Doktoro de la Eklezio, mistikulino, poetino, komponisitino
(16.9.1098-17.9.1179)
Festotago: la 17-a de septembro
Ŝi naskiĝis en Böckelheim sur Nahe, la 16-an de septembro 1098; ŝi mortis en Rupertsberg apud Bingen, 1179; ŝia festo estas fiksita je la 17-a de septembro.
Oni ne konas ŝian familian nomon. La unuaj biografoj sciigas al ni la nomojn de ŝiaj gepatroj: Hildebert kaj Mechtildis (aŭ Mathilda). Oni parolis pri nobela kaj riĉa familio, sed sen doni detalojn pri ilia vivo. Kelkaj tekstoj sciigas, ke ili estis feŭdsinjoroj kaj ke Hildegarda estis ilia deka filino. Aliaj rakontas, ke ŝia patro estis soldato je la servo de Meginhard, grafo de Spanheim. Pli postaj aŭtoroj nomas la sanktulinon Hildegarda de Böckelheim, de Rupertsberg, aŭ de Bingen. Legendoj diras pri ŝi, ke ŝi estis Grafino de Spanheim. Aliaj konjektas, surbaze de leteroj kaj aliaj dokumentoj, ke ŝi probable apartenis al la fama familio Stein, kies idoj estas la Princoj de Salm.
Hildegarda estis malforta kaj malsanema infano, kaj pro tio ŝi ricevis jes edukon sed nur hejme. Ŝiaj gepatroj, kvankam tre engaĝitaj en monduma kariero, estis religiemaj kaj konfidis ŝin por la servo al Dio. Kiam ŝi estis 8-jaraĝa, Hildegarda estis konfidita al la zorgado de Jutta, fratino de grafo Meginhard, kiu vivis kiel klaŭstra monaĥino en Disenberg (aŭ Disibodenberg, Monto de sankta Disibod) en diocezo Speyer. Tie ankaŭ Hildegarda ricevis edukon, ankoraŭ bazan, dum ne trafis ŝin malsanecoj, ĉar ofte ŝi povis paŝi nur pene kaj eĉ ŝiaj okuloj ne bone funkciis. Oni instruis al ŝi lerni kaj ĉanti la latinlingvajn Psalmojn, sufiĉe por la Brevieraj Preĝoj, sed ŝi neniam lernis skribi. Fine ŝi ricevis la vestaĵon de Sankta Benedikto kaj ŝi eldiris sian religiajn votojn. Jutta mortis en 1136, kaj Hildegarda estis nomumita superulino: ŝi estis 38-jaraĝa.
Multaj kandidatinoj svarmis al la komunumo kaj ŝi decidis iri al alia loko, puŝita, kiel ŝi rakontos, de Dia ordono. Ŝi elektis Rupertsberg apud Bingen sur la maldekstra bordo de rivero Rejno, ĉ. 15 mejlojn el Disenberg.
Post supero de multaj malfacilaĵoj kaj post akiro de la permeso de la loka Senjoro, Grafo Bernard de Hildesheim, ŝi ekloĝis en la nova ejo, kun 18 monaĥinoj, en 1147 aŭ1148 (aliaj aŭtoroj parolas pri 1149 aŭ 1150). Verŝajne en 1165 ŝi starigis alian monaĥinejon en Eibingen en la dekstra bordo de Rejno, kie jam en 1148 oni provis starigi komunumon, tamen sen sukceso.
La vivo de Hildegarda kiel infano, religiulino kaj superulino estis eksterordinara. Tre izoliĝema pro sia malbona farto ŝi kondukis internan vivon, klopodante utiligi ĉion por sia sanktiĝo mem. Ekde frua aĝo ŝi estis favorata de vizioj. Ŝi rakontos:
“Ĝis mia 15a jaro mi vidis multon, kaj mi rakontis kelkajn viditajn aferojn al aliaj, kiuj kun ega miro demandis de kie tiaj aferoj povus alveni. Mi mem miris kaj dum mia malsaneco mi demandis al unu el miaj flegistinoj ĉu ŝi same vidis similajn aferojn. Kiam ŝi respondis ke ne, granda timo kaptis min. Ofte, dum interparoloj, mi volus rakonti pri estontaj aferoj, kiujn mi vidas kvazaŭ ili apartenus al la nuno, sed, rimarkante la perplekson de miaj aŭskultantoj, mi fariĝis pli kaj pli nedirema” .
Ĉi tio daŭris dum ŝia tuta vivo. Jutta observis siajn donacojn kaj sciigis ilin al monaĥo de najbara monaĥejo, sed ŝajnas, ke nenion oni faris tiutempe. Kiam ŝi estis 40-
jaraĝa, Hildergarda ricevis la ordonon sciigi al la mondo ĉion, kion ŝi vidis kaj aŭdis. Ŝi hezitis, timante tion, kion la homoj povus pensi aŭ diri, kvankam ŝi plene estis konvinkita pri la Dia speco de la revelacioj. Sed, daŭre instigata, riproĉita, kaj minacata de tiu interna voĉo, ŝi sciigis ĉion al sia spirita asistanto, kaj pere de li, al abato sub kies jurisdikcio estis ŝia komunumo. Tiam monaĥo ricevis la taskon skribi ĉion kion ŝi rakontis; kelkaj el ŝiaj monaĥinoj ofte helpis ŝin. La dokumenton oni prezentis al la episkopo (Henriko, 1145-53) kaj al la pastraro de Mainz, kiuj deklaris ke tiu teksto venas el Dio. La aferon oni konigis ankaŭ al Papo Eŭgeno la 3-a (1145-53).
Alberto de Chiny, episkopo de Verdun, estis taskita esplori kaj li realigis favoran raporton. Hildegarda daŭrigis skribi. Popolamaso svarmis al ŝi el najbaraj lokoj kaj ĉiuj lokoj de Germanio kaj Gaŭlio, por aŭskulti la vortojn de saĝeco rekte el ŝiaj lipoj, kaj por ricevi konsilojn kaj helpon por la korpaj kaj spiritaj zorgoj. Ne temis nur pri ordinaraj homoj: ankaŭ gravaj viroj kaj virinoj de la Eklezio kaj de Ŝtatoj estis altiritaj de la rakontoj pri ŝia saĝeco kaj sankteco. Tial ni legas, ke plurfoje vizitis ŝin ĉefepiskopo Heinrich de Mainz, ĉefepiskopo Eberhard de Salzburg kaj abato Ludwig de Sankta Eucharius en Trier. Sankta Elizabeta de Schönau estis ŝia granda amikino kaj ofte vizitis ŝin. Trithemius en sia “Kroniko” parolas pri vizito de Sankta Bernardo de Klaravalo, sed probable temas pri eraro.
Ne nur en la monaĥinejo ŝi donis konsilojn, sed ankaŭ ekstere. Multaj personoj el ĉiuj sociaj tavoloj, skribis al ŝi kaj ricevis respondojn, tiel ke la korespondado kiun oni konservas de ŝi, estas vasta.
Ŝia granda amo al la Eklezio kaj ŝiaj interesoj, ebligis multajn vojaĝojn; ŝi vizitis periode la domojn de Disenberg kaj Eibingen; post invito, ŝi iris al Ingelheim por renkonti imperiestron Frederiko; ŝi vojaĝis al Würzburg, Bamberg, kaj la apudaĵoj de Ulm, Kolonjo, Werden, Trier kaj Metz. Ne estas vere, tamen, ke ŝi vizitis Parizon aŭ la tombon de Sankta Marteno en Tours.
En la lastaj jaroj de sia vivo, Hildegarda estis submetita je tre severa proceso. En la tombejo aldonita al ŝia monaĥinejo estis entombigita junulo kiu ricevis ekskomunikon. La ekleziaj aŭtoritatuloj de Mainz petis, ke ŝi deprenu la korpon. Ŝi ne sentis sin devigata obei ĉar tiu junulo estis ricevinta la lastajn sakramentojn kaj tiam oni supozis, ke li repaciĝis kun la Eklezio. Verdikto de malpermeso estis metita en ŝia monaĥinejo fare de la Kapitulo de Mainz kaj kun la konfirmo de la episkopo, Christian Buch. Post multaj zorgoj kaj leteroj, ŝi sukcesis atingi la forigon de la interdiktado. Ŝi mortis sanktece kaj estis entombigita en la preĝejo de Rupertsberg.
Hildegarda estis tre honorata dumvive kaj post la morto. Ŝia biografiisto, Teodoriko, nomis ŝin “sanktulino”, kaj multajn miraklojn oni atribuis al ŝia perado. Gregoro la 9-a (1227-41) kaj Inocento la 4a(1243 -54) ordonis proceson por informado, kiun ripetis Klemento la 5a (1305-14) kaj Johano la 22a (1316-34). Neniam okazis oficiala sankt-proklamo, sed ŝia nomo estas en la roma Martirologo kaj ŝian feston oni solenas en diocezoj Speyer, Mainz, Trier kaj Limburg, samkiel en Abatejo de Solesmes, kie oni eldiras specifajn preĝojn.
Sankta Hildegarda, monaĥino, fondintino de monaĥinejo, viziulino, komponistino, klera kaj klarmensa, tre dotita kaj eksterordinare pli “avangarda” (por tiel diri) kompare kun la epoko dum kiu ŝi vivis.
Ŝi korespondis kun Frederiko Ruĝbarbulo, Henriko la 2-a, Sankta Bernardo, sed ne nur. Fakte, la sensacia longvivado de Hildegarda, kiu spite al obstina hipokondrio, mortis 81-jaraĝa (ĉu oni povas imagi kiom eksterordinara estas tioma aĝo kompare kun averaĝa vivodaŭro en Mezepoko?) ebligis al ŝi signifoplene korespondi kun pli ol unu Papo.
Pri ŝi diris la aŭstralia biografiistino Sabine Flanagan: “Hildegarda estas tre malsama ol la pacienca kaj deteniĝema Bernadette de Lurdo, aŭ de mildega kaj normalega Tereza de Lisieux. Ŝia humileco estis el tiu paradoksa speco, kiu donas aŭtoritaton kaj sekurecon”. Kaj fakte ŝi mem deklaris, en la enkondukaj vortoj de sia lasta verko, Liber de Operatione Dei: “Ĉion, kion mi verkis, mi perceptis en plena konscio, en perfekta stato de viglado de mia korpo. Mi tute ne travivis letargion, nek temis pri ekzaltiĝo aŭ transporto de la spirito”.
Kiam la monaĥinejo en Rupertsberg estis detruita en 1632, la relikvoj de la sanktulino estis portitaj al Kolonjo kaj de tie al Eibingen. Kiam sekulariĝis tiu monaĥejo, oni metis la relikvojn en la lokan paroĥon. En 1857 okazis oficiala konstato de la relikvoj fare de la episkopo de Limburg kaj poste oni metis ilin en altaron specife starigitan. Tiuokaze urbo Eibingen elektis ŝin kiel sian patroninon. La 2-an de julio 1900 oni metis la unuan ŝtonon por la konstruo de nova monaĥinejo dediĉita al Sankta Hildegarda, dank’ al donacoj de Princo Karlo de Löwenstein, kaj benediktanaj monaĥinoj el Sankta Gabrielo (Prago) eniris la novan domon (17an de septembro 1904).
Ŝia ĉefa verkajo
Ĉiujn manuskriptojn trovitajn en la monaĥinejo de Eibingen estis translokitaj (jaro 1814) alla ŝtata biblioteko en Wiesbaden. El la tuta kolekto, la unua kaj plej grava laboro de Sankta Hildegarda estas nomata “Scivias” (Scire aŭ vias Domini, aŭ vias lucis). Ŝi komencis verki ĝin en1141 kaj prilaboris ĝin dum 10 jaroj. Temas pri eksterordinara verkaĵaro, malfacile komprenebla, komplete profeteca kaj admonoplena, laŭ la stilo de Jezekielo kaj de la libro de Apokalipso. En la enkonduko ŝi parolas pri si mem, kaj priskribas la specon de siaj vizioj. Sekvas tri libroj, kiuj entenas entute 26 viziojn. “Scivias” reprezentas Dion sur lia Sankta Monto kun la homaro ĉe la bazo. Ĝi parolas pri la originala kondiĉo de la homo, lia falego kaj elaĉeto, la homa animo kaj ties bataloj, la Sankta Ofero de la Meso, la tempo kiu venos, la filo de la perdiĝo kaj la mondofino. La vizioj viciĝas kun savodonaj admonoj vivi en la tim-respektego de la Sinjoro. Manuskriptoj de “Scivias” estas ankaŭ konservataj en Cues kaj Oxford. Ili estis presitaj por la unua fojo en Parizo (1513) en libro kiu entenas ankaŭ tekstojn de multaj aliaj aŭtoroj.
La “Ignota lingua”
El la multaj verkoj de Hildegarda la esperantistoj verŝajne konas ŝian projekton de “nekonata lingvo”. La nomo “Ignota lingua” donis Hildegarda mem kaj estis uzita de ŝiaj samtempuloj. Kun malmultaj esceptoj, studuloj, ekde la fino de la 19-a jc., aludas ĝin per la nomo “Lingua ignota”. Ĝi estas listo de pli ol 1000 inventitaj vortoj kun latin- kaj german-lingva tradukoj, aranĝita kiel glosaro.
La unua konata aludo de Hildegarda pri sia Lingua ignota estas en letero skribita en 1153-54 al Papo Anastazo. Ŝi ankoraŭ mencias sian lingvon en la enkonduko al sia Liber vitae meritorum (Libro de la meritoj de la vivo, de la jaro 1157). Unu el la kantoj de Hildegarda, O orzchis ecclesia, entenas 5 porokaze kreitajn vortojn (ĉi tie kursive) similajn al tiuj listigitaj en la Ignota lingua: «O orzchis Ecclesia / armis divinis precinta, / et iacincto ornata, / tu es caldemiastigmatum loifolum / et urbs scientiarum. / O, o, tu es etiam crizanta / in alto sono / et es chorzta gemma.»
Tamen, kvar el ĉi tiuj kvin vortoj – ĉiuj krom loifoil – ne estas en la unua vortlisto. Oni ne scias ĉu Hildegarda uzis sian Ignota lingua en aliaj verkoj.
La terminoj de la Ignota lingua estas preskaŭ ĉiuj indikitaj kiel substantivoj. La unikaj esceptoj estas du tempaj adverboj kaj kelkaj adjektivoj. La terminoj indikas grupigon laŭ semantikaj kategorioj, inkluzive de familiaj rilatoj, malsanoj, iloj, arboj, plantoj kaj pluraj aliaj.
En la 19-a jc. oni konsideris la Ignota Lingua kiel frukton de glosolalio. Ekde la komenco de la 20a jc. oni preferas vidi en ĝi kodon por certigi sekreton al la komunikado. Aliaj tezoj, dum la lastaj jaroj, sugestis kunligon inter la Ignota lingua kaj la kuracistaj kaj natursciencaj verkoj de Hildegarda aŭ ŝiaj muzikaj komponaĵoj, aŭ kiel klopodon rekrei antaŭtempan Adaman lingvon.
Ankaŭ la Ignotae litterae, alfabeto de 23 literoj, estas en la manuskripto de la Ignota lingua. Ekzistas du leteroj verkitaj de Hildegarda, kiu uzis la Ignotae literae por skribi la nomon de la adresato. Estas 4 konataj manuskriptoj, kopioj de la Ignotae litterae, kvankam unu el ili malaperis ĉirkaŭ la jaro 1830 kaj postrestis nur kopio en gravuraĵo.
Daŭre ekzistas du manuskriptoj kun la Ignota lingua. La unua, konata kiel Kodekso de Riesen, estis pretigita en la scriptorium (la salono rezervita al laboro de miniaturistoj kaj kopiistoj) de la monaĥinejo de Hildegarda, fine de la sepdekaj jaroj de la 12ajc. (lastaj vivojaroj de Hildegarda).
La dua manuskripto estas en la ŝtata Biblioteko de Berlino, kaj oni datigis ĝin de la komenco de la 13a jc.
Ekzistis almenaŭ unu plia manuskripto en kiu aperis la Ignota lingua: tiu en la nacia biblioteko de Aŭstrio en Vieno; bedaŭrinde oni konsideras ĝin perdita jam de antaŭ la jaro 1830.
La plej evidenta malsameco inter la du manuskriptoj estas, ke la Kodekso de Riesen donas nur unu terminon (aŭ en la germana aŭ en la latina) por ĉiu vorto, dum la manuskripto de Berlino donas tradukon en ambaŭ lingvoj de pli ol la duono ol la leksikono. Aliaj malsamecoj estas tre malgrandaj.
Papo Benedikto la 16-a saktproklamis ŝin la 10-an de majo 2012. Samjare, la 7-an de oktobro li deklaris ŝin Doktoro de la Eklezio.
Sankta Hildergarda estis la unua komponistino en la historio. Ŝia religia repertuaro ankoraŭ hodiaŭ estas ludata kaj ekzistas diskoj de ŝiaj verkoj. Jen sia himno “O ignis spiritus”:
Ho Spirito fajro parakleto,
vivo de la vivo de ĉiuj kreitaĵoj,
sankta Vi estas vivigante formojn.
Vi estas sankta ŝmirante
la danĝerajn lezojn:
Vi estas sankta purvisante
la fetoran vundon.
Ho blovo de sankteco,
ho fajro de karitato,
ho dolĉa gusto en la brusto
vi plenigas la koron
per la bona aromo de la virtoj.
Ho fonto purega,
en kiu oni konsideras
ke Dio kolektis la perdiĝintojn
kaj pekulojn serĉis.
Ho kiraso de vivo kaj espero por la kunuloj
de ĉiuj niaj fratoj de la eklezio,
kaj ho zono de honesteco
savu la beatajn.
Gardu tiujn
kiuj kaptitaj estas de la malamikoj,
kaj malligu ligitojn
kiujn la dia forto savi volas.
Ho irado fortega
per kio ĉio trempiĝas;
en la plej altaj kaj en la surteraj
kaj en ĉiuj abismoj
vi ĉiujn vokas kaj unuigas.
El vi nuboj fluas,
la etero flugas,
kaj ŝtonoj havas sukon,
akvo eligas riverojn,
kaj la tero freŝverdon elmetas.
Vi ankaŭ ĉiam edukas tiujn, kiuj komprenas
per inspira saĝeco kun ĝojo.
Do, laŭdo estu al Vi,
kiu estas la sono de laŭdo,
kaj vivoĝojo,
espero kaj nobla forto,
kiu premias per la lumo.
(el “Espero katolika” 9-10/1998)