Hejmo Spirita vivo biografioj de la sanktuloj BEATA CHIARA BADANO, laikulino  (29.10.1971 – 7.10.1990)

BEATA CHIARA BADANO, laikulino  (29.10.1971 – 7.10.1990)

Liturgia memoro: la 29-an de oktobro

Chiara Badano, nomata Chiara Luce “Klara Lumo” estis junulino kiu aliĝis al la Movado de la Fajrujoj. Ŝi mortis ankoraŭ ne 19-jaraĝa pro ostosarkomo kun metastazoj. Filino de Ruggero Badano, ŝoforo de ŝarĝaŭtoj, kaj de Maria Teresa Caviglia, ŝi travivis sian infanaĝon en vilaĝo Sassello, provinco Savono, en regiono Ligurio (Italio).

Ŝi ekkonis la movadon de la Fajruroj dum kunveno de 1980 kaj partoprenis kun siaj gepatroj en la Familyfest (festo de la familioj aranĝata de la movado mem) de 1981 en Romo. Ŝi multe ligiĝis kun la movadaj grupoj de junegulinoj de vilaĝo Albisola kaj de Ĝenovo kaj fariĝis “gen 3” (tria generacio de la movado de Fajrujoj). En 1981 ŝi ekkorespondis kun la fondintino de la movado, Chiara Lubich, kiu pli poste kromnomos ŝin “Klara Lumo”.

En 1985 ŝi translokiĝis kun la familio al urbo Savono per viziti la liceon pri klasikaj studoj. En 1988 ŝi sentis doloregon ĉe la ŝultro dum ŝi ludis tenison kaj, ĉar la ostaj doloroj kreskis, komence de 1989 oni kondukis ŝin al malsanulejo en kiu oni diagnozis ostosarkomon kun metastazoj. Ŝi submetiĝis je unua ĥirurgia operacio en malsanulejo Molinette de urbo Torino kaj je cikloj de kemioterapio kaj radioterapio.

Ŝi perdis la uzon de siaj kruroj pro la malsano, kaj junie de 1989 ŝi submetiĝis je dua operacio por tranĉo de dorsaj lamenoj cele al malkreskigo de doloroj. Malgraŭ malsaneco ŝi daŭre interesiĝis pri la agado de la “fajrujoj”: ŝi donacis sian tutan ŝparitan monon al amiko kiu forveturis al misiado por realigo de 30 akvoputoj en Benino, kaj ŝi faris etan meti-artajn laboraĵojn por vendi favore al bonfarado. Siajn lastajn vivomonatojn ŝi pasigis en sia lito en Sassello kune kun la gepatroj, restante en kontakto kun la movado de la fajrujoj per telefono kaj daŭrigante siajn studojn private.

Aŭguste de 1990 ŝi pretigis kun plej etaj detaloj sian funebran riton, taksante ĝin formon de nupta festo. La 10-an de septembro ŝi sendis surbendigitan salut-mesaĝon al ĉiuj membroj de la komunumo de la fajrujoj. Ŝi mortis la 7-an de oktobro 1990. Ŝia lasta donaco estis la korneoj (unikaj korpopartoj ne trafitaj de la malsano). Hodiaŭ du personoj vidas dank’ al ŝi.

Post deklaro de “kultindeco” (3.7.2008), la 25-an de septembro 2010 en la fama mariana pilgrimloko de Romo “Divino Amore” (Dia Amo) ŝi estis beatproklamita, la unua “je la altara honoro” de la movado de la fajrujoj.

PREĜO

Patro, fonto de ĉiu bono,
ni dankas Vin pro la mirinda atesto de Beata Chiara Badano.
Animate de la graco de la Sankta Spirito 
kaj gvidate de la luma ekzemplo de Jesuo,                                
ŝi firme kredis je Via senlima amo,
decidite ĝin reciproki per siaj tutaj fortoj, 
sin fordonante kun plena konfido al Via patra volo.
Ni humile vin preĝas: havigu ankaŭ 
al ni la donacon vivi kun Vi kaj por Vi, 
dum ni kuraĝas peti, 
se tio enestas en Via volo, la gracon… 
pro la meritoj de Kristo, nia Sinjoro. 
Amen.

tradukis: Antonio De Salvo

HIMNO AL BEATA CHIARA BADANO

1. Dio min amas
Via memoro ĉiam estas ĉi tie
sed ne, ĝi ne estas memoro, ĉar vi, vi estas ĉeesto, 
anĝelo kiu vivas kune kun ni. 
Mi volus priskribi kiu vi estas, 
sed tamen mi ne havas vortojn, 
ĉar vi, vi ĉiam estas pli granda ol tio, 
kion mi povus diri pri vi, pri vi. 
Sed mi provos priskribi vin rigardante 
Vian bildon eterne skulptitan ene de mi.

R. Chiara Luce, Klara Lumo, 
klara tagiĝo mese de la montopintoj. 
Chiara Luce, Klara Lumo, 
tagiĝo sennuba kaj serena.
Virino forta, ĉiam viva en la Amo, 
virino vera, vi donas abundan pacon al la koro.
Dio min amas, vi diradis, fordonite al Li.
Dio min amas, diras ni kun vi, Chiara.

2. Anĝela koruso estis tie ĉirkaŭ la litkapo 
kie vi malligis viajn velojn 
en la lazura maro de la eterneco. 
Lumiĝadis via vizaĝo:
akceptite en la aron de Maria. 
Per ĉiu via rideto vi disdonis la paradizon 
kiu estis en vi. 
Kaj vi, vi estas en la nevideblo, eterne juna.
Vi estas nia “Lumo”, kaj ĉiam vi estos tia.

Front Page