Hejmo Ĉielaj patronoj Dipatrino de la Espero

Dipatrino de la Espero

NIA SINJORINO DE LA ESPERO

Dum la 4-a IKUE-kongreso okazinta en Romo (4-10.9.1913), pastro Joseph Planas, vicprezidanto de la Kataluna Esperantista Federacio proponis al la kongreso, ke la patronino de IKUE iĝu Nia Sinjorino de l’ Espero.

Okaze de 70-a datreveno, en Espero Katolika 10/1983 Manuel Casanoves, cmf., i.a. skribis:

Pastro Josep Planas (1816-1929), kiu en sia paroĥo en Barberà del Vallès (apud Sabadell) jam en 1908 fondis la E-grupon „Esperanta Nesto“ kaj donis al ĝi kiel patroninon Nian Sinjorinon de la Espero, kaj same atingis, ke ankaŭ la „Kataluna Ligo de Katolikaj Esperantistoj“ (KLKE), fondita kiel landa sekcio de IKUE en 1911, havu ŝin kiel patroninon, mem skribas pri la 4-a IKUE-Kongreso en Romo: ‘Sepan de septembro (4-a laborkunsido)… Ankaŭ mi havis grandan honoron je la nomo de la Kataluna Ligo de Katolikaj Esperantistoj proponi, kaj la Kongreso akceptis, ke la IKUE-anoj en la tuta mondo honoru kiel Patronino kaj Protektantino la Sanktan Virgulinon de l’Espero’ (Kataluna Katoliko, jaro III, novembro 1913, n-ro 11/26, p, 5).

Fr. Arcangelo Intreccialagli, OP por IKUE desegnis la bildon de la Patronino, kiun en la baziliko Sankta Petro, la 22-an de februaro 1967 benis papo Paŭlo la 6-a.

En la atrio de la baziliko de Anunciacio en Nazareto troviĝas pluraj mozaikoj de la Dipatrino. I.a. de la jaro 1974 tie troviĝas ankaŭ „Nia Sinjorino de la Espero“. La grandeco de la mozaiko estas 1,05x2m. La mozaiko estis listigita en la listo de ZEOj (v. il-014).

Dum postaj jaroj, kelkaj aliaj artistoj (profesiaj kaj amatoraj) prilaboris la bildon de la IKUE-patronino. Tamen, la oficiala estas tiu de Fr. Intreccialagli. 

*

Pri la elekto de la Patronino dum la 4-a Katolika Kongreso, laŭ la esploroj de Luigi Minnaja oni trovas notojn ankaŭ en “L’Osservatore Romano” (13-an de septembro 1913, artikolo sub la titolo “La fermo de la Kongreso de la Katolikaj Esperantistoj”) kaj “Corriere d’Italia” (12-an de septembro 1913).

En „Katolika Sento“, majo 1972, Luigi Minnaja krom la historio pri la elekto de la Patronino, li skribis:

 La unua mondmilito interrompis ĉiun agadon de nia movado kaj forgesigis eĉ al la plej fervoraj katolikaj esperantistoj tiun decidon, kiu ja estis tiom grava.

Post multaj jaroj mi volis ĝin revoki al la memoro! En miaj serĉadoj pri la kulto al la Virgulino en Italio mi trovis, ke en Romo, en la preĝejo de la Kapucenoj nomata Tre Sankta Koncipiĝo estas iu kapelo dediĉita al la Sankta Virgulino de la Espero, pri kiu troviĝas bildo ĉe la altaro. Post vizito al tiu preĝejo mi raportis al P. Jacobitti, kiu akordiĝis kun la tieaj Kapucenoj por povi celebri la meson en tiu templo en 1963-a okaze de la 50-a jarreveno de la elekto de Nia Sinjorino de la Espero kiel Patronino de la Esperantistoj. Kaj tiel la 17-an de novembro de tiu jaro, trian dimanĉon de la monato, P. Jacobitti celebris ĉe la ĉefaltaro de tiu preĝejo la unuan meson honore al la ĉiela Patronino en ĉeesto de multenombra grupo da gesamideanoj kun flago, kaj al ili li parolis en Esperanto por klarigi la altan edifan signifon de la ceremonio. La postan jaron, la 15-an de novembro, la meson celebris monsinjoro Edmondo Macheiner, tiam helpepiskopo en Salzburg (Aŭstrio), ĝuste ĉe la kapelo dediĉita al Nia Sinjorino de la Espero; kaj la 21-an de novembro 1965-a, ĉiam ĉe la sama altaro, plenumis la sanktan riton monsinjoro Alfredo Pichler, episkopo en Banja Luka (Jugoslavio).

Bedaŭrinde la multaj mesoj celebrataj la trian dimanĉon de novembro ĉe tiu altaro ne donas la eblecon adresi la parolon al la ĉeestantoj eĉ dum mallonga tempo. Tial oni pensis, ke estus bone, se la Katolikaj Esperantistoj havus tute apartan bildon pri Nia Sinjorino de la Espero, por propra kulto. Al la realigo de tia ideo fervore sin dediĉis la dominikana pastro Arcangelo Intreccialagli, tiel ke lia bela pentraĵo povis ricevi la benon de Papo Paŭlo 6-a en la baziliko de Sankta Petro la 22-an de februaro 1967-a. Laŭ interesiĝo de la franciskana pastro Carlo Cecchitelli, antaŭ ne longe oni planis starigi mozaikan reprodukton de tiu pentraĵo ĉe la nova baziliko dediĉita al la mistero de la Anunciacio en Nazareto. Tiel la bildo de nia ĉiela Patronino aldoniĝos kiel tria memoratesto de la Katolikaj Esperantistoj en la lando de Jesuo, post la panelo pri „Pater“ en Jerusalemo, kaj tiu pri „Magnificat“ en Ain Karem.

Preĝo al Nia Sinjorino de la Espero

Sinjorino de la Espero,
via ĝojo estis fari la volon de la Patro.
Via vivo estis atenti al la bezonoj de la aliaj.
Intercedu pri ni!
Kiam nia kredo malfirmiĝas,
Kiam ni estis tentitaj malesperi.
Sinjorino de la Espero, intercedu pri ni!
Kiam ni malfermas la koron,
Kiam ni konsentas kun la maljusteco;
Sinjorino de la Espero, intercedu pri ni!
Kiam ŝajnas esti malfacile sekvi vian filon,
Kiam ni laciĝas fari bonajn aferojn,
Sinjorino de la Espero, intercedu pri ni!
Kiam la neo antaŭas al nia jeso,
Konduku nin al Jesuo Kristo, nia espero.
Amen.

Fonto: ttt-ejo „Magnificat“ – la 21-a de julio 2007 
(tradukis: Vitor Luiz Rigoti dos Anjos, Brazilo)