|
|
57a
I.K.U.E.-KONGRESO
EN KRETINGA (Litovio)
Merkredon la 7an de julio
Multaj sentoj de kortuŝiĝo trafis la kongresanojn en la
kvara tago. Unue ni vizitis la sanktejon de Šiluva, kie por la unua fojo en
Eŭropo aperis la Dipatrino Maria. Tie oni celebris Sanktan Meson en esperanto,
kun renovigita sinkonsekro de la esperantistoj al la Senmakula Koro de la
Virgulino Maria. Post ĝi alparolis la kongresanojn la helpepiskopo de Kaunas,
mons-ro Jonas Ivanauskas, kiu anstataŭigis la forestantan altan protektanton
de la kongreso, ĉefepiskopo mons-ro Sigitas Tamkevičius.
Sekvis etapo en Tytuvėnai, kie staras imponaj preĝejaj
turoj, gardataj de monaĥejaj muroj, kaj post tagmanĝo apud Šiauliai, oni
atingis la monteton de la krucoj.
En 2000 apud la monto de la krucoj estis starigita
moderna monaĥejo en kiu vivas junaj franciskanaj pastroj. La vizito estis tre
interesa, samkiel la alparolo de la reprezentanto. La klostra kapelo, malantaŭ
la altaro, havas grandegan vitran fenestron tra kiu videblas la tuta monto.
Kaj la monto de la krucoj impresis ĉiujn pro sia
neimagebla grandeco. Ĝi estas unika loko en la mondo kun centoj kaj centroj da
miloj da diversgrandaj kaj diversformaj krucoj, kapeletfostoj, statuetoj de
sanktuloj, ĉirkaŭvinditaj per rozariaj ĉenoj, alportitaj de pilgrimantoj. La
krucoj, starigitaj de homoj, enplektiĝas en ununura mirinda ornamaĵo, komplika
kiel la vivo mem, kaj ili konfirmas la esperon je Dia helpo vivi pli noble,
pli honeste kaj pli bone. Entute: simpla aranĝo, ne artefarita aŭ inĝeniera,
kiu kortuŝas pro la signifo kaj paroliva atesto (eĉ la vento, kiu tintingis la
rozariajn ĉenojn ŝajnis atentigi nin pri la sopiro de la devotecaj amasoj).
Dum la soveta reĝimo, la starigado de krucoj sur la
monto, krom la devoteca signifo, iel signifis ankaŭ la reziston kontraŭ tiu
regimo. En 1961 oni komencis detrui la monton kies krucoj estis bruligitaj,
forigitaj aŭ enterigitaj. Tamen post ĉiu detruado la monto de la krucoj
renaskiĝis kaj iĝis simbolo de la suferoj, de la nevenkebla kredo, de la
sopiro je sendependo kaj de la esperoj de la litovoj. Tio famigis la monton
ekster la limoj de Litovio tiel ke la 7an de Septembro 1993 Papo Johano Paŭlo
la 2a vizitis ĝin kaj donacis majestan Krucon, kiu tie staras.
Vespere post la reveno estis ebleco en la urba Kulturdomo
ĉeesti koncertan spektaklon “Buldozo” de loka urba grupo.
|
|