Ni ĉiuj estos ŝanĝitaj de la venko de Jesuo Kristo nia Savanto
(kp. 1 Kor 15, 51-58)
Okaze de la ĉi-jara preĝosemajno por la unueco estis realigita la traduko de la tekstoj aprobitaj de la Papa konsilio por la akcelo de la unueco de la kristanoj kaj de la Komisiono “Fido kaj Konstitucio” de la Tutmonda konsilio de Eklezioj (WCC).
La traduko estas komuna laboro de dekduopo da bonvolaj personoj, kiuj per disponigo de sia libera tempo ankaŭ montris propran elekton: esti guteto en la maro da deziroj “Ke ĉiuj estu unu”.
Ni volonte disponigas la frukton de tia grava laboro.
Vi povas senpage deŝuti
la libreton laŭ enpaĝigita versio
(post presigo, Vi povas faldi ĝin kaj havi libreton)
la tekstojn laŭ vertikala sinsekvo de la paĝoj
Ni atendas Viajn rimarkojn al la adreso: ikue@ikue.org