Hejmo Papoj Benedikto la 15-a (1914-1922)

Benedikto la 15-a (1914-1922)

NEAŬSKULTITA PROFETO DE PACO

Lia familio

Giacomo Della Chiesa, filo de markizo Giuseppe Della Chiesa kaj de markizino Giovanna Migliorati, naskiĝis la 21an de novembro 1854 en Palaco kiun lia familio havis en vilaĝo Pegli, kie lia patrino restis dum ripozoperiodo.

La akuŝo okazis je la sepa gravedo-monato; kelkajn tagojn poste la infano estis portita al Ĝenovo kie li estis baptita en la preĝejo de Sankta Maria de la Vinberarboj. Multaj biografioj de ĉi tiu papo asertas, ke li naskiĝis en Ĝenovo kaj ne en Pegli, ne konsiderante ĉi tiun eventon.

La familio de lia patro estis idaro de la famaj familioj de Berengario la 2a kaj papo Kali-sto la 2a, dum lia patrino aparte-nis al la idaro de la familio de papo Inocento la 7a. La gepatroj de la estonta papo geedziĝis en la paroĥo Sankta Stefano en Ĝenovo, ĉe la altaro de la Dipa-trino de la Gvardio tie honorata, kaj pro tio en tiu preĝejo estas fresko kiu montras Benedikton la 15an kiu preĝas fronte al niĉo de la Virgulino de Monto Figo-gna en la vatikanaj ĝardenoj.

Pri la origino de familio Della Chiesa oni legas en malnovega manuskripto: “Kvankam oni trovas kun ĉi tiu nomo aliulojn en Piemonto, aliulojn en Monferrato kaj en preskaŭ ĉiuj lombardaj urboj, mi opinias, ke minimume ili ekaperis en Urbo Milano jam en la tagojn de Sankta Ambrozo, kaj jam pasis pli ol 1200 jaroj. La Historiistoj de Milano certigas, ke, ĉar tiu Sanktega Doktoro – Sankta Ambrozo – havis la Surteran kaj Spiritan regadon de la Urbo kaj de Emilio kaj de Ligurio, en Milano li nomumis kelkajn Kapitanoj, kiuj devos defendi la Eklezion kontraŭ la atakoj de la arianaj miskredantoj, kiuj, dum la horo de herezo, estis tre potencaj. El ili kelkaj poste ĉiam konservis la nomon de Ĉampionoj de la Eklezio” (della Chiesa, en la itala).

Ni ekscias, tial, ke familio Della Chiesa devenis el Pasturo in Valsassina, atingis Milanon, kuraĝe batalis kaj ĝiaj membroj estis nomumitaj Kavaliroj de la Eklezio (4a jc. p.K., epoko de Sankta Ambrozo).

En 1700 la familio aldonis al sia nomo “Della Chiesa” la nomon de du feŭdoj ricevitaj tiuepoke – La Tour kaj Utelle – kiuj estis respektive en la valoj de Tinée kaj Vésubie. Kun la franca revolucio, en 1789, ili perdis rajtojn je la feŭdoj, sed postrestis la rajto je la nomo “Della Chiesa della Torre d’Utelle”.

La praidoj Della Chiesa estis paĝioj kaj damoj en la Kortumo de la reĝoj de Savojo.

Giacomo Della Chiesa studis en Ĝenovo (kie estis la rezidejo de familio Della Chiesa, en Supreniro Sankta Katerina), vizitante la liceon en la ĉefepiskopa Seminario kaj fine la fakultaton pri juro en la Universitato kie li doktoriĝis en 1875 pri juro.

Kiam aperis en li la pastra vokiĝo, li translokiĝis al Romo kaj fariĝis seminariano en Kolegio Capranica kaj vizitis la fakultaton pri teologio de la Gregoria Universitato. Li pastriĝis en 1878 kaj la tagon de Kristnasko li celebris sian unuan Meson. Post la pastra ordino li enskribiĝis je la Akademio de Nobelaj Ekleziuloj por viziti kursojn por specialiĝo.

Paŝtisto de la ŝafaro de Kristo

Ekde 1882 ĝis 1886 li estas en Madrido, kiel sekretario de nuncio mons-ro Rampolla. Iu karakterizo igis lin sufiĉe amata de la popolo: lia malavareco. Dum epidemio de ĥolero en Hispanio oni vidis lin oftege zorganta pri la malsanuloj kaj pro la ripetataj mondonacoj hispanoj nomis lin “la pastro de la 2 pesetoj”, ĉar tiom da mono li donacis al ĉiu el la malriĉuloj kiuj almozpetis al li.

Kiam mons-ro Rampolla fariĝis ŝtatsekretario, li iris kun li al Romo, kie, ekde 1887 ĝis 1889, li plenumis la rolon de “minutante” (tio estas “malneto-pretiganto”, oficeja tasko por unua redakto de dokumentoj) de la Ŝtatsekretariejo en la sekcio pri ordinaraj aferoj (hodiaŭ oni dirus, la ministerio pri internaj aferoj). Post mallonga restado en Vieno kiel sendito kun specialaj taskoj (1889-1890) li estis taskito en la Ŝtatsekretariejo en Vatikano ekde 1901 ĝis 1907.

En Bolonjo

La 4an de oktobro 1908 Giacomo Della Chiesa estas nomumita ĉefepiskopo de Bolonjo. Tiu estis la epoko kiam la diskutoj pri modernismo kaj kontraŭmodernismo eniris plej akran fazon. Li, fajna kaj atentema diplomato, transformiĝis en tre zorgeman kaj senlacan paŝtiston: li tuj plenumis paŝtistan viziton en ĉiuj paroĥoj de la diocezo, li arigis diocezan Kongreson (novembre de 1909) por trovi la plej taŭgajn rimedojn por la instruo de la katolika doktrino, pivoto de la eduko de la junularo; la 4an de oktobro 1910 li publikigis la unuan numeron de la bulteno de la diocezo de Bolonjo.

La memoro pri ĉefepiskopo Della Chiesa ne restis nur ligita al la koro de la popolo kaj de la pastraro de la urbo, sed restis firmigita en gravaj monumentoj, kiel la Preĝejo de la Sankta Koro kaj la novaj Seminarioj. Per la starigo de novaj paroĥoj ekster la antikvaj urbaj muregoj, li startigis vastan projekton celantan prizorgi la animpaŝtistan agadon ĉe tiuj loĝantaroj.

Ekde tiu momento la bolonjanoj elmontris grandan amemon al sia paŝtisto: pli kaj pli kreskis la amemo kiam oni eksentis la bonefikojn de pliboniĝinta pastraro. Unu el la plej bonaj kvalitoj kiujn Della Chiesa reliefigis en Bolonjo estis fakte lia patreca amo rilate al la pastroj. Li ĉiahore akceptis siajn pastrojn, interesiĝante pri ĉiuj iliaj bezonoj, konsolante ilin kaj instigante ilin al bonaj agoj, ĝojante kun ili, kelkfoje ankaŭ plorante kun ili. Malfermita animo je ĝusta pritakso de la aferoj, same fora el rapidaj kondamnoj samkiel el facilaj aproboj, li ne insistis tro pri duarangaj detaloj, pri kiuj atentas malgrandaj animoj. Konscia pri siaj gravaj respondecoj, li neniam transdonis al aliaj la plenumon de siaj devoj.

Kardinalo Della Chiesa estas elektita papo.

La 25an de majo 1914 Pio la 10a nomumis lin Kardinalo, titulara de la roma Preĝejo “Sanktaj 4 kronitaj” (ĉiuj kardinaloj havas simbolan oficon en unu el la romaj 

preĝejoj, laŭ malnovega tradicio). Kiam 

Della Chiesa alvenis al Romo por “ekposedi sian Preĝejon”, la 4an de junio 1914, la papo estis grave malsana kaj nenio esperigis resaniĝon. Post longdaŭra kovo en Eŭropo, per bolado muta kaj ĥaosa inter ĝustaj aspiroj de popoloj kiuj estis sufokitaj, naciismaj ideologioj kun trudiĝemo, kaj inter evidentaj kaj kaŝaj maljustaĵoj, la milito eksplodis en momento facila por pasioj kaj fatalaj iluzioj.

Tial papo Pio la 10a ne povis evitigi aŭ haltigi la militon, sekve mortante pro la doloro en la klara konscio pri la katastrofo ŝvebanta sur la mondo: Pio la 10a mortis la 20an de aŭgusto 1914 kaj la 31an de aŭgusto komenciĝis en Vatikano la konklavo. 56 estis la kardinaloj-elektantoj. Pro ironio de la sorto, ĝuste Aŭstrio, kiu en la antaŭa konklavo (tiu de 1903) ne volis ke oni elektu papo kard. Rampolla (mortinta la 17an de decembro 1913), nun, kune kun Germanio, ĝi subtenis la elekton de la helpanto de Rampolla. Je la lasta baloto, la 3an de septembro, ĝuste kardinalo Della Chiesa estis elektita papo, kun 38 voĉoj (67,86% de la kardinaloj). Li elektis la nomon Benedikto la 15a, memore pri Prospero  Lambertini, iama ĉefepiskopo de Bolonjo kaj poste papo kun la nomo Benedikto la 14a. 

La elekto de Della Chiesa estis akceptita kun ĝenerala surprizo, ĉar (verŝajne neniam) okazis, ke kardinalo, nomumita de iom pli ol 3 monatoj, estas elektita papo.

La internacia situacio eksplodis kaj tio ne ebligis tempoperdon kaj senutilajn superstrukturojn; konsidere al la delikateco kaj graveco de la momento, la nova papo montris sin preta plenumi sian altan paŝtistan mision.

Tuj post la elekto, senŝancele li aranĝis, ke lia kronado ne okazu en la Baziliko de Sankta Petro, sed, pli sobre, en la Siksta Kapelo; kaj tio por doni al la rito signifon pure religian, por ke oni evitu ĉion, kio aspektu festado; li persone informis la ŝtatestrojn pri sia elekto; li tuj interesiĝis pri la financa kaj ekonomia situacio de la Sankta Seĝo, kun la celo havi je dispono, jam ekde la tago mem de la elekto, monon por almozdonado; li aranĝis la labor-horaron sian kaj tiun de siaj sekretarioj; li planis startigi intertraktojn kun la itala registaro por decidi pri la delikata problemo de la Exequatur (nome, la rajto de la reĝoj aprobi aŭ ne episkopan ordinon); li publikigis komunikon por klarigi ke la kronado estis farata en la Siksta Kapelo por atenti la militostaton, kiu jam koncernis plejparton de Eŭropo.

Tiuj ĉi estis la plej gravaj dispozicioj, kiujn, kune kun multaj aliaj, Benedikto la 15a donis dum unu tago per granda neŝanceliĝemo. Malforta kaj malsaneta, sed forta en la animo kaj karaktero, li havis viglan intelekton, mirindan memoron kaj malavaran animon. El sufiĉe vigla temperamento, foje impeta, li komencis regi la Eklezion en momento de granda streĉiteco, eksplodinta ĉu sur la kultura ebeno ĉu sur tiuj politika, armea, internacia.

Tiuj, kiuj konis lin dum lia episkopa servado kaj ĉefe dum la jaroj de papado, transrakontis, ke li diris la aferojn, aparte tiujn plej gravajn, per la silento, kiu verŝajne estis lia interna kvalito plej fajna, la sekreto de la komunikanta forto de lia parolo. Sed kiam paroli ne estis elekto, sed devo kaj malfacila tasko, li eliris mem el sia silento.

Konfirmon pri tio ni trovas en la multaj apostolaj aktoj kiuj riĉigis lian papadon.  En sia unua encikliko,  Ad Beatissimi Aposto-lorum Principis (la unuan de novembro 1914), li pritraktis la modernismon, kiu malfermis konflikton inter katolikoj pri-taksataj modernismaj kaj tiuj pli rigoraj; krome, li aludis la mal-

justaĵojn suferitajn de laikoj kaj ekleziuloj pro falsaj akuzoj kaj la sekvan situacion de timo kaj suspekto estiĝinta en tiu kun-teksto. Post patreca instigo al konkordo ĉe katolikoj, kaj post pruvo ke kondut-normo en la Eklezio devas esti donita de la papo kaj de la episkopoj kaj ne de privatuloj, li tiel skribis: “Ni volas ankaŭ, ke la niaj gardu sin disde tiuj difinoj kiujn oni ko-mencis uzi ĵusdate por distingi katolikojn el katolikoj… Katoli-kismo en tio kio estas esenca en ĝi ne povas allasi plion nek malplion: aŭ oni konfesas ĝin tute aŭ oni ne konfesas ĝin. Ne estas sekve neceso aldoni epitetojn…”. Kaj iom pli antaŭe:

“Koncerne poste tiujn aferojn pri kiuj, ĉar la Sankta Seĝo ne eldiris sian juĝon, oni povas, post savogardo de la kredo kaj de la disciplino, diskuti por kaj kontraŭ, kaj licas certe por ĉiuj diri sian opinion kaj subteni ĝin. Sed en tiaj diskutoj oni fuĝu el ĉiu troigo de vortoj, ĉar el tio povas fonti gravaj ofendoj kontraŭ karitato; ĉiu libere defendas sian opinion, sed oni faru tion kun afableco, nek oni pensu povu akuzi aliajn pri suspektinda kredo aŭ mankanta disciplino pro la simpla motivo ke oni havas diversan opinion”.

Benedikto la 15a kaj la milito

La neŭtraleco de la Sankta Seĝo ne fontis certe el indiferentismo aŭ nesentemo; klare aperas la malo el la multoblaj iniciatoj alprenitaj por mildigi ĉiuspecajn suferojn. Jen la ĉefaj: interŝanĝo de milit-malliberuloj ne plu taŭgaj por militaj operacoj (decembro 1914); liberigo kaj interŝanĝo de civilaj malliberuloj kripligitaj (januaro 1915); gastigo en Svislando kaj en aliaj neŭtralaj landoj de vunditoj kaj malsanuloj (majo 1915); leterkorespondado kun la italoj en invaditaj landoj; batalhaltoj por la entombigo de mortintoj en batalkampoj (julio 1915); proponoj por ĉesigi ĉiujn operacojn de aviadiloj ekster la batalzonoj (marto 1916), por eviti reprezaliojn, deportadojn de homoj, aparte de civilaj loĝantaroj de Belgio kaj norda Francio (unuan de aprilo 1917), la konfiskojn de religiaj kultiloj; netuŝebleco de la tomboj de soldatoj de la Entento, mortintaj en Dardaneloj (aprilo 1916), interveno de la papo ĉe la diversaj registaroj por peti nuligon aŭ mildigon de mortkondamnoj pro politikaj motivoj; alsendo de konkretaj helpoj al loĝantaroj plej bezonantaj kaj plej trafitaj de la milito (tiom ke la Sankta Seĝo post la milito havis ekonomian malsufiĉon); spirita asisto en ĉiuj batalkampoj kun plej vastaj faciligoj; moralaj konsoloj kaj zorgemo por plej elprovitaj landoj de Eŭropo kaj Azio; la elpaŝoj por savi el kruelaĵoj la armenojn; la sindevigo havigi al poloj nutrovarojn, al ili forprenitaj de la germanaj konfiskadoj; la relanĉo de la petego de la usonaj hebreoj por ke iliaj samreligianoj estu milde traktataj en ĉiuj landoj.

Por ĉiuj ĉi agadoj li trovis validan helpon en la kristanoj de la tuta mondo kaj en la diversaj Ruĝaj Krucoj kaj bonfaraj institucioj. Li krome starigis en Vatikano oficejon por esploroj kaj por informado, en kiu aktivis preskaŭ 90 personoj, kiuj pritraktis ĉiutage preskaŭ 150 leterojn.

La alvokoj de la papo por la paco

Por kontraŭstari la militon la papo decidis jenan trioblan planon: “humanigo” de la milito, alvoko por ĝia fino kaj por mildigo de suferadoj.

En la unua alvoko de la 8a de septembro 1914 li proponis kvin bazajn punktojn por la paco-intertraktoj:

1. anstataŭigo de la materia forto de armiloj pere de la morala forto de la juro; sekve interkonsento por samtempa kaj reciproka malkresko de armilaroj kaj por la starigo de internacia institucio por solvo de kontrastoj;

2. libereco kaj komuna uzo de la maroj por la interkomunikoj de la popoloj;

3. reciproka forstreko de la militaj damaĝoj kaj elspezoj, krom en kazoj aparte frapaj, pri kiuj oni decidus kun justeco kaj egaleco;

4. reciproka redono de la okupaciitaj teritorioj en Francio, Belgio kaj en la germanaj kolonioj;

5. solvo de la teritoriaj postuloj inter Italio kaj Aŭstrio, Germanio kaj Francio, kun spirito de repaciĝo kaj kun atento pri la ĝustaj aspiroj de la popoloj; la samo por Armenio, la Balkaniaj Ŝtatoj kaj Pollando.

La papo ne volis pacon diktitan unike de la venkintoj kaj de la venkitoj, kiu lasu nesolvitaj la grandajn problemojn, sed la pacon de la liberaj kaj fortaj popoloj; ne la pacon kiu lasu kovi sub la cindroj la fajron de aliaj militoj, sed kiu, plenumante ĉies ĝustajn aspirojn, estu konstanta.

Pro la aparta situacio de la rilatoj inter Italio kaj Sankta Seĝo, la eniro en la militon de Italio povis ankaŭ starigi malfacilan kondiĉon por la Sankta Seĝo; kaj Benedikto la 15a priskribis ĝenerale ĉi tiun negativan aspekton en la parolado dum la konsistorio de la 6a de decembro 1915. Sed lia batalo por la paco ne sukcesis.

La itala registaro tuj plenumis agon de preventa malkonfido je  Benedikto la 15a. Fakte, en la Pakto de Londono (akordo por eniro de Italio en la militon), sekrete subskribita de Italio kun la registaroj de la Entento, la 26an de aprilo 1915, kaj decidita de reĝo Viktoro Emanuelo la 3a, de ĉefministroj Antonio Salandra kaj Sidney Sonnino, oni enmetis la paragrafon 15 kiu ekskludis la Sanktan Seĝon el ĉiuj paco-intertraktoj.

Kvankam ĉagrenita kaj nekomprenita, Benedikto la 15a ne ĉesis nek malfortigis siajn elkorajn mesaĝojn senditajn al la diversaj nacioj por ke ili ĉesigu la senutilan masakron. Liaj multaj paroladoj kaj alvokoj invitis ĉiujn Estrojn de la konfliktantaj potencoj unuarangigi la logikon de racio super la brutala forto de armiloj, respekti la neceson havi komprenemon inter la popoloj por liberigi la vojon de justeco kaj konkretigi la kristanan ekumenismon.

En la alvoko de la 28a de julio 1915, indikante “la belajn regionojn de Eŭropo, de ĉi tiu ĝardeno de la mondo dissemita de kadavroj kaj fatrasoj”, li instigis popolojn kaj registarojn al paco: “nek oni diru, ke la grandega milito ne povas solviĝi sen la perforto de armiloj. Oni demetu la reciprokan intencon detrui; oni meditu, ke la humiligitaj kaj subpremitaj nacioj surportas ĝemantaj la jugon al ili truditan, kaj ili pretigas la releviĝon kaj transdonas de generacio al generacio malfeliĉan heredaĵon de malamo kaj revenĝo. Kial, ekde nun, ne pripensi per trankvila konscienco la rajtojn kaj ĝustajn aspirojn de la popoloj? Benata estu tiu, kiu, kiel unua, levos la olivarban branĉon kaj sternos al la malamiko sian dekstran manon proponante akcepteblajn paco-kondiĉojn.

La ekvilibro de la mondo kaj la prospera kaj sincera trankvilo de la nacioj kuŝas sur la reciproka bonvolemo kaj sur la respekto de alies rajtoj kaj alies digno, multe pli ol sur amasoj da armitoj kaj sur neelvenkeblaj muregoj de fortresoj”.

Sed la plej fama el la alvokoj de la papo kontraŭ la milito restas tiu redaktita la unuan de aŭgusto 1917 (“Noto al la regantaj Princoj”) kaj sendita al la ŝtatestroj, rekte aŭ nerekte, la postan dekduan de aŭgusto. Jen kelkaj el la plej signifaj fragmentoj:

“Kiu sekvis nian agadon dum la tuta doloriga jartrio kiu nun finiĝas, tiu povis agnoski, ke ni ĉiam restis fidelaj je la intenco havi absolutan senpartiecon kaj bonfaron, tiel ni ne ĉesis instigi la konfliktantajn popolojn kaj registarojn refariĝi fratoj, kvankam ne ĉiam oni diskonigis tion, kion ni faris por ĉi tiu noblega celo. (…) Bedaŭrinde nia celo ne estis elaŭdita: milito daŭris furioza (…) Ĉu Eŭropo, tiom glorplena kaj floranta, kuros, preskaŭ trafita de universala frenezeco, al abismo, renkonten al vera kaj aŭtentika memmortigo? En tiom angorodona situacio, fronte al tiom grava minaco, ne pro personaj politikaj celoj, nek pro sugesto aŭ intereso de kelkaj el la militantaj grupoj, sed puŝitaj unike de la konscienco de la supera devo esti komuna Patro de la fideluloj, de la anhelo de la gefiloj kiuj alvokas nian pacigan agadon kaj parolon, de la voĉo mem de la homo kaj de racio, ni denove levas nian krion de paco, kaj ni renovigas elkoran alvokon al Vi, kiuj regas dum ĉi tiu tragika horo la destinon de la konfliktantaj popoloj, animataj de la kara kaj dolĉa espero atingi tiel, kiel eble plej frue, la finon de ĉi tiu terura lukto, kiu, ĉiun tagon pli kaj pli, aspektas SENUTILA MASAKRO… aŭskultu do nian peton; akceptu la patrecan inviton kiun ni adresas al vi ennome de la dia Elaĉetanto, Princo de paco. Meditu pri via gravega respondeco fronte al Dio kaj fronte al la homaro; el viaj decidoj dependas trankvilo kaj ĝojo de sennombraj familioj, la vivo de miloj da junuloj, la feliĉo mem de la popoloj, kiun Vi devas nepre havigi. La Sinjoro inspiru al vi decidojn konformajn kun Lia sanktega volo, kaj ke Li igu, ke vi, meritinte la aplaŭdon de la nuna epoko, certigu al vi mem krome ĉe la estontaj generacioj la nomon de pacigantoj”.

Sed la respondoj de la kancelarioj de la konfliktantaj landoj estis ĉiam seniluziigaj kaj la bildon de la papo oni eĉ malbone prezentis kaj malvalorigis.

“Ni estas la filoj kiuj foje diras: ne, ne!”: la malakcepto de la papaj vortoj.

Entute multaj estis la oficialaj aktoj, la paroladoj, la predikoj, la invitoj al preĝado, aldone al leteroj, interparoloj kaj startintaj agadoj pro lia volo aŭ deziro. Por pritakso pli realisma pri la agado kaj heroeca sindevigo de Benedikto la 15a, taŭgas tio, kion li mem konfesis al kardinalo Achille Ratti (kiu estos lia posteulo kun la nomo Pio la 11a): esence, la spirita kaj universala patreco, je kiu li sentis sin investita, devigis lin al preciza devo inviti al paco la gefilojn, kiuj, el kontraŭmetataj barieroj, amasmurdis unuj la aliajn.

La alvokoj de la papo estis kritikitaj de la batalantaj landoj (iomete pli favora akcepto okazis, kompreneble, en Germanio), tute ne intencaj cedi: la “racia” logiko de la neniigo de la malamiko havis nenion komuna kun la postuloj, el etika speco, de la papo.

Plie, la daŭra memorigo kaj la invitoj, kiujn papo Benedikto ne ĉesis fari, rezultis tamen ĝenaj, ankaŭ por kelkaj katolikoj, civiluloj kaj armeanoj, de unu kaj alia partio, kiuj eĉ baris ilian disvastigon, kvazaŭ ili celus malvarmigi la militistan kuraĝon de la batalantoj aŭ ĉiuokaze kvazaŭ tiuj alvokoj efikus por malgrandigi la amon al patrujo.

Certe, la katolikoj principe estis por la paco kaj neniel ili povus esti kontraŭ ĝi. Sed kiam la civila aŭtoritato vokis ilin defendi la patrujon, ili sentis sin puŝataj esti inter la plej fidelaj kaj malavaraj civitanoj en la plenumo de la devo. Tia animstato estis flegata de la katolikoj speciale en Italio kaj Francio, kie, pro famaj historiaj eventoj, ili estis tiam konsiderataj kontraŭaj al la Ŝtato kaj, en la etoso de triumfisma liberalismo kaj de trudita forigo el la politika areno, ili sentis sin emaj doni konvinkigajn pruvojn pri korinklino favore al sia propra popolo.

En Francio verŝajne la priskribita sinteno de la katolikoj estis pli evidenta kaj influa. Fariĝis malfeliĉe fama la respondo de la franca dominikano Sertillanges, kiu, en la Preĝejo de Madalena en Parizo, eldiris ĉi tiujn vortojn la 10an de decembro 1917: “Sanktega Patro, por la momento ni ne povas akcepti viajn alvokojn al paco. Ni konfesas, ke plilongigi ĉi tiun militon eĉ dum unu nura plia horo estus krimo, se ekzistus la konkreta ebleco fermi ĝin per garantiodona traktato. (Pro ke tio ne eblas) nia paco ne estos do cedema paco. Ĝi ne estos la paco de diplomatiuloj, nek la paco de Stokholmo, nek la paco de Sovietumoj, nek la paco iluzia kvankam sincera de niaj socialistoj; nek ĝi estos – kaj tion ni profunde bedaŭras – la paco pere de patreco kiu sin ĵetu inter du kampojn; ĝi estos la paco kun milito malmola kaj kondukata ĝis la fino, la paco de la potenco kiu rompas la perforton, la paco de la soldato… Ni estas la filoj kiuj foje diras: ne, ne, kiel la ŝajna ribelulo de la Evangelio”.

Tiuj, kiuj rifuzis la agadon por la paco de Benedikto la 15a emis pritaksi la agadon de la papo nur kiel homa ago, tipa de profito aŭ de la povo, kaj kvankam oni povis imagi, ke lia tuta agado estis orientita al spirita celo, en tiuj momentoj oni preskaŭ instikte interpretis kaj prijuĝis la signifon profite al sia propra celo. Aparte la italoj deiris el la antaŭkondiĉo ke “la papo tute partianecas por la Imperianoj kaj “aŭstriemas”, ĉar tiu lando proklamis sin katolika”. Sed oni ne konsideris la fakton (kaj la Eklezio pli ol ĉiuj sciis tion) ke Francisko Jozefo aliĝis al “jurisdikciismo” (laŭ kiu la ŝtato devas decidi ankaŭ pri ekleziaj aferoj  kaj starigi naciajn ekleziojn disigitajn el Romo), kaj Vilhelmo la 2a estis konvinkita protestanto.

Per pli kvieta medito oni estus devintaj konkludi male ke la neŭtraleco de Vatikano estis politika neceso pri kiu oni ne povas kulpigi ĝin: Vatikano havis katolikojn en ĉiuj konfliktantaj landoj; ĝi ne povis fariĝi juĝisto de la problemoj diskutitaj inter la diversaj landoj kaj la akuzoj favori la kontraŭulon – levitaj ĉu de la Entento ĉu de la centreŭropaj Imperioj – iusence konfirmis ke Vatikano pravis. La principo laŭ kiu ne estis la pli granda materia forto aŭ la armiloj, sed la rajtoj de la nacioj (kaj entute, de la personoj) kiuj devis unuarangi dum kontrastoj inter la popoloj, estis subtenata de Benedikto sen ŝanceliĝi, malgraŭ opozicio dum kaj post la milito, kontraŭ la subtenantoj de la diversaj naciismoj, kiuj levis ĝis kultado la patriotisman egoismon, la intereson de ĉiu politika grupo, la opiniojn de la liberalaj elitoj.

La papo distanciĝis el la militaj celoj, proklamitaj aŭ subkomprenataj de la du partioj, kaj rifuzis identigi ilin kun la justeco, la juro kaj la civilizo, kiam fakte la partioj celis al venko de la propraj armiloj, al la ekonomia supereco kaj al atingo de pli vastaj riĉofontoj.

La laŭsistema akuzo kontraŭ la papo koncer-nis la fakton, ke la difino “senutila masakro” estis motivo de deprimiĝo por la batalantoj. Kaj tia akuzo estis frukto de sufiĉe supraĵa psikologio, kvazaŭ, nur aŭ ĉefe, la patriotismo per vortoj estus la unika medikamento kontraŭ defetismo.

Tiu frazo estis intence dirita de la papo kaj ĝi skandaligis la purulojn de la amo al patrujo.

Se ili male pripensus la realajn principojn sur kiuj eksplodis la milito, ili komprenus ke la milito kondukos al fikcia paco, al novaj subpremoj de popoloj, al renovigitaj maltole-remoj, ribeloj kaj militoj: bedaŭrinde la posta historio pruvis per faktoj ke la prognozo de la papo estis ĝusta.

Ekde la fino de la milito ĝis la morto

Kiam la centreŭropaj Imperioj deponis armilojn, Benedikto la 15a adresis sin al la prezidanto de Usono, Wilson, petegante lin, en la nomo de la sango de la Dia Elaĉetanto, igi ke la kondiĉoj de armistico ne estu provoko por la venkitoj.

La unuan de decembro 1918 la papo arigis preĝadojn en la tuta kristanaro, por ke la paco-intertraktoj atingu feliĉan finon. Prezidanto Wilson bedaŭrinde ne kapablis konservi, dum paco-intertraktoj, la punktojn de li mem proponitajn. Kaj oni atentu, ke liaj famaj 14 programo-punktoj por la starigo de la Societo de la Nacioj estis prenitaj el la “Noto al la nacioj” de Benedikto la 15a, ĉefverko pri la rajtoj de la popoloj.

Kvankam la papo estis jam antaŭe ekskludita de la paco-intertraktoj, li tamen sendis al Parizo mons-ron Cerretti, por pledi por la religiaj interesoj de la katolikaj Misiejoj, renversitaj de la milita furiozo en la kolonioj.

Benedikto la 15a ne protestis publike kontraŭ la sinteno kiun havis kelkaj Potencoj kaj grupoj liarilate, sed li daŭrigis sian humanecan helpon. Per encikliko Pacem Dei munus (23an de majo 1920) li eldiris la principojn sur kiuj devas baziĝi vera repaciĝo de la popoloj, por kristana paco. Kaj pro tio ke la naciisma sento jam evoluiĝis kaj plifortiĝis ankaŭ en la ekster-Eŭropaj landoj, per encikliko Maximum illud (30an de novembro 1919), pri la misiado, vigle instigis la katolikajn misiistojn faciligi la aperon de indiĝena pastraro.

Kompletiga parto de lia misiista elano estis la laboro por la unueco de la katolika Eklezio. Benedikto la 15a unue invitis la popolojn preĝi, prezentante ekde 1916 belegan preĝon, sed tio ne estis ĉio. En 1917 estis starigitaj la Kongregacio por la orienta Eklezio kaj la Papa Instituto pri orientaj studoj.

Prave oni difinis lin “politika” papo, sed li estis tia laŭ plej nobla signifo de la vorto. Li estis granda politikisto, kaj li kapablis havigi pli altan rolon al la ambasadorejoj akredititaj ĉe la Sankta Seĝo, klopodante igi ilin efikaj rimedoj por penetro de la evangelia spirito en la ĉefministrejojn de ĉiuj ŝtatoj. La agado de Benedikto la 15a en la diplomatia kampo markis nedubeblajn sukcesojn, pligrandigante – ne malmulte – la prestiĝon de la Sankta Seĝo.  Kiam li estis elektita papo, apenaŭ 14 ŝtatoj estis reprezentitaj ĉe Vatikano; kiam li mortis tiu nombro estis preskaŭ la duoblo, kaj tioma kiel neniam antaŭe, dum iu ajn papado.

Ne malpli efika estis lia politika-diplomatia sindevigo por la solvo de la “Questione Romana” (la situacio estiĝinta depost la invado de la papaj teritorioj fare de la italoj), pri kiu li diris: “Dio scias, ke mi petsopiras la repacigon: nur mi timas aŭdi pri ĝi, ĉar tuj kiam aperas voĉo pri ĝi, oni diras ke oni atingis ĝin, kaj la akvoj malheliĝas kaj oni revenas al malkonsentoj pli grandaj ol antaŭe”.

La 27an de majo 1917 Benedikto, per la apostola konstitucio Providen-tissima mater, promulgis la novan Kanonjuran Kodon.

En 1919 li dispoziciis la formalan nuligon de “Non expedit” (“ne taŭ-gas”, la malrajtigo starigita en 1868 de Pio la 9a por la katolikoj, partopreni en la politika vivo) jam fakte mal-validiĝinta dum la papado de lia antaŭulo Pio la 10a.

Ankoraŭ kun la celo kontribui al la monda paciĝo kaj por eviti diplo-matiajn komplikaĵojn al Italio, per encikliko de la tago de Pentekosto 1920 pri la paco, Benedikto la 15a forprenis alian baron ĉar per ĝi li anoncis la forigon de la malpermeso,

valida ekde 1870, por la katolikaj reĝoj viziti la italajn reĝojn en Palaco 

Kvirinalo. Tiun saman jaron li subskribis la dekreton per kiu li starigis la Katolikan Universitaton “Sankta Koro” de Milano.

La morto de la papo

La papado de Benedikto la 15a daŭris sep jarojn, kvin monatojn kaj dek naŭ tagojn. Li mortis la 22an de januaro 1922. Liaj lastaj vortoj estis: «Se la Sinjoro volas ke ni ankoraŭ laboru por lia Eklezio, ni pretas; se male li diras: “Sufiĉe”, fariĝu lia volo». Tiuj ĉi liaj vortoj respondas je lia tuta vivo.

Tiuepoka itala ĵurnalo publikigis jenajn vortojn: “Tiu mortanta homo ne forgesis ke li estas italo. Kaj lia morala alteco, kiu verŝajne morgaŭ aperos pli klara, post la fino de la nunaj malkonsentoj kaj streĉitecoj, estas entute nova itala gloro. Ke lia posteulo estu inda je li kaj daŭrigu la agadon por vera paco inter la bonavolaj homoj, kio sendube estis la unua penso de Benedikto la 15a. Jen la petdeziro kiun ĉiuj italoj kaj ĉiuj kredantoj devas eldiri kun sincera animo. Kaj ĝi estos ankaŭ la plej bona honoro kiun oni povas laŭ ni doni al papo kiu malaperas je la mezo de sia agado, kaj al kiu ni volas sendi respekteman kaj kortuŝitan vorton ankaŭ el ĉi tiuj paĝoj”.

Li estis entombigita en la vatikanaj grotoj en flav-marmora sarkofago, sur kiu estas sternita bronza statuo. Poste, en 1928, en la Baziliko de Sankta Petro oni starigis monumenton al li. 

En Konstantinopolo, en 1919 oni starigis, honore al li, alian grandan  monumenton, kun jena dediĉa tabulo: “Al la granda papo dum la monda tragedio, Benedikto la 15a, bonfaranto de la popoloj, sen distingo de nacieco aŭ religio, kiel signo de dankemo, la Oriento”. 

La islama komitato de Parizo, ennome de la egiptaj islamanoj, memorigis la forpasintan papon per ĉi tiuj vortoj: “Se lia statuo starigita en Konstantinopolo, ĉefurbo de Islamo, donas al ni la konsolon vidi lin ĉiam, lia kompatema animo, lia klopodoj por la monda paco, lia profunda respekto por la justeco kaj la rajto de la popoloj je libereco, estos eterna paĝo en la historio de la tuta mondo”.

Kvankam la parolo de la papo por la paco ŝajnis – kaj eble estis – longa serio da diplomatiaj malvenkoj, lia agado kaj karitato favore al ĉiuj, kaj meze de multaj kontraŭecoj, ne restis sen efiko: liaj petoj al la diversaj registaroj pli kaj pli aperis fine motivitaj de tiu amo kaj humaneco, al kiuj inspiriĝis liaj alvokoj, kaj tial ili trovis, iom post iom, pli kaj pli multajn malfermitajn pordojn. 

Ni diris, ke li ne povis ĉeesti per akreditita reprezentanto la paco-konferencon de Parizo. Sed verŝajne tio estis providenca, por ke lia figuro ne estu implikita en tiu “maljusta paco”, kiu ĵetis la semojn de la dua mondmilito, montrante kiom antaŭvidkapablaj estis la menso kaj la kriterioj de la papo. 

Kaj ankaŭ la politika historio depost la fino de la dua mondmilito, kun ties seniluziiĝoj kaj komplikaj eventoj de la du blokoj (Usono kaj Sovetunio) ŝajne donas pravigon al Benedikto la 15a, kiu, laŭ multaj aliaj aspektoj, startigis novan iradon de la Eklezio de Romo.

Giacomo Della Chiesa, en maniero simila al tiu de sia samcivitano Kristoforo Kolombo, pensis laŭ monda nivelo. Postsekvaj fruktoj de tiu pensmaniero povas esti konsiderataj: liaj malfermitecoj al la kristana Oriento kaj al protestantoj, la indiĝena pastraro en la misiejoj, la nova maniero disvastigi la parolon de Dio, la invito adresita al katolikaj laikoj eniri la politikan mondon. 

Kiel multaj elstaruloj kiuj rigardas tre pli antaŭen ol siaj samtempuloj, Benedikto la 15a alprenis por la paco starpunktojn de dialogo kaj repaciĝo, kiuj estas hodiaŭ daŭre tre aktualaj.

Papo Benedikto la 15a kaj Esperanto

Kiam oni parolas pri la rilatoj inter Eklezio kaj Esperanto, la penso tuj iras al Sankta Pio la 10a (kiu, kiel unua benis la agadon de la katolikaj esperantistoj) kaj al Johano Paŭlo la 2a (la unua Papo kiu uzis Esperanton dum publika ceremonio).

Sed ankaŭ la aliaj Papoj de la 20a jarcento rilatis al Esperanto, aprobante la celojn kaj agadojn de IKUE. Kaj tio estas ankaŭ la kazo de Papo Benedikto la 15a, kies kontaktoj kun la katolikaj esperantistoj – ankaŭ kiam li estis ankoraŭ kardinalo, ĉefepiskopo de Bolonjo – havis, kelkkaze, tre originalan disvolviĝon kaj signifon.

La unua mondmilito forbalais ĉiujn aktivadojn de IKUE, tuj malebligante la okazigon de la Kongreso de 1914, kiu devis okazi en Lurdo.
Kun la reveno de paco oni klopodis rearanĝi la asocian agadon. Espero Katolika republikiĝis kaj la evento estis salutita de la Apostola Beno de Benedikto la 15a, komunikita al la tiama direktoro Pastro Francisko Meštan, fare de kardinalo V. Gasparri, ŝtatsekretario de lia Sankteco, per letero de la 20a de aŭgusto 1920.

Scivolaĵo: la letero per kiu alvenas la beno estas skribita en la latina, kun la nomo de la revuo indikita en Esperanto, inter citiloj.
Frazo tuŝas pli ol la aliaj: “ĉar la Sankta Patro bone scias, ke vi havas fronte al viaj okuloj la plej bonan celon, la disvastigon de la kristana kulturo”.

Dum kelka tempo (en la jaroj ekde 1920 ĝis 1922) IKUE ŝanĝis nomon, nomante sin “Internacio Katolika”, sigle IKa. Poste oni revenis al la nomo IKUE kaj IKa fariĝis disigita kaj sendependa institucio. Ankaŭ dum ĉi tiu periodo “de la nova nomo de IKUE” estis kelkaj kuraĝigaj vortoj por la esperantistoj fare de Benedikto la 15a.

Sed pli vastajn informojn pri la rilatoj inter Benedikto la 15a kaj Esperanto donas la numero de oktobro 1922 de Espero Katolika.
Doktoro J. Smulders (unu el la pioniroj de IKUE kaj refondintoj de IKUE post la paŭzo de “Internacio Katolika”, dum jaroj ĉefredaktoro de Espero Katolika) skribas fakte en sia artikolo (kies titolon ni humile kopiis) “Papo Benedikto XV kaj Esperanto”.

«Kiel sekretario de la sesa internacia kongreso en IKUE en Hago, aŭg. 1920, mi komisiis al Pastro Bianchini, la ĝenerala sekretario de IKUE, ke li petu antaŭ Nia Sesa aŭdiencon ĉe la Papo, ĉar tiu ĉi kongreso de IKUE estas la unua dum la Pontifikeco de Benedikto XV.

Pastro Bianchini respondis al mi i.a. la 4an de junio 1920: “Fine, post preskaŭ monato da vojaĝo alvenis al mi via kara letero. Nuna Papo Benedikto XV estas tre favora (persone) al Esperanto; mi parolis kun Li Novembron 1910, kiam Li estis
Arĥiepiskopo de Bologna, kaj Li montris sin tre favora al nia lingvo kaj deziris, ke en Lia Eparĥio estus almenaŭ unu pastro profesoro de Esperanto, ĉar, Li diris, la pastroj devas esti ĉiam antaŭe en ĉiuj utilaj aferoj; Li volis aŭdi paroladon, Li postulis detalojn ktp.
Mi sendis al Li humilajn bondezirojn en 1916 je nomo de ĉiuj Esperantistoj katolikoj kiel ĝenerala sekretario kaj li respondis benante; poste mi sendis al Li kelkajn ekzemplerojn de la adresaro kaj de la latina gramatiketo, kaj Li denove respondigis al mi benante. Sekve, mi pensas, ke ne estos malfacile ricevi benon por nia kongreso. Jen do mia respondo al vi: mi kiel ĝenerala sekretario de IKUE klopodos akiri la Papan benon por nia kongreso”».

La artikolo de D-ro Smulders daŭras jene:

«Laŭ peto de Pastro Bianchini Prof-ro Alessio iris al la Papo. Post kiam Lia Sankteca Moŝto antaŭe eksciigis, ke Li trovas la francan lingvon tre taŭga kiel diplomatia lingvo, Li konigis al Si per prof-ro Alessio la nunan situacion de la Esperanto-movado. La Papo promesis sendi Sian benon, sed kondiĉe, ke la enhavo de la telegramo al Li estu redaktata en tiu maniero, kiun Li laŭvorte komunikis al Prof-ro Alessio. Tiu ĉi tuj post la aŭdienco kiel eble plej akurate notis la tekston de la telegramo, kiel ĝi estis kvazaŭ diktita de la Papo mem. En Hago Prof-ro Alessio transdonis al mi tiun tekston, petante, ke mi sendu ĝin senŝanĝe al Romo en franca lingvo. Jen estas la teksto de nia telegramo al Papo Benedikto XV; ĝi do fakte enhavas la vortojn de Lia Sankteco mem:

“Al Lia Sankteca Moŝto. La Esperantistaj Katolikaj, kunvenintaj por sia Sesa Internacia Kongreso, malfermonta post kelkaj tagoj sian solenan kunsidon en Hago, petegas de Lia Sankteca Moŝto la Apostolan Benon, kiu estu inspiro por fervore labori por la triumfo de la universala helplingvo, kiu jam havas tiom da sukceso, kaj kiun ili intencas uzi kiel efikan ilon de religia kaj sociala progresado kaj kiel rimedon de multpova propagando de la katolika religio inter ĉiuj popoloj”.

Senprokraste Papo Benedikto XV sendigis respondon rekte al ni, enhavantan la Apostolan Benon».

Kvankam ĉi tiu artikolo de d-ro Smulders estis motivita de la celo precizigi ke la Papo sendis sian benon al la IKUE-Kongreso kaj ne al “Internacio Katolika” kiu ĝuste en tiu Haga Kongreso naskiĝis, tamen restas la nekontestebla fakto, ke, sendepende de etikedoj, la agado de la katolikoj kiuj parolas Esperanton estis aprobita de Papo Della Chiesa, laŭ la serio da aproboj kiuj komenciĝis kun Pio la 10a kaj daŭras ankoraŭ hodiaŭ.

Carlo SARANDREA