Hejmo Spirita vivo biografioj de la sanktuloj SANKTA PATRINO TEREZA (GONXHA AGNES BOJAXHIU)

SANKTA PATRINO TEREZA (GONXHA AGNES BOJAXHIU)

liturgia memoro: la 5-an de septembro

BIOGRAFIO

Gonxha Agnes Bojaxhiu naskiĝis en Skopjo (Makedonio) la 26-an de aŭgusto 1910 en albana familio. Pro la morto de la patro, la patrino strebis ebligi al siaj tri infanoj feliĉan infanaĝon kaj pro tio ŝi malfermis teksaĵvendejon. Gonxha estis aktiva en la paroĥa vivo. Vokiĝon servi al mizeruloj ŝi eksentis kiel 12-jara knabino. Dum kelkaj  postaj jaroj ŝi ne plu pensis pri tio, sed kiel 19aĝulino ŝi decidis forlasi la familian domon kaj iĝi monaĥino. Ŝia unua stacio estis monaĥejo Loretto en Ratfaarham en Irlando kie ŝi venis en septembro 1928. Al Hindio ŝi venis post du monatoj kie en la monaĥejo en Darjeeling ŝi novicis. La unuajn vetojn ŝi havis la 24-an de majo 1931 kaj la definitivajn la 24-an de majo 1937. Dum kelkaj jaroj ŝi instruis en lernejo en Bengalio. La inviton fari ion pli por mizeruloj ŝi ricevis dum la trajna vojaĝo de Kalkato al Darjeeling, la 10-an de septembro 1946. Tio instigis ŝin fondi novan kongregacion kiu pli intense zorgos pri tiuj kiuj havas nenion, kiuj estas forlasitaj de ĉiuj. Ŝia peto servi ekster la monaĥejo estis unue aprobita de la loka episkopo kaj la 8-an de aŭgusto 1948 ŝia peto estis akceptita en Romo. De tiam ŝi vestis simplan vestaĵon, tradician vestaĵon de la hindaj virinoj. 

Ŝi fondis lernejon por malriĉaj infanoj. Komence ŝi havis 5 lernantojn, sed rapide la nombro da lernantoj kreskis en plej malriĉaj urbaj kvartaloj. Ŝian ekzemplon komencis sekvi kelkaj junulinoj, la unua estis ŝia eksa lernantino. Paralele kun la instruado, ili vizitadis malsanulojn. Plej superaj ekleziaj instancoj agnoskis novan kongregacion Misiistinoj de la karitato la 7-an de oktobro 1950. Krom la kutimaj tri vetoj de la monaĥa vivo, la misiistinoj havas ankaŭ la kvaran: servado al mizeruloj plenkore sen rekompenco. La misiistinoj festas la 10-an de septembro kiel Tagon de la Diavoko memorante la tagon en la jaro 1946. Sekvis fondo de la hejmo por la mortantoj loko de pura koro kaj pli da hejmoj por mizeruloj, forlasitaj kaj malsanaj infanoj. La misiistinoj helpas al ĉiuj kiuj bezonas helpon, senkonsidere el  nacio kaj religio. La unua misiista hejmo eksterhindia estis fondita en Venezuelo en la jaro 1965. Sekvis pliaj tra Eŭropo kaj Afriko kaj nun ili servas en la tuta mondo.

Pro sia agado por la plej mizeraj, Patrino Tereza ricevis Nobelpremion por la paco en la jaro 1979. En la sama jaro, la Kongregacio havis jam 158 filiojn tra la mondo kaj komencis malfermadi siajn domojn en komunismaj landoj. La unua estis fondita en Zagreb kaj la dua en orienta Berlino. Malgraŭ multaj streboj, la misiistinoj ne sukcesis fondi sian filion en Ĉinio.

Vojaĝante tra la mondo, Patrino Tereza renkontis plurajn gravajn kaj respondecajn personojn kiujn ŝi impresis per sia obstino kiel porparolantino de la tutmonda mizerularo. En oktobro 1985 ŝi parolis okaze de la 40-a datdeveno de la Unuiĝintaj Nacioj.

En la jaro 1997 al la kongregacio apartenis ĉ. 4000 monaĥinoj en 600 domoj en 123 landoj de la mondo. Ŝi iniciatis ankaŭ fondon de la vira kongregacio de la misiistoj, al kiu en la jaro 1997 apartenis ĉ. 400 monaĥoj, 15 pastroj kaj 35 kandidatoj.

La 5an de septembro 1997 Patrino Tereza mortis en Kolkato. Ŝia korpo estis entombigita la 13-an de septembro per plej altaj ŝtataj honorigoj. La 23-an de oktobro 1997, la ĉefepiskopo de Kolkato direktis leteron al la Konsilio pro la proklamo de beatuloj kun la peto pri rajtigo komenci la ekzamenadon ne atendante kvin jarojn post ŝia morto. Oficiale la proceso komencis la 26-an de septembro en Kolkato. La proceso finiĝis en aŭgusto 2001. La dokumentaro konsistis el 80 kolektaĵoj, ĉiu kun ĉ. 450 p. La solenan proklamon de la heroecaj virtoj kaj dekreton pri la miraklo okazinta dank’ al ŝia porpeto la 20-an de decembro 2002 ĉeestis la Papo. Papo Johano Paŭlo la 2a beatproklamis ŝin la 19-an de oktobro 2003. Papo Francisko sanktproklamis ŝin la 4-an de septembro 2016.

PREĜO

Jesuo, vi Patrinon Terezan igis inspirita ekzemplo de forta kredo kaj granda amo, eksterordinara atestantino de la spirita infanaĝo kaj granda kaj estimata instruistino de la valoroj kaj digno de ĉiu homa estaĵo. Ni preĝas al Vi: donu al ni povon honorigi kaj sekvi ŝin kiel sanktulinon de la Eklezio. Elaŭdu la preĝojn de ĉiuj kiuj petas pri ŝia porpreĝo kaj aparte la peton kiun mi nun prezentas (ĉi tie menciu la peton por kiu vi petas la porpreĝon). 

Faru, ke sekvante ŝian ekzemplon ni respondu al via soifkrio de la kruco kaj per ĝojo ni amu vin kaŝitan en la personeco de la plej mizeraj inter la mizeraj, aparte al tiuj kiuj estas plej malmulte amataj kaj dezirataj. Tion ni petas en via nomo kaj pere de porpreĝo de Maria, via patrino kaj patrino de ni ĉiuj. Amen.

NAŬTAGA PREĜO OKAZE DE LA MEMORTAGO DE PATRINO TEREZA

Dio parolas en silento

Antaŭ ol vi komencas preĝi, trovu iun silentan lokon kiu povas al vi helpi ĉe la preĝo, prefere bone en preĝejo aŭ kapelo antaŭ la Sankta Sakramento. Ĉio en vi eksilentu, ĉar Dio estas amiko de silento. Li ĉiam atendas nin en silento – ke Li parolu al ni kaj aŭskultu nin. “En la silento de nia koro, Dio parolas pri sia amo, en la silento de nia koro, ni permesas al Jesuo ke Li amu nin.” (Patrino Tereza)

Tralegu iujn aŭ ĉiujn citaĵojn antaŭviditaj por la tago kaj permesu ke ili eniru vian koron. Haltu dum iom da tempo pensante pri tiuj vortoj de Patrino Tereza kaj permesu ke unu ŝia penso kresku en via koro kaj sekvu vin dum la tago. Unuiĝu kun viaj gefratoj kiuj suferas en la mallumo de la mondo, kaj tiam preĝu la beatan Tereza. Ankaŭ vi povas fari iun karitatan agon al iu el via familio, komunumo aŭ najbaraĵo por ke tiel plifondiĝi en la spiriton kaj mesaĝon de la Patrino Tereza dum ĉi tiuj naŭ tagoj.

Preĝo al la beata Patrino Tereza (oni preĝas ĝin ĉiutage dum la Naŭtaga preĝado)

Beata Tereza de Kalkato,

vi permesis ke la soifa amo de Jesuo sur la kruco ekbrulu en vi, kiel brulanta amflamo kaj tiel vi igis la lumo de Lia amo. Elpreĝu de la Jesua koro (ĉi tie vi menciu vian intencon). Instru min kiel mi povus min plene doni al Jesuo per mia kompleta estaĵo, por ke ankaŭ mia vivo disradiu Lian lumon kaj amon al aliaj personoj.

Senmakula Koro de Maria, pravigo de nia ĝojo, preĝu por mi.

Beata Tereza de Kalkato, preĝu por mi. Amen.

La unua tago: ekkonu vian Jesuon

„Ĉu vi vere konas vivan Jesuon – ne tiun el la libroj, sed Jesuon kiun vivas en via koro? Ĉu mi kredas ke Kristo min amas kaj ke mi Lin amas? Tiu kredo estas ĝuste la roko sur kiu oni konstruas sanktecon.  Kion ni devas fari por tion kredi? Ni devas ekkoni Jesuon, ami Jesuon, servi Jesuon. Koni Jesuon igas nin fortaj kiel morto. Jesuon ni ekkonas per fido: konsiderante Lian Vorton el la Sanktaj Skriboj, aŭskultante kiel Li parolas per Sia Eklezio kaj  intima unuigo kun Li per preĝo.”

„Serĉu Lin en tabernaklo. Direktu vian rigardon al Li  kiu estas Lumo. Alproksimiĝu per la koro al Lia Dia koro kaj preĝu Lin ke Li donu al vi gracon ekkoni lin.”

Penso de la tago: Ne serĉu Jesuon en foraj landoj. Li ne estas tie. Li estas tre proksime al vi. Li estas en vi.

Preĝu pri graco povi intime ekkoni Jesuon.

Preĝu la preĝon al la beata Tereza.

Dua tago: Jesuo vin amas

„Ĉu mi estas konvikita ke Jesuo min amas kaj ke mi amas Lin? Tiu konvinko similas al sunbrila lumo kiu igas ke la potenco de la vivo evoluu kaj la burĝonoj de sankteco disfloru. Tiu konviko estas la roko sur kiu oni konstruas sanktecon.”

“Diablo povas misuzi la vivovundojn, kaj foje ankaŭ niajn personajn misfarojn por kredigi vin ke ne eblas ke Jesuo vere amas vin kaj ke Li vere ĉiam estas kun vi. Tio estas danĝero kiu minacas nin ĉiujn kaj kontraŭas tion kion Jesuo vere deziras diri… Li ĉiam amas vin, eĉ kiam vi sentas ke vi ne meritan tion.”

„Jesuo vin amas delikate, vi estas valora por Li. Turnu vin al Jesuo per plena konfido kaj permesu al Li ke Li amu vin. La pasinteco apartenas al Lia graco, la estonteco al Lia providenco, kaj la nuno al Lia amo.”

Penso de la tago: Ne timu – vi estas valora al Jesuo. Li amas vin.

Preĝu pri graco por konvinkiĝi ke Jesuo vin senkondiĉe kaj persone amas.

Preĝu la preĝon al la beata Tereza.

La tria tago: Aŭskultu kiel Li vin alparolas: „Mi soifas!”

„En sia angoro, en sia sufero, en sia soleco, Jesuo klare diris: Kial vi forlasis min?” Li estis tiom terure soleca, forlasita kaj li suferis sur la kruco… En tiu malfacila momento li eldiris: ‘Mi soifas’.” Homoj pensis ke temas pri simpla soifo kaj donis al Li vinagron; sed Li ne soifis pri tio, sed Li soifis pri nia amo, atento, li ege deziris ke ni estu tute proksime al Li, por ke Li povu kun ni dividi sian suferon. Estas nekutime, ke li eldiris ĝuste la vortojn ‘mi soifas’, anstataŭ „Donu al mi vian amon …” La surkruca soifo de Jesuo ne estas io elpensita. Estis ĝuste la vortoj ‘Mi soifas!’ Ni aŭskultu Lin kiel Li tion diras al mi kaj kiel Li tion diras al vi… Tio estas vere Dia donaco.”

„Se per koro vi aŭskultas, vi aŭdos, vi komprenos… Dum en la profundo de via animo vi ne komprenos ke Jesuo soifas pri vi, vi ne povos kompreni kion Li deziras esti por vi. aŭ kion Li deziras ke vi estu al Li.”

„Sekvu Liajn paŝojn serĉante animojn. Portu Lin kaj Lian lumon en la domojn de malriĉuloj, precipe al la plej mizeraj. Disradiu la amon de Lia koro kie ajn vi paŝas kaj sensoifigu Lian soifon pri animoj.”

Penso de la tago: „Nur imagu! Dio soifas pri vi kaj mi ĉiam estingu Lian soifon.”

Preĝu pri la graco kompreni la Jesuan soifkrion de la kruco.

Preĝu la preĝon al la beata Tereza.

La kvara tago: La Dipatrino vin helpos

„Ni ege bezonas Marian ke ŝi instruu nin kio signifas sensoifigi soifon de la Dia amo al ni, kiun Jesuo anoncis. Ŝi faris tion mirinde. Jes, Maria permesis al Dio preni ŝian vivon per ŝia pureco, ŝia humileco kaj fidela amo … Gvidataj de nia Ĉiela Patrino ni klopodu prizorgi tri gravajn internajn statojn de la animo, kiu ĝojigas la koron de Dio, kiu nin mem unuigas kun Jesuo kaj per Jesuo, per la potenco de la Sankta Spirito. Se kiel Maria, nia Patrino, ni permesas al Dio ekregi nian tutan estaĵon, Li per sia soifa amo pere de ni atingos ĉiujn kiujn ni renkontas, precipe la malriĉulojn. Se ni restas kun Dipatrino, ŝi donos al ni sian spiriton de kompleta konfido, plena  sindono kaj ĝojo.”

Penso de la tago: „Ni devas esti kiel eble plej proksime al Dipatrino kiu komprenis la profundon de Dia amo anoncita al ŝi dum ŝi staris subkruce kaj aŭdis la vortojn de Jesuo ‘Mi soifas.’”

Preĝu pri la graco lerni de la Dipatrino serĉi la Jesuan soifon samkiel ŝi faris tion.

Preĝu la preĝon al la beata Tereza.

La kvina tago: Havu firman fidon al Jesuo

„Fidu al la bona Dio kiu nin amas, kiu zorgas pri ni, kiu ĉion vidas, ĉion scias kaj kiu povas ĉion fari por mia bono kaj por la bono de la animoj.”

„Amu Lin per konfido,ne rigardante malantaŭen, sen timo. Vi donu plene vin al Jesuo. Per vi Li faros grandajn aferojn, kondiĉe ke vi havu pli da fido al Li ol al via malforteco. Kredu Lin, fidu al Li per blinda kaj absoluta konfido, ĉar Li estas Jesuo.”

„Jesuo neniam ŝanĝiĝas… Fidu al Li ame, fidu al Li ĝoje kaj bonhumore kaj ĉiam kredu ke Li estas la Vojo al la Patro, ke Li estas lumo en ĉi tiu obskura mondo.”

Per la sincero de la koro ni devas povi levi nian rigardon kaj diri: „Mi ĉion povas  per Tiu kiu min fortigas.” Ĉi tiu eldiro de Sankta Paŭlo donas al ni konfidon ke sian laboron aŭ pli bone dirite la Dian laboron – ni plenumu bone, efike, eĉ perfekte, kun Jesuo kaj por Jesuo. Estu ankaŭ certa ke vi sola ne povas fari ion ajn, vi povas havi nenion ol pekon, malforton kaj mizeron kaj ke ĉiujn donacojn, kiujn vi havas pere la naturo kaj per miserikordo, vi ricevis de Dio.”

„Ankau Maria montris plenan konfidon al Dio kiam ŝi akceptis ke Li disponigu per ŝi en Sia plano de savado, malgraŭ ŝia malgraveco, ĉar ŝi sciis ke Li kiu estas potenca, povas en ŝi kaj per ŝi fari grandajn aferojn. Ŝi ekkredis. Iu foje ŝi dirisi al Li “jes” kaj – fino. Ŝi neniam suspektis.”

Penso de la tago: „Fido al Dio povas fari ĉion. Dio bezonas nian malplenon kaj malgravecon, ne nian plenecon.”

Preĝu pri la graco akiri firman konfidon al la Diaj potenco kaj amo al vi kaj al ĉiuj homoj.

Preĝu la preĝon al la beata Tereza.

Sesa tago: La vera amo estas sinofero

„La vortoj ‘Mi soifas’ signifas nenion, se ni ne donas nin plene al Jesuo.”

„Kiel facilas konkeri la Dion! Se ni donos nin al Dio, Li fariĝas nia, kaj ne ekzistas io ajn pli nia ol Dio. Se ni donos nin al Li, tiam ni posedos Lin kiel Li mem posedas sin mem, tio signifas ni vivos Lian propran vivon. La premio per kiu Dio pagigas nian  sinoferon estas Li mem. Ni fariĝas indaj posedi Lin, kiam ni donas nin al Li per  supernatura maniero. Vera amo estas sinofero. Des pli grandas nia amo, ju pli grandas la sinofero.”

„Oni ofte povas vidi maldensajn kaj pli dikajn, novajn kaj malnovajn, malmultekostajn kaj altekostajn dratvolvaĵojn. Se la elektro ne trairos ilin, la lumo malestos. Ĉi tiu drato, estas vi kaj mi. Kaj la elektro, estas Dio. Ni povas permesi ke la elektron trairu nin, ke ĝi uzu nin kaj produktu la Lumon de la mondo – Jesuon, sed same ni povas ne permesi esti uzataj kaj tiel permesi la disvastiĝon de la mallumo. Dipatrino estis perfekta drato. Ŝi permesis al Dio plenigi ŝin ĝis funde kaj tiel per sia sinofero – Estu laŭ Viaj Vortoj – fariĝis plena de graco, kaj kompreneble, tuj post kiam ŝi pleniĝis per tiu elektro, per la Dia graco, ŝi ekkuris al la domo de Elizabeta por ligi la draton, t.e. Johano al la elektro, t.e. Jesuo.”

Penso de la tago: „Permesu al Dio ke Li libere uzu vin, sen vin demandi pri tio.”

Preĝu pri la graco ke vian tutan vivon vi donu al Dio.

Preĝu la preĝon al la beata Tereza.

La sepa tago: Dio amas bonhumoran donanton

„Por alporti ĝojo en nian animon, la bona Dio donis al ni sin mem… Feliĉo ne estas nur afero de temperamento. Servado al Dio kaj homoj estas ĉiam malfacila tasko, pro tio ni devas strebi akiri feliĉon kaj peni ke ĝi kresku en niaj koroj. Ĝojo estas preĝo. Ĝojo estas forto. Ĝojo estas amo. Ĝojo estas reto de amo per kiu oni povas kapti multajn animojn. Dio amas la bonhumoran donanton. Plej multe donas tiu, kiu donas ĝoje. Se en laboro oni frontas malfacilaĵojn, kaj akceptas ilin ĝoje, per granda rideto, homoj en tio, samkiel en ĉiuj aliaj aferoj, vidos vian bonan volon kaj glorigos la Patron. La plej bona vojo per kiu vi esprimos dankemon al Dio kaj al homoj estas  ĉion akcepti kun ĝojo. Ĝoja koro estas koro kiu brulas de amo.”

„Sen ĝojo ne ekzistas amo, kaj amo sen ĝojo ne estas vera amo. Pro tio tian amon kaj tian ĝojon ni devas alporti al la hodiaŭa mondo.”

„Ĝojo estis ankaŭ potenco de la Dipatrino. Ŝi estis la unua Misiistino de Bonfarado. Ŝi la unua fizike ricevis Jesuon kaj portis Lin al aliaj; kaj ŝi rapidis. Nur ĝojo povis al ŝi doni  la forton rapidi kaj servi.”

Penso de la tago: „Ĝojo estas signo de unueco kun Dio, signo de Dia ĉeesto. Ĝojo estas amo, ĝi nature eliras el la koro kiu bruligas per amo.”

Preĝu pri graco ami per ĝojo kaj tiun ĝojon dividi kun ĉiujn kiujn vi renkontas.

Preĝu la preĝon al la beata Tereza.

La oka tago: Jesuo igis sin la Pano de la Vivo kaj malsatulo nutrata

„Jesuo pruvis Sian amon al ni donante la propran vivon, sian estaĵon.” Li, kiu estas riĉa, fariĝis malriĉa” por vi kaj por mi.Li transdonis sin plene. Li mortis sur la kruco. Sed antaŭ la morto, Li igis sin la Pano de la Vivo por satigi nian malsaton pri amo, por Li. Li diris: “Se vi ne manĝas mian karnon kaj ne trinkas mian sangon, vi ne povas havi eternan vivon.” La grandeco de Lia amo igin lin malsata, kaj Li diris “mi estis malsata kaj vi nutris min, se vi ne nutros min,  vi ne povas eniri la eternan vivon.” Tio estas donado de Kristo. Hodiaŭ, Dio ankoraŭ amas la mondon. Li daŭre sendas vin kaj min por pruvi kiel li amas ĉi tiu mondon, ke Li ankoraŭ sentas kompaton por la mondo. Kaj ni devas esti Lia amo, Lia kompato en la hodiaŭ mondo. Sed povi ami, ni devas havi fidon, ĉar amo estas aganta fido. Kaj aganta amo estas servado. Pro tio Jesuo igis sin la Pano de la Vivo, por ke ni povu manĝi kaj vivi kaj rekoni Lin alivestita en la  mizera malriĉulo.”

„Nia vivo devas esti strikte plenigita per la Eŭkaristio. De Jesuo en la Eŭkaristio ni lernas kiom Dio nin deziras ami kaj kiom Li soifas pri nia amo kaj pri la amo de la animoj. De Jesuo en la Eŭkaristio ni akiras la luman kaj forton por estingi Lian soifon.”

Penso de la tago: „Kredu ke Li, Jesuo troviĝas en formo de pano, kaj ke Li, Jesuo, estas en ĉiu malsata, nuda, malsana, soleca, neamata, en ĉiu senhejmulo, senpova kaj senespera. “

Preĝu pri  la graco ke vi povu rekoni Jesuon en la Pano de la Vivo kaj ke vi servu Lin per la mizera figuro de malriĉulo.

Preĝu la preĝon al la beata Tereza.

La naŭa tago: sankteco estas Jesuo kiu vivas kaj agas en mi

„Niaj agoj de amo estas nenio alia krom elverŝado de nia amo al Dio. Sekve, tiu kiu estas plej unuiĝita kun Li, plej amas sian proksimulon.”

„Nia laboro estas vere apostola nur tiom kiom ni permesas  al Li agi en ni kaj per ni  – per sia forto, laŭ sia deziro kaj per sia amo. Ni devas fariĝi sanktaj ne pro tio ĉar ni volas senti nin sanktaj, sed pro tio por ke Kristo povu plene vivi sian vivon en ni.”

„Ni tutoferu nin kun Li kaj por Li. LI rigardu per viaj okuloj, parolu per via buŝo, laboru per viaj manoj, marŝu per viaj piedoj, pensu per viaj pensoj kaj amu per via koro. Ĉu tio ne estas perfekta unueco, senĉesa preĝo? Dio estas nia amata Patro. La lumo de via amo tiel lumu antaŭ la homoj, ke rigardante viajn bonajn agojn (purigado, balaado, kuirado, amo al edzo kaj infanoj) ili (homoj) prigloru la Patron.”

„Estu sankta. Sankteco estas la plej simpla metodo por estingi la soifon de Jesuo. Lian soifon por vi kaj la vian por Li.”

Penso de la tago: „Kompata amo estas la plej certa vojo al granda sankteco.”

Preĝu pri la graco fariĝi sankta.

Preĝu la preĝon al la beata Tereza.

Konkluda preĝo:

Ĉiam, kiam oni petis Patrinon Terezan ke ŝi ion diru, ŝi ĉiam ripetadis kun firma konvinkiĝo: „Sankteco ne estas lukso de unuopaj, sed simplo devo, via kaj mia.” Tiu sankteco estas profunda unueco kun Kristo: “Kredu ke Jesuo kaj nur Jesuo, estas la vivo, kaj sankteco estas nenio alia krom Jesuo loĝanta en vi.”

Vivante tiun intiman unuecon kun Jesuo en Eŭkaristio kaj en mizeruloj “24 horojn tage”, kiel Patrino Tereza kutimis diri, ŝi iĝis vera kontemplantino en la koro de la mondo. “Kiam ni agas lun Li, nia laboro iĝas preĝo – ĉar dum ni laboras kun Li, dum mi laboras por Li, ni amas Lin. Kaj kiam ni amas Lin, ni iĝas pli unuecaj kun Li kaj ni permesas al Li ke li per sia vivo vivu en ni. Kaj tiu vivo de Kristo en ni, estas sankteco.”

PENSOJ DE PATRINO TEREZA

  • Laŭ la nacieco mi estas albanino. Mi havas hindan ŝtatanecon. Mi estas katolika monaĥino. Laŭ humileco mi apartenas al la tuta mondo. Laŭ koro mi apartenas al la koro de Jesuo.
  • Mia plej granda premio estas ami Jesuon. Li estas por mi ĉio. Li estas mia vivo, mia amo, mia premio, ĉio mia.
  • Preĝu, oferu vin kaj forpegu pri vi mem.
  • Nur tiu kiu preĝas kaj amas per pura koro povas trovi Dion.
  • Se ni deziras konkeri la mondon, ni ne povas tion fari per bomboj. Ni konkeru la mondon per nia amo. Ni interplektu propran vivon per ĉenoj de ofero kaj amo,  ĉar tiel eblas konkeri la mondon.
  • Jen nia vokiĝo: per niaj vivoj kaj atestoj ni igu Dion ĉeesta en la hodiaŭa mondo.
  •  Hodiaŭ vivi kristane estas tre malfacile kaj tio ne eblas sen preĝo.
  • Ni estu fidelaj preĝantoj de la rozario. Ni preĝu ĝin pie. Ne gravas kiom da rozariobidoj ni preĝas, samkiel ne gravas kiom da tempo ni uzas por la preĝo, gravas la pieco kaj la maniero per kiu ni preĝas ĝin.
  • Ekzistas medikamentoj por preskaŭ ĉiuj malsanoj.Sed mankas bonaj manoj por servado kaj koroj por amo. Ni ne kredas ke iam oni povos resanigi la strangan malsanon – senti sin neamata. Neniu malsano, eĉ lepro, povas tiel deformigi la homon ke ni ne povu rekoni fraton aŭ fratinon, eĉ pli Jesuon suferantan.
  • Ĉiu tage okazas iu miraklo.Ne ekzistas tago dum kiu ne alvenas ia signo de la Dia atento, signo de Lia amo. La plej granda miraklo estas tiu ke Dio uzas malfortajn estaĵojn kiaj ni estas. Li uzas nin por sia agado. Permesu al Dio ke li uzu vin sen via permeso.
  • Ni posedas nenion kaj sekve ni ne devas zorgi pri io. Se vi pli posedas, vi devas pli zorgi, se vi malpli posedas, vi estas pli libera. Malriĉo estas por mi libero. Tio ne estas  pentofaro, sed feliĉa libero. Ni ne povas permesi ke Dia infano mortu kiel besto, en fluaĵo de malpura akvo.  Feliĉo estas bezono,granda donaco por aliaj, sed ankaŭ por ni mem, fajrero de amo kiu flamas. Ĝojo estas preĝo, ĝojo estas forto, ĝojo estas amo el servado.
  • Rigardu tabernaklon – komprenu la signon de la amo. Demandu vin: Ĉu mi komprenas tion? Ĉu mia koro estas tiom pura por vidi ene Jesuon? Trovi Jesuon signifas trovi pacon. Tempo kiun ni uzas por ĉiutaga preĝo kaj dialogo kun Dio estas plej valora parto de la tago.
  • Ni ĉiuj estus sanktaj, se ni bone plenumus nian laboron.
  • Labori aŭ vivi sen amo estas sklaveco.
  • La Eklezio deziras renovigi la hodiaŭan mondon.Sed la renovigo ne konsistas el la ekstera  ŝanĝo de la vestaĵo, sed unuavice el la interna, funda ŝanĝo de la homo per la Dia graco.
  • Ĉiu inter ni estas kreita por iĝi sankta.  Ni estas kreitaj por la sama celo: ami kaj esti amata. Ni estas kreitaj por grandaj aferoj. Dio montras sian grandecon uzante nian neniecon. Mi ĝojas ĉar vi vidas Jesuon en mi, ĉar ankaŭ mi vidas Lin en vi. Ekzistas unu afero kiun ni ĉiuj devas apliki: superregi niajn timojn.
  • Dio decidas pri ĉio. Li decidas kiam ni naskiĝos kaj kiam ni mortos. Ni devas Lin fidi kaj ĝis la morto plenumi la laboron al kiu Li invitis nin.
  • Multaj en la mondo sopiras pri panero, sed multe pli sopiras pri iom da amo.Ekzistas sopiro pri amo, samkiel ekzistas malsato pri Dio.Ne gravas kiom vi laboras, sed gravas kiom da amo vi investas al tio kion vi laboras kaj kiel vi tion donacas al aliaj. Provu ne juĝi la homojn. Se vi prijuĝas ilin, vi ne transdonas la amon.

Sur sia vizitkarto ŝi skribis: 

la frukto de silento estas preĝo, la frukto de preĝo estas kredo, la frukto de kredo estas amo, la frukto de amo estas servado, la frukto de servado estas paco. Vi vidas, ke ĉio ĉi estas ligita.

SURSKRIBOJ SUR LA MURO EN SHISHU BHAVANU, 

DOMO POR INFANOJ EN KOLKATO FONDITA DE PATRINO TEREZA

Trovu temxpon por meditado, tio estas fonto de forto.
Trovu tempon por preĝo, tio estas plej granda forto sur la tero.
Trovu tempon por rido, tio estas melodio de la animo
Trovu tempon por ludo, tio estas sekreto de la juneco
Trovu tempon por amo, tio estas donaco de la Dia privilegio.
Trovu tempon por pridonacado, la tago estas tro mallonga por esti egoisma.
Trovu tempon por legado, tio estas fonto de saĝo.
Trovu tempon por amikeco, tio estas vojo al feliĉo.
Trovu tempon por laboro, tio estas pago de sukceso.
Trovu tempon por mizerikordo, estas ŝlosilo por la ĉielo.

Frukto de silento estas preĝo.
Frukto de preĝo estas kredo.
Frukto de kredo estas amo.
Frukto de amo estas servado.
Frukto de servado estas paco.

VIVO ESTAS 
Vivo estas okazo – spertu ĝin!
Vivo estas belo – admiru ĝin!
Vivo estas revo – faru ĝin realo!
Vivo estas defio – alfrontu ĝin!
Vivo estas tasko – plenumu ĝin!
Vivo estas ludo – ludu!
Vivo estas valoro – flegu ĝin!
Vivo estas trezoro – gardu ĝin!
Vivo estas amo – ĝuu ĝin!
Vivo estas mistero – perceptu ĝin!
Vivo estas promeso – plenumu ĝin!
Vivo estas malĝojo – venku ĝin!
Vivo estas himno – kantu ĝin!
Vivo estas lukto – akceptu ĝin!
Vivo estas tragedio – batalu kontraŭ ĝi!
Vivo estas aventuro – frontu ĝin!
Vivo estas fortuno – gajnu ĝin!
Vivo estas vivo – defendu ĝin!

Homo estas nekomprenebla, nelogika, egoisma.
Ne gravas, amu lin!
Se vi faras bonon, oni konsideras tion al viaj egoismaj celoj.
Ne gravas, faru bonon!
Se vi realigas viajn celojn, vi trovos malverajn amikojn kaj sincerajn malamikojn.
Ne gravas, realigu viajn celojn!
La bono kiun vi faras, estos forgesita morgaŭ.
Ne gravas, faru bonon!
Honesteco kaj sincereco igos vin vundebla.
Ne gravas, estu sincera kaj honesta!
Tio kion vi kreadis dum jaroj povus malaperi dum momento.
Ne gravas, kreu!
Se vi helpos al homoj, vi povos havi malfacilaĵojn.
Ne gravas, helpu ilin!
Al la mondo vi donas vian plej bonon, kaj ĝi repagos al vi per batoj.
Ne gravas, donu la plej bonon de vi!

HUMILAJ LITANIOJ
(Ĉi tiujn litaniojn verkis Patrino Tereza)
Sinjoro, kompatu nin!
Kriston aŭdu nin!
Kristo, elaŭskultu ni!
Ĉiela Patro, Dio, kompatu nin!
Filo, Elaĉetinto de la mondo, Dio, kompatu nin!
Sankta Spirito, Dio, kompatu nin!
Jesuo, kun milda kaj humila koro,
faru niajn korojn laŭ via koro!
De deziro esti respektataj, savu nin, Jesuo!
De deziro esti amataj, savu nin, Jesuo!
De deziro esti glorataj, savu nin, Jesuo!
De deziro ke esti konsultataj, savu nin, Jesuo!
De deziro esti rekonataj, savu nin, Jesuo!
De deziro esti famaj, savu nin, Jesuo!
De timo esti humiligitaj, savu nin, Jesuo!
De timo esti malŝatataj, savu nin, Jesuo!
De timo esti venkitaj, savu nin, Jesuo!
De timo esti kalumnitaj, savu nin, Jesuo!
De timo esti forgesitaj, savu nin, Jesuo!
De timo esti primokitaj, savu nin, Jesuo!
De timo esti suspektitaj, savu nin, Jesuo!
De timo esti maljuste traktitaj, savu nin, Jesuo!
Ke aliaj estu pli amataj ol ni, donu al ni gracon tion deziri, Jesuo!
Ke aliaj estu pli estimataj ol ni, donu al ni gracon tion deziri, Jesuo!
Ke aliaj estu elektitaj, kaj ni flanken lasitaj, donu al ni gracon tion deziri, Jesuo!
Ke aliaj estu pli laŭdataj, kaj ni nerimarkitaj, donu al ni gracon tion deziri, Jesuo!
Ke en okuloj de la mondo kresku la aliaj, kaj ni malgrandiĝu, donu al ni gracon tion deziri, Jesuo!
Ke aliaj havu privilegion antaŭ ni pri ĉio, donu al ni gracon tion deziri, Jesuo!
Ke aliaj iĝu pli sanktaj ol ni, kaj ke tio nin iĝu sanktaj laŭeble, donu al ni tiun gracon, Jesuo!
Ŝafido de Dio, kiu forigas la pekojn de l’ mondo, indulgu nin, Sinjoro.
Ŝafido de Dio, kiu forigas la pekojn de l’ mondo, elaŭdu nin, Sinjoro.
Ŝafido de Dio, kiu forigas la pekojn de l’ mondo, kompatu nin, Sinjoro.
Ni preĝu: Sinjoro Jesuo Kristo, kiu diris: “Petu kaj vi ricevos, serĉu kaj vi trovos, frapu kaj oni malfermos al vi!” donu al ni, ni porpreĝas Vin, Dian amon, plenkore kaj plenbuŝe kaj age ami Vin kaj neniam Vin ĉesu laŭdi.
Donu al ni, Sinjoro, ke ni timu de Via sakta nomo kaj samtempe ĝin amu, ĉar Vi neniam ĉesas gvidi tiujn kiujn per Via amo Vi fortigas. Kiu vivas kaj regas eterne. Amen.