Hejmo Spirita vivo Meslegaĵoj: dimanĉoj kaj festotagoj TRE SANKTA KORO DE JESUO Vendredo post la 2a dimanĉo post Pentekosto...

TRE SANKTA KORO DE JESUO Vendredo post la 2a dimanĉo post Pentekosto – 16-a de junio

UNUA LEGAĴO

El la libro de la Readmono         (7, 6-11)

Moseo diris al la popolo:           

„Vi estas popolo konsekrita al via Sinjoro Dio;     

Li vin elektis,     

por ke vi estu la plej amata popolo inter ĉiuj aliaj sur la tero.       

La Sinjoro vin elektis kaj privilegias,        

ne pro tio, ke vi estas pli grandnombra ol ĉiuj aliaj;          

eĉ vi estas la plej malgranda el la popoloj;          

sed, volante plenumi la promeson, kiun Li faris al viaj patroj,       

Li elkondukis vin per sia potenco kaj liberigis vin el la sklaveco,    

kiun trudis al vi Faraono, reĝo de Egiptujo.          

Agnosku, do, ke la Sinjoro Dio estas via Dio, la fidinda,    

kiu gardas sian interligon kaj bonvolemon dum mil generacioj     

por tiuj, kiuj amas Lin kaj observas liajn ordonojn;           

sed kiu repagas al ĉiu malamanto, pereigante lin.            

Li ne prokrastas, sed Li repagas al sia malamanto.           

Observu do ĉiujn ordonojn, leĝojn kaj normojn,  

kiujn hodiaŭ ni diktas al vi.“        

*

RESPONSORIA PSALMO 102 (103)

R/ La graco de la Sinjoro daŭras eterne al tiuj, kiuj Lin timas. – R/

Laŭdu, mia animo, la Sinjoron;

ĉio, kio estas en mi, gloru lian sanktan nomon. 

Laŭdu, mia animo, la Sinjoron,

kaj ne forgesu ĉiujn liajn bonfarojn. – R/

Li pardonas ĉiujn viajn pekojn, 

Li sanigas ĉiujn viajn malsanojn; 

Li savas de la tombo vian vivon;

Li kronas vin per graco kaj favoro. – R/

La Sinjoro donas justan defendon al ĉiuj prematoj.

Li montris siajn vojojn al Moseo, 

siajn farojn al la Izraelidoj. – R/

Indulga kaj kompatema estas la Sinjoro, 

tre tolerema kaj bona.

Li ne agas kun ni laŭ niaj pekoj,

kaj ne redonas al ni laŭ niaj krimoj. – R/

*

DUA LEGAĴO

El la unua letero de Johano        (4, 7-16)

Amataj,

ni amu unu la alian, ĉar amo estas el Dio.           

Ĉiu, kiu amas, estas generita de Dio kaj konas Dion.        

Kiu ne amas, ne konas Dion, ĉar Dio estas amo.  

Jen kiel Dio montris al ni sian amon:       

Li sendis en la mondon sian unikan Filon por doni al ni la vivon.   

Ĉi tiu estas la vera amo: ne tiu, kiun ni havis al Dio,         

sed la amo, kiun Dio havis al ni, ĉar Li sendis sian Filon,   

por ke ni ricevu pardonon de niaj pekoj.

Amataj, se Dio tiel amis nin, ni ankaŭ devas ami unu la alian.       

Dion neniu iam vidis; sed, se ni reciproke nin amas,        

Dio estas en ni kaj la amo al Li estas en ni perfekta.         

Ni ekkonas, ke ni estas en Li, kaj Li en ni,

ĉar Li donis al ni sian Spiriton.    

Ni ankaŭ vidis kaj atestas,          

ke la Patro sendis la Filon kiel la Savanton al la mondo.    

Se iu publike atestas, ke Jesuo estas Filo de Dio,  

tiam li kuniĝas al Dio, kaj Dio estas en li.

Ni scias kaj kredas, ke Dio amas nin.       

Dio estas amo;  

kaj kiu vivas en la amo, kuniĝas al Dio, kaj Dio estas en li.

*

EVANGELIO       

El la evangelio laŭ Mateo           (11, 25-30)

En tiu tempo Jesuo preĝis, dirante:

„Mi gloras Vin, ho Patro, Sinjoro de la ĉielo kaj de la tero, ke Vi tion kaŝis for de saĝuloj kaj prudentuloj,

kaj malkaŝis al simpluloj. Jes, Patro, ĉar tiel plaĉis al Vi.

Mia Patro transdonis ĉion al Mi.

Neniu konas la Filon escepte de la Patro. Kaj neniu konas la Patron escepte de la Filo kaj tiu, al kiu la Filo volas malkaŝi Lin.

Venu al Mi ĉiuj, kiuj estas lacigitaj kaj ŝarĝitaj, kaj Mi ripozigos vin.

Metu sur vin mian jugon kaj lernu de Mi, ĉar Mi estas milda kaj korhumila,

kaj vi trovos ripozon por viaj animoj.

Ĉar mia jugo estas facila kaj mia ŝarĝo malpeza.“