Hejmo Nekategoriita GIOVANNI DAMINELLI

GIOVANNI DAMINELLI

naskiĝis en Bergamo (Italio) la 2an de aŭgusto 1943. Doktoro pri matematiko, esperantisto ekde 2000, en 2003 li akiri la superan diplomon de la Itala Instituto de Esperanto. Nuna prezidanto de la itala sekcio de IKUE – ekde 2003 – kaj kontoreviziisto de IKUE. Li redaktas “Katolika Sento”, kreis kaj prizorgas la oficialan paĝaron de la itala IKUE-sekcio (www.ueci.it). Nuntempe li gvidas E-kursojn en Milano ĉe la “Universitato de la tria aĝo” kaj en la urba E-klubo. Ekster IKUE, li estas membro de la paŝtista konsilio de sia paroĥo, sekretario de la Itala Instituto de Esperanto kaj konsiliano de la E-klubo de Milano.