Internacia Katolika Unuigxo Esperantista

Emblemo de IKUE


Hejmpagxo
Kion faras IKUE
Konciza historio de IKUE
Espero
 Katolika
Junulara movado
Aliaj katolikaj pagxoj

 

Celoj de IKUE:

  • - per Esperanto plenumi la ordonon de Jesuo Kristo: "Iru en la tutan mondon kaj prediku la evangelion al ĉiu kreitaĵo" ;
  • - montri la unuecon de la Eklezio uzante la internacian lingvon;
  • - kontribui al realigo de la homaj interkompreno, frateco kaj paco;
  • - strebi "por ke ĉiuj estu unu".

Agado:

IKUE kunlaboras kun la Universala Esperanto Asocio kaj ankaŭ havas riĉajn ekumenajn kontaktojn. Ĝi laboras man-en-mane kun fratina organizaĵo Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI), kiu grupigas antaŭĉie evangelianajn kristanojn.

Altan protekton de IKUE transprenis ĉefepiskopo de Prago Miloslav Kardinalo Vlk, la Prezidanto de la Konsilantaro de Eŭropaj Episkopaj Konferencoj, kiu mem estas esperantisto.

Preskaŭ ĉiujare IKUE aranĝas katolikajn aŭ ekumenajn kongresojn. Okaze de diversaj renkontoj oni celebras Diservojn en Esperanto, kiun rekonis Sankta Seĝo kiel liturgian lingvon.

Adreso de IKUE:

Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista

Via di Porta Fabbrica 15

I-00165 ROMA RM

Italio

telefono + fakso:
+39-06.39.63.81.29 (funkcias 24 hore)

 

retadreso:

Landaj reprezentantoj de IKUE:

Nomojn kaj adresojn de Landaj reprezentantoj
vi trovas ĉi tie.