Hejmo Spirita vivo Meslegaĵoj: dimanĉoj kaj festotagoj 14.5.: 6-a PASKA DIMANĈO

14.5.: 6-a PASKA DIMANĈO

UNUA LEGAĴO 

El la Agoj de la Apostoloj 8, 5-8.14-17

En tiuj tagoj Filipo, alveninte al iu urbo de Samario, 

komencis proklami Kriston. 

Kaj ĉiuj vigle atentis la parolojn de Filipo, 

pro liaj instruoj kaj pro la mirakloj, kiujn li faris. 

Ĉar multaj turmentitaj de malbonaj spiritoj, laŭte kriadis, 

kaj la spiritoj foriris de la malsanuloj, 

kaj multaj paralizuloj kaj lamuloj resaniĝis. 

Granda ĝojo estis pro tio en la urbo. 

La apostoloj restintaj en Jerusalemo estis informitaj, 

ke Samario akceptis la vorton de Dio; 

pro tio ili sendis tien Petron kaj Johanon. 

Kiam ĉi tiuj alvenis, ili preĝis, 

por ke ankaŭ la Samarianoj ricevu la Sanktan Spiriton. 

Fakte ĝis tiam neniu el ili ricevis la dian Spiriton: 

ili estis nur baptitaj en la nomo de la Sinjoro Jesuo. 

Tiam Petro kaj Johano metis la manojn sur ilin, 

kaj ili ricevis la Sanktan Spiriton. 

*

RESPONSORIA PSALMO 65 (66)

R/ La tuta tero kantu al la Sinjoro. – R/ 

Ĝoje aklamu al Dio la tuta tero, 

kantu la gloron de lia nomo, Lian laŭdon proklamu.

Diru al Dio: „Mirindaj estas viaj agadoj!“ – R/

La tuta tero kliniĝu al Vi, himnojn kantu al via nomo. Venu, 

kaj rigardu la farojn de Dio:

mirinda Li estas en sia agado al la homoj. – R/

Li faris el maro sekan teron; 

riveron oni transpaŝis piede; tial ni estas ĝojoplenaj.

Per sia potenco Li regas eterne. – R/

Venu, aŭskultu vi ĉiuj, kiuj respektas Dion,

kaj mi rakontos, kion Li faris por mi. 

Gloro al Dio, kiu ne forĵetis mian preĝon 

kaj ne rifuzis al mi sian mizerikordon. – R/

*

DUA LEGAĴO

El la unua letero de la apostolo Petro 3, 15-18

Amataj, 

adoru en via koro Kriston, la Sanktulon. 

Estu ĉiam pretaj doni respondon al tiuj, 

kiuj vin demandas pri via espero. 

Kaj ĉi tion faru kun humileco kaj respekto, kun pura konscienco; 

por ke tiuj, kiuj kalumnias vian kristanan konduton, 

hontu pro siaj vortoj. 

Ĉar pli bone estas suferi, se tiel volas Dio, pro bonaj agadoj 

ol pro malbonaj. 

Kristo mortis unufoje por ĉiam, pro la pekoj de la homoj, 

kiel justulo pro maljustuloj. 

Li estis mortigita korpe, 

sed vivigita pere de la Spirito. 

*

EVANGELIO 

El la evangelio laŭ Johano 14, 15-21

En tiu tempo Jesuo diris al siaj disĉiploj: 

„Se vi amas Min, vi observos miajn ordonojn.

Mi petos la Patron, kaj Li donos al vi alian gvidanton, la Spiriton de la vero, kiu estos kun vi por ĉiam.

La mondo nek vidas, nek konas Lin; pro tio ĝi ne povas ricevi Lin. Sed vi konas Lin, ĉar Li restas kun vi kaj estos en vi.

Mi ne lasos vin orfoj: Mi revenos al vi.

Ankoraŭ iom da tempo, kaj la mondo ne plu vidos Min; sed vi vidos Min, ĉar mi vivas, kaj vivos ankaŭ vi.

Tiam vi scios ke Mi estas kunigita kun mia Patro: vi kun Mi, kaj Mi kun vi.

Kiu vere amas Min, estos amata de mia Patro; Mi ankaŭ amos lin, kaj Mi elmontros Min al li.“