Internacia Katolika Unuigxo Esperantista

Emblemo de IKUE


Hejmpagxo
Kion faras IKUE
Konciza historio de IKUE
Espero Katolika
Junulara movado
Aliaj katolikaj pagxoj

 

Konciza historio pri la origino de IKUE

Tuj post la apero de la unuaj lernolibroj kaj vortaroj de Zamenhof kelkaj kleraj katolikoj en Rusujo interesiĝis pri la nova lingvo, inter aliaj la episkopo Zerr en Saratov kaj prelato A. Dombrowski en Kaunas. En Francujo Louis de Beaufront, fervora katoliko, direktis sian atenton, krom al la ĝenerala propagando, ankaŭ al la disvastigo de Esperanto inter la katolikoj, kaj verkis la unuan Esperantan preĝareton, prezentitan en 1906 al Papo Pio la 10a.

Sed la iniciatinto de katolika E-movado estis pastro Emile Peltier, kiu en 1903 komencis la eldonon de internacia revuo Espero Katolika. En Boulogne sur Mer (1905) okazis la unua kunveno de katolikaj Esperantistoj kaj la unua Esperantista Diservo, dum kiu, oni tamen ne povis prediki esperantlingve, ĉar mankis permeso. Ankaŭ Zamenhof ĉeestis tiun Diservon. La sekvan jaron en Ĝenevo Peltier ricevis la permeson prediki. En la samaj tagoj atingis lin la Apostola beno de Papo Pio la 10a. Laŭ la deziro de multaj Esperantistoj tiu ĉi letero estis legata de la prezidanto de la Universala Kongreso, la protestanta pastoro Schneeberger; la legado estis salutata per unuanimaj longaj aplaŭdoj, ĉar tiu fakto estis tre grava por la propagando de Esperanto.

En 1909 dum la UK en Barcelona la katolikoj okazigis diversajn kunvenojn, kaj tie oni decidis okazigi la unuan Kongreson de Katolikaj Esperantistoj en Parizo, en 1910. Dum tiu kongreso IKUE estis fondata.

Pli detalaj informoj troviĝas en la libro "Esperanto - la nova latino" ĉe

http://home.t-online.de/home/Ulrich.Matthias/latina.htm

Al la komenco!