La telegramo per kiu la tiama kard. Karol Wojtyła
ricevis la informon pri la rajtigo
donita al li de Papo Paŭlo la 6a
celebri Meson en Esperanto
dum la IKUE-kongreso 1977 en Ĉenstoĥovo


 
 
 
 
 

La teksto en la latina lingvo diras:

Plaĉas komuniki al vi, ke la Plejsupra Pontifiko bonvole allasis, okaze de la esperantista kongreso de Ĉenstoĥovo en la monato aŭgusto de ĉi tiu jaro, ke la Meso por la kongresanoj povu celebriĝi por ĉi tiu fojo en lingvo Esperanto, sub la respondeco de Via Eminenco.

Respektoplene Via:

Antonio Innocenti, ĉefepiskopo sekretario

 

 
  La forpaso de la episkopo de Poznan, Baraniak, kaj la devo de kard. Wojtyła celebri la funebran riton, ne ebligis al la estonta Johano Paŭlo la 2a ĉeesti dum la Kongreso de IKUE kaj celebri la Meson en Esperanto.

En persona, tre nobla letero en la pola, kard. Wojtyła klarigis la motivon de sia neĉeesto kaj petis indulgon de la kongresanoj.