Hejmo Eventoj Kongresoj 65-a KONGRESO DE IKUE

65-a KONGRESO DE IKUE

PÉCS (Hungario)
de la 14-a ĝis la 21-a de julio 2012
2012 Jaro de la Kredo: ‘‘MI KREDAS JE UNU DIO’’


POR IOM SCII PRI LA KONGRESA URBO
LEGU LA VASTAN ARTIKOLON
EN ESPERO KATOLIKA 4-6/2012


KELKAJ FOTOJ


Al la tema parto de la programo kontribuis kelkaj fakuloj, i.a, lokaj eminentuloj: la episkopo de Pécs, la dioceza ĝenerala vikario, la episkopo kanceliero kaj unu profesoro de teologio. Ĉiuj ili de sia fako priproksimigis la “Jaron de la kredo” kiu estis antaŭ la pordo.
La tuttagaj pilgrimoj okazis al MÁRIAGYŰD (Mariaĝud), SIKLÓS (Ŝikloŝ) kaj VILLÁNY (Vilanj). La duontaga pilgrimo estis en BÁTASZÉK (Batasek) kaj SZEKSZÁRD (Seksard).
Krome, en Pécs mem oni vizitis kelkajn vidindaĵojn i.a. katedralon, prakristanan tombon, muzeon Szolnay (Ŝolnaj) kaj cetere la Kalvarian vojon.
La programo disvolviĝis en la kolegio, episkopa palaco kaj kelkaj urbocentraj preĝejoj.
La kongresejo troviĝis en la “koro de la urbo” (dua domo, kiu plene videblas pli proksima al la preĝejo)
http://hr.pecs.hu/page/webkamera/

INFORMILO (PDF)

NUR LA MENDILO (PDF) — NUR LA MENDILO (DOK)

LA KONGRESEJO:

Cisterciana gimnazio kaj kolegio (en la centro de la urbo proksime al la katedralo). En la kolegio troviĝas plurlitaj ĉambroj. En la ĉirkaŭaĵo troviĝas hoteloj.

KONGRESA TEMO: “MI KREDAS JE UNU DIO”

Papo Benedikto la 15a starigis la “Jaron de la Kredo” kiu estu favora okazo por ke ĉiuj fideluloj komprenu pli profunde la fundamenton de la kristana kredo kaj la certecon de la kompleta kredo de la Eklezio, fronte al la necertecoj proponataj de la nunaj historia periodo kaj socio.

La klareco kaj la beleco de la kredo igas lumanta la vivon de la homo ankaŭ hodiaŭ! Kaj tio okazas aparte kiam ĝin prezentas entuziasmaj kaj entuziasmodonaj atestantoj.

Ankaŭ ni, esperantistaj katolikoj, estas vokataj doni ĉi tiun ateston, ne simple ĉar ni estas membroj de asocio oficiale agnoskita de la Eklezio, sed ĉefe kiel kristanoj kiuj devas disvastigi mesaĝon de espero. Temas pri tasko ne facila: necesas pli konvinkita sindevigo por remalkovri la ĝojon kredi kaj por retrovi la entuziasmon.

Al tio strebos nia kongreso: disponigi, dank’ al niaj paŝtistoj kaj kleruloj, la eblecon kompreni la irendan vojon; interŝanĝi spertojn; eklerni el la paŝtista instruo de la Eklezio kaj ankaŭ klopodi distingi la manieron laŭ kiu ni povas kontribui al la nova evangelizado surbaze de nia aparta karakterizo – la uzo de la internacia lingvo. Nin helpos certe la partopreno en la Eŭkaristio, la preĝado kaj la religiaj meditoj, kiuj akompanos kaj kronos niajn kongresajn tagojn.

La espero estas, ke nia ariĝo povu doni al ni pli kaj pli grandan konscion, ke ankaŭ ni – kiel laikoj, kiel kredantoj kaj kiel esperantistoj – havas nemalhaveblan rolon en la misio de la Eklezio, kaj ke el spirite riĉa kunestado povu naskiĝi nova elano kiu realigu iniciatojn kaj programojn kiuj helpu nin ĉiujn daŭrigi nian ateston.

PRELEGOJ-KADRAJ TITOLOJ
(provizoraj proponoj)

  • la kred-konfeso; doksologio
  • Je kiu Dio ni kredas?
  • En la komenco Dio kreis: debato inter kreismo kaj evoluciismo
  • Unudiaj religioj kaj plurdiaj religioj: historia prezento kaj katolika distingo
  • “Dio estas paĉjo: pli multe, li estas panjo”: ĉi tiu frazo laste eldirita de Johano Paŭlo la unua havas bibliajn bazojn? Eble jes: Luko 15,1-3.11-32
  • Kie estas Dio? Spirita Paradizo laŭ la poetoj, la teologoj, la verkistoj
  • Kiu estas la homo por ke Dio zorgu pri li?
  • Spiritismo: ĉu maniero por kredi je Dio, ankaŭ ĉe nekredantoj?
  • Sinjoro: al kiu ni iru? Dio fonto de vortoj de eterna vivo
  • Ikonografio de Dio tra la jarcentoj (kultura prelego)
  • Dio mortis: la historio de kanzono kiun la italaj ŝtataj radio kaj televido cenzuris sed Radio Vatikana elsendis
  • Mia Dio, Mia Dio: kial Vi forlasis min: doloro kaj morto lau la kristanismo

KONGRESURBO

PÉCS (en la suda parto de Hungario), kiu estis eŭropa urbo de kulturo en 2010).

Atingeblecoj
trajne

  • el Budapeŝto, rekta, iom pli ol 3 horoj
  • el Vieno, tra Budapeŝto (vojaĝo daŭras minimume 6 horojn)
  • el Brno, tra Budapeŝto (vojaĝo daŭras minimume 8,5 horojn)
  • el Venecio Mestre (vojaĝo daŭras minimume per nokta trajno minimume 12 horojn)..

aŭtomobile
la urbo troviĝas ĉe la ĉefa aŭtoŝoseo el/al Budapeŝto

aviadile
Estas flugoj al Budapeŝto el multaj urboj de la mondo.

RELIGIAJ ENURBAJ CELOJ

Katedralo kaj pluraj preĝejoj

Kalvaria-monteto super la historia urbocentro