Malgranda raporto de Cristian Mocanu el Rumanio, kiun li sendis al la dissendolisto de IKUE:
Date: Wed, 04 Nov 1998 11:10:00 +0200
Subject: [ikue] renkontigxo de IKUEJ en Pereszteg
Karaj gefratoj!
Jen unu malgranda raporto pri la renkontigxo de IKUEJ en
Pereszteg (Hungario), kiu okazis inter la 28a de oktobro kaj
la 1a de novembro.
Pereszteg estas vilagxo en la okcidenta parto de Hungario, kelkaj
km-ojn nur de la auxstria landlimo. Kvankam malgranda, la loko
igis sin tre konata en Esperantujo, dank' al senlacema laborado de
P. Lajos Kobor, LR de IKUE en Hungario, kiu estas la parohxestro
de la vilagxo.
La partoprenantaro estis cxifoje dominata je la Cxehxa
Respubliko pro kompreneblaj kialoj (merkredo estis nacia festo de
Cxehxio kaj oni tie facile libertempis. El aliaj landoj alvenis: 4
partoprenantoj el la gastlando Hungario kaj po unu el Slovakio kaj
Rumanio. Kvankam oni bedauxras ekzemple la malcxeestadon de niaj
listanoj Bruno kaj Ulrich, la renkontigxo enhave sukcesis.
Oni pridiskutis kelkajn aferojn de IKUEJ kiel ekzemple kion ni
faru por helpi la aligxitajn membrojn el Kubo, Ebura Bordo kaj
aliaj landoj de la t.n. "tria mondo" (oni legis la leterojn de la
LR-oj de menciitaj landoj). Estis diskutita ankaux la plibonigx-
ebleco por la kontaktoj kun la IKUEJ-anoj en diversaj landoj kaj
samtempe la malfacile komprenebla situacio ke el Italio, Pollando
(naskigxlando de Esperanto kaj de la Papo), Kroatio ktp. neniu
ankoraux aligxis.
Oni auxskultis tre interesan prelegon de Pastro Kobor pri la
Sanktaj Sakramentoj (ricxa en pasxtistaj spertoj), kaj ankoraux
unu prelego (preleganto: P. Kobor, asistanto: Attila) sercxante
similojn inter E-o kaj la hungara lingvo.
Vendrede la 30an de novembro, kun la permeso de la Episkopo de
Gyor, oni celebris Sanktan Meson en Esperanto honore de la Sankta
Spirito. Kantojn en Esperanto oni havis ankaux en la
hungarlingvaj mesoj (dank' al cxehxa grupo).Krome ni havis la
eblecon de multaj momentoj de Euxhxaristia adorado kaj komuna
pregxo kiuj certe plifortigis nin spirite. La partoprenantoj
vizitis la belajn urbojn Kapuvar kaj Sopron kaj la tre interesan
sxtonminejon en Fertorakos, kiu ekzistas ekde la romia periodo.
La etoso estis cxiam bonega, la sola afero kiun mi persone
bedauxras estas tio ke ni ne havis tempon por pli bona persona
interkonatigxo kun la aliaj. Sed tio instigas min intensi la
kontaktojn kun la aliaj IKUEJ-anoj.
Fine, oni devas esprimi specialan dankegon al Pastro Kobor kaj
al Attila kies oferema, tre ofte silenta kaj modesta laboro
sukcesigis la renkontigxon. Espereble, malgraux la distancoj kaj
financiaj malfacilajxoj, la estontaj IKUEJ-arangxoj havos ankaux
vere tutmondan karakteron, atestante pli kaj pli la juneco kaj
universaleco de la Eklezio kaj de Esperanto.
Frate en Kristo,
Cristian