PARADIZO - KANTO 33a
“Virga patrin’, filin’ de filo via,
kreaĵo plej humila kaj elstara,
fiksita celo de l’ konsilo dia,
viamerite la natur’ homara
nobliĝis tiel ke l’ kreint’ sin donis
por fari sin kreaĵo proprafara.
En via sin’ la amo sin deponis,
pro kies varmo en la pac’ ĉiama
ĉi tiu floro tiel elburĝonis.
Al ni vi estas lamp’ zenite flama
de la karito; sube sur la tero
vi estas de espero fonto ama.
Madon’ el pleja grando kaj supero,
se hom’, volante gracon, vin ne petas,
flugemas sen flugilo la espero.
Via benigno ne nur helpon metas
al la petanto; per iniciato
antaŭ l’ demandofaro vi jam pretas.
En vi grandanimec’, en vi kompato,
en vi bonfar’, en vi kerniĝas sume
ĉiuj bonecoj en plej alta grado.
Jen do ĉi tiu, kiu jam ĝisnune
de l’ plej abisma universokavo
la opajn spiritvivojn vidis dume,
petegas vin je graco pri ekhavo
de ega virto, por ke li l’ okulon
pli alten levu ĝis la lasta savo.
Mi, ne sentinta por mi plian brulon,
ol por li sentas, preĝas vin, kaj estu
la preĝ’ sufiĉa laŭi la postulon,
ke vi per viaj preĝoj lin malvestu
de ĉiuj nuboj de l’ mortema stato,
tiel ke l’ pleja bon’ sin manifestu.
Mi preĝas plu, reĝino laŭ la ŝato
povanta ĉion, sanaj vi konservu
liajn sentumojn post tioma gvato.
Al homaj sentoj via ŝirmo servu:
kun Beatrice la beata ĥoro
manplekte kun mi preĝas: jen observu”.
L’ okuloj, dia amo kaj honoro,
fiksante la preĝanton, malvualis
ŝati la preĝojn el sindona koro;
al la eterna lumo poste alis,
kaj tiom enpenetri la intimon
neniu kreitaĵo ŝin egalis.
Mi, proksimante jam la celofinon
de ĉiu vol’, laŭdeve per la ardo
de la dezir’ atingis la kulminon.
Mansignis kaj ridetis min Bernardo
ke mi rigardu al la alt’ etera,
sed mi jam estis mem al tiu parto;
mia vidpov’, iĝante pli sincera,
pli ĉiam pli penetris ĝis la fundo
de l’ alta lum’ estanta en si vera.
De nun pli grandis mia vidprofundo
ol la parolo por raporti penas,
kaj cedas la memor’ pro l’ troabundo.
Pri tio, kio dum la sonĝo scenas,
post la vekiĝo restas l’emocio,
sed la cetero al memor’ ne venas,
tiel nun estas; svenas preskaŭ ĉio
el mia vido; restas kun similo
en koro la dolĉeco de l’ vizio.
Tiel degelas neĝo je l’ sunbrilo,
tiel je l’ vento sur folioj ŝvebis
perdiĝe la sentenco de Sibilo.
Ho pleja lum’, kiu vin tiom levis
de homkompreno, al la mens’ donacu
nur spure iom, kiom mi ricevis;
kaj mia lang’ esprimi nun sagacu,
ke unu eron nur de via gloro
al la estontaj gentoj mi postlasu;
se iom vi revenas al memoro
por soni en ĉi tiu versvolumo,
pli klaros al la hom’ via valoro.
Pro l’ akuteco de la viva lumo
kredeble mi min sentus perdigita,
se de ĝi detordiĝus l’okulumo;
kaj tio igis min aŭdace spita
persisti ĉiam plu, ĝis mi adresis
la vidon ĝis l’esenco infinita.
Ho grac’ abunda, mi al mi permesis,
ke tra l’ eterna lumo mi traserĉas,
kiel plej eble mia mens’ sukcesis:
mi vidis ke al ĝia kern’ konverĝas,
ligite en volum’ per ampotenco,
kio tra l’universo sin disverŝas:
substancoj, akcidentoj kaj tendenco,
kvazaŭ kunbloviĝantaj, laŭ metodo
ke mia diro estas spur’ sen senco.
L’ universalan formon de ĉi nodo
mi kredas ke mi vidis en elmontro,
ĉar mi plej ĝojas dum raportklopodo.
Nur unu punkt’obskuras pli ol nombro
de dudek kvin jarcentoj por l’evento,
ke miris Pozidon’ pri l’ Arga ombro.
Simile en senmovo kaj atento
la menso ŝvebe gvatis kun admiro
kaj kreskis dum la gvat’ la ardosento.
Oni fariĝas je ĉi luma miro
ke sin deturni por alia spekto
neniel alkonsentus la deziro:
en ĝin la bono, de la vol’ objekto,
kunfluas; ekster ĝi difekto iĝas,
kio interne estas la perfekto.
Mia parol’ de nun pli malsufiĉas
por diri, kio en memor’ rezistis,
ol la parol’ de suĉinfano riĉas.
Ne ĉar el pli ol unu form’ konsistis
la viva lumo, kiun mi rigardis
kaj kiu sama al si mem persistis,
sed ĉar la vidon ĉiam pli mi hardis,
unu aspekto sola, nur pro tio
ke mi ŝanĝiĝis, diversforma ardis.
En la profunda, klara lum’ de Dio
tri rondoj trikoloraj sin elmetis
kaj ĉiu el egala dimensio;
kaj unu de l’ alia sin elĵetis,
kvazaŭ reflekto; fajro laŭ la ŝajno
estis la tria; el la du procedis.
Kiom sen forto, sen sukcesogajno
por la koncepto la parol’ validas:
la vortoj esprimivas, kiom “ajno”.
Ho lum’ eterna, en vi mem vi sidas,
vi vin komprenas, de vi komprenata,
vin komprenanta, amas kaj alridas.
La rondo, kiu estis konceptata
kiel reflekto de la lum’ alia,
dum akutiĝis la rigard’ engvata,
ŝajnis, ke ene per koloro sia
laŭ bildo de la homo ĝi sin pentras:
tute en ĝin penetris vido mia.
Kiel la geometro sin koncentras
al cirkla kvadratur’ kaj ne elvokas
tiun principon, kiun li ne centras,
tiel la nova vido nun min ŝokas:
scivolis mi, kiel la bildo venis
al tiu rondo, kiel ĝi sin lokas:
Por tio miaj plumoj ne konvenis:
abrupte mian menson dum la provo
bategis fulmo, kaj la vol’ ekplenis.
La altan fantazion mankis povo;
sed jam turnadis ĉiujn volocelojn,
same al rado en egala movo,
la am’ movanta kun la sun’ la stelojn.
(esperantigo de Enrico Dondi)
En la kanto estas Skolastikaj terminoj. Substanco = kio ekzistas per si
mem; akcidento = kio ekzistas nur depende de la substanco, t.e.
aspekto nenecesa de la substanco; tendenco (latine: habitus, ĉe
Dante: costume) = konstanta dispono de la substanco ricevi
determinitan formon kaj aktivi en determinita maniero.
|