![]() |
La papoj kaj Esperanto Historia noto okaze de la 5a datreveno de la unua uzo de Esperanto fare de
Papo dum publika ceremonio Kiam Esperanto naskiĝis, en 1887, estis Papo Leono la 13a. Gioacchino Pecci, jen lia familia nomo, estis papo jam de 9 jaroj, kiam la pola kuracisto Zamenhof iris al presejo Kelter por startigi mirindan projekton.
La aŭdienco estis okazo por prezenti al Papo Pio la 10a la unuan kompletan jarkolekton de Espero Katolika, naskita - por tiel diri - ĝuste en la saman periodon de la elekto de la Papo. Frontpaĝe de la unua numero de Espero Katolika poemo de Aleksandro Dombrovski, litova pastro, poeto, dediĉita al lia sankteco. Raporto de la epoko sciigas al ni, ke Papo Pio la 10a legis laŭtvoĉe tiun poemon, dirante ke li komprenas ĉion. Al revuo Espero Katolika, al ĝia redaktoro Pastro Emile Peltier, alvenos papa beno, anoncita dum la 2a universala Kongreso, en Ĝenevo, jaro 1906, meze de tondraj aplaŭdoj ankaŭ protestantoj kaj eĉ de liber-pensuloj. La katolika Eklezio tuj rigardis kun atento la novan fenomenon konsistantan el katolikaj esperantistoj. En 1910 okazas en Romo Kongreso de IKUE. La kongresanoj ariĝas en Placo sankta Petro kaj poste, en la interna korto de la vatikana baziliko ili kantas la religian himnon "Ni volas Dion" en Esperanto. En la interna korto, ĉar tiam la Papoj aperis pro historiaj kialoj ne el la centra balkono sur la placo, sed en la interna loĝio proteste kun itala ŝtato kiu invadis Romon. Dum la jaroj alvenas aliaj papaj benoj por la revuo kaj por IKUE: ni mencias la benojn de Papo Benedikto la 15a.
Kaj kelkajn minutojn poste Papo Paŭlo la 6a adresas sian menciitan, apartan saluton: "Ni ne volas fini ĉi tiun parton de la aŭdienco sen adresi nian saluton kaj nian bondeziron al la partoprenantoj en la 36a internacia kongreso de la katolikaj esperantistoj. Al viaj apartaj kulturaj celoj vi volis aldoni noton delikatege religian eniĝante en la spiriton de la jubileo kiu al ĉiuj bonavolaj homoj parolas pri renoviĝo, pri konvertiĝo, pri retrovita kontakto kun Dio, kiu amas kaj pardonas. Ĉi tiu spirito gvidu vin en la instigo al frateco kaj interkompreniĝo inter la diversaj popoloj el malsamaj lingvoj, kiujn vi klopodas favori laŭ la programo kiu vin distignas. Tio estas nia sincera bondeziro, kiun ni plivalorigas per nia apostola beno, favoranta la donacojn de la Sinjoro." Pasas 16 jaroj. En Częstochowa (Pollando), komence kaj ferme de la celebroj por la monda tago por la junularo, Papo Johano Paŭlo la 2a uzas la internacian lingvon por adresi siajn salutojn al pli ol unu miliono da junaj ĉeestantoj ĉe la Hela Monto.
La postan tagon, ferme de la celebroj, la Papo denove adresas siajn plurlingvajn salutojn al la gejunuloj en Częstochowa. En Esperanto li diras: "Karegaj junuloj! La sperto de kredo, travivita ĉe la piedoj de la "Nigra Madono" restu neforigeble gravurita en viaj koroj. Sanktega Maria akompanu Vin." La resto estas ĵusdata historio. Kiel sciate, de kelkaj jaroj, la esperantlingva bondeziro eniris la vicon de la plurlingvaj bondeziroj de la papo je Kristnasko kaj Pasko.
|