanktproklamis lin la 27-an de aprilo 2014.

LITANIOJ AL SANKTA JOHANO PAŬLO LA 2-a

Sinjoro, kompatu nin. Sinjoro, kompatu nin.
Kristo, kompatu nin. Kristo, kompatu nin.
Sinjoro, kompatu nin. Sinjoro, kompatu nin.
Kristo, aŭskultu nin. Kristo, aŭskultu nin.
Kristo, elaŭdu nin. Kristo, elaŭdu nin.
Patro ĉiela, kiu estas Dio, kompatu nin.
Filo, Elaĉetanto de la mondo, kiu estas Dio, kompatu nin.
Sankta Spirito, kiu estas Dio, kompatu nin.
Sankta Triunuo, ununura Dio, kompatu nin.
Sankta Maria, preĝu por ni.

Sankta Johano Paŭlo, preĝu por ni.
Enmergiĝinta en Dion, Patron riĉa je Mizerikordo, preĝu por ni.
Unuiĝinta kun Kristo, Elaĉetanto de la homo, preĝu por ni.
Plena je Sankta Spirito, Sinjoro kaj Viviganto, preĝu por ni.
Tute sindoninta al Maria, preĝu por ni.
Amiko de la Sanktuloj kaj de la Beatuloj, preĝu por ni.
Posteulo de Petro, preĝu por ni.
Servanto de la Servanto de Dio, preĝu por ni.
Gardanto de la Eklezio, preĝu por ni.
Instruisto de la veroj de la kredo, preĝu por ni.
Patro de la Koncilio kaj Plenumanto de ĝia instruoj, preĝu por ni.
Fortiganto de la unuiĝo de la kristanoj kaj de la tuta homfamilio, preĝu por ni.
Profunda amanto de Eŭkaristio, preĝu por ni.
Senkaca pilgrimanto tra ĉi tiu tero, preĝu por ni.
Misiisto de ĉiuj popoloj, preĝu por ni.
Atestanto pri kredo, espero kaj amo, preĝu por ni.
Konstanta partoprenanto en la suferoj de Kristo, preĝu por ni.
Apostolo de repaciĝo kaj de paco, preĝu por ni.
Antaŭeniganto de la civilizo de amo, preĝu por ni.
Heroldo de la Nova Evangelizado, preĝu por ni.
Majstro kiu alvokas naĝi sur marprofundaĵon, preĝu por ni.
Majstro kiu montras la sanktecon kiel mezurilon de la vivo, preĝu por ni.
Papo de la Dia Mizerikordo, preĝu por ni.
Sacerdoto kiu kunigas la Eklezion en la celebrado de la Ofero, preĝu por ni.
Paŝtisto kiu kondukas la ŝafaron al la ĉielo, preĝu por ni.
Frato kaj Majstro de la sacerdotoj, preĝu por ni.
Patro por la personoj konsekritaj, preĝu por ni.
Patrono de la kristanaj familioj, preĝu por ni.
Fortigilo de la geedzoj, preĝu por ni.
Defendanto de la nenaskitoj, preĝu por ni.
Protektanto de la infanoj, de la orfoj kaj de la forlasitoj, preĝu por ni.
Proklamanto de la vero pri la digno de la homo, preĝu por ni.
Viro preĝema, enmergiĝinta en Dio, preĝu por ni.
Bona samariano kompatema por suferantoj, preĝu por ni.
Subtenanta maljunulojn kaj solulojn, preĝu por ni.
Amanto de la liturgio, kiu celebris la Oferon
sur la altaroj de la tuta mondo, preĝu por ni.
Personigo de laboremo, preĝu por ni.
Enamiĝinto al la kruco de Kristo, preĝu por ni.
Ekzemplo realiganta la alvokon, preĝu por ni.
Persista en la suferado, preĝu por ni.
Ekzemplo pri vivo kaj morto dediĉitaj al la Sinjoro,
Admonanto de pekuloj, preĝu por ni.
Montranta la vojon al perdiĝintoj, preĝu por ni.
Pardonema al malbonfarantoj, preĝu por ni.
Respektanta de kontraŭuloj kaj de la persekutantoj,
Parolportanto kaj defendanto de la persekutitoj, preĝu por ni.
Protektanto de senlaboruloj, preĝu por ni.
Defendanto de la senhejmuloj, preĝu por ni.
Vizitanto de malliberuloj, preĝu por ni.
Fortiganto de malfortuloj, preĝu por ni.
Instruanta al ĉiuj solidarecon, preĝu por ni.

Ŝafido de Dio, kiu forprenas la pekojn de l’ mondo, pardonu nin, Sinjoro.
Ŝafido de Dio, kiu forprenas la pekojn de l’ mondo, elaŭdu nin.
Ŝafido de Dio, kiu forprenas la pekojn de l’ mondo, kompatu nin.
Preĝu por ni, Sankta Johano Paŭlo la Dua,
por ke ni, per nia vivo kaj vorto, anoncu Kriston, Elaĉetanton de la homo.

Ni preĝu:
Kompatema Dio, akceptu nian dankegon pro la donaco, de la apostola vivo kaj misio de Sankta Johano Paŭlo la Dua. Pro Lia propetado helpu nin kreskadi en la amo al Vi kaj kuraĝe anonci al ĉiuj homoj la amon de Kristo.
Per Kristo, nia Sinjoro. Amen.

Tradukis: Antonio De Salvo