La teksto en
la pola lingvo diras:
Krakovo, la 16an de aŭgusto
1977.
Bonvolu akcepti mian
senkulpigon pro la foresto la 18an de aŭgusto sur la Hela Monto.
Neatendite por ĉiuj
okazis en tiu tago la enterigo de la sankte memorigata pastro ĉefepiskopo
Antonio Baraniak, la metropolito de Pozńan.
Kvankam la funkcioj
konfiditaj al mi fare de la organizantoj de la Kongreso estas ege
honorigaj kaj gravaj kaj mi tre volus ilin plenumi, nepre necesa estas mia
partopreno en la funebraj ceremonioj, ligitaj kun la entombigo de la
metropolito de Pozńan,
tre proksima al ni ĉiuj kaj meritplena por la Eklezio en nia patrujo.
Tial mi petas la
Prezidiumon kiel ankaŭ ĉiujn estimindajn Kongresanojn kompreni
la motivon de mia foresto kaj pardoni ĝin. La ĉefcelebranton de
la Sankta Meso elektu la kongresa Prezidiumo laŭ sia bontrovo.
Spirite
kunligita kun la preĝo kaj la laboroj de la Kongreso, mi esprimas la
esperon, ke sub la sankta patroneco de la Helmonta Sinjorino, ĝi
donos benatajn fruktojn.
Karol
kard. Wojtyła
|