Internacia Katolika Unuigxo Esperantista

Emblemo de IKUE


Hejmpagxo
Kion faras IKUE
Konciza historio de IKUE
Espero Katolika
Junulara movado
Aliaj katolikaj pagxoj

 

Kelkaj kristanaj preĝoj

Patro nia

Patro nia,
kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu via nomo,
venu via regno,
fariĝu via volo,
kiel en la ĉielo,
tiel ankaŭ sur la tero.
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ,
kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj,
kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.
Amen.

 

 

La anĝela saluto (Ave Maria)

Saluton, Maria, gracoplena.
La Sinjoro estas kun vi.
Benata vi estas inter la virinoj,
kaj benata estas la frukto de via sino, Jesuo

Sankta Maria, Dipatrino,
preĝu por ni, pekuloj,
nun kaj en la horo de nia morto.
Amen.

Ekkanto de gloro

Gloro al la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.
Kiel estis en la komenco kaj nun kaj ĉiam kaj en ĉiuj jarcentoj.
Amen.

 

La apostola kredsimbolo

Mi kredas je Dio,
la Patro ĉiopova,
la Kreinto de la ĉielo kaj la tero;
kaj je Jesuo Kristo,
lia unusola Filo,
nia Sinjoro,
kiu estis koncipita de la Sankta Spirito,
naskiĝis el Virgulino Maria,
suferis sub Poncio Pilato
kaj estis krucumita,
mortis kaj estis entombigita;
Li descendis al la infero,
la trian tagon Li reviviĝis,
ascendis en la ĉielon,
eksidis ĉe la dekstro de Dio,
la Patro ĉiopova,
de tie Li revenos por juĝi la vivantojn kaj la mortintojn.
Mi kredas je la Sankta Spirito,
je la sankta katolika Eklezio,
je la unueco de la sanktuloj,
je la pardono de la pekoj,
je la reviviĝo de la korpoj,
je la eterna vivo.
Amen.

 

Regina Coeli

Ĉiela Reĝino, estu gaja, haleluja:

ĉar Tiu, kiun vi meritis porti, haleluja,

resurektis kiel Li diris, haleluja.

Preĝu por ni Dion, haleluja

 

S. Ĝoju kaj estu gaja, Virgulino Maria, haleluja.

K. Ĉar vere leviĝis la Sinjoro, haleluja

 

S. Ni preĝu: Dio, kiu per la resurekto de Via Filo, nia Sinjoro Jesuo Kristo, bonvolis gajigi la mondon: donacu al ni, ni petas, ke per Lia Patrino, la Virgulino Maria, ni kaptu la ĝojojn de la eterna vivo. Per la sama Kristo, nia Sinjoro.

K. Amen.

 

 

Simpla preĝo (t.n. de Sankta Francisko el Asizo)

Ho Sinjoro, faru el mi ilon de via paco:
Kie estas malamo, zorgu ke mi alportu la Amon
Kie estas ofendo, ke mi alportu la Pardonon
Kie estas malkonkordo, ke mi alportu la Unuecon
Kie estas dubo, ke mi alportu la Kredon
Kie estas eraro, ke mi alportu la Veron
Kie estas malespero, ke mi alportu la Esperon
Kie estas malĝojo, ke mi alportu la ĝojon
Kie estas mallumo, ke mi alportu la Lumon.
Ho Majstro, zorgu ke mi ne klopodu tiom:
Por esti konsolata, kiom por konsoli
Por esti komprenata, kiom por kompreni
Por esti amata, kiom por ami.
ĉar
Nur donante, oni ricevas;
Nur pardonante, oni estas pardonata;
Nur mortante, oni reviviĝas al la Eterna Vivo.
Amen

 

 

Beno (de Sankta Francisko el Asizo)

La Sinjoro
vin benu
kaj vin gardu.

Li montru al vi
sian vizaĝon
kaj havu
mizerikordon al vi.

Li turnu al vi
sian rigardon
kaj donu al vi
pacon.

La Sinjoro
vin benu.

Kantiko de la kreitaĵoj
(de Sankta Francisko el Asizo)

Plejalta, ĉiopova, Bona Sinjoro,
Viaj estas la laŭdoj, la gloro kaj la honoro kaj ĉiuj benoj;
nur al Vi, Plejalta,
ili konvenas kaj neniu homo estas inda Vin nomi.

Laŭdata estu, mia Sinjoro,
kun ĉiuj Viaj kreitaĵoj,
precipe sinjoro frato Suno,
kiu portas tagon kaj Vi lumigas per ĝi;
kaj ĝi estas bela kaj brilege elradianta
kaj de Vi, Plejalta, ĝi estas simbolo.

Laŭdata estu, mia Sinjoro, pro frato Luno kaj steloj,
kiujn Vi formis en ĉielo helaj,
multvaloraj kaj belaj.

Laŭdata estu, mia Sinjoro,
pro frato Vento kaj pro aero nuba,
serena kaj ĉia vetero,
per kiu Vi donas vivtenon al Viaj kreitaĵoj.

Laŭdata estu, mia Sinjoro,
pro fratino Akvo, kiu estas tre utila,
multvalora, ĉasta kaj humila.

Laŭdata estu, mia Sinjoro, pro frato Fajro,
per kiu Vi lumigas la nokton,
kaj ĝi estas bela, gaja, forta kaj fortika.

Laŭdata estu, mia Sinjoro,
pro nia patrino, fratino Tero,
kiu vivtenas nin kaj regas
kaj produktas diversajn fruktojn kaj kolorajn florojn kaj herbon.

Laŭdata estu, mia Sinjoro,
de tiuj, kiuj pardonas pro Via amo,
kaj suferas malsanojn kaj dolorojn;
beataj tiuj, kiuj suferas ilin trankvile,
ĉar ili estos kronataj de Vi.

Laŭdata estu, mia Sinjoro,
pro nia fratino, Morto de l'korpo,
kiun neniu vivanta homo povas eviti.
Ve al tiuj, kiuj mortos en mortaj pekoj!
Beataj tiuj, kiuj troviĝas en
Viaj tre sanktaj Voloj,
ĉar la dua morto ne trafos ilin.
Laŭdu kaj benu mian Sinjoron,
kaj danku, kaj honoru Lin kun granda humileco.


PREĜOJ DE PATRINO TEREZA EL KALKATO

Preĝo por invalidoj kaj personoj kun evoluaj malhelpoj

Ho, Maria Virgulino, Patrino nia,
Hodiaŭ mi preĝas por invalidoj kaj personoj
kun evoluaj malhelpoj.
Prizorgu ilin, samkiel nur patrino kapablas
zorgi pri siaj infanoj.
Dotu ilin per la taga forto,
ke ankau la nokton ili elteni povu.
Mi petas vin,
al ĉiuj ni donu kuraĝon
akcepti ĉion kion dum la vivo ni akceptis
ne deziras.
Ho, Maria, Patrino kompatema,
donacu al ni ĝojon kaj pacon
kaj igu nin kompati unuj la aliajn
samkiel vi kompatas nin.
Amen.

 

 

Dankon pro la vetero

Ho, Disinjoro,
Ni dankas vi por la vetero.
Kiam vi la pluvon faligas,
ni dankas vin.
Kiam la tempeston vi senbridas,
ni fidas vin.
Kiam vi permesas ke l'fridon ni sentu,
ni serĉas la varmon de l'amo via.
Ho, Disinjoro,
Kreinto de l'suno, luno kaj stelaro,
de l' vento, ŝtormo kaj maro,
ni scias ke centre de ĉio estas vi-
kune kun ni.
Dankon pro la vetero,
Disinjoro.
Amen.

 

 

Dankon pro l' muziko kaj kanto

Dankon al vi, Disinjoro,
pro l' donaco kanta:
Kun via ĉeesto
Ni ĝuas mirindan agordon.

Kantante al vi,
ni aŭdas vin per mia kanto.
Haleluja.

Dankon al vi, Disinjoro,
pro l'kantado:
dum kantado estas via muziko.

Kantante al vi,
vi jam partoprenas
en donaco miakanta.
Amen.

Dankon pro l' bestoj ĉiuj

Dankon al vi, Disinjoro,
Pro l' vestoj ĉiuj:
tigro, urso,
elefant', ĉevalo,
bovin' kaj kaprino.
Vi, Sinjoro, paŝtisto estas kaj ilin nomis:
mia grego.
Dankon pro la birdoj glorkantantaj al vi,
kaj pro la fiŝoj migrantaj tra l'abismoj
kreitaj.

Kiam mi hejmen revenas,
ofte elĉerpita kaj lacega
niahejma hundo min renkonten salutas
per ĝoja bojado
tuŝlekante miajn manojn.
Tiomajn amikojn ĝi havas, Sinjoro.
Amen.

Preĝo por juĝistoj

Ho, Disinjoro,
Elaŭdu mian preĝon por juĝistoj.
Tiomajn sortojn ili devas priatenti:
Dotu ilin per aŭdeblo aŭdi la ĝustan veron.
Ili devas prijuĝi la juston
kiel la reĝo Salomono:
dotu ilin per saĝo.
Ili devas decidi pri l'jarpunoj
al malbon-farintoj;
dotu ilin per espero,
por ne senesperigi la kondamnotojn.
Vi, Disinjoro, Jesuo Kristo,
kiu estas kaj eterne restas la plej granda
inter la juĝistoj,
de la oka mondotago,
pardonu niajn pekojn
kaj nin sukcesa enkonduku en la domon de l'Patro.
Amen.

 

Preĝo por soldato militanta

Ho, Disinjoro mia,
mi direktas al vi miajn preĝojn por soldato.
Donu al li forton por defendi kaj protekti,
ke la homojn prirespondecajn
ne trafu ajna malbono.
Vian amon al li donacu,
inspiru lin per via Spirito
por ne mortigi, kaj ne detrui,
ne vastigi la malbonon.
Disinjoro, tuŝu la korojn de l'homoj
alvokantaj la homojn militi,
ke ili konsciu ke via paco plej belas,
plej gloras kaj plej venko-kapablas
ol ĉiuj militoj.
Amen.

 

Preĝo post la manĝo

Jen ni antaŭ vi, Patro ĉiela.
Ni deziras rekonfesi nian ŝuldon de estimo kaj
inklino.
Samkiel ĉi tagon ni kun vi komencis,
tiel ĝin kun vi ni volas daŭrigi.
Vi estas centre de ĉio.
De vi ni petas subtenon kaj ripozon.
Ekster vi ni ne serĉas alian ripozon.
Jen ni, denove vin preĝantaj
pri l'virto kaj forto
por la hodiaŭan agadon kapabli fini
kaj korekti kion ĝis ĉi momento ni pekis.
Disinjoro, donacu al ni la helpon bezonatan,
venu al niaj horoj,
estu nia forto, subteno kaj defendo.
Amen.

 

 

Preĝo post la pereita rikolto

Ho, Disinjoro,
kiu vidas la terkulturiston
perdinta la ĉi jaran rikolton.
Li semis sur sia kampo, en vilaĝo,
aŭ en oficejo, en urbo,
li laboris per sia ilaro,
sur la tero aŭ en oficejo, ĉe skribotablo...
Alvenis la aŭtuno, sed la rikolto forestis.
Li perdis ĉion kion li havis.
Disinjoro, mi vin alpreĝas,
donu al li novan semon,
ankoraŭ da suno kaj forto
por denove povi rekomenci.
Poste li semos kaj rikoltos.
En lian koron enverŝu ĝojon,
amon al li donacu,
por ke dum ĝojo kaj malĝojo li glorkantu al vi
fidante al via amo kaj via protekto.
Amen.

La preĝojn de Patrino Tereza, el la kroata, tradukis Lucija Borcić


Preĝo al Maria
Ho Maria, Panjo nia,
al vi mi donas kun konfido
la infanojn de la tuta mondo:
la naskiĝantojn,
la mortantojn,
la plorantojn,
la ekridantojn,
la pacpetantojn,
la panpetantojn,
la respektpetantojn,

Al vi mi donas kun konfido
la infanojn
kiuj suferas en la malsanulejoj de la mondo,
kiuj neniam vizitis lernejojn,
kiuj estas dresataj al la milito,
kiuj estas ekspluatataj kiel sklavoj,
kiuj vivas en la stratoj,
kiuj ne konas la Amon de Dio
portitan sur la tero de Via Filo Jesuo,
Amen

Al la komenco!