16a ĝis 23a de julio 2016, Nitra, Slovakio
Ĉefa temo
“VIZAĜO DE MIZERIKORDO”
En la samtitola Buleo per kiu estis anoncita la “Eksterordinara jubileo de la mizerikordo” papo Francisko mesaĝas “Jesuo Kristo estas la vizaĝo de la mizerikordo de la Patro. La mistero de la kristana kredo ŝajne trovas sian sintezon en tiu ĉi vorto. Ĝi fariĝis vivanta, videbla kaj atingis sian plenumiĝon en Jesuo de Nazaret” (Buleo, n-ro 1). Sekve, la Papo atentigas pri la neceso de ĉiama kontemplo de la mistero de la mizerikordo, ĉar “ĝi estas fonto de ĝojo, sereneco kaj paco. Ĝi estas kondiĉo por nia saviĝo. Mizerikordo: estas la vorto, kiu rivelas la misteron de la Plejsankta Triunuo. Mizerikordo: estas la lasta kaj la plej granda ago, per kiu Dio venas al ni. Mizerikordo: estas la fundamenta leĝo kiu loĝas en la koro de ĉiu homo miranta per sinceraj okuloj la fraton trovitan sur la vojo de la vivo. Mizerikordo: estas la vojo kiu unuigas Dion kaj la homon, ĉar ĝi malfermas la koron al la espero esti amata poreterne, malgraŭ la limoj de nia pekado.” (Buleo, n-ro 2).
La Papo implicite diras “Kiel multe mi deziras, ke la venontaj jaroj estu plenplenaj je mizerikordo por povi iri al ĉiu homo alportante la bonecon kaj la tenerecon de Dio! Ke al ĉiuj, kredantoj kaj foraj, sukcesu atingi la konsolon de la mizerikordo kiel signon de la Regno de Dio jam ĉeestanta inter ni”. (Buleo, n-ro 5).
La Sankta jaro metas la defiojn antaŭ la Eklezio kiel tuto, antaŭ familioj kaj parokaj kaj laikaj komunumoj. Do, tio koncernas ankaŭ nin, la katolikajn Esperantistojn, ne simple ĉar ni estas membroj de asocio oficiale agnoskita de la Eklezio, sed ĉefe kiel kristanoj kiuj devas disvastigi mesaĝon de espero.
Unu semajna kunestado estis nia komuna irado survoje al la malfermo de la mizerikordo.
Unua loke, dum la kongreso ni donis atentigon al la preĝo, ĉar kiel la Papo atentigas “la preĝo estas la
nutraĵo de la mizerikordo”. Same, la kongreso donis la eblecon pripensi kaj pridiskuti la temon de diversaj
vidpunktoj al kio helpos al ni fakuloj. “La pilgrimado estas signo speciala en la Sankta Jaro, ĉar ĝi estas la
bildo de la vojo, kiun ĉiu homo faras en sia ekzistado. La vivo estas pilgrimado kaj la homo estas ‘viator’,
pilgrimanto kiu iras laŭ sia vojo ĝis atingi la deziratan celon. Ankaŭ por atingi la Sanktan Pordon en Romo kaj
en ĉiu ajn loko, ĉiu homo devos fari, laŭ siaj propraj fortoj, pilgrimadon. La pilgrimado, do, estu
stimulo al la konvertiĝo: trairante la Sanktan Pordon ni lasu nin esti brakumitaj de la mizerikordo de Dio kaj ni
respondecos esti mizerikordaj al la aliaj tiel, kiel la Patro estas al ni”. (Buleo, n-ro 14).
Respondante al tiu alvoko, dum la kongreso ni havis kelkajn pilgrimojn. Ni trairis la pordojn de tri katedraloj de Nitra, Bratislava kaj Trnava. Same ni pilgrimos al Marianka, la plej malnova Maria pilgrimejo en
Slovakio kaj al la Kalvaria monto de Nitra.
Oni esperas, ke la kongreso donis eblon pripensi, ke ankaŭ ni – kiel laikoj, kiel kredantoj kaj kiel Esperantistoj – havas nemalhaveblan rolon en la misio de la Eklezio, kaj ke el spirite riĉa kunestado povu naskiĝi nova elano kiu realigu iniciatojn kaj programojn kiuj helpu nin ĉiujn daŭrigi nian ateston.