|
|
La tria parto de la
sekreto de Fatimo
La 13an de majo 2000 Johano Paŭlo la 2a iris al Fatimo por la
beat-proklamo de la du paŝtistetoj Jaĉinta kaj Francisko - ambaŭ mortintaj tre
junaj - kiuj, kune kun sia kuzino Luĉia - daŭre vivanta - estis la roluloj de la
eksterordinaraj eventoj de 1917.
Fine de la ceremonio por la beat-proklamoj, kardinalo Angelo Sodano, papa
ŝtatsekretario, laŭ tasko ricevita de la Papo mem, anoncis la volon de Johano
Paŭlo la 2a igi publika la t.n. "sekreton", kiu restis kaŝita ekde 1944.
Dum svarma gazetara konferenco, elsendita mondovizie, la 26an de junio estis
prezentita en Vatikano, fare de kardinalo Jozef Ratzinger kaj de ĉefepiskopo
Tarcisio Bertone, la atendita dokumento de la Kongregacio por la doktrino de la
kredo titolita: "La mesaĝo de Fatimo", kun la tria parto de la "sekreto" kaj
taŭga teologia komento.
Jen la tria parto de la "sekreto". Oni respektis, en la diverslingvaj tradukoj,
la originalan tekston ankaŭ en la nepreciza interpunkcio, kiu cetere ne
malebligas la ekkomprenon pri tio, kion la viziulino volis diri:
"J.M.J.
La tria parto de la sekreto revelaciita la 13an de julio 1917 en Cova da
Iria-Fatimo.
Mi skribas kiel ago de obeo al Vi mia Dio, kiu ordonis tion al mi pere de lia
ekscelenca moŝto Sinjoro Episkopo de Leiria kaj de Via kaj mia Sanktega Patrino.
Post la du partoj kiujn mi jam priskribis, ni vidis je la maldekstra flanko
de Nia Sinjorino iom pli alte Anĝelon kun fajro-glavo en la maldekstra mano;
fajretanta ĝi eligis flamojn kiuj aspektis kvazaŭ ili devus bruligi la mondon;
sed ili estingiĝis je la kontakto kun la brilego kiun Nia Sinjoro eligis el sia
dekstra mano direkte al li; la Anĝelo indikante la teron per la dekstra mano,
per laŭta voĉo diris: Pentofaron, Pentofaron, Pentofaron! Kaj ni vidis en treege
forta lumo kiu estas Dio: "iom simile al tio kiel oni vidas la personojn en
spegulo kiam ili pasas fronte al ĝi" Episkopon blanke vestitan "ni havis la
impreson ke tiu estis la Sankta Patro". Pluraj aliaj Episkopoj, Pastroj,
religiuloj kaj religiulinoj suriras krutan monton, je kies pinto estis granda
Kruco el kruda ligno kvazaŭ ĝi estus el subero kun ŝelo; la Sankta Patro, antaŭ
ol atingi ĝin, trairis grandan urbon duone detruitan kaj duone tremetanta kun
malstabila paŝado, afliktita de doloro kaj de peno, preĝis por la animoj de la
kadavroj kiujn li renkontis dum irado; post atingo de la pinto de la monto,
genuiĝinta je la piedoj de la granda Kruco li estis mortigita de grupo de
soldatoj kiuj pafis al li plurajn pafojn kaj sagojn, kaj sammaniere mortis unuj
post la aliaj la Episkopoj Pastroj, religiuloj kaj religiulinoj kaj pluraj
laikaj personoj, viroj kaj virinoj de diversaj klasoj kaj etatoj. Sub la du
branĉoj de la Kruco estis du Anĝeloj ĉiu kun kristalaj akvumiloj en la mano, en
kiujn ili kolektis la sangon de la Martiroj kaj per ĝi ili irigaciis la animojn
kiuj alproksimiĝis al Dio.
Tuy 3-1-1944"
La unuaj du partoj de la "sekreto" estis jam konataj kaj ili estas nun en la
broŝuro - disvastigita post la gazetara konferenco - kun la tria kaj kvara notoj
verkitaj de fratino Luĉia. La unua parto de la "sekreto" koncernas la vidon de
la infero. La dua parto koncernas la devotecon al la Senmakula Koro de Maria, la
antaŭdiron pri la malvenko de kredo en Ruslando kaj de ĉiuj persekutoj kiujn
donos la sovetia sistemo, se oni ne preĝus nek konvertiĝus. Poste estas vizio
pri la damaĝo kiun farus Ruslando detruante - diras la teksto de la "sekreto" -
tutajn naciojn. "Tio kio bedaŭrinde precize okazis dum la 20a jarcento",
klarigis ĉefepiskopo Bertone, sekretario de la Kongregacio por la doktrino de la
kredo, dum la menciita gazetara konferenco.
Kardinalo Ratzinger, siaflanke, faris precizigojn pri la riĉa simbolado kiu
estas en la tria parto. La vizio, samkiel la antaŭaj, aparte la vizio pri la
infero, estas katastrofa, timiga, senmezure suferigas la tri paŝtistetojn, sed
ĝi enmetas la esperon povi savi la animojn pere de pentofaro kaj konvertiĝo.
Tiel ankaŭ, en la transiro el la dua al la tria parto de la sekreto, estas ĉiam
aludo de espero, pere de tiu, kiun oni nomas "konsekro de Ruslando kaj de la
tuta mondo al la Senmakula Koro de Maria", sekve, pere de la konfido je la
mizerikorda Koro de Jesuo kaj je la patrina Koro de Maria. La simbolado estas
tipa de tiaj vizioj, kiuj estas vizioj samaj al tiuj de parto de la profetaĵoj
de la sankta historio. Oni ne devas laŭvorte interpreti ilin, ĉar oni riskas
fali en marĉon da supozoj, sed oni devas interpreti tion ĉi, kiu estas kvazaŭ
foto de serio da eventoj, kiuj disvolviĝas dum la tempopaso, per la kriterioj
tipaj, teologiaj, de la interpreto de profetaĵo. Kardinalo Ratzinger, en la
teologia komento, kiu akompanas la publikigon de la "sekreto", donas ĉi tiujn
kriteriojn. Jam kardinalo Sodano, per sia komuniko en Fatimo, la 13an de majo,
avertis: ni zorgu ne limiĝi je pure laŭvorta interpreto.
Ĉirkaŭ la tria parto de la "sekreto" dum ĉiuj pasintaj jardekoj floris vastega
literaturo, preskaŭ ĉiam markita de katastrofismo. La plej konata el ili estas
tiu difinata "fragmento de la tria sekreto", publikigita, kun la subskribo de
ĵurnalisto L. Heinrich, fare de "Neues Europa" (ĵurnalo de Stutgarto,
Germanio) la 15an de oktobro 1963: en ĝi estas anoncitaj la tria mondmilito kaj
triumfo de herezoj en la Eklezio. Laŭ kelkaj grupoj, la mesaĝo publikigita la
26an de junio 2000 havas daŭrigon: ĝuste la teksto publikigita en 1963, kiun
Vatikano kaŝas. La akuzo aspektas minimume "stranga". Tiuj grupoj petas al
Vatikano "sekretan tekston", samtempe disdonante ĝin en siaj eldonaĵoj (ekz. en
la Interreto).
Dum la gazetara konferenco oni komentis, ke ja kelka seniluziiĝo povus aperi,
post la publikigo de la tuta teksto. "Ĉi tiu estas plia pruvo, se ĝi necesus -
diris mons-ro Bertone - ke ĉirkaŭ supernaturaj manifestiĝoj ne licas fantazii,
oni ne devas uzi fantazion. Necesas baziĝi sur konkretaj faktoj, ĉefe sur la
granda publika revelacio; certe, ankaŭ kelkaj simboloj de la tria parto de la
"sekreto" - ni pensu je la Anĝelo kun fajranta glavo - aludas la grandan
publikan revelacion, aparte la libron de Apokalipso. Sed oni devas ankaŭ resti
je la certaj tekstoj de privataj revelacioj kaj ne komenci supozi, inventi,
resti tiom persone alkroĉitaj al siaj supozoj ke oni konstruas, preskaŭ
alternative, "trian sekreton", kiu en la realo ne ekzistas".
La vero de la tria parto de la "sekreto" de Fatimo estas tiu, kiun oni
publikigis, verkita de fratino Luĉia en 1944 kaj liverita al la ekleziaj
aŭtoritatuloj, kaj kiu, per la plej valora interpreto (tiu de la Eklezio, de la
Papo) estis konfirmita de la unika transvivinta viziulino, kiu estas tre
mensklara kaj trankvila.
La tria parto de la sekreto estis de ŝi verkita laŭ ordono de la episkopo de
Leiria la 3an de januaro 1944 kaj liverita de tiu episkopo la 4an de aprilo 1957
al la Sekreta Arkivo de la Sankta Ofico en sigelita koverto. La 17an de aŭgusto
1959 tiun koverton oni donis al Johano la 23a, kiu malfermis ĝin, legis la
enhavon, denove sigelis la koverton kaj resendis ĝin al Sankta Ofico, kun la
decido ne malkaŝi la enhavon. Ankaŭ Paŭlo la 6a legis la tekston (27.3.1965),
resendante la koverton al la Arkivo kun la decido ne publikigi la tekston.
Johano Paŭlo la 2a petis la koverton kun la tria parto de la "sekreto" post la
atenco de la 13a de majo 1981. Li legis la tekston, en la originala lingvo kaj
en ĝia traduko - kaj poste li redonis la tuton al la Arkivo de la Sankta Ofico
la 11an de aŭgusto.
Intertempe, li volis, ke oni plenumu la konsekron de la mondo al la Senmakula
Koro de Maria per "ago de konfido" de li verkita post la atenco de la 13a de
majo, kaj kiun oni trapreĝis dum la celebro en la Baziliko de Sankta Maria la
granda en Romo (7.6.1981) kun surbendigita alparolo de la Papo.
La 25an de marto 1984, en Placo Sankta Petro kaj en spirita unuiĝo kun ĉiuj
episkopoj de la mondo, Johano Paŭlo la 2a konfidis al la Senmakula Koro de Maria
la homojn kaj la popolojn per elkoregaj vortoj. Fratino Lucia persone konfirmis
ke tiu solena kaj universala ago de konsekro respondis je tio, kion volis Nia
Sinjorino. (cs)
|
|