Hejmo Papoj Leono la 13-a (1878-1903)

Leono la 13-a (1878-1903)

SUPREMI APOSTOLATUS
Leono la 13a, Papo de 1878 ĝis 1903, estas konata kiel la inspiranto de la moderna sociala doktrino de la Eklezio, pri kiu li parolis en encikliko “Rerum Novarum”.

Sed li estis ankaŭ granda pledanto de la Rozario, al kiu li dediĉis 11 Enciklikojn.

Ĉi tiu estas la unua el ili.

Al ĉiuj Honorindaj Fratoj Patriarkoj, Primasoj, Ĉefepiskopoj kaj Episkopoj de la katolika mondo kiuj havas gracon kaj kunulecon kun la Apostola Sidejo.

Honorindaj Fratoj, saluton kaj Apostolan Benon.

El la ofico de la Supera Apostolado, kiun ni plenumas, kaj el la malmola kondiĉo de la nuna tempo, ni estas ĉiutage pli kaj pli instigataj, kaj preskaŭ puŝataj, klopodi, per des pli granda zorgo, por la defendo kaj savo de la Eklezio, ju pli ĝi estas turmentata de gravaj danĝeroj. Tial, dum ni klopodas, laŭ tio kio eblas al ni, defendi ĉiumaniere la rajtojn de la Eklezio, kaj preventi kaj repuŝi la danĝerojn, kiuj superŝvebas aŭ ĉirkaŭas nin, ni ne ĉesas preĝpetegi la ĉielan asistadon, el kiu nur oni povas atendi, ke niaj zorgoj kaj niaj penoj atingu la deziratan celon.
Por atingi tion, nenion ni taksas pli valida kaj efika ol igi nin indaj, per devoteco kaj pieco, je la favoro de la Granda Patrino de Dio Maria Virgulino, kiu, kiel perantino de nia paco ĉe Dio kaj disdonantino de la ĉielaj gracoj, sidas en la ĉielo en la plej eminenta trono de povo kaj gloro, por ke Ŝi donu sian patronecon al la homoj, kiuj, meze de tiom da penoj kaj danĝeroj, strebas atingi la eternan patrujon.

Ĉi-cele, ĉar jam nun proksimas la jara soleno per kiu oni celebras la multegajn kaj gravegajn bonefikojn donitajn al la kristana popolo pere de la trapreĝo de la Sanktega Rozario de Maria, ni volas, ke ĉi-jare la tuta katolika mondo, per aparta devoteco, adresu la saman pian preĝon al la Granda Virgulino, por ke, per Ŝia propeto, ni povu havi la ĝojon vidi ŝian Filon pacigita kaj kompatohava pri niaj mizeroj.

Pro tio ni taksis oportune, Honorindaj Fratoj, adresi al Vi ĉi tiun leteron, por ke, post ekkono de niaj celoj, Vi povu, per via aŭtoritato kaj via zorgo, instigi la devotecon de la fideluloj plene respondi al ili.

Estis en ĉiuj epokoj laŭdenda kaj nehaltigebla kutimo de la katolika popolo aliri, dum malkvietaj kaj duboplenaj eventoj, al Maria kaj rifuĝi sub ŝian patrinan bonecon. Tion pruvas la firmega espero, eĉ la plena konfido, kiun la katolika Eklezio prave ĉiam havis je la Patrino de Dio. Fakte, la Senmakula Virgulino, elektita por esti Patrino de Dio, kaj pro tio mem iĝinta kunelaĉetantino de la homaro, havas ĉe la Filo potencon kaj gracon tiom grandan, ke neniu kreitaĵo homa, nek anĝela, iam havis nek povos havi pli grandan. Kaj ĉar ĝojo por Ŝi plej ŝatata estas helpi kaj konsoli ĉiun fidelulon, kiu alvokas ŝian asiston, neniu povas dubi, ke Ŝi deziru tre pli volonte akcepti, eĉ ĝojegu, kontentigante la petdezirojn de la tuta Eklezio.

Sed ĉi tiu tiom arda kaj fidoplena devoteco je la majesta Reĝino de la ĉielo plej klare aperis, kiam la perforto de tre disvastiĝintaj eraroj, aŭ la superabunda korupto de la moroj, aŭ la forto de niaj potencaj malamikoj, ŝajnis endanĝerigi la batalantan Eklezion de Dio.
La malnovaj kaj modernaj kronikoj, kaj la sanktaj solenoj de la Eklezio, memorigas la publikajn kaj privatajn preĝojn kaj la vortojn levitajn al la Granda Patrino de Dio, kiel ankaŭ la helpon, la pacon kaj la trankvilon donitajn de Dio pro Ŝia propeto. El tio fontis la valoraj titoloj per kiuj la katolikaj popoloj salutas Ŝin kiel Asistantinon de la kristanoj, Helpantinon, Konsolantinon, Arbitraciantinon de la militoj, Triumfantinon, Liverantinon de paco. Inter tiaj titoloj oni volas unue memorigi tiun, tiom solenan, de la Rozario, per kiu estis eternigitaj ŝiaj bonefikoj favore al la tuta kristanaro.

Ĉiu el Vi scias, Honorindaj Fratoj, kiom da turmento kaj funebro alportis al la sankta Eklezio de Dio, fine de la 12a jarcento, la herezaj Albigensoj, kiuj, generitaj de la sekto de la lastaj Maniĥeoj, plenigis per malsanigaj eraroj la sudajn regionojn de Francio kaj aliajn regionojn de la latina mondo. Disvastigante ĉien la teroron de la armiloj, ili certis povi nekontraŭstarataj regadi per amasmurdoj kaj ruinigoj. Kontraŭ tiom kruelegaj malamikoj, la mizerikorda Dio, kiel konate, estigis sanktegan viron, la gloran patron kaj fondinton de la Dominikana Ordeno. Li, granda pro la pureco de la doktrino, pro la sankteco de vivo, pro la zorgoj de la apostolado, kuraĝe ekbatalis por la katolika Eklezio ne konfidante je la forto nek je la armiloj, sed pli ol ĉio je tiu preĝado, kiun li por la unua fojo enkondukis sub la nomo de sankta Rozario kaj kiun li, aŭ pere de siaj disĉiploj, ĉie disvastigis. Pro inspiriĝo kaj pro dia instigo, li bone konsciis, ke per la helpo de tiu preĝo, potenca rimedo de batalo, la fideluloj estus kapablaj batalsuperi kaj venki la malamikojn kaj devigi ilin ĉesi ilian malpian kaj stultan aŭdacecon. Kaj estas konate, ke la eventoj evidentigis prava la prognozon. Fakte, ekde kiam tiu formo de preĝado instruata de Sankta Dominiko estis akceptata kaj ĝuste praktikata de la kristana popolo, komencis refortiĝi kompato, fido kaj konkordo, kaj ĉie oni rompis la manovrojn kaj insidojn de la herezuloj. Krome, multegaj erarintoj estis rekondukitaj survoje al la savo, kaj la frenezeco de la malpiuloj estis subpremita de tiuj armiloj, kiujn la katolikoj prenis por rebati la perforton.

La efikon kaj la potencon de tiu sama preĝo oni poste mirinde spertis ankaŭ en la 16a jarcento, kiam la potencaj trupoj de la Turkoj minacis altrudi, preskaŭ al la tuta Eŭropo, la jugon de superstiĉo kaj barbareco. Tiuokaze Papo Sankta Pio la 5a, instiginte la kristanajn Princojn al defendo de celo kiu estis ĉies celo, adresis antaŭ ĉio sian zorgon favore al atingo, ke la potencega Patrino de Dio, alvokata per la preĝoj de la Rozario, venu helpi la kristanan popolon. Kaj la respondo estis la mirinda sceno, tiam proponita al la ĉielo kaj al la tero, bildo kiu ligis ĉies mensojn kaj korojn. Unuflanke, fakte, la fideluloj pretaj fordoni sian vivon kaj verŝi sian sangon por la savo de la religio kaj de la patrujo, atendis kuraĝoplenaj la malamikon proksime de la golfo de Korinto; aliflanke, sendefendaj homoj ariĝintaj kiel pia kaj peteganta amaso, preĝe alvokis al Maria, kaj per la Rozario ripete salutis Marian, por ke Ŝi asistu la batalantojn ĝis la venko. Kaj la Madono, puŝita de tiuj preĝoj, asistis ilin. Fakte, post militatako ĉe la Korĉulaj insuloj, la floto de la kristanoj, sen gravaj perdoj, supervenkis kaj mortigis la malamikojn [en Lepanto] kaj havis mirindan sukceson. Pro tio, la sanktega Papo, por eternigi la atingitan gracon, dekretis, ke la datrevena tago de tiu granda batalo estu festotago honore al Maria Venkantino, kaj tiun feston Gregoro la 13a konsekris poste per la titolo de la Rozario.

Same konataj estas la venkoj kontraŭ la trupoj de la Turkoj, dum la pasinta jarcento [18a jarcento, ndlt] unufoje ĉe Timişoara en Rumanio, kaj alifoje ĉe insulo Korfuo, dum du tagoj dediĉitaj al la granda Virgulino kaj post multaj preĝoj al Ŝi levitaj laŭ la pia rito de la Rozario. Ĝi estis la motivo pro kiu nia Antaŭulo Klemento la 11a decidis, ke, kiel dankateston, la tuta Eklezio celebru ĉiujare la solenon de la Rozario.

Tial, ĉar evidentas, ke ĉi tiu preĝo estas tiom kara al la Virgulino, kaj tiom efika por la defendo de la Eklezio kaj de la kristana popolo, kiel ankaŭ por preĝe ricevi de Dio publikajn kaj privatajn bonefikojn, ne mirigas la fakto, ke ankaŭ aliaj Papoj niaj antaŭuloj klopodis disvastigi ĝin per vortoj el altega laŭdo. Tial, Urbano la 6a diris, ke “pere de la Rozario alvenas novaj gracoj al la kristana popolo”. Siksto la 4a proklamis, ke ĉi tiu formo de preĝado “evidentiĝas oportuna ne nur por akceli honoron de Dio kaj de la Virgulino, sed ankaŭ por forigi la danĝerojn de la mondo”; Leono la 10a diris pri ĝi, ke ĝi “estas starigita kontraŭ herezuloj kaj kontraŭ la kaŝa cirkulo de herezoj”; kaj Julio la 3a nomis ĝin “ornamaĵo de la Eklezio de Romo”. Same Pio la 5a, parolante pri ĉi tiu preĝo, diris, ke “ĉe ĝia disvastiĝo, la fideluloj, flamigitaj de tiuj meditoj kaj plenaj je fervoro pro tiuj preĝoj, komencis abrupte transformiĝi en aliajn homojn; la mallumoj de la herezoj komencis foriri, kaj pli klare manifestiĝis la lumo de la katolika kredo”.

Fine, Gregoro la 13a deklaris, ke “la Rozario estis starigita de Sankta Dominiko por trankviligi la koleron de Dio kaj por atingi la propetadon de la Beata Virgulino”.

Instigitaj de ĉi tiuj konsideroj kaj de la ekzemploj de Niaj Antaŭuloj, ni taksas tre oportune, en la nunaj cirkonstancoj, ordoni solenajn preĝojn por ke la majesta Virgulino, alvokata per la sankta Rozario, propetu de Jesuo Kristo, Ŝia Filo, helpojn egalajn al la bezonoj.

Vi vidas, Honorindaj Fratoj, la senĉesajn kaj gravajn luktojn kiuj turmentas la Eklezion. La kristana pietato, la publika moralo kaj la fido mem – la plej granda el ĉiuj bonoj, kaj la fundamento de ĉiuj aliaj virtoj – estas elmetataj al pli kaj pli gravaj danĝeroj. Tiel ankaŭ Vi ne nur konas nian malfacilan situacion kaj niajn multoblajn ĉagrenojn, sed pro la karitato, kiu al ni tiom strikte unuigas Vin, Vi trasuferas ilin kune kun ni. Sed la plej dolora kaj malfeliĉa fakto el ĉiuj estas, ke multaj animoj, elaĉetitaj de la sango de Jesuo Kristo, kvazaŭ kaptitaj de la kirlado de la nuna misracia epoko, falegas en konduton pli kaj pli aĉan kaj en la eternan ruiniĝon.

Do, la bezono havi la dian helpon ne estas certe malpli granda hodiaŭ ol kiam la glorplena sankta Dominiko enkondukis la praktikon de la Mariala Rozario por resanigi la plagojn de la socio. Li, lumigita de la Alto, klare vidis, ke kontraŭ la malbonoj de lia epoko, ne ekzistis rimedo pli efika ol rekonduki la homojn al Kristo, kiu estas “vojo, vero kaj vivo”, pere de la ofta medito pri la Elaĉeto, kaj starigi ĉe Dio la propeton de tiu Virgulino al kiu estis donite “nuligi ĉiujn herezojn”. Pro tio li verkis la formulon de la sankta Rozario por ke estu laŭvice memorigataj la misteroj de nia savo, kaj ke al ĉi tiu devo mediti plektiĝu mistika girlando de anĝelaj salutoj, vicigitaj de la preĝado al Dio, Patro de Nia Sinjoro Jesuo Kristo. Ni do, kiuj serĉas saman rebonigon de samaj malbonoj, ne dubas, ke la sama preĝo, enkondukita de la sankta Patriarko kun tiom da rimarkinda avantaĝo por la katolika mondo, fariĝos tre efika por mildigi ankaŭ la tragediojn de nia epoko.

Pro tio, ni ne nur varme instigas ĉiujn fidelulojn, por ke, publike aŭ private, ĉiu en sia hejmo kaj familio, klopodu aktive praktiki la devotecon de la Rozario, sen iam forlasi ĝian uzon, sed ni volas krome ke la tuta monato oktobro de la nuna jaro estu dediĉita kaj konsekrita al la ĉiela Reĝino de la Rozario.

Tial, ni dekretas kaj ordonas, ke en la nuna jaro la soleno de la Madono de la Rozario estu celebrata per speciala devoteco kaj kulto-brilego en la tuta katolika mondo, kaj ke ekde la unua tago de la venonta oktobro ĝis la dua de la posta novembro en ĉiuj paroĥoj de la mondo, kaj, se la lokaj Episkopoj tion taksos utile kaj oportune, ankaŭ en aliaj Preĝejoj kaj Oratorioj dediĉitaj al la Patrino de Dio, oni devotece trapreĝu almenaŭ 5 dekojn de la Rozario, kun aldono de la Loretaj Litanioj. Ni deziras plie, ke kiam la popolo ariĝas por tiuj preĝoj, oni faru la sanktan Oferon de la Meso, aŭ oni solenege elmontru la Sanktegan Eŭkaristion, kaj je la fino oni donu al la ĉeestantoj la Benon per la konsekrita Hostio.
Ni tre aprobas, ke la Kunfrataroj de la Rozario, laŭ malnova tradicio, realigu solenajn procesiojn laŭ la stratoj de la urboj, por publika elmontro de sia kredo. Sed kie, pro kontraŭeco de la epoko, tio ne eblas, ni ne dubas, ke, kion oni forprenos ĉi-flanke de la publika kultado, tio estos repagata per pli ofta vizito al la sanktaj temploj, kaj ke la fervoro de la pieco montriĝos per pli diligenta praktiko de la kristanaj virtoj.
Plie, favore al tiuj, kiuj faros tion, kion ni ordonis, ni volonte malfermas la ĉielajn trezorojn de la Eklezio, en kiuj ili povos trovi samtempe instigojn kaj premiojn por sia pieco. Tial, al tiuj, kiuj, dum la decidita tempo, partoprenos en la publika trapreĝo de la Rozario kun la litanioj, kaj preĝos laŭ nia intenco, ni donacas por ĉiu fojo la Indulgencon de 7 jaroj kaj 7 kvarantenoj. Ni volas same, ke tiun ĉi bonefikon ĝuu tiuj, kiuj, malebligataj pro justa motivo, plenumi la pian praktikon publike, faros ĝin private, kaj preĝos ankaŭ ili Dion laŭ nia intenco.

Plie, al tiuj, kiuj, ene de la dirita periodo, por almenaŭ dek fojoj, plenumos la saman praktikon aŭ publike en la Preĝejoj, aŭ, pro justaj motivoj, en siaj hejmoj, ni donacas la Plenan Indulgencon, kondiĉe ke al la pia praktiko ili aldonu la Konfesprenon kaj la Komunion.
Ĉi tiun Plenan Indulgecon de iliaj kulpoj ni donacas ankaŭ al tiuj, kiuj, en la tagon de la soleno de la Beata Virgulino de la Rozario aŭ en unu el la postaj ok tagoj, alproksimiĝos al la tribunalo de la Pentofaro kaj al la bankedo de la Sinjoro, kaj kiuj en iu Preĝejo preĝos Dion kaj la Madonon laŭ nia intenco kaj por la bezonoj de la sankta Eklezio.

Ek, do, Honorindaj Fratoj, kiom vi havas en la koro la honoron de Maria kaj la bonstaton de la socio, tiom vi klopodu provizi la devotecon kaj plikreskigi la konfidon de la popoloj je la Granda Virgulino. Ni pensas, ke al la dia favoro oni devas atribui la fakton, ke ankaŭ dum tre ŝtormaj momentoj por la Eklezio kiel la nunaj, restis firmaj kaj florantaj ĉe plimulto de la kristana popolo, la malnova honorado kaj pieco rilate la majestan Virgulinon. Sed nun ni esperas, ke, puŝataj de ĉi tiuj niaj instigoj kaj flamigitaj de viaj vortoj, la fideluloj per pli kaj pli kreskanta entuziasmo metos sin sub la protekton kaj asistadon de Maria, kaj daŭre amos per kreskanta fervoro la praktikon de la Rozario, kiun niaj patroj kutimis taksi ne nur potenca helpo dum danĝeroj, sed ankaŭ nobla distingilo de la kristana pieco. La ĉiela Patronino de la homaro akceptos bonvolema la humilajn kaj unuanimajn preĝojn, kaj facile havigos, ke la bonuloj refortiĝu en la praktiko de la virtoj; kaj ke la erarintoj rekonsciiĝu kaj pentu; kaj ke Dio, venĝanto de la kulpoj, inklina al mizerikorda indulgemo, forigu la danĝerojn kaj redonu al la kristana popolo kaj al la socio la tiom deziratan trankvilon.

Konsolataj de ĉi tiu espero, per la plej ardaj petdeziroj de nia koro, ni tre preĝas Dion, per la propetado de Ŝi en kiu Li metis la plenecon de ĉiu bono, por ke Li disdonu al vi, Honorindaj Fratoj, la plej abundajn ĉielajn gracojn, pri kiuj estas aŭspicio kaj garantiaĵo la Apostola Beno kiun ni elkore donas al Vi, al viaj pastraro kaj al la popoloj konfiditaj je viaj zorgoj.

Donita en Romo, ĉe Sankta Petro, la unuan de septembro 1883, sesa jaro de nia papado.

Leono Papo 13a

“Indulgenco de 7 jaroj kaj 7 kvarantenoj”: ĉi tiu formulo, kiu aperas en la encikliko de Papo Leono, estas verŝajne hodiaŭ ne komprenebla por kelkaj. Ĝi estis la formulo uzata ĝis la “simpligo” de la doktrino pri indulgencoj (jaro 1967).

Indulgenco estas pardono de la tempa puno ŝuldita pro pekoj jam konfesitaj kaj pardonitaj. La indulgenco neniam identiĝas kun la pardono de la pekoj. La Eklezio, post forlaso de la antikva rigoreco de la punoj, fiksis malpli pezajn pentofarojn, kiujn oni povas kvitigi per la indulgencoj. Kiam, antaŭ la dua vatikana Koncilio, oni diris, ke la Eklezio donas partan indulgencon de 7 jaroj kaj 7 kvarantenoj, tio signifis, ke la Eklezio pritaksis tiun indulgencon egalan al la antikva publika pentofaro kiu daŭris sep jarojn, inkluzive de la sep karesmoj (sufiĉe rigora tempa puno). La erara konvinko de multaj fideluloj, laŭ kiuj la indulgenco forigis kvanton da tagoj da Purgatorio, estigis la nuligon de la tempa indiko de la indulgencoj.